La Araneo ()
(p. 1)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA ARANEO
LIDJA ZAMENHOF


La ŝtupoj de la altaro estis kovritaj per rozoj.

Tuŝante per la frunto la tapiŝon, kovrantan la marmoron, pilgrimanto genuis ĉe la ŝtupoj.

Li venis el tre malproksime. Trans landoj kaj maroj gvidis lin la espero, ke tie, en la sankte-sankta, templo, li retrovos la kredon, perditan ie en la mondo.

La sanktejo estis malplena. Ekstere svarmis homoj, kantis birdoj. Tien ĉi nur kolora sunradio penetris tra subarkaĵa fenestro.

La pilgrimanto estis sola. Nerigardata de scivolaj aŭ mokemaj okuloj, li, ĉiam tiel sinregema, batis per la frunto la ŝtupojn de la altaro, kaj lavante ilin per siaj larmoj, per la tuta koro vokis al Dio.

Li vokis pri signo, pri ia miraklo, kiu montrus al li, ke trans la nebulo de malproksimeco, trans la nuboj de necerteco brilas suno, kies radioj donas vivon al ĉio en la mondo.

Li esperis, ke ektremos la kolonoj, ke ekparolos la muroj de la sanktejo, ke okazos io supernatura, ke meze de la templo ĉefanĝeloj starigos ŝtuparon, por ke li supreniru la ĉielbluon.

Li batis per la frunto la ŝtupojn de la altaro. Lia buŝo silentis, sed la koro preĝis. Li atendis.

Nenio okazis. La dikaj muroj de la templo staris firme, kiel antaŭe. La ĉiela koloro ne kovris ĝian arkaĵon.

Kaj tiel longe li ploris, ĝis li elploris ĉiujn larmojn, ĝis liaj okuloj fariĝis sekaj kaj la koro malplena. Trompis lin la esperoj. La nevidebla pordo restis, kiel estis, fermita por li. Kiel lampo, en kiu ekmankis oleo, la espero estingiĝadis en lia koro kaj ekregadis en ĝi morto.

Li levis la frunton de la ŝtupoj, kovritaj per rozoj. Kaj lia rigardo falis sur blankan araneeton, tiel malgrandan, ke ĝi ŝajnis nur polvero. Per senpensa movo de la fingro li forĵetis la araneon de la ŝtupo.

Sub la ekpuŝo, tiel senzorga, kaj tamen tiel fortega por ĝi, la araneo kuntiriĝis kaj eksimilis ankoraŭ pli al polvero. Ĝi eksvingis sin tra la spaco — kaj haltis. Ĝi haltis en la falo, kvazaŭ la leĝo de gravitacio neniiĝus subite por ĝi. Kaj jen, kvazaŭ spite al ĉiuj leĝoj de la naturo, ĝi komencis supreniĝadi. La pilgrimanto ekatentis, ekrigardis. Sed la aranea fadeneto estis tiel delikata, ke li ne povis ĝin ekvidi. Li vidis nur, kiel la blanka polvero — la araneo — revenis sian antaŭan lokon kaj rifuĝis inter la rozojn, kiuj kovris la ŝtupojn de la altaro.

Do ne malfermiĝis la ĉielo, nek la tero ektremis. Ne ekblovis trumpetoj, por atesti la ĉeeston de la Ĉiopova. Tamen la signo estis donita, kaj la pilgrimanto komprenis ĝin. Kaj li reiris en la vastan mondon trankviligita kaj fidanta, ke tiu, kiu trovos ankoraŭ en sia koro unu radieton de kredo, tiel delikatan kaj etan, kiel aranea fadeno, ne pereos en abismo, sed se eĉ ĉiuj potencoj de tiu ĉi mondo ekbatalus kontraŭ li, por puŝi lin malsupren, eĉ en la falo mem li haltos, kaj per tiu ĉi radio, kiel per la biblia ŝtuparo, eĉ el la abismo levos sin al la ĉielo.