La Ĉapelo de Joĉjo Jones

Indekso : La Ĉapelo de Joĉjo Jones
de Daniel Owen
Tradukita de Nekonatulo
The Esperanto Monthly, London. Vol. VII, n-ro 76, aprilo 1919.

Mi oftfoje aŭdis, ke la menso havas intiman rilaton kun la saneco, aŭ malsaneco de la korpo, kaj tio estas tute vera. Jen rakonto por ci, kiu estas tiel vera, kiel la preĝo.

Post kiam mi junuliĝis, mi jam tre enuiĝis, laborante ĉe farmbieno, — tia vivmaniero estis tro malvigla por mi. Mi eksciis, ke junuloj estas bone pagataj ĉe la kotonfabrikejo en Yr Wyddgrug, (= urbo Mold), kaj tien mi rapidis por peti laboron.

Oni tuj min dungis kiel iaspecan helpanton al la ŝpinistoj, kaj tre plaĉis al mi la ofico. Estis tie junulo samaĝa kiel mi ĉe simila ofico—knabo unuokula, sed kiu povosciis pli bone vidi per sia sola okulo, ol aliaj knaboj per du. Li nomiĝis Vilhelmo James, kaj knabo treege petolema li estis, kaj li kaj mi baldaŭ fariĝis bonaj amikoj.

Ni tage partoprenis en friponaĵoj kontraŭ la ŝpinistoj, sed estis kon­sentite inter Vilĉjo kaj mi, ke ni reciproke nin kulpigos. Se oni igis min kulpa pri la friponaĵo, Vilĉjo James konfesis la kulpon, kaj mi simile agis kiam oni kulpigis lin. Tiamaniere ni sukcesis eviti la punon; kaj la ŝpinistoj tre sciis puni!

La ŝpinmajstro estis Tomaso Burgess, unu el la plej kruelaj kaj nepopularaj homoj ĉe la laboristoj; sed li estis tre ŝercema kaj ofte faris petolaĵojn kontraŭ la homoj sub sia kontrolado. Pro tio Vilĉjo James kaj mi ne estis malalte estimataj de li.

Mi iam legis, ke estas eble kredigi al homo sana, ke li malsanas, kaj al homo malsana, ke li fartas bone. Iun tagmanĝhoron mi tion konfidis al Tomaso Burgess, kaj diris li, —

"Estas tute facile provi tion se vi kaj Vilĉjo James kune pripensados kiamaniere fari eksperimenton kon­traŭ unu el niaj kunuloj. Se Vilĉjo ne povas eltrovi tiucelan rimedon, nek vi nek mi trafos celon, ĉar efektive Vilĉjo, estas diableto." Vilĉjo same opiniis pri Burgess.

"Ĉu vi scias tion, kio plej plaĉus al mi," flustris Vilĉjo iun tagon. "Mi ŝatus morti sammomente kiel maljuna Burgess!"

"Pro kio, do?" mi intermetis.

"Pro tio, ke li estas responda pri tiom da kulpoj, kaj dum oni pri­atentos lin, mi povos kaŝe eniri en ĉielon nerimarkite!"

Tamen, mi parolis kun Vilĉjo pri la sugesto de Tomaso Burgess, kaj antaŭ ol vesperiĝis la plano estis elpensita.

Unu el la ŝpinistoj, nomita Joĉjo Jones, portadis cilindroforman ĉapelon, kiun li kutimis pendigi sur hokon ekster la ŝpinejo.

Nu, do, la plano de Vilĉjo estis ĉirkaŭligi maldikan nigran ŝnureton ĉirkaŭ la malsupraĵon de la ĉapelo, ĉe la randon, kaj ĝin mallarĝigi kvaronon da colo, (kaj kvarono da colo, ci scias, egalas du mezursignojn rilate al ĉapeloj) kaj poste kredigi al Joĉjo Jones, ke lia kapo ŝveliĝis. La plano faris al maljuna Burgess grandan plezuron.

La venontan matenon, tuj kiam Joĉjo Jones komencis labori, Vilĉjo tre lerte ligis la snureton cirkaŭ la ĉapelon, kaj, laŭ la plano, mi eniris la ŝpinejon, kaj diris al Joĉjo,—

"Johano Jones, ĉu vi ne fartas bone, hodiaŭ?"

"Certe, mia knabo, kial vi demandas?"

"Ho, pro nenio," mi respondis, "sed mi ekpensis, ke viaj tempioj aspektas iomete ŝvelitaj."

"Ho ne, mi vin certigas, ke mi bonege sanas, dankon pro tio," eldiris Joĉjo.

Je la sepa, Vilĉjo lin alparolis, dirante,—

"Johano Jones, vi havas ne­kutiman mienon hodiaŭ matene; ĉu via kapo ŝveliĝis?"

"Ĉielo! ne; sed Edĉjo faris similan demandon antaŭ ne longe; kio igis vin supozi tion?"

"Mi ne scias," respondis Vilĉjo, "sed io ĉe via kapo havas strangan aspekton, kvazaŭ unu flanko estis frapita. Permesu al mi vidi la alian flankon. Ne, la du flankoj similas unu la duan; verŝajne estis mi kiu imagis la kontraŭon," kaj, dirinte tion, Vilĉjo rekomencis sian laboron.

Kvin minutojn antaŭ la maten­manĝhoro, maljuna Burgess aliris al li, kaj diris, —

"Bona ĉielo, Joĉjo, ĉu vi parto­prenis bataleton hieraŭ vespere? Aŭ vi vin denove fordrinkis (ĉar via kapo similas rondan napon); aŭ vi trafis la 'kapsveliĝon,' kio nun tempe suferigas tiom da personoj."

"Mi ne gustumis eĉ unu guteton de post unu semajno, kaj mia kapo estas tiel bona kiel la kapo de kiu ajn el vi," akre respondis Joĉjo.

"Mi esperas, ke vi la veron diras," aldonis Burgess, lin adiaŭante.

Kiam Joĉjo ekiris al sia maten­manĝo, kaj provis surmeti sian ĉapelon, li neniel sukcesis. Li dubis ĉu li havas en mano la ĉapelon de iu alia, sed li rememoris, ke neniu krom li portas cilindroforman ĉapelon. Krome, lia nomo, per propra mano skribita, troviĝas in­terne de ĝi.

Li, do, prunteprenis ĉapeton kaj celis sian matenmanĝon, portante en mano la ĉapelon. Joĉjo Jones ne rekomencis sian laboron post la matenmanĝo.

Meztage, Burgess al li faris viziton, kaj trovis lin en lito suferanta fortajn dolorojn en la kapo. Lin vidinte, Burgess diris al Joĉjo, ke li sendube suferas pro la febro, sed, dank'al kuracilo nove elpensita, oni povos lin tuj kuraci. Kaj li promesis aĉeti la kuracilon tiun posttagmezon mem.

Tiun vesperon Burgess kaj mi iris al Joĉjo, kaj ni alportis en botelo iom da olivoleo. Dum Burgess kaj la edzino de Joĉjo estis en la dormoĉambro, sur­verŝanta la oleon sur lian kapon, mi min okupis en la salono, mal­ligante la ŝnureton de sur la ĉapelo; kaj, por elmontri la efikecon de la kuracilo. Burgess petis Sin­jorinon Jones alporti la ĉapelon, kaj Joĉjo povis tre facile ĝin porti surkape.

Efektive, la oleo estis tiel multe elverŝita sur lian kapon, ke la ĉapelo tro facile, glitis, kaj, sole pro la grandaj oreloj, kiujn posedas Joĉjo, ĝi estis malhelpita tute kovri lian vizaĝon.

La doloroj, tamen, ne tuj ĉesis, kvankam la ŝveliĝo jam malaperis, kaj Joĉjo Jones restadis ĉe si dum unu tuta semajno antaŭ ol re­komenci sian laboron. Li ne eksciis pri la petolaĵo ĝis post tri semajnoj, kaj li neniam nin pardonis.

NotojRedakti

El "Ĉekamena rakontaro", verkita de Daniel Owen, aŭtoro de multaj ŝercoplenaj rakontoj en kimra lingvo. Pro la ofteco de idiotismoj oni tute ne povas fari al li la justecon, tradukante liajn verkojn.