La Botistoj/Akto kvara

Tradukita de Hilma Hall
(p. 88-113)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

(Arbara regiono. Maldekstre vojdisiĝo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj TOBIO venas laŭ la dekstra vojo.)

TOBIO. Tiu vojdisiĝo, bona kantoro, ŝajnas al mi rimarkinda figuraĵo. Jen la dekstra estas pli mallarĝa ol la maldekstra kaj de tie ni atendas Esko’n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro kaj la infero de l’ drinkejo. La sentaŭgulo ankoraŭ restas en la urbo, kien li ekveturis jam antaŭ unu semajno. Imagu al vi la malplezuron, kiun li kaŭzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la festregalaĵojn kaj ĝis la hieraŭa mateno Marto atendis lian revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al najbaro, havigante iom de tie, iom de ĉi tie, kaj aranĝita nun staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi, energiulino ŝi estas.

ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedaŭrinde, el sia brusto forigis ĉiujn feojn de moraleco.

TOBIO. Pri li mi tute ne ĉagreniĝas, ĉar mi scias kiel lia vivo fine ŝanĝiĝos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaŭ en sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj eĉ guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta estaĵo, jen kial mi ankoraŭ havas bonan esperon pri li. Tamen je sia reveno lin atendas severa bastonado, ja—ah, ĝin li vere meritas, kaj veku ĝi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj parolu pri mia pliaĝa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni ĝojon kaj plezuron. Baldaŭ li alvenos kun sia bela edzino. Ĉe tiu vojdisiĝo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia plataĵdometo. Ni rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la manĝopsalmon por pliigi la solenecon ĉe la festo por mia filo.—Ni ekiru! (Ili iras. Miĉjo kaj Esko venas. La porvojaĝa sako de Esko estas malplena. Miĉjo sidiĝas sur ŝtono.)

MIĈJO. Mi estas laca kiel hundo.

ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj malagrablaĵoj de tiu edziĝvojaĝo iafoje ĉesigas la malsaton.

MIĈJO. Forgesu la pasintaĵojn kaj estu danka por ke vi prosperis eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el kio ne multe mankis, verŝajne vi nun ne paŝus tie ĉi.

ESKO. Mi ankoraŭ ne pentas miajn tieajn farojn, ĉar oni tie min trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la renversita manĝotablo ĉe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheliĝas, memorante la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.—Miĉjo! mia menso estas kvazaŭ de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Miĉjo, gajigu la homan koron.

MIĈJO. Ĉu vi deziras aŭskulti pri sinjoro Munkhaŭzo kaj liaj vojaĝoj?

ESKO. Jes!—Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio aŭskulti, nur mutiĝi al senvoĉa statuo de malĝojo apud tiu vojo, endormiĝi por eterne kaj nescii pri ridado de l’ homoj koncerne tiu edziĝvojaĝo.—Ho, Miĉjo! se mi nur nun estus loĝanto en iu montkaverno de Amerika lando.

MIĈJO. Tie ni baldaŭ troviĝus, se mi ankoraŭ posedus la sorĉĵetilon de barono Munkhaŭzo. Mi estis ĝia posedanto antaŭ kelkaj jaroj kaj faris per ĝi multajn plezurvojaĝojn, ĉar mi sciis ĝin uzi eĉ pli lerte ol Munkhaŭzo mem; mi ĵetilflugis kien ajn mi volis.

ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo, malproksimen ne kondukas.

MIĈJO. Kiel sago mi ĵetilflugis tra la aero. Se ni nun havus ĝin, baldaŭ ni tiam ambaŭ starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem ĵetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min.

ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, ĉar vi ja havus la ĵetilon?

MIĈJO. Vi venus ĝin preni de mi kaj poste ĵetilflugus de tie ĉi al Ameriko.

ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne mire, se viaj pensoj iom konfuziĝis, ĉar eĉ al mi mem same okazis, kaj ambaŭ ni troviĝas en la sama premilo. Vi devas doni kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti ĉion alian. Pro tio, kiel kuraĝi alproksimiĝi la hejmon?

MIĈJO. Kion vi timas?

ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte ludas.

MIĈJO. Ja—ah, kun ursino havanta du idojn ĉe si, ne estas bone ludi.

ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun ŝi; bone mi tamen scias, ke mi ŝin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraŭ ŝi, ĉar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco.

MIĈJO. Estas ja ŝi, kiu zorgas pri disciplino en via domo.

ESKO. Mi malkaŝos al vi sekreton.—Mia patrino posedas vipon, tiom longan gudroŝnuran vipon, kiun ni ĉiuj, patro kaj filoj, ne senkaŭze timas, ĉar verdire, aŭ unu, aŭ du, kelkfoje la tuta familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antaŭsentas ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa, pagos tiun malprosperan edziĝvojaĝon.

MIĈJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne ĉio okazas laŭ deziro. La kuglo ne ĉiam trafas celon.

ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne ĉiam trafas celon. Sed kiel klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aŭ kvaran tagon depost nia ekiro al la edziĝofesto? Atentu, ni estas restintaj tri semajnojn, kaj ĝuste pro vi, Miĉjo. Vi vagadis de parencoj al parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi mian svatiston.

MIĈJO. Mi dumvoje malsaniĝis kaj pro tio ni malfruiĝis.

ESKO. Sed la mono, kio ĝin laŭdire elĉerpis?

MIĈJO. Ni devis pagi flegistinon.

ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano?

MIĈJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan svatiston.

ESKO. Tiu mensogo ne taŭgas, plue vi scias mian sanktan promeson, neniam iradi per ŝuoj de mensogo.—Veron ni konfesu kaj submetiĝu al la neeviteblo.

MIĈJO. Tion vi faru; mi ne subiĝos al vipo de via patrino.

ESKO. Ĉu vi do ne intencas akompani min hejmen?

MIĈJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaŭ devus diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos ĉion, kaj, bedaŭrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto ĉe Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj.

ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaŭ ol mi renversis la manĝotablon.

MIĈJO. Vi do nun ŝajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni foriris de Karri.

ESKO. Miĉjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de Karri?

MIĈJO. Ni ekiris antaŭ ol Esko renversis la manĝotablon.

ESKO. Miĉjo, ne estas loko por moko.—Diru, ke ni ekiris, kiam la domanoj iris falĉi la herbon.

MIĈJO. »Ne instruu min pri la mensogo, ho.»

ESKO. Milfoje vi antaŭe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj neniun malutilas.

MIĈJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi faris antaŭ kelkaj sekundoj, kaj ĝi estas jena: neniam iradi per ŝuoj de mensogo.

ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.—Sed atendu min dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[1], kiun mi scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.

MIĈJO. Kion vi faras kun rakitherbo?

ESKO. Mi portas ĝin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkoleriĝos.

MIĈJO. Kion faros via patrino kun ĝi?

ESKO. Mi konfesu al vi ankaŭ alian sekreton. Vi ja scias, ke mia patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaŭ enlitigas la maljunulon kaj ŝvitigas lin kvazaŭ la vaporbanejo, li spiregas, vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la buĉbenko. Tiu stato daŭras nur kelke da horoj kaj li refariĝas sobra. Kredu min, post tiu artifiko li ne toleras eĉ vidi brandon dum multaj monatoj. Sed alkutimiĝo kaŭzas, ke li bezonas ĉiam pliigitan doson, kaj panjo bezonas ĉiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de ĉi tiu herbo tre plaĉos al ŝi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.—Atendu min tie ĉi dum momento. (Iras.)

MIĈJO (sola). Ĉu mi atendu vin, aŭ direktu la paŝojn al mia propra hejmo? Eble tio ŝajnus ŝteliro.—Mi atendos vin, sed de tie reveninte, mi aranĝos kun vi konflikteton. Kaŭzon mi facile trovos. Jes, konflikton mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto Tobio mi ne venos kune kun vi, ne eĉ paŝon mi plu akompanos vin. (Krisĉjo alvenas.) Ho, Krisĉjo! Kien vi iras?

KRISĈJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj ankaŭ venos.

MIĈJO. Jen vi vidas la svatiston!

KRISĈJO. Kie estas la fianĉo?

MIĈJO. Tie, en la arbaro.

KRISĈJO. Kaj kie la juna edzino, antaŭa Greto ĉe Karri?

MIĈJO. En brakoj de sia edzo.

KRISĈJO. Hoo—oh! Ili estas enamiĝintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas tie ĉi, atendas ĝis la juna paro eliros el la arbaro?

MIĈJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kaŭze de longa restado sur la edziĝa vojaĝo, kaj tamen ne venigante edzinon al la hejmo.

KRISĈJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Ĉu li ne ricevis sian Greton?

MIĈJO. La lignoŝuisto ŝin ekkaptis, kaj ilian edziĝon oni estis festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojaĝa sako sur la dorso alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj ĝuis la regalaĵojn.

KRISĈJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Miĉjo?

MIĈJO. Ĝis nun ni restis survoje, translokiĝintaj de unu gajejo al la alia, malŝparinte monon; sed nun la kaso elkonsumiĝis ĝis la lasta monereto.

KRISĈJO. Ĉu ankaŭ Esko drinkis?

MIĈJO. Ne eĉ guton, sed akompanis min ĉie fidela, ĉar ŝajnis honto al la fianĉo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte koleris je mi kaj klukis kiel ruĝa koko, sed tio ne maltrankviligis min, mi nur diboĉis laŭplaĉe. Tiuj tri semajnoj pasis tre rapide.—Jena do estis la edziĝa vojaĝo de Esko.

KRISĈJO. Mi preskaŭ tion konjektis jam ĉe la komenco, aŭdinte diversajn famojn de la fianĉinejo kaj pro tio mi laŭeble akcelis mian edziĝon kun Janjo. La botiston mi igis al la juĝisto kaj du fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa akurateco, postulas por la tria proklamo edziĝpromeson de Tobio. Certe la edziĝintencoj de Esko evoluis laŭ mia espero, tamen ĉio povas ankoraŭ subite ŝanĝiĝi. La filo nun revenas malprosperinte, kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta heredaĵo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinaĉo. Kaj ĉio tio ĉi okazos dum la preposto atendas edziĝpromeson de Tobio. Ho, se ĉeestus la patro de l’ junulino, ŝia vera edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimanĉo okazus la tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edziĝon.

MIĈJO. Mi antaŭdiras vian venkon.

KRISĈJO. Se ĝuste vi antaŭdiras, vere vi estos la plej bona gasto ĉe mia edziĝo.

MIĈJO. Tion mi esperas kaj »laŭ via deziro al vi okazos», kiel Esko sin esprimas, komentariante biblion laŭ sia memoro, tiu impona fianĉo, kiun oni hodiaŭ atendas hejmen en plena gloro.—Atentu, Krisĉjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas kun la juna mastrino, ni ankaŭ venas, sed kiel vagantoj, malpuraj kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je sia ekiro.

KRISĈJO. Bonege! Estos ja tre interese ĉe la botisto. Mi akompanos vin, Miĉjo, kaj pliigos la koleregon de l’ mastrino.

MIĈJO. Plivole rapidu antaŭe al la hejmo de Esko kaj anoncu la alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola por ripozi.

KRISĈJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu nur baldaŭ post mi! (Iras.)

MIĈJO (sola). Vane vi atendos min; ĉar pro nenio mi nun volus renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas ŝin pli ol diablon. Kaj kiu ŝin ne timus?—Nun al mia propra nesto; kaj Esko’n, kun la sako da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en la faŭkon de la nigra drako.—Li restadas ankoraŭ. (Kriante.) Esko!

ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj.

MIĈJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la monon.—(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.)

ESKO. Tie kreskis sufiĉe da rakitherbo.

MIĈJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi ĵus ankaŭ mem ektrinkis.

ESKO. Kion vi celas?

MIĈJO. Ke vi prenu bonan ektrinkon el mia botelo.

ESKO. Mi?

MIĈJO. La sama viro!

ESKO. Vi scias, ke ĝis tiu tago miajn lipojn ne malsekigis ia maldolĉaĵo.

MIĈJO. Sed hodiaŭ ili malsekiĝu!

ESKO. Ĉu mi drinkus? Ne!—Kredu min, Miĉjo Vilkastus, mi apenaŭ scias la guston de l’ brando.

MIĈJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara botelo.

ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo.

MIĈJO. Tio okazas, ĉar vi ne pli bone konas ĝian internan naturon.

ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, ĉesante drinkadon, terure malbenis brandon. Li nomis ĝin veneno el la puto de profundo.

MIĈJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin mielguto el la monto de l’ alteco.

ESKO. Jes, li ĝin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l’ diablo.

MIĈJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin korno de l’ feliĉego.

ESKO. Vi parolaĉas, Miĉjo. La brando ne bezonas defendanton.

MIĈJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero.

ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto troviĝus tie ĉi, tuj mi lin pendigus.

MIĈJO. Kaj mi anstataŭus lin en la pendigilo, se mi nur sentus iom da kapturno de l’ brando, kiu kuraĝigas homon eĉ je la plej granda danĝero; kantante ni ĝin renkontas. Vi tian kuraĝon bezonas alpaŝante al via terura patrino, pro tio, trinku!

ESKO. Ĉu ĝi helpus?

MIĈJO. Sendube.—Trinku!

ESKO. Mi ne trinkos.

MIĈJO. Tiam ni disiĝas, mi ne akompanas vin plu. Adiaŭ! (Intencas foriri.)

ESKO. Haltu, Miĉjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen.

MIĈJO. Ĉu vi volas trinki?

ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.)

MIĈJO (aparte). Bone!

ESKO. Ĉu vi vidis, ke mi trinkis?

MIĈJO. Ankoraŭ glutu ektrinkon, ĉar ĝi estas la unua kaj lasta fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste disiĝo.

ESKO. Ĉu mi ne trinkis?

MIĈJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuraĝe akceptos bastonadon de via patrino, ĉar estu certa, bastonegadon vi ricevos.

ESKO. Miĉjo Vilkastus ne estas profeto.

MIĈJO. Kvankam ne profeto, mi povas antaŭdiri kio vin hodiaŭ atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio ajn.

ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, ĉu jes?

MIĈJO. Mi kredas kaj fidas.

ESKO. Kaj vi ĝojas kaj estas gaja!

MIĈJO. Ĉu svatisto ĝojus je bastonado de fianĉo?

ESKO. Pro kio vi do tiel parolas?

MIĈJO. Mi babilas de doloro el profundo de mia koro, ĉar la afero estas malagrabla.

ESKO. Ĉu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi?

MIĈJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos.

ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la ĉefkulpulo, mi aŭ vi?

MIĈJO. Mi ne scias; ĉar mi estas senkulpa.

ESKO. Senkulpa? Vi ja kaŭzis tiun prokrastitan revenon. De domo al domo vi paŝis kvazaŭ cigano, kaj mi akompanis vin.

MIĈJO. Kvazaŭ cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte vi min insultis dum tiu ĉi vojaĝo. Fine tamen sufiĉas, fulmotondro!

ESKO. Ĉu vi laŭkonscience povas diri, ke vi ne estas kaŭzo al mia nuna mizero?

MIĈJO. Kaŭzo de tiu mizero! Ĉu mi sola?

ESKO. Vi ja eluzis la monon.

MIĈJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni tagmanĝis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke tia manĝo postulis monon.—Sed kiu estas kulpa por ke ni deflankiĝis en la gastejon? Ĉu ne vi?

ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu devis tie esti; sed poste pro kio ni ne daŭrigis nian iradon al domo de l’ fianĉino?

MIĈJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni deflankiĝis al la gastejo?

ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo!

MIĈJO. En la sonorilo! Ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo, vi intrigema kaj ruza botistfilo, ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo?

ESKO. La voĉo estas donaco de Dio, precipe la kantovoĉo. Komprenu ĝuste mian komparon; ĉar ofte mi parolas alegorie kaj metafore. Tiel mi ankaŭ nun opiniis, ke la voĉo de l’ homo ŝanĝiĝas, kiel en la arbaro ni aŭdas aŭ akrajn aŭ malakrajn tonojn el sonoriloj de la brutaro.

MIĈJO. Vi malsaĝa virŝafo, aŭskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas Esko’n kaj forkuras. Esko postkuras.—La tajloro Andreo alvenas kun klarneto sub la brako.)

ANDREO (sola). Tie ĉi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili alvenos, ilin akompani al domo de l’ botisto, tia estas la volo de l’ maljunulo. Sed ĉu mi devas stari ĉi tie eĉ ĝis la duonnokto, ilin atendante kun klarneto en la mano?—Silentu! Jen ili estas, almenaŭ la fianĉo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo ekfajfas al li kelke da fojoj.)

ESKO. Ĉu vi vidis Miĉjon?

ANDREO. Vian svatiston? Ĉu li ne troviĝas inter la gastoj?

ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj eĉ vangfrapis min je la disiĝo.

ANDREO. Pro kio vi disiĝis en kolero?

ESKO. Li estas ofendsentema kaj ne toleras riproĉon.—Vangfrapon mi ricevis de li. Bone!—Se mi estus lin atinginta, certe kun pliiĝo mi estus lin paginta. Sed je proksimiĝo de danĝero li ĉiam estas rapidpieda. Senkaŭze lia nomo ne estas Vilkastus (viglulo).

ANDREO. Ruzulo li estas!—Oni invitis min por ludi je via festo, kaj laŭ ordono mi tie ĉi vin atendis. Nun vin mi renkontas, sed ne vian fianĉinon.

ESKO. Neniu fianĉino ekzistas. Ŝi lasis min jam antaŭ la edziĝa soleno kaj prenis alian. Abomena trompo, senkonscienca ago! Sed mi komencos teruran proceson kontraŭ ili.

ANDREO. Kiun ŝi prenis?

ESKO. La lignoŝuiston; ni ja ĉeestis je ilia edziĝofesto.

ANDREO. Mi kompatas vian perdon, kiu vian koron tre tuŝas.

ESKO. Senlime, jes!—Diabla Miĉjo, kiu forkuris de miaj ungegoj! Mi agus kun li tiel, tiele! (Li ebriiĝas.)

ANDREO. Granda ruzulo!—Bagatelo ja estis, ke la knabino ne estis pli riĉa. Ni ja kantas: »Se amon nur posedas ni, riĉecon al ni donas Di’.» Tiel estas, ĉu ankaŭ vi tion kredas?

ESKO. Certe vi estas prava.—Kun Miĉjo mi ankaŭ procesos. Eble vi inter la arboj vidis kiel li min vangfrapis?

ANDREO. Mi ne vidis.

ESKO. Diru absolutan veron!

ANDREO. Ne, ne, mi ne vidis.

ESKO. Atentu, se vi devus meti du fingrojn sur la libron! (Biblion.)

ANDREO. Mi ripetas, mi nenion vidis. Pro Dio, ne igu min al la juĝejo; mi ĝin timas kvazaŭ inferon.

ESKO. Mi konsideru pri la afero. Sed nun mi eble mortos.

ANDREO. Dio gardu nin! Kial?

ESKO. Ŝajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solviĝas en la aero.

ANDREO. Ankoraŭ vi ja estas sendifekta.

ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postaĵon kaj leviĝas en la alteco.

ANDREO. Sur la tero vi ankoraŭ staras, kiel mi, la peka homo.

ESKO. Vian voĉon mi malbone distingas ĝis ĉi-alte. Kion vi diris?

ANDREO. Sur la tero vi staras.

ESKO. Sed mia spirito turniĝas sur poluso de la ĉielo.

ANDREO. Vi malĝojigas min.

ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj ĉielo faras transkapiĝon kaj vi, Andreo, ŝajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas satanan kuraĝon. Hih! Nun mi batalus kun legioj.

ANDREO. Vi ja drinkis?

ESKO. Eĉ tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi ĵus prenis el la poŝbotelo de Miĉjo.—Sed nun la tempo plenumiĝis, kaj ni ĉiuj devas foje morti; kredu min!

ANDREO. Ĉu vi iam antaŭe ebriiĝis?

ESKO. Verdire, neniam!

ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia.

ESKO. Ĉu tio estus ebrieco?

ANDREO. Ĝuste, jes! estu certa pri tio!

ESKO. Tiel dolĉe, tiel ĉiele, ferkuraĝege! Se la tutan mondon mi povus ĉirkaŭpreni, mi ĝin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi povus eksalti al supro de tiu piceo aŭ al rando de tiu nubo kaj de tie ree kiel fulmo malsupren ĝis la kerno de l’ tero. La vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estaĵoj, ĉar Dio zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Ĉu ne? Kion vi diras, tajloro?

ANDREO. Mi diras preskaŭ nenion.

ESKO. Ĉu tajloro superas botiston?

ANDREO. Ambaŭ estas utilaj en la mondo.

ESKO. Vi kutimas mallaŭdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaŭ ne estus piedoj. Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du.

ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi komprenas, sed mi nenion diros.

ESKO. Ne fariĝu disputo, ĉar nun estas tago de l’ ĝojo. (Kun predika voĉo):

»Estu gaja, la anim’, fidu al la bovo, vi, alten vin kondukos ĝi.» Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaŭ mi devus tien iri. Al koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos ĉie.

ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone.

ESKO. Ne eĉ unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros malproksimen, eĉ pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la fraŭlino de pastrejo sonĝis.—Transdonu al ili miajn salutojn kaj danku ilin por la edukado, diru, ke mi ilin benis forirante kaj estas gaja kiel virŝafo. (Fiere la kapon balancante.)

»Estu gaja, la anim’, fidu al la bovo, vi, alten vin kondukos ĝi.» Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.—Andreo, ni estu gajegaj!—Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.)

ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa, kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen ĉapelo kaj la dua ŝuo.)

ESKO. Dio mia, Andreo, ĉu ni kuru la kapojn kontraŭ la pinojn?

ANDREO. En kia stato vi troviĝas? Mankas ja ĉapelo kaj la dua ŝuo!

ESKO. Ili manku.

ANDREO. Ni serĉu ilin.

ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptaĵon. Ĉu mi zorgus pri ĉapelo kaj unu ŝuo? Diableto! Mi forĵetos ĉiujn miajn vestojn, se mi tute koleriĝas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj!

ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al prudentulo.—Mi iros por elserĉi vian ĉapelon.

ESKO. Ne iru, alie ni fariĝos malamikoj.

ANDREO. Ĉu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri inter la homoj?

ESKO. La hararo taŭgas, kvankam vi ĝin foje tre mokis, vi. Mi tion ĉiam memoros.

ANDREO. Mi tiam estis ebrieta.

ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco kaj ekkoleremo! Ankaŭ miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj virŝafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn!

ANDREO. Mi ilin vidis.

ESKO. Rigardu min atente kaj senvoĉe en la okulojn. Faru tion tuj, Andreo, alie al vi okazos malbone!

ANDREO. Mi rigardas. (Momenta silento dum interrigardo.)

ESKO. Jes, tiaj okuloj ili estas. Tuŝu ankaŭ tiun tufon sur mia kapo.

ANDREO. Pro kio?

ESKO. Ĝi estas tuŝinda. Obeu dum serena tempo.

ANDREO. Vi estas strangulo.

ESKO. Tia tufkapulo. Enŝovu vian manon en ĝin, estas sendanĝere.

ANDREO. Sed kion tio utilas?

ESKO. Mi nescias eĉ mem. Sed rapidu nur, se via dorso jukas.

ANDREO. Nu, mi palpas ĝin. (Tuŝas lian hararon.)

ESKO. Duan fojon! (Andreo tuŝas lian hararon.) Jes, kaj la trian fojon!

ANDREO. Vi petolŝercas. Mi jam tuŝis.

ESKO. Tuŝu ankoraŭ la trian fojon!

ANDREO. Ho, mi, malfeliĉulo, al kio mi okaze venis!

ESKO. La trian fojon.—Tuŝu!

ANDREO. Mi tuŝas. (Li tuŝas.)

ESKO. Jes, tia hararo ĝi estas, kaj mem mi ĝin portas, same kiel la okulojn.

ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina.

ESKO. Obstina kaj ekflamema laŭ naturo.

ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema.

ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaŭ sorĉita kontraŭstaras min. (Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra fianĉino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Miĉjo Vilkastus, li estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj forkuris kvazaŭ rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaŭ ia malnova malkonsento.

ANDREO. Ne premu mian gorĝon!

ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Miĉjo Vilkastus tiel emociis mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorĝon de Andreo, kiu klopodas liberiĝi.)

ANDREO. Ne sufoku min!

ESKO. Ha, tajloro!

ANDREO. Venu por helpi min!

ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la tajloro svenas kaj restas senmova.) Ĉagreno post ĉagreno fine senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel ŝtono. Pensu, se... (Skuas lin.) Stariĝu, Andreo, kaj ni refariĝu amikoj.—Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en ĉerko, la alia en katenoj, tiel finiĝis la edziĝovojaĝo. Mortinta li estas! Estas farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon!

ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas ĉevalon.) Kio okazis?

ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko!

IVARO. Mia frato, Esko! Kia teruraĵo?

ESKO. Estas farita!

ZAKARIO. Ĉiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la ĉevalon. Zakario kondukante Niko’n per ŝnurego, ligita je la piedo, proksimiĝas al Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris?

ESKO. Bonan tagon! Mia faraĵo estas tie. Jen kuŝas la tajloro, kiel oferŝafo de mia kolero. Sed ĝi estas kiel puno al mi. (Ivaro alvenas.)

IVARO. Ĉu vi mortigis tajloron?

ESKO. Bonan tagon! Aŭ eble jam estas vespero.—Jes, Ivaro, vi estas pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj pasioj. Mi viron mortigis, tio fariĝis puno al mi. Sed ho, tajloro, kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko. Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses paŝoj.) Ne, onklo, mi ne volas forkuri. La konsciencriproĉoj moderiĝas pro la puno de l’ registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, ĉar tion mi meritas. Kaj poste: marŝu tien, kie la nuboj kaj la tero intertuŝiĝas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la ŝtato forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo moviĝas.) La tajloro ankoraŭ vivas! Amiko mia, Andreo!

ANDREO. (Sidiĝas peze ekĝemante.) Ĉu mi ankoraŭ restas tie ĉi?

ESKO. Jes, amiko mia! Dank’ al Dio, ke vi reviviĝis! Mi petas de vi pardonon de mia tuta koro!

ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn kaj vidis multajn homojn.—Antaŭ kiel longe, Esko, vi kunpremis mian gorĝon?

ESKO. Antaŭ apenaŭ tri minutoj.

ANDREO. Diru almenaŭ tridek jaroj.

ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min!

ANDREO. Vera miraklo!

ESKO. Stariĝu, frato mia! (Helpas Andreo’n stariĝi.) Kiel vi nun fartas?

ANDREO. Mi estas sana kaj sobra.

ESKO. Sana kaj sobra! Kia feliĉo!—Sed mi estus perdita, se vi laŭleĝe persekutus min.

ANDREO. Mi tion ne faros.

ESKO. Kunpremi gorĝon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti severe punata. Jes, tion mi meritus. Sed mi petegas vin, ne igu min al la juĝeja kunsido pro tiu afero!

ANDREO. Ne, ne, trankviliĝu!

ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos?

ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon.

ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn ĝis via morto.

ANDREO. Nu, se vi volas.

ESKO. Jes, mi faros!—Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la providenco tamen min helpis el tiu malfeliĉo.—Sed de kie vi venas kaj kiu estas tiu ĉi?

ZAKARIO. Ni revenas el la urbo.

IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu feliĉigos nin.

ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per ŝnurego?

IVARO. Ĝi estas ligaĵo de amikeco, kompreneble.

ESKO. Klarigu al mi la aferon.

IVARO. Ĉu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon apud la nazo?

ESKO. La granda ŝtelisto!

ZAKARIO. Ĝuste la sama.

IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo.

ESKO. Kia bonŝanco!

IVARO. Nur sepcent talerojn!

ESKO (aparte). Kia bonŝanco! Tio kaŭzos grandan ĝojon en mia hejmo kaj savos ankaŭ min.

ZAKARIO. Sed aŭdu, nevo mia, hodiaŭ ja devis okazi via postedziĝa festo?

IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie ĉi?

ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fianĉinon oni trompe donis al alia kaj mi kiel fraŭlo devis reveni. Ĝis nun mi restis survoje, dank’ al Miĉjo Vilkastus. Li ankaŭ min trompis. La dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edziĝo, li fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, ĝuste tie ĉi. Mi decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen kredas, ke la afero ŝanĝiĝis.

IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaŭ faris malprosperan vojaĝon, sed tiu nia feliĉbirdo (montrante Niko’n) rebonigos ĉion. Nun mi tute kuraĝe revenos; eĉ tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed jen anstataŭe sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni laŭte de ĝojo huraos.

ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via drinkado.

IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaŭ ol ĉe la urba impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson.

ZAKARIO. Mian dorson?

IVARO. Jes, la vian, Esko’an kaj mian propran.

ESKO. Ha, kia mirega ŝanĝo! Nun ni deziregas atingi la hejmon, heroe kvazaŭ venkintoj en la milito. Tian feliĉon ni ne meritis. Ni danku la providencon!

IVARO. Ni danku la providencon; ĝi ŝteligis tiun viron por savi nin, mizerulojn.—Sed mi sentas teruran malsaton. Ĉu via sako enhavas manĝaĵon?

ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.—Terure ankaŭ mi malsatas. Maldolĉe! Mi povus, kiel plej bona birdĉasista hundo, senti flaron de pano en porvojaĝa sako de l’ veturanto, kaj vere, agrablan flaron de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian insistan malsaton mi neniam antaŭe spertis. Sed iom da pacienco ankoraŭ, baldaŭ nia patrino donos al ni manĝon.

IVARO. Buterpanon ŝi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la ĉevalon. (Intencas iri dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni ambaŭ senindulge baldaŭ troviĝos en la pendingo. (Iras.)

ZAKARIO. Mi bone gardos lin.

NIKO (aparte). Ankaŭ mi volonte volus malplenigi teleron da pizaĵo, ĉar mi estas malplena kiel en la malliberejo antaŭ du semajnoj. Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj vojetojn de mia infaneco.

ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran krimon, alproprigi al si havaĵon de alia persono, ĝin enŝovi en sian propran poŝon kaj sin forŝteli. Konsideru tion, mizerulo!

NIKO. Silentu tuj, kokinŝtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi liberigas la manon el la ŝnurego, ekprenas vian hararon kaj disĵetas la ventoneston en la aeron.

ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia kapo rekuraĝigante.—Fripono! Ĉu vi insultas min? Atentu, ke mi ne ekprenu vin je la gorĝo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.

ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.

IVARO (venigas ĉevalon kun ĉaro sur la scenejon). Pri kio Esko disputas?

ESKO. Tiu senhontulo min insultas, ĉar mi kristanmaniere lin riproĉis pri lia ŝtelo.

IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin riproĉante pro tio, por kio ni devus lin danki.—Nun ĉiuj supreniru en la ĉaron, mia ĉevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas. (Ĉiuj sin lokas sur la ĉaron.) Mi, via veturigisto, sidiĝas antaŭe, onklo kun nia orkoko, sidiĝu en la mezo, poste Esko, kaj vi kun via fluto malantaŭe, kaj ludu tiel, ke la ĉielo krevas.

ANDREO. Mi ludos!

IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia ĉevalo galopos!

ANDREO. Mi ne elfalos.

IVARO. Kie estas via ĉapelo, Esko?

ESKO. En la arbaro, sed restu tie eĉ deko.

IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkoĉapelojn.

ESKO. Kaj orajn poŝhorloĝojn. Ni aĉetu oficistan bienon de l’ ŝtato aŭ farmu sinjoran bienon.

IVARO. Tion mi tuj faros.

ESKO. Mi fariĝos via inspektisto, Ivaro!

IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia mastrino.

ESKO. Kiu intendantedzino?

IVARO. Nia patrino, kompreneble.

ESKO. Nu, nu, mi komprenas!

IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la ĉevalon. Ne falu de tie, postludanto.

ANDREO. Ne, ne, mi ne falos!

IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Ĉi tie venas riĉuloj.—Ĝojmarŝon, tajloro, ĝojmarŝon! (Ili ekveturas. Andreo ludas marŝon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.—Du kromgastoj, celante postedziĝan feston de Esko, venas el dekstre.)

1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Miĉjo aŭdiĝas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias?

2:A KROMGASTO. Mi ankaŭ ion aŭdis.

1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaŭ ili revenas, portante Miĉjo’n, kiu rompis sian piedon.)

MIĈJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro!

1:A KROMGASTO. La kantoro troviĝas en festo ĉe la botisto Tobio. Tien ni portas vin.

MIĈJO. Pro Dio, ĉu mi tie aperu?

2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie troviĝas.—Ĉu via piedo estas tre difektita?

MIĈJO. Ho, kiel mi suferas!

1:A KROMGASTO. Ĝi ja estas rompita. Kiel tio okazis?

MIĈJO. Mi, malsaĝulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpaŝis kaj rompis mian piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kaŭzis tion ĉi! Bone, ĉar li ne vidis mian falpaŝon. (Laŭte.) Estas netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaŭ en kolbaspoto de diablo.

1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto.

MIĈJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien!

1:A KROMGASTO. Ĝuste tien ni rapidu, se vi deziras resaniĝi. Via piedo devas esti lignoligata.—Malfruiĝo povas malbonigi la aferon kaj vin lamigi.—Ekprenu lin, vi ankaŭ, kaj ni rapidu. (La kromgastoj, portante Miĉjo’n ekiras.)



  1. La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.