Laŭroj/Noktaj fantomoj

Kristnaska nokto Indekso : Laŭroj
Noktaj fantomoj en la Kastelo de Rhode-Saint-Pierre
La statuo de Zamenhof


UNUA MENCIO
Noktaj fantomoj en la Kastelo de Rhode-Saint-Pierre


«Tra densa mallumo briletas la celo,
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj.»

(La vojo.)


Tiuvespere, kiam mi transpasis la sojlon de la malnova gastejo, estis pli malfrue ol kutime, ĉar en tiu pentrinda vilaĝeto de la Hagelando[1] la naturo estas tiel alloganta, la eknoktiĝo tiel dolĉa post varmega tago, ke mi preskaŭ kun bedaŭro interrompis mian sencelan vagadon. Sed en la gastejo atendis min, kiel ĉiuvespere, miaj novaj kunuloj: la ĉefaj loĝantoj de la vilaĝo.

Ĉirkaŭ la malglata ligna tablo, sub la dika lampo kun verda lumŝirmilo, sidis ili—la vilaĝa sekretario, la kampogardisto, la kuracisto, la orgenisto—kviete, malrapide fumante en siaj longaj argilaj pipoj la tabakon rikoltitan en ilia ĝardeno.

Kompreneble oni ekriproĉetis—ho, tre amike—la «poeton», kiel ili nomis min, pri lia malfruiĝo, sed tuj la gastejmastro alportis la kutiman kartludon kun la skribardezo, al kies ŝnureto balanciĝis spongo kun peco da kreto, kaj ni ekludis.

La kartoj estis apenaŭ disdonitaj, kiam aperis sur la sojlo maljunuleto vestita per blua kitelo, larĝa bruna pantalono kaj dikaj lignaj ŝuoj. Je l’ mano li portis kupran lanternon, kiun li teren metis ĉe la sojlo, kaj, deprenante sian ĉapon, li alproksimiĝis al nia tablo petante, ke la doktoro bonvolu akompani lin en najbaran vilaĝon Rhode, por flegi lian subite malsaniĝintan filinon.

—Mi akompanas tuj, Mastro Jan,—diris la kuracisto, metante siajn kartojn sur la tablon.—Nu, la devo vokas min,—li aldonis.—Daŭrigu la ludon inter vi, amikoj, dum mi faros devigan noktan promenadon.

Li prenis sian ĉapelon kaj sian bastonon kaj, antaŭ ol foriri, demandis al la kamparano:

—Ni iros tra la arbaro, ĉu ne, Mastro Jan? Tiu vojo estas pli mallonga.

—Tra l’ arbaro, je tia horo!... Ĉu vi tion intencas, Sinjor’ Doktoro? Estas morgaŭ la Mez-Aŭgusto, kaj vi scias bone, ke ne taŭgas tiam vagadi en la arbaro ĉirkaŭ la kastelo de Rhode.

—Vi estas prava,—diris la orgenisto.—Oni rakontas strangaĵojn pri tio, kaj certe la drama morto de la lasta kapelano de l’ kastelo ne alportis benon al la Baronoj de Rhode.

Siavice la sekretario aldonis:

—La maljunuloj de l’ vilaĝo pretendas, ke de la tempo, kiam la sanga dramo okazis en la kastelo, la fantomo de la kastelmastro ĉiujare nokte vagadas ĉirkaŭ la kastelo, kaj eĉ la arkivoj rakontas pri tio. Sed nun la junuloj tion ne kredas plu....

Dezirante koni pli detale tiun misteran historion kaj allogita de la freŝeco de l’ aero, mi proponis al la kuracisto akompani lin.

La gastejmastro donis al ni rondforman kupran lanternon, utiligotan por la reveno, kaj triope ni foriris.

—Hela, bela vetero, ĉu ne, Sinjoroj?—diris la kamparano,—ni ne bezonas la lanternojn, sed la steloj fajre brilegas, eble la vetero ŝanĝos.—Kaj frotante alumeton li ekbruligis sian mallongan pipon kun metala kovrileto.

—Sed, diru, Jan,—demandis la kuracisto—ĉu efektive vi timus en tia hela nokto akompani nin tra la arbaro?

—Mi ne estas timulo, Sinjoroj, sed por la tuta oro de l’ mondo mi ne volus preterpasi la kastelon dum tiu ĉi nokto.

—Sed—demandis mi—kia malbonaĵo povus trafi nin?

—Ho, Sinjoro, mi prave vidas, ke vi estas fremdulo. Se vi estus naskiĝinta en nia vilaĝo, vi ne demandus pri tio. Ĉiuj scias, ke ĉiujare la hundaro de l’ estinta Barono de Rhode, blekegante kaj bojante trakuradas la kampojn, aron da nigraj ĉevaloj trenante katenojn trarajdas la arbaron; la sonorado de l’ ĉaskornoj, la siblado de l’ sagoj kaj de l’ kugloj, la ĝemegoj de l’ vunditaj ĉasaĵoj plenigas la aeron per teruriga bruegado kaj ve al tiu, kiu troviĝas sur la vojo de l’ sovaĝa bando....

Interparolante ni alvenis apud la enirejo de l’ arbaro.

—Nu—diris la kuracisto—eble la malsanulino senpacience atendas nin, ni eniru la plej mallongan vojon.

Mi tuj jesigis; sed la vilaĝano paliĝante protestis, kvankam li ankaŭ deziregis, ke ni alvenu kiel eble plej baldaŭ ĉe lia filino, tamen li petegis, ke ni forlasu nian maltimeman projekton.

Iom da fanfaroneco ne maldecas ĉe junulo kaj, anstataŭ ekdiskuti kun la naivulo, mi ekbruligis mian lampon kaj enpaŝis la vojeton.

La kuracisto adiaŭdiris per la mano al nia gvidisto, kiu nur diris kun sopiro:

—Gardu vin Dio!

Kaj ni malaperis en la arbombro.... Tie la lunradioj apenaŭ traboris la densan foliaron, nur la flava lanterna lumo lumigis la vojeton ĝis kelkaj paŝoj antaŭ ni.

La strangaj superstiĉoj, kiuj persistas ĉe la kamparanoj, fariĝis la temo de nia interparolado. La kuracisto jam rakontis kelkajn ekzemplojn, kiam, alproksimigante sian poŝhorloĝon al mia lanterno:

—Jam la dekunua—li diris—Ni certe eraris pri la vojo; la arbaro ne estas tiel vasta: ni devus jam esti alvenintaj en Rhode.

Ni haltis momenton, sed meze de l’ arbaro estis neeble difini, kie ni troviĝas. Por koni la direkton ni eĉ ne havis plu la lunon ĉar nebuloj estis kaŝintaj ĝian arĝentan globon.

Eksiblis plenda vento tra la foliaro, kraketis sekaj branĉetoj de l’ abioj, kaj iafoje nokta strigo aŭ rabobirdo forflugis kun raŭka ĝemo. La promenado brave komencita, nun ekŝajnis longa kaj iom teda; mi ekbedaŭris, ke ni ne sekvis la vilaĝanon, kiam pli hela lumeto aperis inter la ŝtipoj: ni ektuŝis la randon de l’ arbaro.

Antaŭ niaj okuloj, alkutimiĝintaj al la mallumo sin etendis vasta kamparo, ĉiuflanke limigita de montetoj kovritaj per densaj arbaroj. Meze de la kampoj je interspaco da kvaronmejlo staris majeste kaj mistere, kvazaŭ gardisto de l’ nokto, masiva konstruaĵo: la kastelo de Rhode, kun sia minacanta kvarangula turo. De ĝia levebla ponto ĝis la vilaĝo staris duobla vico de arbegoj, kiun ni devis preterpasi por atingi la izolan dometon de la malsanulino.

Sur la tuta naturo korpremanta silento pezis kvazaŭ funebra vualo. Densaj nebuloj, jen disiĝantaj, jen kuniĝantaj, traflugis la ĉielon: momente ekbrilis la luno kaj sur la nigra fundo la tuta kastelo fantastike lumis, je ĉiu fenestro ekbrilis blueta arĝenta fajro... ĉirkaŭ ni zigzage flugetis aro da noktaj vespertoj.

Ĵus ni atingis la misteran aleon, kiam subite estingiĝis la lumoj de la kastelo. Tuj pleniĝas la aero per stranga bruado: blekado de ĉevaloj, frapado de hufoj, sovaĝa rajdado. La terura bruegado plifortiĝante ŝajnas proksimiĝi. Nun timiga sonorado de ĉenoj miksiĝas kun raŭkaj krioj: Ho! ho! Hu! hu! Nenion ni vidas krom, en fundo de l’ aleo ĉe la kastelo, tremetantan lumon, kiu jen ekbrilas jen malaperas....

Ree fariĝas silento... silento pli terura, pli timiga ol la bruado, kiu antaŭ momento tremigis la aeron...

Mi premis la brakon de l’ kuracisto, mallaŭte dirante:

—Kio okazas?... Kion signifas?....

La doktoro ne tuj respondis; kaj poste pripenseme li parolis:

—Strangajn aferojn oni rakontas pri la kastelo de Rhode... sed la vilaĝanoj rakontos tion al vi pli bone ol mi.

Kelkajn minutojn poste ni frapis ĉe la pordo de la izola dometo. Nia gvidisto mem malfermis kaj rigardante nian palan mienon:—Estu bonvenaj—, li diris.—Ho, ni timis, ke malfeliĉo trafis vin.

—Malkviete ni atendis vin Sinjoroj, kvankam mia filino ŝajnas nun farti pli bone,—aldonis la maljunulino, kiu sidis apud la fajrejo, preparante varman trinkaĵon por la malsanulino.

La patro prenis la lampon de la tablo kaj enirigis la kuraciston en la apudan ĉambron, kie kuŝis lia filino.

La patrino preninte la varman trinkaĵon, akompanis ilin.

Mi restis kelkan tempon sola en la hejma ĉambro, nur lumigita de la ruĝa rebrilo de ligna fajro, kiu dancigis sur la kalkpentritaj muroj fantomajn ombrojn. Mi repripensis pri ĉiuj strangaj okazintaĵoj de ĉi tiu fantastika nokto, kiam la patrino revenis, mallaŭte dirante kun pli ĝoja mieno:

—Ŝi ekripozas nun. Dank’ al Dio, la krizo forpasis kaj ni povas esperi, ke ŝi estos savita; tamen la kuracisto promesis, ke li restos ankoraŭ kelkan tempon, ĝis kiam ŝi dormos.

Kaj dum ŝi boligis akvon por prepari tason da kafo, mi profitis la okazon por demandi ŝin pri la teruraj bruadoj, kiujn ni aŭdis.

—Ho, Sinjoro!—ŝi diris, sidiĝante apud la fajrejo—ni ankaŭ, ni aŭdis la preterpasantan sangoĉaron kun ĝiaj inferaj ĉevaloj, ĝiaj sonoradantaj katenoj. Ni ne kuraĝis rigardi tra la fenestro, tio estus mortiga, sed ni preĝis por vi, kaj la Sankta Virgulino, (danko estu al ŝi) aŭskultis nian preĝon permesante, ke vi atingu nian dometon. Ni timegis, ke vi ricevos la saman sorton ol nia Siska de la muelisto....

—Kio do okazis al ŝi?

—Ĝi estas terura okazintaĵo, Sinjoro, kiun oni rakontis al mi dum mia juneco. Estis festtago en la vilaĝo, dancmuziko ĉie sonoris laŭ gaja takto. Dum tuta tago la gejunuloj senzorge kaj senlace saltadis kaj kantadis pensante nur pri plezuro kaj ĝuo. En ĉiuj gastejoj fluadis la ŝaŭmanta biero, ĉie regadis brua gajeco... Tiunokte Siska de la muelisto, deksep-jara petola knabino, post la danco hejmen reiris kun kelkaj gajaj gekunuloj. Ili kantis kaj saltis ankoraŭ sur la vojo, kiam subite eksonoris la dekdua... kaj oni aŭdis la bruegantan ruliĝadon de kvarĉevala veturilo. Ĝi pasis tute proksime de la ĝoja bando. «Haltu, veturigisto!» ekkriis ia junulo.—«Haltu!» rekriis la aliaj; kaj la petola Siska, pli rapide ol penso, eksaltis sur la postan flankon de la veturilo, kriante: «Jen! mi veturas hejmen!» kaj ŝi malaperis en la aleo de la kastelo. Furioze, sovaĝe kuradis la ĉevaloj tra kampoj kaj herbejoj, irante trifoje de la kastelo de Rhode ĝis la kastelo de Kratenberg, kiu iam staris sur la monteto. Ĉiufoje propramove malfermiĝis brue la pordegoj de la kastelo por enirigi la veturilon. Brue ili fermiĝis: sed neniu krom la fantomaj rajdantoj povis trapasi la sojlon. Siska vidis dum momento la luksan internon de la ensorĉita kastelo... kaj ŝi falis de la veturilo. Matene vilaĝanoj trovis ŝian sangmakulitan korpon sur la ponto antaŭ la pordego de la kastelo de Rhode....

Dum la maljunulino rakontadis, la kuracisto kaj la patro estis silente enpaŝintaj en la ĉambron kaj nun staris apud la fajrejo. Mi estis tiel pripensema pro ĉiuj aŭditaj mirindaĵoj, ke mi eĉ ne rimarkis ilian apudeston.

La virino silentis, malfermis la antikvan kverklignan ŝrankon kaj prenis siajn kvar plej belajn tasojn, kiujn ŝi plenigis por ni per bonodora kafo.

Ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la fajrejo dum la doktoro kvietigis la gepatrojn pri la farto de ilia filino, aldonante kelkajn konsilojn pri la flegiloj uzotaj se ia nerva krizo reokazus.

Nenion mi aŭdis pri tio ĉar, en siblado de l’ vento, en la kraketado de l’ fajro mi aŭdis malproksime, malproksimege la ruliĝadon de la sangoĉaro, la galopadon de l’ ĉevaloj, la krakadon de l’ vipoj, la bojadon de l’ hundaro; en la volviĝanta fumo mi vidis nur suprenflugantajn fantomojn.

La kuracisto rimarkis mian ekscitiĝon, ĉar li interrompis mian revadon dirante iom ŝerceme:

—Nu, amiko, ĉu la mastrino rakontis tiel timige kaj impresige la historion de Rhode, ke vi sidas tie pripenseme, kvazaŭ vi dormus?

—Efektive mi pripensas la strangaĵojn, kiujn mi aŭdis,—respondis mi, kvazaŭ vekiĝante,—kvankam mi ne povas kompreni kia estas la kaŭzo de tiuj sorĉaĵoj.

—Ho, pri tio—diris la virino,—mi povas doni klarigojn al vi, sed mia edzo pli bone tion rakontos ol mi, ĉar li estas pli klera.

Kaj la maljunulo ekrakontis jene ĉi tiun legendon:

—La barono de Rhode estis fiera arogantulo, kiu tiel pasie amis la ĉasadon, ke certe por tiu ĉi plezuro li estus vendinta sian animon al la diablo. Preskaŭ ĉiutage li ĉasadis kun multnombra sekvantaro tra la senlima arbaro, kiu kovris la ĉirkaŭaĵon de lia kastelo. Eĉ dimanĉe, tago al ripozo kaj preĝo dediĉota, li ne povis lasi sian pasion, kaj malgraŭ la avertoj de lia kapelano[2] li rajdadis kaj galopadis kiel dum la semajno.

Ian dimanĉon, kiam li ree foriris frumatene, li estis promesinta al sia kapelano, ke li ĉeestos la meson; sed aliparte li estis postulinta de la abato, ke li ne komencu ĝin antaŭ lia reveno. Tiu reciproka promeso, kvietiginte lian konsciencon, li freneze trakuradis la nudajn kampojn kaj la vastajn arbarojn.

Li ebriiĝis pro movo kaj bruo; kaj horoj post horoj forflugis rapide. Jam aŭdiĝas en la malproksimo la sonorado de dek-unu batoj sur la kastela sonorilego, kiu rememorigas al li lian promeson. Li ekvolas hejmen reiri, ĉar laŭ eklezia regulo la meso estas komencota antaŭ la dek-dua horo; sed je tiu momento jen saltas tra arbetaro unu kaj du kaj tri leporoj. Rapide la barono trafos ilin kaj poste hejmen iros. Sed rapidegaj estas la leporoj; ju pli rapidas la barono, des pli vigle ili saltas, jen malaperante, jen remontriĝante. Nun ili ŝajnas lacaj, senmove sidantaj sed, kiam antaŭenvenas la ĉasisto, ree ili ekkuras... kaj kuras: dume pasas la tempo. Ju pli nekapteblaj ili estas des pli obstina fariĝas la ĉasisto...

Sed subite—ĉu li bone aŭdas?—en la malproksimo, batoj de sonorilego unu la alian malrapide sinsekvas. Dum momento surprizite haltas la barono. Nun laŭvice sidas la leporoj starigantaj la longajn orelojn kaj kvazaŭ aplaŭdantaj per la antaŭpiedoj kaj voĉo mistera aŭdiĝas:

«Saluton, Barona Moŝto, dank’ al via pasio vi forgesis la meson! Altsalutas vin Satano! Nun rapidu kaj kuru... sed vane!...»

Kolerego tremigas la baronon, li incitas per spronoj sian ĉevalon kaj galope alrajdas hejmen, malbenante la diablon, kiu malice pekigis lin. Tamen, li estis ordoninta al la abato ke li atendu, kaj ĉi tiu obea devas, obei malgraŭ ĉiuj leĝoj....

Li trapasas la leveblan ponton kaj la blazonornamitan pordegon. Ĉio silentas, lia koro forte batas pro eksciteco, li tremas, ĉar neniu ŝajnas atendi lin. Li desaltas de sia ĉevalo; armilojn portante li trapaŝas la korton, eniras en la kapelon. Tie genufleksas ĉiuj liaj servistoj, kaj ĉe l’ altaro staras preĝante la abato. Sanga nubo preterflugas liajn okulojn, li streĉas la brakon kaj... pafo bruega skuas la aŭdantojn. Sur la altaron falas la malfeliĉa ofero de la venĝema kaj peka barono....

De tiu tempo dum noktoj ĉirkaŭ la Mez-Aŭgusto fantomaj ĉevaloj trakuras la kampojn sonorigante armilojn, nigraj hundoj ĉirkaŭsaltas, sangmakulita ĉaro, en kiu aŭdiĝas plendaj ĝemoj, brue ruliĝadas sur la ŝtonvojo. La tuta bando rajdadas, galopas trifoje de la kastelo de Rhode ĝis la loko, kie staris iam la kastelo de Kratenberg, kie loĝis la potenca ĉaskunulo de la barono de Rhode.

Oni certigas, ke nur la terura vido de tiu infera rondo sufiĉas por mortigi la plej maltimemajn kaj, ke ĉiu, kiu malfeliĉe troviĝas sur la vojo, estas kuntrenata ĝis la kastela pordego.... La maljunulo silentis kaj siavice la kuracisto ekparolis al mi:

—Se plaĉas al vi, amiko, ni kune vizitos morgaŭ la kastelon, ĝiajn vastajn salonojn kun ornamitaj plafonoj kaj altaj skulptitaj kamenoj, ĝian kvinetaĝan gardoturon, ĝiajn misterajn kelojn kaj malliberejojn; kaj la farmisto montros al ni la gotikan kapeleton, kie kuŝas ankoraŭ sur la altaro la ĉifita mesornamo de la kapelano apud la sangmakulita meslibro, kiu restis tie de la tago, kiam okazis la sanga dramo. La kruela barono de Rhode mortis baldaŭ sen heredontoj kaj de tiam neniu, krom strigoj kaj vespertoj, volis ekloĝi en la fantomvizitata kastelo.

Tiel parolinte la kuracisto leviĝis kaj senbrue direktiĝis al la ĉambro de la malsanulino.

—Ŝi pace dormas,—li diris.—Mi opinias, ke nun ni povas hejmen reiri.

Ni eltrinkis nian tason, premis la manon de la gemaljunuloj, la kuracisto promesis reveni la morgaŭan tagon kaj ni foriris.

La ĉielo estis denove sennuba, la jam subiranta luno ankoraŭ hele brilis: nia lanterno ne utilis plu.

Kvankam noktmezo jam pasis de preskaŭ du horoj, ni tamen ne deziris reiri laŭ la plej mallonga vojo, kaj tiufoje ni enpaŝis la ŝtonvojon.

Trairinte la vilaĝon de Rhode, kamparana veturilo, venanta el flanka vojo, preterpasis nin. La veturigisto salutis la doktoron per amika:—Bonan nokton! Sinjor’ Doktoro.

—Bonan nokton, Petro!

—Ĉu vi iras hejmen? Kunveturu! Restas du lokoj en mia veturilo.

—Dankon, mastro Petro, mi akceptas,—diris la kuracisto,—ĉar ni jam sufiĉe marŝadis tiunokte.

La veturilo haltis, ni supreniris kaj prenis lokon inter la korboj plenaj je fruktoj kaj legomoj.

—Jen,—diris al mi ŝerceme la kuracisto kiam reekruliĝis la veturilo,—nun vi veturas per la sangĉaro, ĉar mastro Petro estas «la farmisto de la kastelo de Rhode».

Je tiuj vortoj mi nevole ektremis, sed la kuracisto ŝajnis ne rimarki tion; kaj sin turnante al la veturigisto li demandis:

—Kien vi iras tiel frumatene jam venanta de la kastelo?

—Mi veturas al la ĉiusemajna foiro de Loveno,—respondis Petro. Mi deziras alveni inter la unuaj kaj, ĉar la vojo estas sufiĉe longa, mi devas forveturi nokte. Eĉ hodiaŭ mi estus volinta forveturi jam pli frue sed malagrabla okazo malhelpis tion: kiam mi estis jungonta la ĉevalparon la tirĉenoj rompiĝis kaj la bestoj sin sentante liberaj forkuris tra la aleo. La hundoj bojante persekutis ilin kaj tiuj de la najbaraĵo brue respondis al ili.... Estis infera bruego!... Ni malfacile haltigis miajn ĉevalojn, kaj mi devis klopodi sufiĉe longe por rebonigi la ĉenojn. Tiel okazis, ke ne estis eble forveturi plie frue.

Interparolante la tempo rapide pasis kaj baldaŭ ni haltis antaŭ la gastejo, kie ni malsupreniris, dankante nian okazan kondukinton.

La kuracisto deziris al mi bonan nokton, aldonante, ke la kvietiga proza rakonto de Mastro Petro kredeble sufiĉus por malensorĉigi min pri noktaj fantomoj.

Preminte mian manon li hejmen iris.

Mi supreniris al mia ĉambro sed malgraŭ lia diro, mi ne sentis emon por ekdormi, ĉar la miraj rakontoj tro influis mian cerbon kaj la okazintaĵoj tro profunde trafis mian imagon....

Mi ekbruligis mian lampon, sidiĝis apud mia tablo kaj ekskribis ĉi tiun rakonton.

Dro Raym. Van Melckebeke.

Piednotoj redakti

  1. Hageland.—Nord-orienta parto de provinco Brabant, en Belgujo, inter la urboj Louvain, Diest kaj Tirlemont.
  2. Kapelano.—flandre: kapelaan; germane: Kapellan; france: chapelain; angle: chaplain.—Kapelano estas abato, kiu faras meson en privata kapelo.