Laŭroj/La kristofiguro de la lumo

La filino de la feinoj Indekso : Laŭroj
La kristofiguro de la lumo
Kristnaska nokto


DUA PREMIO
La kristofiguro de la lumo
Rakonto.


La preĝejtura horloĝo estis ĵus elbatinta la dek-duan noktan horon. Densa mallumo ĉie regis en la Kastiluja[1] urbeto A..., kuŝanta apud malgranda rivero, kies akvofluado senĉese, kadence kaj iom malakre murmurbruetis en tiu vintra, frosta kaj senluna nokto. De tempo al tempo blovetis malvarma vento, sed tiel dolĉe kaj senbrue, kvazaŭ timante per sia frapetsono elveki la profunde dormantan loĝantaron de la kvieta urbeto. Kaj nur malofte tra la aero aŭdiĝis la timiga helkrio de ia noktevigla birdo, okaze sencele preterfluganta.

La ĉefa strato de la urbeto sin montris silenta kaj senhoma; longa, tre longa ĝi ja estis, sed mallarĝa, malebena kaj tordolinia, kvazaŭ silka rubando, kiu senorde disvolvita kuŝas sur kudrotablo, antaŭ ol ornami per siaj rondetoj, turniĝoj kaj bandetoj la belan festveston de ia ankoraŭ pli bela junfraŭlino.

En la tempo, kiam okazis nia rakontaĵo, tiu strato havis en sia mezo antaŭ fasadangulo de la luksdomo, loĝita de la nobela kavaliro Don Diego de Gevara, ian simplan kapeleton, en kies interno staris senarte skulptita Kristofiguro el ŝtono, kiun dum nokto lumigis pendanta olelampeto. Tiun ŝtonan Kristopecon oni nomis en la urbeto La Kristofiguro de la Lumo, kaj antaŭ ĝi, en vesperoj, fervore genufleksis kaj faris krucosignon ĉiuj strataj preterpasantoj.

Apenaŭ estis trasoninta la lasta bato de meznokta horo, kiam sur la ĉefstrato senbrue aperis preskaŭglite paŝanta viro, tre modeste vestita kaj havanta ĉirkaŭe dudek jarojn. Atinginte la lokon, kie staris la Kristofiguro, li haltis, genufleksis krucsignofarante kaj anstataŭ daŭrigi sian rektiradon, li turnis sin maldekstren kaj per la fingrostetoj de sia mano malforte frapis al alta surterstaranta kradofenestro.

La frapeto ne bezonis ripetiĝon, ĉar la fenestro tuj malfermetiĝis, kaj el interne sin montris juna kaj gracia knabino, kiu afable ridetis al la ĵusalveninto.

—Kiom vi malfruis hodiaŭ,—ŝi riproĉete ekparolis,—jam elsonis la meznokta horo, kaj mi komencis timi, ke vi ne venos.

—Kial ne veni, karega Eloizeto?—respondis li per amdolĉa mallaŭta voĉo.—Ĉu estus eble al mi kviete dormi ne ĵus vidinte mian ĉarman amatinon? Tute ne, neeble. Nur antaŭ kelkaj horoj, mi sidis apud vi, kiel ĉiuvespere; mi iom kun vi parolis kaj multe kun viaj gepatroj, tiuj bonkoraj personoj, kiuj konsentas pri nia amo kaj permesas, ke mi al vi faru ĉiuvesperan viziteton; kaj tamen, mi koravidis tiun ĉi revidon, por paroli kun vi sen alestantoj; ŝajnas al mi, ke nun viaj amvortoj estas pli karesaj kaj delikataj, via voĉo pli dolĉesona, viaj okuloj pli ensorĉrigardaj, via vizaĝo pli bela kaj ĉarma; mi ja figuras al mi, ke vi, kun mi tutsola, estas pli mia, ol antaŭe, ke via amo estas pli varma, kaj ĉial tiuj ĉi intimaj interparoletoj estas por mi la plej feliĉaj momentoj de mia vivo.

—Ankaŭ por mi ili ja estas; sed vi, senkorulo, venis hodiaŭ pli malfrue, ol kutime, kaj mi preskaŭ mortis de senpacienco kaj malĝojo.

—Pardonu, mia plej kara, sed tio ne estas mia kulpo. Mi akurate estis elirinta el mia domo por veni al vi, kaj troviĝis je kelkaj paŝoj de via fenestro, kiam ia kavaliro kun glavo kaj vizaĝon kaŝanta mantelo eniris tiun ĉi straton. Tuj mi haltis kaj min kaŝis en ian pordosojlon atendante, ke li baldaŭ foriros, sed bedaŭrinde la kavaliro komencis promeni kaj repromeni antaŭ la domo de Don Diego de Gevara, kaj, ĉar tiamaniere li pasigis duonhoron, mi devis tial prokrasti mian alvenon, atentante vian ripetitan admonon, ke ni plej zorge evitu esti vidataj de ia preteriranto.

—Kaj vi plej saĝe faris, mia Joĉjo. Vi ne povas imagi, kia terura timego min kaptas, dum mi vin aŭdas ĉe la fenestro. Ho, se miaj gepatroj ekscius, ke mi estas sufiĉe malsaĝa por resti apud vi en horo tiel malfrua! Ili sendube indignus, min akre riproĉegus; kaj, se la najbaroj povus ion suspekti, kiom da murmuroj, malicaj rimarkoj, eĉ kalumnioj pri mia honesta konduto de virino! Kelkajn fojojn mi diris al vi ĉi tion, penante min eltiri el viaj logaj karesvortoj: ĉiam la koro venkis la prudenton, amo superregis singardon: sed jen hodiaŭ estos la lasta nokto....

—Ho, ne estu kruela, mia anĝelo! Ĉu pro infana timo ni devas ja senigi nin je plej rava feliĉo? Eĉ se viaj gepatroj ekscius pri tiuj noktaj interparoloj, ili komence koleretus, sed poste al ni pardonus tian naturan faron, kiun naskas la fervoreco de nia amo: ili estas tre konvinkitaj, ke mi vin amas ĝis frenezo kaj honeste celas fariĝi via edzo. Cetere, restu trankvila, la strato estas malluma kaj neniu nin vidos. Tiu Kristofiguro estas nia sola atestanto, kaj ĝi ne nin denuncos; mi plej fervore preĝas al ĝi ĉiuhore, ke ĝi protektu nian amon, kaj kredu al mi, ĝi ne ĉesos nin gardi kaj defendi, vidante la purecon de nia korinklino kaj la senkulpecon de niaj deziroj.

—Ankaŭ mi havas al ĝi grandan konfidon, sed mia timo ne estas senkaŭza. Vi ja scias, ke en tiu angula domo de la apuda strato, loĝas jam de unu monato Don Diego de Gevara. Lia filino Donja[2] Izabelo estas famkonata pro sia belegeco, kaj multaj kavaliroj ŝin amindumas. Ŝia patro devigas ŝin ĉiam resti hejme, kaj nur ĉiudimanĉe ŝi iras en preĝejon aŭdi meson. Tial ne estas malfacile antaŭvidi, ke fine ŝi akceptos ies amon, kaj, por paroli kun sia amato, ŝi lin atendos nokte, kiel mi mem faras. Tiam niaj interparoloj estos neeblaj.

—Mi konfesas, ke via penso iras tre antaŭen, bela Eloizeto. Lasu min, almenaŭ ĝis tiam, ĝui tiun senkomparan feliĉon, kaj ne parolu plu pri tio. Mi havas por raporti al vi ian gravan sciigon, kiu tre rilatas al nia amo. Ĝi estas plej ĝojiga novaĵo, kiun vi sendube ne divenos.

—Certe mi ne divenos, sed raportu al mi tuj.... Mi brulas pro la deziro tion ekscii kaj estas pendanta de viaj lipoj.

—Plaĉu al Dio, ke tio estu vera! Havi vin pendantan de miaj lipoj!... Mi ja certigas, ke vi de ili ne falus.

—Ho, malspritulo, kiel vi moketas miajn vortojn. Rakontu al mi, mi petas, mi estas senpaciencega, mia koro.

—Mi faros ĝin, sed kun kondiĉo, ke....

—Kondiĉon ankoraŭ! Ĉu eble, ke mi morgaŭ vin atendu ĉi tie?.... Konsentite, sed rapidu.

—Mia kondiĉo estas alio pli facile efektivigebla.

—Bone, mi konsentas do: vi tuj raportu.

—Ĉu vi ne pentos poste?

—Ne, tute ne, mi plenumos mian promeson, se nur vi tuj ekdiros.

—Dankon, Eloinjo! Mi rapidos: unu el miaj parencoj, fraŭlo tre riĉa kaj maljuna, kiu loĝas ekster Hispanujo, decidis ĉi tien veni por pasigi kelkan tempon kun mia familio. Sciigita, ke mi havas fianĉinon kaj varmege ŝin amas, li proponis ĉeesti la edziĝon kaj aranĝi la feston, kondiĉe, ke ĝi okazos baldaŭ—dum li tie ĉi restos—kaj ke li donacos al la gefianĉoj belan doton. Morgaŭ mem mi tion transsciigos al viaj gepatroj, kaj, se ili konsentos, vi estos baldaŭ mia edzino kaj mi ne bezonos trafrostiĝi por resti apud vi ĉiunokte.

—Ho kiel bela surprizo, mia Joĉjo! Ĉu tio estas vera? Mi sentas min la plej feliĉa....

—Jes, tre vera, mia bela: kaj nun plenumu la promeson.

—Volonte! Vi nur diru, kio....

Ŝi ne povis daŭrigi: oni tiam aŭdis paŝadon sur la strato de iu alproksimiĝanta kaj Eloizo kun timego fermis tuj la fenestron, dirante al sia fianĉo per karesa voĉo: «morgaŭ, morgaŭ, mia kara....»

Jozefo malgaje ekmarŝis, transpasis la stratan angulon kaj ien sin kaŝis. Pense li malbenis la ĝenulon, kiu interrompis lian interparolon en la plej interesa momento. Profitante la mallumon de la strato, li atendis kun espero revidi ankoraŭ sian fianĉinon, tuj kiam malproksimiĝos la preteriranto.

Ĝi estis altkreska kavaliro kun bela sinteniĝo, eleganta mantelo kaj granda ĉapelo. Alveninte antaŭ la domon de don Diego de Gevara, li haltis, ekfajfis kaj atendis. La dekstra malalta balkono de la domo malfermiĝis kaj aperis belega virino kun blanka vesto.

—Tre kuraĝa vi estas, Don Juan,—ŝi sensalute ekdiris.—Ne sufiĉis, ke vi min amindumis dum mia loĝado en la ĉefurbo. Vi eĉ venas ĉi tien por daŭrigi vian aman persekuton. Ĉu eble vi ne scias, ke mia patro proponis min, kiel edzinon, al Don Henriko de Mendoza, ke mi devas obei al li kaj sekve, ke nenia espero restas jam al nia amo?

—Jes, mi ĉion scias kaj mi tro amas vin por ĝin akcepti. Granda estas la potenco de patro, sed ĝi nur devas helpi al la feliĉo de gefiloj. Edzinigi vin kun neamata viro, tio ja estas malfeliĉigi vin por ĉiam kaj obeante al via patro senkontraŭstare, vi montras tute klare, ke via amo al mi ne estas tiel varma, kiel vi ĵuris iam.

—Ho, Don Juan, ne aldonu vian riproĉon al mia malfeliĉo. Ĉu vi povas ankoraŭ dubi pri mia amo? Ĉu, atendante vin ĉi tie, mi ne pruvas al vi plej elokvente la blindecon de mia pasio?

—Pardonu, pardonu, mia aminda. Mia ĉagreno estas la kaŭzo, ke mi vin ofendis. Sed kial vi ne konfesas al via patro, ke vi malamas Don Henrikon, kaj ke, edziniĝinte kun li, vi estos malfeliĉa? Per senĉesa petado vi sukcesus nuligi lian decidon.

—Tio bedaŭrinde ne helpos, Don Juan: mi sufiĉe konas la karakteron de mia patro. Li donis sian vorton de honoro, kaj eĉ se tiu edziĝo estus por mi mortiga, li ne ŝanĝus sian decidon.

—Ho tirana krueleco! Sed tio estas neebla, Donja Izabelo. Kiel mi povus perdi vin por ĉiam? Preferinda estus la morto mil fojojn! Aŭskultu kaj min kompatu: nur unu vojo povas konduki nin al feliĉo. Forkuru kun mi, mia anĝelo. Ni tuj edziĝos sekrete kaj venos peti la pardonon de via patro. Li ne rifuzos tiam....

—Sufiĉe, Don Juan, sufiĉe: ne logu min per viaj flamaj vortoj. Mian devon mi tre bone konas kaj neniam konsentos fari malvirtaĵon. Ne, tute ne: mi estos plej malfeliĉa, sed ne riproĉita pro ia malhonoraĵo. Forgesu min, kaj ne....

Ŝi ellasis teruran krion kaj fermis rapide la balkonon. Don Juan kun plej granda surprizo ĉirkaŭrigardis kaj tuj komprenis la kaŭzon de ŝia subita malapero. Ĵus transpasinte senbrue la domangulon, ia kavaliro kun vizaĝo kaŝita per mantelo kaj ĉapelo, jen staris kontraŭ li silenta kaj minaca.

Freneza pro kolero, Don Juan eltiris sian glavon kaj parolis al li malafablege:

—Kiu vi estas, malnobla kavaliro? Kian rajton vi havas por interrompi mian interparolon? Ĉu tiel maldece vi kutimas konduti pri honorindaj sinjorinoj? Eltiru tuj la glavon, friponego, se vi ne volas, ke mi mortigu vin, kiel hundon.

—Kvietiĝu, Don Juan, mi petas, oni devas ja pli afable paroli kun kavaliroj. Ŝajnas, ke en tiu ĉi afero, vi estas la ofendito kaj ĝuste okazas la malo. Tiu virino, kun kiu vi parolis, estos baldaŭ mia edzino kaj mi ja, nur mi, devas postuli klarigojn pri via malhonesteco....

—Vi, do, estas Don Henriko, mia abomenata malamiko? Ho kiel mi dankas la ĉielon, ke ĝi difinis min por vin mortigi! Pretigu vin por tuja batalo kaj ne daŭrigu per paroloj, ĉar en tiu ĉi afero la kavaliroj, kiuj kredas sin bravaj, nur devas argumenti per armilo.

Oni tuj aŭdis la fortan alfrapiĝon de la glavoj. Tute solaj en la mezo de la strato kaj lumigitaj per la lampeto de la Kristofiguro, la du kavaliroj furioze duelis. La batalo daŭris tre mallonge. En la flameco de atakado Don Juan faris ian mallertaĵon kaj Don Henriko rapide ĝin profitis por puŝenigi sian glavon en la bruston de sia kontraŭulo.

Don Juan ŝanceliĝis, metis ambaŭ manojn al sia vundo kaj peze falis teren, ellasante profundan ekĝemon. La alia kavaliro rapide forkuris kaj post kelkaj momentoj malaperis, helpata de la nokta mallumeco.

—Helpon! helpon! mi mortas!—diris ankoraŭ per malforta voĉo la forlasita vundito.

Pasis kelkaj sekundoj kaj Don Juan petis ree helpon, per voĉo preskaŭ neaŭdebla. Iu viro subite aperis kuranta kaj rapide sin klinis al li. Ĝi estis Jozefo, kiu venis por helpi al la vundito. Vidante lin, Don Juan penis ion eldiri, sed forto mankis al li por tio; lian korpon trakuris granda ektremo, kaj li mortis en la brakoj de Jozefo.

—Ho la malfeliĉa kavaliro!—diris la junulo kaptita de terura emocio—Dio helpu min en tiu ĉi okazo!

Kaj li komencis ekmarŝi por iri hejmen, kiam oni aŭdis bruon el proksime. Jozefo haltis timigita, ne sciante kion fari.

La bruo gradige plifortiĝis, ia lumo ŝajnis disvastiĝi tra la strato kaj tuj aperis nokta gardistaro kun lanternoj en manoj.

—Helpon ĉi tien, sinjoroj,—diris Jozefo kun tremanta voĉo.—Jen sur la strato kuŝas mortinta kavaliro.... Oni ĵus lin mortigis.

—Kaj kion vi faris ĉi tie en tia malfrua horo?—severe demandis la gardestro.

—Mi okaze preterpasis,—respondis timeme la junulo.

—Kaj jen viaj manoj kaj vesto estas tre sangmakulitaj!

—Jes, sinjoro, mi klinis min al la mortinto por helpi kaj kredeble la sango de lia vundo....

—Sufiĉe, sentaŭgulo, ni ja tion detale klarigos. Gardistoj, ligu liajn manojn kaj piedojn kaj konduku lin en malliberejon. Dume, ni helpos al la kavaliro, se estas ankoraŭ tempo.

Vane Jozefo plendis kaj plorante protestis, ke li estas senkulpa. Oni senkompate lin arestis kaj enŝlosis en ian senluman kaj malvarman ĉambron.


————————


La sekvantan tagon en la urbeto oni interparolis nur pri la mortigo de don Juan de Molina kaj la aresto de Jozefo. Ĉar neniu povis imagi, kio vere estis okazinta la antaŭan nokton, ĉiu kredis ke efektive Jozefo estas la mortiginto kaj eĉ kelkaj supozis, ke don Juan estis aminduminta Eloizon kaj tial Jozefo, furioza pro ĵaluzo, estis venĝinta sin al la kavaliro.

La proceso tuj komenciĝis por klarigi la aferon kaj puni la krimulon. Malgraŭ la senkulpeco de Jozefo ĉiuj cirkonstancoj estis al li malfavoraj. Nur Don Henriko kaj Donja Izabelo sciis la veron de ĉio, sed ili ambaŭ silentis; la unua—por eviti kondamnon; la dua—por kaŝi sian noktan interparolon.

Ĉar la mortigo okazis sen alestantoj kaj oni trovis Jozefon, trempitan de sango, apud la kadavro de Don Juan en malfrua nokta horo, la juĝisto baldaŭ konvinkiĝis, ke la krimo estis farita de la malfeliĉa junulo.

Ĉiutage la patro de Eloizo iris en la juĝejon por sin informi pri la proceso kaj poste prisciigi sian familion. Malfeliĉe, la afero iradis tre malbone, kaj la kondamno de Jozefo ŝajnis neevitebla.

Eloizo, konvinkita pri la senkulpeco de sia fianĉo, plorante konfesis al siaj gepatroj, ke ŝi estis parolinta kun Jozefo ĉe la fenestro, ĵus antaŭ la mortigo de don Juan, kaj plej kompatinde ŝi permeson petis de ili por tion sciigi al la juĝisto, en la celo pravigi la ĉeeston de Jozefo en la loko de la terura okazintaĵo.

Nun estis al ŝi tute indiferente, ĉu en la urbeto oni ekscios pri ŝiaj noktaj interparoloj kun Jozefo: la ĉefa afero estis savi lin el malglora kondamno.

Sed ho ve! eĉ tiu rimedo ne helpis. La juĝisto ne kredis al tio, kion al li ĵuris Eloizo. Li supozis, ke ĝi estas nur elpensita artifikaĵo por senkulpigi la krimulon.

Jam estis la proceso preskaŭ finita kaj ĉiu antaŭvidis, ke Jozefo estos al morto kondamnita. La malfeliĉa Eloizo ploradis senkonsole sian malfeliĉon kaj Donja Izabelo de tago al tago sin montris pli pala kaj malĝoja. Ŝia patro devis prokrasti la edziĝon kun Don Henriko, ĉar ŝi plej obstine rifuzadis kaj eĉ firme aldonis, ke ŝia neŝanĝebla decido estas formondiĝi kaj por ĉiam eniri monaĥinejon.

Fine la juĝisto mortkondamnis Jozefon. La decido estis baldaŭ de ĉiuj konita en la urbeto, sed oni plej zorge ĝin kaŝis al Eloizo, timante eblan gravan malsaniĝon.

Jozefo eksciis pri ĝi plej emocie, kaj ankoraŭ ripetis, ke li estas senkulpa.

Jam ĉiuj preparaĵoj estis faritaj, kaj la sekvanta tago estis difinita por la ekzekuto.

Petita, kiel kutime, ke li, antaŭ ol morti, eldiru sian lastan deziron, li plorante respondis, ke li nur volas iom preĝi lastfoje antaŭ la Kristofiguro de la Lumo.

Lia peto estis kompreneble akceptita kaj senprokraste plenumita.

Inter kelkaj gardistoj kaj manligita, oni kondukis Jozefon antaŭ la Kristofiguron de la Lumo. La juĝisto iris kun li, kaj multenombra popolanaro el ĉiuj flankoj alkuris kun granda scivolemo por ĉeesti lian strangan solenaĵon.

Kiam Jozefo alvenis al la domo de don Diego de Gevara, tiu ĉi kaj Don Henriko staris sur la balkono amike babilantaj.

La malfeliĉa mortkondamnito pie surgenuiĝis antaŭ la Kristofiguro kaj komencis preĝi kun granda fervoro. Fininte sian preĝon, li daŭrigis sur genuoj, kaj parolis al la Kristofiguro per laŭta kaj tremanta voĉo:

—Dio mia, vi ja scias, ke mi estas senkulpa kaj konsciencpure povas al vi preĝi. Malfavoraj cirkonstancoj kredigis, ke mi estas la mortiginto de don Juan de Molina, sed tio ne estas vera. Ĉu vi, Dio justa kaj kompatema, permesos ja, ke senkulpulo pereu malglore kaj hontinde?

Ĉiuj aŭdantoj restis kortuŝitaj kaj konfuzitaj. Kelkaj virinoj ploretadis. Ĉiuj rigardoj celis Jozefon kaj la Kristofiguron, sed tiu ĉi staris silenta kaj senmova.

—Ho Dio mia,—daŭrigis li,—mi nur petegon al vi prezentas. Savu min el plej terura maljustaĵo: montru publike al ĉiuj la veron de miaj diroj. Se mi estas kulpa—signu min per via mano: se mi estas senkulpa—montru ankaŭ per mano la mortiginton de Don Juan, se li ĉi tie staras!

Granda korpremo kaptis la ĉeestantojn post aŭdo de tiuj vortoj. Ĉies okuloj sin turnis nun al la Kristofiguro, kvazaŭ antaŭsentante ion misteran kaj grandiozan. Tiun ĉi fojon la Kristofiguro ne restis senmova. Ĝi eklevis sian dekstran brakon kaj firme direktis ĝin al la loko, kie staris Don Henriko.

La popolanoj tremis pro miro kaj avide rigardis al la balkono. Don Henriko falis palega sur genuojn, dirante:

—Estu plenumata Via volo!

Kaj sin turnante al la juĝisto, li daŭrigis:

—Mi ja estas la sola kulpulo: sed mi mortigis Don Juan’on en duelo, noble kaj senperfide. Mi fordonas min al vi por la juĝado.

Tre solenaj estis tiuj momentoj. Oni aŭdis surdigan popolkrion: «Miraklo! miraklo! Vivu Jozefo, la senkulpa!» kaj malgraŭ la ĉeesto de gardistoj oni elprenis lin, kaj sur la ŝultroj de popolanoj li estis triumfe portata en sian domon.

Dank’ al la miraklo de la Kristofiguro, Jozefo estis savita kaj post unu monato edziĝis kun sia kara Eloizeto.

Nenion raportas la historio pri la sorto de Don Henriko, nek pri tio, kio fariĝis kun la bela Donja Isabelo.

Sed oni scias plej nedisputeble, ke Jozefo kaj Eloizo vivis feliĉaj multajn jarojn kaj, ho mirinda dankemo! ili eĉ ne unu solan nokton forgesis ekbruligi la lampeton de la Kristofiguro de la Lumo, kiu estis la protektanto de ilia amo, kaj kies dekstra brako nun estas etendita laŭ sama direkto, kvazaŭ ĝi volus ankoraŭ signomontri la mortiginton de la brava kaj nobla kavaliro don Juan de Molina.

Vicente Inglada.

Piednotoj redakti

  1. Kastilujo = nomo de hispana regiono.
  2. Donja, hispane doña = samvalora moŝtesprimo, kiel don, kiun oni uzas por paroli kun virinoj. La formo don’in’o, uzita de Sro N. Borovko en «Ŝtona gasto», estas tro longa.