La Ŝtelita Letero (The British Esperantist, Decembro 1914)

Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La Ŝtelita Letero.
La Ŝtelita Letero ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La Ŝtelita Letero.
“The Purloined Letter,” de E. A. Poe; el la angla tradukis A.E.W.
Nil sapientiæ odiosius acumina nimio. — Seneca.

En Parizo, tuj post la krepusko de unu ventobata vespero en la aŭtuno de 18—, mi estis ĝuanta la duoblan lukson de meditado kaj pipo “marŝaŭma” kunule kun mia amiko, C. Auguste Dupin, en lia biblioteketo aŭ libro-kabineto, au troisième, N-ro 33, Rue Dunôt, Faubourg St. Germain. Almenaŭ dum unu horo ni tute silentis, ambaŭ ŝajne, se okaze iu nin rigardus, atente kaj sole okupataj kun la turniĝantaj kirloj de la fumo, kiu pezigis la aeron de la ĉambro. Miaflanke, tamen, mi cerbe konsideradis certajn temojn, kiujn pli frue en la vespero ni estis priparolintaj; mi aludas pri la afero de la Rue Morgue kaj la mistero, kiu ĉirkaŭvolvis la mortigaĉon de Marie Rogêt. Mi do kalkulis ĝin okazaĵo iom rimarkinda, kiam, larĝe ĵetmalferminte la pordon, eniris en nian ĉambron nia malnova konato, Monsieur G——, Prefekto de la Pariza polico.

Kore ni bonvenigis lin, ĉar estis en tiu homo eco amuza preskaŭ duone egala al lia kvalito neestiminda, kaj jam dum kelkaj jaroj ni ne renkontis lin. Ĝis nun ni sidis en la mallumo; Dupin ekstaris por eklumigi lampon, sed residiĝis ne farinte tion, tuj kiam G—— diris, ke li venis por konsiliĝi kun ni, aŭ, pliĝuste, por peti pri la opinio de mia amiko, pri ia oficiala afero, kiu jam kaŭzis multe da klopodado.

— Se temas pri io bezonanta enpensiĝon, — diris Dupin, sin detenante de la ekbruligo de la meĉo, — ni pli taŭge ĝin esploros en la mallumo.

— Jen alia el viaj strangaj ideoj, — diris la Prefekto, kiu kutime nomadis “stranga” ĉion ekster la limo de sia kompreno, kaj tiel vivis meze de vera legiono da “strangaĵoj.”

— Tre ĝuste, — diris Dupin, kaj li proponis al sia vizitanto pipon kaj rulŝovis al li komfortan brakseĝon.

— Kia do embaraso nun estas? — mi demandis. — Jam nenio el la speco mortigaĉa, espereble?

— Ho, ne! nenio tia. Efektive la afero estas eksterordinare simpla, kaj sen ia dubo ni povos mem sufiĉe bone ĝin prizorgi; sed al mi ŝajnis, ke Dupin eble volos aŭskulti ĝiajn detalojn, ĉar ĝi estas tiel ekstreme stranga.

— Simpla, tamen stranga, — diris Dupin.

— Nu, jes; sed ne tute ĝuste. Efektive ni ĉiuj sentis multe da embaraso pro tio, ke ĝi estas tiel simpla kaj tamen nin tute spitas.

— Eble vin erarigas la simpleco mem de l’ afero, — diris mia amiko.

— Kian sensencaĵon vi parolas! — respondis la Prefekto, kun ridego.

— Eble la mistero estas iom tro facila, — diris Dupin.

— Benon de ĉielo! kia neaŭdita ideo!

— Iomete tro mem-evidenta.

— Ha! ha! ha! ha! ha! ha! ho! ho! ho! — laŭte ridegis nia vizitanto, treege tiklite, — Ho, Dupin! iam vi ĝismorte min tiklos!

— Kaj kia efektive estas la koncerno? — mi demandis.

— Nu, mi al vi diros, — respondis la Prefekto, kaj li eligis fumon per longa, kvieta, pensema blovo, sin alĝustigante en sia brakseĝo. — Per malmultaj vortoj mi vin diros; sed, antaŭ ol mi komencos, mi avertu vin, ke ĉi tiu afero postulas la plej grandan sekretecon, kaj mi tre verŝajne perdus mian nunan situacion, se oni scius, ke mi al kiu ajn estas ĝin konfidinta.

— Komencu, — mi diris.

— Aŭ ne, — diris Dupin.

— Aŭdu, do. Oni informis min persone, el tre alta loko, ke certa dokumento, ekstreme grava, estas ŝtele subforigita el reĝa apartamento. La homo, kiu ĝin ŝtelis, estas eksterdube konata; oni vidis lin forpreni ĝin. Estas sciate, ankaŭ, ke ĝi ankoraŭ restas en lia posedo.

— Kiel oni tion scias? — demandis Dupin.

— Tio estas klare konkludita laŭ la naturo de la dokumento, kaj laŭ tio, ke ne aperis ankoraŭ certaj rezultatoj nepre tuj montriĝontaj, se ĝi elirus de la posedado de l’ ŝtelinto, alivorte, se li uzus ĝin, kiel li certe intencas fine ĝin uzi.

— Iom pli definitive parolu, — mi diris.

— Nu, mi povas ĝis tio riski dirante, ke la papero donas al sia havanto certan influon en certa direkto, kie tia influo estas senmezure havinda. — Al la Prefekto tre plaĉis la frazumado diplomatieca.

— Ankoraŭ mi ne tute bone komprenas, — diris Dupin.

— Ĉu ne? Nu, la malkaŝo de la dokumento al iu tria persono, kies nomon mi nepre ne eldiros, implikus en dubon la honoron de iu treege altranga persono; kaj tiu ĉi fakto havigas al la tenanto de la dokumento influopovon sur la eminentan personon, kies honoro kaj trankvileco venas en tian hazardon.

— Sed tiu influopovo, — mi intermetis, — dependus de tio, ĉu la ŝtelinto scias, ke la perdinto scias, kiu estas la ŝtelinto. Kiu homo kuraĝus

— La ŝtelinto, — diris G—— , — estas la Ministro D——, kiu ĉion kuraĝas, egale ĉu ĝi maldecas aŭ decas al homo. La maniero de la ŝtelo estis ne malpli lerteca ol maltima. La dirita dokumento, mi malkaŝe konfesas, ke ĝi estas letero, estis liverita al la persono, kiam ŝi estis sola en la reĝa buduaro. Dum ŝi legis ĝin, subite interrompis ŝin la eniro de la alia eminenta persono, kontraŭ kiu ŝi aparte deziris ĝin kaŝi. Post rapida, vana ekprovo ĝin ŝovi en tirkeston, ŝi devis ĝin meti malfermitan sur tablon. La adreso tamen estis supra, do la enhavo ne montriĝis, kaj la letero restis nerimarkite. En tiu cirkonstanco eniras la Ministro D——. Lia linka okulo tuj rimarkas la paperon, rekonas la manskribon de l’ adreso, vidas la konfuziĝon de la adresata personino, sondis ŝian sekreton. Rapidinte laŭ sia ordinara maniero tra kelkaj oficialaj aferoj, li trovas leteron iom similan je tiu, ĝin malfermas, ŝajnigante ĝin legi, kaj ĝin demetas apud la alia. Denove li priparolas publikajn aferojn dum eble dek kvin minutoj. Fine, akceptante la forpermeson, li forprenas de sur la tablo la leteron, pri kiu li havas nenian rajton. Tion vidis la rajta posedanto, sed ne kuraĝis, antaŭ la tria persono staranta ĉe ŝia kubuto, atentigi pri tiu ago. Foriris la ministro, postlasante sur la tablo sian propran leteron, ian malgravaĵon.

— Jen do vi havas, — al mi diris Dupin, — precize tion, kion vi postulas por kompletigi la influopovon, nome, ke la ŝtelinto scias, ke la perdinto scias, kiu estas la ŝtelinto.

— Jes, — respondis la Prefekto: — kaj la povon tiel akiritan oni dum kelkaj lastaj monatoj manovris en politikaj celoj, ĝis grado tre danĝera. La priŝtelita eminentulino ĉiutage pli konvinkiĝas pri la nepra neceso rehavigi al si sian leteron. Sed tion, kompreneble, oni ne povas fari malkaŝe. Fine, ĝis malespero pelite, ŝi konfidis al mi la aferon.

— Kaj mi supozas, — diris Dupin, meze de vera tumvento da fumo, — ke agenton pli sagacan oni ne povus deziri, nek imagi.

— Vi flatas min, — respondis la Prefekto; — tamen tre povas esti, ke oni eĉ havis tian opinion.

— Evidente, — mi diris, — kiel vi ankaŭ rimarkigis, la ministro ankoraŭ nun tenas tiun leteron; ĉar estas la tenado de la letero, kiu donas la povon, kaj ne ĝia uzado. Tuj ĉe la uzado, malaperas la povo.

— Ĝuste, — diris G——; — kaj laŭ tiu konvinko mi faris mian procedon. Unue mi zorgis atentege traserĉi la domon de la ministro; kaj tiurilate mia ĉefa malfacilo estis la neceseco fari la serĉadon nesciate de li. Antaŭ ĉio cetera oni min estas avertinta pri la danĝero, kiu povus sekvi, se ni lasus al li suspekti pri nia plano.

— Tamen, — mi diris, — vi estas tute kompetenta por tiaj esploroj. Ofte jam faris tion la Pariza polico.

— Kompreneble; kaj pro tio mi ne senesperiĝis. La kutimoj de la ministro ankaŭ tre faciligis por mi la taskon. Ofte li forestas de la domo la tutan nokton. Da servantoj li havas malmulte. Ili dormas malproksime de la ĉambro de sia mastro, kaj, ĉar ili estas plejparte Napolianoj, ili estas facile ebriigataj. Ŝlosilojn mi havas, kiel vi mem scias, per kiuj mi povas malŝlosi ĉiun ĉambron aŭ meblon en Parizo. Dum tri monatoj ne pasis nokto, kies pli grandan parton mi ne pasigus persone traesplorante la domon de D——. Mia honoro estas koncernata; ankaŭ, sed tion mi diras en profunda sekreto, grandioza rekompenco estas proponita. Tial mi nur tiam forlasis la serĉadon, kiam mi plene konvinkiĝis, ke la ŝtelinto estas homo pli ruza ol mi. Mi opinias, ke mi traesploris ĉiun plej etan angulon de tiu bieno, en kiu la papero nur povas esti kaŝita.

— Sed ĉu ne estas eble, — mi diris konjekte, — ke, kvankam la letero sendube estas ankoraŭ tenata de la ministro, li eble kaŝis ĝin aliloke, kaj ne en sia domoloko?

— Preskaŭ neeble, — diris Dupin. — La nuna neordinara stato de aferoj ĉe la kortego, kaj aparte de tiuj intrigoj, en kiuj oni scias, ke D—— enmiksiĝis, certe efikas tiel, ke la tuja havebleco de la dokumento, la ebleco ĝin liveri je momenta averto, estas punkto preskaŭ tiel grava, kiel ĝia tenado mem.

— La ebleco ĝin liveri? — mi demandis.

— Alivorte, la ebleco ĝin detrui, — diris Dupin.

— Prave, — mi respondis; — evidente do la papero estas en la domoloko. Ke ĝi estus sur la persono de la ministro, tion ni povas opinii nekonsiderinda.

— Tute, — respondis la Prefekto. — Dufoje jam li estas kaptita, kvazaŭ de banditoj, kaj lian personon oni atente esploris sub mia propra kontrolo.

— Vi povus ŝpari al vi tiun laboron, — diris Dupin. — Kredeble D—— ne tute estas malsaĝulo, kaj tial li devis antaŭsupozi tiujn banditaferojn, kiel nepre okazontajn.

— Ne tute malsaĝulo, — diris G——, — tamen poeto li estas, kio, laŭ mi, disigas lin nur per unu grado de malsaĝulo.

— Prave dirite, — diris Dupin, post longa kaj enpensiĝema fumtiro ĉe la pipo “marŝaŭma,” — malgraŭ la poeziaĉaj ekprovoj, pri kiuj mi ankaŭ estas kulpa.

— Vi bonvolu rakonti, — mi diris, — la detalojn de via serĉado.

— Efektive, ni agis sen rapideco, kaj ni serĉis ĉie senescepte. Longan sperton mi posedas en tiaj aferoj. La tutan konstruaĵon mi ĉambron post ĉambro atentis, dediĉante al ĉiu tutan semajnon da noktoj. Ni esploris, unue, la meblaron de ĉiu ĉambro. Ni malfermis ĉiun ekzistantan tirkeston; kompreneble vi scias, ke ne povas ekzisti, por kompetenta polic-agento, tirkesto sekreta. Sentaŭgulo estas ĉiu homo, kiu en tia serĉado lasas, ke restu kaŝita kontraŭ li ia sekreta tirkesto. La afero estas tiel simpla! Ekzistas en ĉia meblo certa kvanto da grando, da spaco, kiun oni severe kontrolas, per la helpo de precizaj mezuriloj. Ne povus eviti nian observon eĉ unu dekono de milimetro. Post la mebloj, ni atentis la seĝojn. La kusenojn ni trasondis per la longaj, delikataj pingloj, kiujn vi vidis min uzi. De la tabloj ni forprenis la suprajn tabulojn.

— Kial do?

— Foje la homo, kiu volas kaŝi ian objekton, deprenas la supron de tablo aŭ de iu meblo simila, boras en la kruron, metas la objekton en la truon, kaj remetas la tabulon. Same oni faras ankaŭ kun la supraj kaj malsupraj finoj de litostangoj.

— Sed, ĉu oni ne povus eltrovi la kavaĵon per sona provo? — mi demandis.

— Tute ne, se oni metas ĉirkaŭ la objekto, ĉe la kaŝado, sufiĉan vaton da kotono. Cetere, ĉe nia koncerno, ni devis procedi sen bruo.

— Tamen, vi ne povus depreni…, vi ne povus tute malkonstrui ĉiujn meblajn objektojn, en kiun oni povus enŝovi laŭ la dirita maniero.

Leteron oni povas premruli en formon de vergeto tre simila, laŭ formo kaj grandeco, je granda trik-kudrilo; kaj en tiu formo oni povus, ekzemple, kaŝi ĝin en transan bastonon de seĝo. Kredeble, vi ne malkonstruis ĉiujn seĝojn?

— Certe, ne; eĉ pli bone ni faris: ni per forta mikroskopo esploris la transaĵojn de ĉiu seĝo en la domo, ankaŭ la kuntuŝojn de la pecoj de ĉiuspecaj mebloj. Se estus signoj iaj de nova dispecigo, nepre ni tuj ilin konstatus. Eĉ unu sola lignereto, lasita de borilo, estus tiel evidenta por ni, kiel pomo. Ĉiu malordo en la kungluado, ĉiu neordinara fendeto ĉe la kuntuŝoj, sufiĉus por denunci.

— Supozeble, vi atentis pri la speguloj, serĉante inter la tabuloj kaj la vitraj platoj, kaj pingle sondis la litajn kusenegojn kaj kovrilojn, kiel ankaŭ la kurtenojn kaj tapiŝojn.
— Tion, kompreneble; kaj, trairinte tiamaniere ĉiun pecon de la meblaro, tiam ni traserĉis la domon mem. Ĝian tutan supraĵon ni dividis en fakojn, numeritajn, por eĉ ne unu ellasi; tiam per la mikroskopo ni esploris ĉiun kvadratan centimetron aparte, kiel ankaŭ en la ambaŭfianke starantaj du domoj.

— La du flankajn domojn? — mi ekkriis; — grandegan do klopodadon vi prenis sur vin.

— Jes, efektive; sed grandiozan rekompencon oni proponis.

— Ĉu vi enkalkulas la terpecojn apudajn de la domoj?

— La kortoj estas ĉiuj pavimitaj per kaheloj. Relative nur malgrandan klopodon ili faris al ni. La muskon inter la brikoj ni ekzamenis, kaj trovis ĝin netuŝita.

— Vi serĉis, kompreneble, inter la paperoj de D——, kaj inter la libroj de lia biblioteko?

— Certe; ni malfermis ĉiun pakaĵon kaj paketon; ne sole ni malfermis ĉiun libron, sed de ĉiu volumo ni foliis ĉiun folion, ne kontentiĝante per nura ekskuo, kiel faradas kelkaj el niaj policanoj. Eĉ ni mezuris la dikecon de ĉiu librokovrilo, kun ekstrema precizeco, kaj ĉiun kovrilon ni plej suspekteme mikroskopis. Se iu el la bindaĵoj estus nove falsita, estus tute neeble, ke tiun fakton ni ne observus. Kvin aŭ ses volumojn, nove venintajn el la manoj de bindisto, ni sondis laŭlarĝe per la pingloj.

— La plankojn sub la tapiŝoj, ĉu vi esploris?

— Eksterdube. Ĉiun tapiŝon ni levis, kaj esploris la tabulojn per la mikroskopo.

— Kaj la tapetaĵon sur la muroj?

— Jes.

— Kaj en la kelojn…?

— Ni esploris.

— Tiam, — mi diris, — vi estas malĝuste konjektinta, kaj la letero ne estas en la bieno, kiel vi supozis.

— Mi timas, ke en tio vi estas prava, — diris la Prefekto. — Kaj nun, Dupin, kion vi kosilas al mi fari?

— Denove traesplori la tutan domlokon.

— Jen kio estas absolute senbezona, — G—— respondis. — Ne pli certa mi estas, ke mi spiras, ol ke la letero ne estas en tiu domo.

— Nenian pli bonan konsilon mi povas al vi proponi, — diris Dupin. — Sendube vi havas precizan priskribon de la letero? —

— Ho, jes! — Kaj la Prefekto aperigis notlibron kaj voĉe eklegis precizan priskribon de la aspekto, interna kaj precipe ekstera, de la mankanta dokumento. Baldaŭ post la fino de tiu legado, li foriris, spirite pli depremegita, ol mi iam antaŭe rimarkis ĉe tiu bonulo.

(Daŭrigota).