Kristnaska donaco ()
Tradukita de Ivan Vazov
Literatura Mondo, 1922-1923 (p. 45-47)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KRISTNASKA DONACO
IVAN VAZOV

Restis nur unu tago ĝis Kristnasko. La vintro furiozis. La englaciiĝinta Vitoŝa-montaro severe rigardis el sub sia blanka mantelo, trafendita kelkloke de akraj rokoj. Frosta vento, boranta ĝis la ostoj, blovis de la neĝaj pintoj super Sofian. Era neĝo kaj prujno traflugis de tempo al tempo en la frostiĝinta aero, pilkevolvis sin kaj kovris la tegmentojn, kortojn, stratojn. Estis malvarmege. La kamentuboj elĵetis nigrajn kolonojn de fumo al la senvoĉa griza ĉielo, kaj mirinde, tiu ĉi fumo estis nun tiel gaja, tiel ĝentila, tiel ĝojigis la animon! Ĝi memorigis la varmon, la bonfarton, la kontentecon, kiu ĉirkaŭis la feliĉulojn en tiu ĉi mondo, spite la frostoj, la Vitoŝaj ventegoj, la glacia mortiga spirado de la vintro...

Nome, tiun vidaĵon ĝuadis de sia fenestro, sidiĝintaj sur la mola kanapo, gesinjoroj Jordanov, edziĝintaj antaŭ unu kaj duono jaroj. Canko Jordanov, grava oficisto en iu ministerio, homo klera, monduma kaj pasie sindona al sia juna edzino, fiksis silente la rigardon ien al la neĝaj koksoj de Vitoŝa. Evidente, li nek rigardis ion tie, nek estis okupita de ia difinita penso, ĉar lia vizaĝo havis la esprimon de tiu trankvila, senzorga distreco, kiu ekposedas nevole la homon, kiam lia animo estas trankvila, kiam lia vivo fluas facile kaj glate kaj kiam li, el varma ĉambro, vivigata de la ĉeesto de belega edzino kaj de l' gaja bruado de l' forno, rigardas ekstere la furioze bruegantajn blovadojn de l' vintro. Ĉiu estas travivinta tiun feliĉan-egoistan sonĝsimilan staton.

La rigardo de lia edzino ankaŭ kuris eksteren de la ĉambro, sed ne tiel malproksimen kaj sencele. Ŝi estis ĝin direktinta malsupren al najbara korto. En la fundo de tiu ĉi korto estis duonruinigita dometo kun malalta kamentubo, kiu rigardis malĝoje al la ĉielo, sendante al ĝi varman fumon; el sub la pendanta kaj kurbiĝinta tegmento rigardetis fenestreto, kies tri rompitaj vitroj estis anstataŭitaj de ĉifonoj, kaj antaŭ la sojlo de la malalta pordo estis amasiĝinta lavango. Tiu ĉi mizera dometo, kaŝita inter la grandaj riĉulaj domoj, similis al ĉifona almozulino, perdiĝinta inter amaso da feliĉaj kaj fieraj majoredzinoj. La simileco inter la dometo kaj almozulino ankoraŭ pligrandiĝis per la aspekto, kiun ĝi havis kvazaŭ etendinte manon al la ĉirkaŭaj grandegaj domoj, kaj dirante: "Kompaton, sendu al mi unu el viaj lignoj kaj mi pleniĝos je varmo; sendu al mi unu el viaj multekostaj ornamaĵoj kaj mi pleniĝos je ĝojo, eble ankaŭ je kanto tiun ĉi vesperon... Ĉu vi vidas?... Malmulton mi bezonas por esti dankema al Dio. Kompatu min!"

Sed la grandaj domoj silentas, ili estas senanimaj; kaj la feliĉaj homoj ne aŭdas (ho ve! la feliĉo havas tiun ĉi mankon — malakrigi la oreltambureton); la abunda bruado de l' forno ne lasas veni ĝis iliaj oreloj la akran kanton de la ventego en la truita domo de la malriĉulo. Verŝajne, S-ino Jordanov aŭdis tiun kanton, ĉar ŝia vizaĝo iom post iom kovriĝis per nuboj kaj subita kompato larmigis ŝiajn okulojn.

— Kompatinda Danĉovica, kiu scias, kiel ŝi fartas nun?... Ĉu vi vidas, Canko, nur ilia kamentubo ne fumas — diris ŝi meditante al sia edzo, ne levante la okulojn de la ĉifona fenestreto de l' mizera loĝejo.

Ŝia edzo mallevis tiam la rigardon de la pintoj de Vitoŝa kaj vigle ekrigardis la malriĉulan korton.

— La malriĉa, — ekparolis li — kaj krom tio kvin infanoj!... Kaj ĉiuj loĝas en tiu ĉambreto sen fajro. Se ŝia edzo estus viva, li subtenus ilin per sia malgranda salajro. Kaj nun, kiel ili fartas, mi prezentas al mi Vera!

— Dio, Dio, kial vi kreas malriĉulojn! — ekkriis nevole Vera, kaj sur ŝia vizaĝo pasis nova nubo de sincera malĝojo.

— Kaj diras iuj, ke ne ekzistas ĉe ni granda malriĉeco: kredeble tio ĉi estas dirita por senkulpigi sin, ke ne ekzistas ankaŭ kompatemo — rimarkigis Canko.

En tiu ĉi momento la ventego tiel furioze muĝis ekstere, ke la fenestroj ektremis. Vera neatendite ekkriis montrante la domon de Danĉovica. La ventego, per sia nevenkebla forto, estis elpuŝinta la ĉifonojn, kiuj ŝtopis la rompitajn vitrojn de l' fenestro, kaj libere eniris en la malluman ĉambreton. Tio ĉi kaŭzis teruran tumulton en la ĉambro. La infanoj ekkriegis pro la ekmordo de la furioza malvarmego kaj tuj eliris eksteren, kovritaj preskaŭ per ĉifonoj, kaj la malgranduloj, nur en ĉemizetoj kaj forte plorantaj. Ĉiuj ekkuris tra la korto kaj kaŝiĝis sub la tegmento de forĝejo ĉe la alia rando de l' korto, kie la fajrejo mildigis iom la aeron. Nur la patrino restis en la ĉambro por ŝtopi tie la truojn. Ŝia malsanema kaj malgrasa vizaĝo videtiĝis tra ili kiel fantomo... Sed la ventego malheligis per neĝaj nuboj la aeron kaj malhelpis al la geedzoj rigardi la spektaklon.

Tiam ili turniĝis malantaŭen kaj iliaj rigardoj falis en ilian varmigitan ĉambron, riĉe ornamitan per bildoj en luksaj kadroj, kun pompaj lampoj metitaj sur juglandlignaj seĝetoj, kun silkaj kanapoj, multekostaj tapiŝoj, senutilaĵetoj, statuetoj. Tiu ĉi aspekto de ilia propra feliĉo kaj komforteco por momento konfuzigis iliajn animojn per sia kontrasto la unua... Sed baldaŭ la malbona humoro malfortiĝis, kaj ilia interparolo tuŝis alian temon. Kvazaŭ dika kurteno falis inter la feliĉa paro kaj la mondo de la malfeliĉuloj. Almenaŭ ĉe Vera oni povis vidi tiun trankviliĝon. Ŝi stariĝis pro io kaj, pasinte preter la spegulo, ĵetis rapidan kaj feliĉan rigardon al la blanketa, ĉarma, ridetanta vizaĝeto, kiun ŝi vidis en la granda kristalo.

A propos, mi estis forgesinta, sed kion vi faris pri la vesto? — vigle ŝi demandis sian edzon, kiu restis ĉiam ankoraŭ meditanta.

— Kiu vesto?

— Kiel, ĉu vi forgesis? La balmantelo.

— Ah, la balmantelo! Vere mi forgesis...

— Bonega afero... Forgesis... Kiel originala vi estas, Canko! — diris Vera duonkolere, korektante sian tualeton.

Canko stariĝis kaj meditante komencis iradi en la ĉambro.

— Kaj ĉu vi aŭdas? — ree turniĝis Vera — iru en la modan magazenon de Sinjorino U. Tie mi vidis belegan balmantelon... brokato, mirindaĵo, belegeco!... Io sensimila!

— Sed ĝi estas saleta1, birdeto.

— Saleta? Centtridek frankoj! Tian mizeraĵon vi nomas saleta! Aŭ vi volas konfuzi min... Vi scias, ke ni estas invititaj je la balo ĉe X la trian tagon de Kristnasko, kaj necesa estas al mi la mantelo, kiel la aero, kiun mi spiras.

— Bonege, bonege.

— Ne estas sufiĉe nur, ke vi diru "bonege", Canĉjo... Sed vi devas rapidi, por ke iu alia belulino ne aĉetu tiun superbelegan veston... Prezentu al vi, tio estus terura!

— Mi prezentas al mi.

"Pli terura ol la sceno, kiun ni vidis antaŭ malmulte da tempo", volis ironie fini Canko, sed ne eldiris siajn vortojn. Senpacience lin rigardis Vera.

— He?

— Aŭskultu, kara Vernjo... — komencis Canko kun serioza mieno.

Ŝi antaŭvidis, ke li faros kontraŭdirojn kaj decide interrompis lin.

— Mi ne volas "kara Vernjo", la demando estas solvita.

— Vi scias, ke mi nenion rifuzis al vi, nenion, sed...

— Sen "sed", Canĉjo! — ekkriis Vera, karese vangofrapinte sian edzon kaj ravinte lin per la brilo de ŝia mirinda rideto — vi estus mem devinta al mi fari agrablan surprizon... Vi scias fari ilin en plej delikata maniero... Kaj se ne tiun ĉi veston, vi povas fari alion... Mi submetas min al via estetika gusto.

La vanta Vera evidente volis ekbrili per ia ekstera ornamo dum Kristnasko. Sen tiaĵo ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne renkontos la feston dece.

— Bone, mi konsentas! — diris subite kun heligita vizaĝo Canko. — Mi faros al vi surprizon indan je vi, je via natura bona koro, je via nekomparebla kaj amanta animo.

— Donu la manon, faisons la paix! — diris Vera, preninte la dekstran manon de Canko kaj ĝin pacige skuinte.

Baldaŭ vesperiĝis. Vera estis en granda eksciteco la tutan tagon pro la surprizo preparata por ŝi. Ŝia imago jam de nun laboris por malkovri la sekreton de la surprizo, kaj tiu surprizo estos tre, treege ĝoja por ŝi: ŝi sciis ke kiam Canko promesas ion, li scipovas ĝin plenumi nobele. Kaj vere, ĉu tio estos la sensimila, la dia balmantelo, el la belega brakato, aŭ alia ornamaĵo — ora, juvela, brilanta? Sed ŝi nevole preferis la balmantelon. Kiel ravita ŝi estos! Kiel nobla estas tiu Canko!

Canka malfruis kaj ne revenis hejmen. Tio grandigadis la dolĉe-turmentan sopiron de Vera.

Tute vesperiĝis. Canko ne venis. La ventego kolerege muĝis ekstere en la densaj mallumoj. La fenestroj krakis pro ĝia furiozeco. Tiu malagrabla bruo rememorigis al Vera la malriĉan Danĉovica'n kaj ŝiajn nudajn infanojn.

— La Sankta Vespero estas nun... Ili kuŝiĝas sen fajro, ili renkontas la Kristnaskon malsataj... Dio, Dio, kial vi kreis malriĉulojn? — ree murmuretis ŝi, kaj ŝia koro subite kaj dolore konvulsiis, kvazaŭ ia riproĉo de l' konscienco ŝin atakus...

Tiom da feliĉo apud tiom da malfeliĉo ekŝajnis al ŝi kiel krimo. Al ŝi fariĝis peze ĉe tiuj pensoj, ŝi sentis, ke ŝi estis kulpa antaŭ iu pri io, sed ŝi ne kuraĝis doni al si kalkulon pri tio, respondi al si kial ŝi estas maltrankvila, kaj en ŝi aperis nevola deziro dekliniĝi de tiuj pensoj, distriĝi per io alia: animo vanta, sed nature bona, malforta kaj impresebla, kia ŝi estis, ŝi sentis, ke ne estas bone, ke ŝi estu tiom feliĉa, dum en la mondo estas tiom da suferoj, ke ŝi devus nepre fari ion por tiuj ĉi suferoj, sed ŝi ne havis kuraĝon, nek kutimon por sin trempi brave en tiun alian mondon de l' homa malfeliĉego. Ĉar ne sufiĉas havi deziron kaj eĉ havi eblecon por fari bonan — oni devas ankaŭ kuraĝi ĝin fari... Ĉar fari la bonon, kiel ĉiun luman agon, tio ĉi postulas certan dozon da braveco, preskaŭ heroecon... Nur la malbono estas farata facile kaj eĉ senkonscie, tial ankaŭ la regiono de ĝia regado ampleksas tutan mondon. Kaj Vera, sub la potenco de la pezaj pensoj, kiuj premis ŝian cerbon, kun nevola ĝojo aŭdis paŝojn, ke ili venas al la pordo. Ekĝojis ŝi pri la okazo, kiu venis por ŝin distri... Kredeble Canko alpaŝis kun sia brilanta donaco.

— Nepre la balmantelo estas! — ŝi diris al si, kaj ŝia koro ekbatis pro nova infana ravo. Ŝi saltis ekstare.

La pordo malfermiĝis. Anstataŭ Canko eniris Danĉovica kun siaj kvin infanoj. Vera ne povis ilin rekoni! Ili estis en novaj vestoj, ĉiuj en varmaj peltetoj, ĝojaj kaj ridetantaj.

— Kisu, miaj karuletoj, la maneton de la sinjorino, — diris Danĉovica al siaj infanoj, kiuj unu post la alia viciĝis kisante ŝian manon, sen tio, ke ŝi povus rekonsciiĝi pro konsterniĝo.

— Kio estas? kio estas? demandis Vera.

— Dio redonu ĝin al vi centoble kaj vin ĝojigu, kiel vi ĝojigis nin, sinjorino — diris Danĉovica larmokule. — Dankon al vi, ke vi kompatis nin kaj ne forgesis nin en la antaŭvespero de la Dia festotago... Dio kaj Sankta Dipatrino vin benu, pro ke vi vestis nin kaj ke vi sendis al ni veturilon da lignoj kaj manĝaĵon, por ke ni povu renkonti la Kristnaskon. Nun ni ankaŭ kredas, ke Dio naskiĝas... Kisu, kisu, karuletoj, la manon de la sinjorino!

Vera malfermis la buŝon pro miro. Ŝi mem estis kortuŝita ĝis larmoj, sed ŝi ne povis klarigi al si, kion signifas tiuj benoj kaj dankoj de Danĉovica.

— Kredeble vi eraras, junedzino Danĉovica ŝi diris vigle.

Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis kaj tie aperis la ridetanta vizaĝo de ŝia edzo, kiu haltis kaj ĵetis feliĉan rigardon al la kortuŝa sceno, kiun li mem estis delikate preparinta.

Vera konjektis: ĉi tio estis la surprizo! Ŝi kuris al Canko larmokule kaj lin kisis surfrunte per sonanta, longa kaj karesa kiso.

Tiu ĉi kiso estis la plej pura, la plej nobla, la plej feliĉiga per kiu edzo estis dotata de sia edzino.

El la bulgara, kun speciala permeso de l' aŭtoro: IVAN H. KRESTANOFF, L. K.

1  En senco de tre multekosta. (Rim. de l' trad.)