Kroniko (Fervoja Esperantisto, Junio 1911)

Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Kroniko.
Kroniko ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KRONIKO

ANGLUJO. — Londono. — La fervoja kompanio « The North-Eastern Railway » nun presigas avizojn por la publiko en Esperanto.

Jen imitinda ekzemplo !

AŬSTRUJO-HUNGARUJO. — Plzen. — S-ro Hofmann, ĉiam fervora, sendis al ni ekzempleron de bohema faka gazeto, en kiu li presigis bonegan artikolon pri nia Asocio kaj « Fervoja Esperantisto ».

GERMANUJO. — Chemnitz. — La stacidoma librovendejo vendas esperantaĵojn kaj havas afiŝon esperantan.

Küllenhahn bei Elberfeld. — « Fervojo-Esperantisto », germana gazeto por la vastigado de Esperanto inter la forvojistoj en Germanujo, organo de la « Vereinigung Deutscher Eisenbahn-Esperantisten », ŝanĝos de la 1-a de Julio sian titolon, kaj estos nomata « Germana Fervoja Esperantisto ».

FRANCUJO. - Parizo. - Sekve de viglaj klopodoj faritaj de la agema gazeto «La Movado», unu el la ses ĉefaj fervojaj kompanioj el Francujo, «l’Orléans», ĵus eldonis belan gvidlibron en Esperanto

Kredeble, la aliaj francaj Kompanioj sekvos tiun ekzemplon.

Tiu informlibro estos sendata senpage al ĉiu petinto ; sin turn al : Kompanio « l’Orléans » (Trafic-Voyageur-Publicité), 1, place Valhubert, Paris.

Ni esperas, ke multaj asocianoj petos tiun broŝuron.

Canaples. — Nia agema kolego S-ro Suinot, stacia subestro, disdonas inter siaj kolegoj de la « Norda Kompanio » gravan cirkuleron, france redaktitan kaj presitan dank’ al siaj propraj elspezoj.

Ni sincere dankas tiun malavaran amikon por lia bonega agado, kaj ni esperas, el tiu flanko, kontentigan rezultaton.

HOLANDUJO. — Breda. — Kun granda plezuro ni eksciis, ke S-ro J. Bal, fervojisto en Breda (I. A. E. F. Nº 77), gajnis la premion de konkurso starigita de la gazeto « La Holanda Pioniro ».

Boxtel. — Dekkvar fervojistoj, anoj de la Klubo « La Fervojo », intencas aliĝi al nia Asocio ; ni deziras koran bonvenon al niaj novaj samasocianoj.