Kristnasko ĉe niaj prapatroj
Certe multaj opinias, ke la kristnask-festo havas nur kristanan devenon, sed tio efektive ne estas korekta, almenaŭ ne en nia patrujo, ankaŭ ne en la aliaj nordaj landoj.
La dana nomo Jul tute ne rememorigas nin pri la naŝkiĝo de Nia Savinto, kiel faras la festnomoj en la aliaj eŭropaj landoj, nia "Jul" certe signifas "rado" (en dana lingvo "Hjul"), ĉar la jaro ĉe novjar-tempo turnas sian radon, kaj la nova jaro komencas, kaj tial oni dum la plej malluma tempo de l’ jaro festis pro la revenonta lumo.
Niaj idolanaj prapatroj solenis tri grandajn festojn dum la jaro, - en aŭtuno, - fine de decembro kaj - en printempo. Ĉe ciuj tri festoj oni portis al la dioj grandajn oferaĵojn konsistantajn el diversaj bestoj, speciale porkoj kaj ĉevaloj.
La mezvintra festo estis la plej granda kaj solena el ĉiuj, ĝi komencis ĵus post solstico la 21-an de decembro kaj daŭris ĝis epifanio. Oni oferis al preskaŭ ĉiuj dioj kaj diinoj, sed precipe al Odin la plej eminenta, la patro de l' dioj kaj homoj.
La festo estis komuna kaj pagita de ĉiuj partoprenantoj. La reĝo aŭ princo, aŭ eminentulo kunvenis kun la popolo de l’ distrikto ĉe la domo de l’ dio, treege granda halo, konstruita el ligno, ĉirkaŭita de arbareto. La sanktejo estis malhela kaj havis preskaŭ teruran aspekton, la muroj estis gudritaj kaj sprucigitaj per sango de oferitaj bestoj. Ĉiutage la loko estis treege sola, tute kontraŭe dum festtagoj.
Ni imagu tian kristnask-matenon: La neĝo kovras la larĝan placon, kiu ĉirkaŭas la sanktejon, tie kaj en la arbareto kolektiĝas la homaro de proksime kaj de malproksime, oni aŭdas la bruon de multnombraj homvoĉoj, la kriegon de la oferot-bestoj, la blekadon de l' ĉevaloj - kaj de la rajd-ĉevaloj kaj de tiuj, kiujn oni oferos. La biero kaj la bestoj estas portitaj al la estro aŭ la estroj, se estas sanktejo, komuna por pli multaj distriktoj. La homaro proksimiĝas al la sankta loko, la plej unua parto de l' festo, la serioza parto ekkomencas.
Serioza ĝi estas precipe por tiuj, kiuj devas fordoni la vivon, ĉar ofte oni eĉ oferis homojn, precipe sklavojn kaj krimulojn - tre malofte kamparanojn aŭ aliajn liberajn virojn.
La plej granda festo en Danujo okazis en Lejre, ĝi estis tre fama kaj priparolita eĉ de eksterlandaj verkistoj. Konata germana histori-verkisto, Thieimai el Merseburg, rakontas en la 10-a jarcento, ke ekzistas en Danujo loko nomata Lederun (Lejre), la ĉefurbo de la lando, kuŝante sur insulo Selon; tie oni je ĉiu naŭa jaro kunvenas por porti al la dioj oferojn konsistantajn el 99 homoj kaj la sama nombro de ĉevaloj, hundoj kaj porkoj. Eble la fama verkisto iomete troigas, sed tamen estas fakto, ke hom-oferaĵoj estis ne maloftaj.
Ni sentas teruron, kiam ni pensas pri la mort-timo de I'malfelicaj homoj kaj bestoj, ni miras, ke vere estis konsiderata kiel honoro al la dioj kaj fest-gloro por la homoj. - Sed profunde en la animo de niaj praavoj restis sento de l'homa peko kaj ŝuldo, kaj peko kaj ŝuldo postulas sangon, vere ĉi-tiu estas mondhistoria leĝo; jen certe la klarigo de la verŝajna krueleco. Dum la mateno de l' tempoj okazis la falo, plej unue inter la dioj mem, pro tio la homaro devas batali, sed de el la batalo devenos la rekompenco. Ĉiu, kiu mortis en batalo fariĝis militisto en la granda armeo de Odin, ankaŭ la oferitaj homoj estis akceptataj de li, kaj tial oni faris honoron al la mortjuĝitaj krimuloj, akirante al ili lokon en Valhalo, la dia loĝejo.
Certe la oferado estis akompanata de paroladoj kaj kantoj, per kiuj oni laŭdis la diojn.
La mallonga vintro-tago rapidas ĝis la fino, la solena parto de l’ festo finiĝas, kaj la trumpetoj sonas alvokante al festĝojo La homaro eniras la sanktejon, kiu nun fariĝis festhalo ornamita per helkoloraj tapiŝoj. La domo estas gaja, sed samtempe solena, ĉar la dioj ĉeestas, oni videtas 19 statuojn malsekajn pro sango. La viando de l' bestoj, kuiritaj en grandaj kaldronoj estas portata al la gastoj, kaj pokaloj plenaj je vino aŭ biero estas disdonitaj ĉirkaŭen.
Nun oni komencas toasti; la estro leviĝas kaj dediĉas la plej Unuan toaston al Odin petante lin donaci al la reĝo feliĉon kaj venkon dum milito. La dua toasto estis dediĉita al la du dioj, kiuj donacis al la tero frukto-donon, Njord kaj Frej. Cetere oni ankaŭ rememoris Tor, la ŝatatan dion de ĉiuj bravuloj.
Post la memor-toastoj por la grandaj dioj, oni memoris siajn mortintajn praavojn, tiuj kiuj estis famaj kaj bravaj viroj.
Kompreneble estis nature por niaj batalemaj praavoj fari promesojn pri braveco, kaj multaj, viking-militoj estis projektitaj ĉe pokalo dum festo; la malnovaj islandaj legendoj rakontas pri tiaj promesoj, kiuj ja treege plaĉis al la eternaj dioj. - Super ĉio la honorsento plenigis la animon de l' kristnask-gastoj, estis la ĉeno, kiu kunligis ilin.
Ankaŭ la bela kutimo fari donacojn al amikoj kaj parencoj oni konas de la idolana festo, kaj eĉ ne la ĉarmega vorto "kristnask-paco" havas kristanan devenon, ĉar ni scias, ke la sanktejo, la ofer-arbareto kaj la tuta ĉirkaŭaĵo estis pacdediĉita loko, kie milito kaj malpaco estis severe malpermesata. La leĝoj grave punis malobeon al tiu-ĉi malpermeso.
La kristanoj dum kristnasko ne festas je la nomo de l' honoro, sed de l' amo, sed tamen rilate al religio la du festoj iomete similas unu la alian. Certe ni ne oferas nek bestojn nek homojn, sed tamen ni en niaj preĝejoj memorigas pri li, kiu portis la grandan oferon por la homaro, kaj kvankam ni ne hodiaŭ toastas je memoro pri niaj mortintaj bravuloj. ni tamen rememoras la plej unuan kristanan heroon, la martiron Stefano. Ni ankaŭ, same kiel niaj idolanaj praavoj, dum multaj tagoj ĝojfestas, ankaŭ ni faras donacojn al amataj geparencoj kaj amikoj, kaj super ĉio la kristnask-sonorilo parolas laŭte pri paco sur la tero.
Vere la kristnasko, kiel kristana memoraj-festo, estas historia ligilo inter la plej unua kunfrataro kaj la nuntempaj kristanoj, sed ĝi ankaŭ kiel popola festo estas kunligilo inter la nuntempaj nordaj popoloj kaj iliaj idolanaj praavoj.