Indekso : La Agla Nesto (1913)
de Petro Neeblulo
El: La Verda Espero, n-ro 5, majo 1913. Eldonita de Aarhus Esperanto-Forening

1.
Alte super la maro
alte, majeste
super la borda fagaro
ŝvebis pompe kaj feste
foje la aglo.

2.
Kaj en la verda altaĵo
reĝo ĝi estis,
sub la ĉiela bluaĵo
longe senĝene jam restis
ĝia sidejo.

3.
Sed forlasite nun pendas
alte la nesto.
Sopiron je l' reĝo mi sendas
en la senhejma foresto
malproksimege.

4.
Oni la reĝon forpelis
el lia lando
kaj la kulturon akcelis
- ho, malfortec' de l' viando -
per pavilono!