La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo/La Intervidiĝo

La Intervidiĝo[1]
(Ludoviko XIIIa renkontiĝas kun sia ministro, Kardinalo Duko de Richelieu, de kiu li deziras sin liberigi.)

Du pedeloj vestitaj per reĝaj livreoj distiris la grandajn kurtenojn, kiuj apartigis de la galerio la tendon de la Reĝo, kaj ĉie ekregis silento.

Oni komencis eniri unu post la alia, malrapide, en la provizoran loĝejon de la regnestro. Ĉi tiu gracie akceptis la korteganojn; li estis la unua, kiun ekvidis ĉiu enkondukata vizitanto.

Antaŭ tre malgranda tablo ĉirkaŭita de orumitaj brakseĝoj staris Reĝo Ludoviko XIIIa kaj apud li la ĉefoficiroj de la kortego; lia kostumo estis tre eleganta: ĉamkolora jako kun larĝaperturaj manikoj ornamitaj per bluaj laĉoj kaj rubandoj lin kovris ĝis la zono. Larĝa pufa pantaloneto el flava ŝtofo kun ruĝaj strioj falis nur ĝis liaj genuoj; ĝian malsupran parton garnis bluaj rubandoj. Liaj rajdbotoj ne estis pli altaj, ol tri colojn super la meleolo kaj estis interne ŝtofumitaj per amaso da puntaĵo tiel larĝa, ke ĝi ŝajnis portata en ili kiel floroj en vazo. Mallonga mantelo el blua veluro, sur kiu estis brodita la kruco de Sankta Spirito, kovris la maldekstran brakon de la Reĝo apogitan sur la tenilo de lia spado.

Lia kapo estis nekovrita, kaj oni bonege vidis lian palan kaj noblan vizaĝon, kiun lumigis la suno penetranta tra la supro de la tendo. La mallonga pinta barbo tia, kian oni tiam portis, ŝajnigis lian vizaĝon ankoraŭ pli malgrasa kaj ankaŭ pli melankolia; je lia alta frunto, lia antikva profilo, lia agla nazo, oni rekonis princon el la granda raso de Burbonoj;[2] li havis ĉiujn ecojn de siaj prauloj, krom la forto de la rigardo; liaj okuloj estis kvazaŭ ruĝigitaj de plorado kaj vualitaj de konstanta dormo kaj, pro la necerteco de lia vido, lia rigardo ŝajnis iom sendirekta.

Kun intenca afektemo li vokis al si kaj aŭskultis en tiu momento la plej grandajn malamikojn de la Kardinalo, kiun li ĉiuminute atendis, iom balancante sin de unu piedo al la alia laŭ la kutimo heredita de sia familio. Li parolis sufiĉe rapide, sed interrompante sin por fari gracian kap- aŭ mansignon al tiuj, kiuj pasis antaŭ li kaj profunde riverencis lin.

Jam preskaŭ du horojn oni estis sinsekve pasinta antaŭ la Reĝo, kaj la Kardinalo ankoraŭ ne aperis; ĉiuj korteganoj estis amasigitaj kaj premitaj malantaŭ la regnestro kaj en la tapetitaj galerioj konstruitaj post la tendoj pli kaj pli longa intertempo pasis inter la nomoj de la korteganoj, kiujn oni laŭtvoĉe anoncis.

„Ĉu ni ne vidos nian kuzon la Kardinalon?” diris la Reĝo, turnante sin kaj rigardante Montrésor-on, el la domo de Monsieur.[3]

Ĉi tiu respondis: „Reĝa Moŝto, oni pensas, ke li nun estas tre malsana” — „Tamen, mi ne vidas iun alian, ol Vian Moŝton, kiu povus lin resanigi”, diris duko de Beaufort. — „Ni resanigas nur la skrofolulojn,[4] la Reĝo respondis, „kaj la malsanoj de la Kardinalo ĉiam estas tiel misteraj, ke ni konfesas, kompreni nenion pri ili.”

La Reĝo tiel spitis de malproksime sian ministron, ĉerpante forton el la ŝercado, por pli bone rompi lian jugon netolereblan, sed ne facile forigotan. Li preskaŭ kredis, ke li jam sukcesis kaj, kuraĝigite per la ĝoja mieno de ĉiuj ĉirkaŭstarantoj, li jam sin gratulis, esti repreninta sur sin la superegan aŭtoritaton; en tiu momento li forte ĝuis la grandan forton, kiun li pensis havi.

Tamen, kontraŭvola maltrankvilo en la profundo de lia koro lin konsciigis, ke, post la nuna horo, la tuta ŝarĝo de la Ŝtato refalos sur lin solan; sed li paroladis por forpeli tiun tedan penson. Li kaŝis al si la intiman senton, ke li estas nekapabla regadi; li ne lasis plu sian penson ŝanceliĝi pri la rezultato de siaj entreprenoj, kaj li devigis sin forgesi la penigajn vojojn, per kiuj li povos atingi ĝin. Rapidaj frazoj sin intersekvis sur liaj lipoj.

„Ni baldaŭ almilitos Perpignan-on”, li diris de malproksime al Fabert, kaj li daŭrigis al La Valette: „Nu, Kardinalo, Loreno estas nia.”

Poste, tuŝante la brakon de Mazarin: „Konduki regnon, ne estas tiel malfacile, kiel oni pensas; ĉu ne?”

La Italo, kiu ne tiel fidis, kiel la aliaj korteganoj, je la senfavoriĝo de la Kardinalo, faris sendanĝeran respondon: „Ha! Reĝa Moŝto, viaj lastaj sukcesoj, interne kaj ekstere, sufiĉe klare montras, kiel lerte vi scias elekti viajn helpantojn kaj ilin direkti, kaj…”

Sed Duko de Beaufort, interrompante lin kun tiu memfido, tiu alta voĉo kaj tiu mieno, per kiuj li poste akiris la alnomon malmodestulo, ekkriis laŭte kaj arogante: „Per Dio! Reĝa Moŝto, sufiĉas ke oni volas; oni kondukas nacion, same kiel ĉevalon, per sprono kaj brido; kaj ĉar ni ĉiuj estas bonaj rajdantoj, oni povos elekti inter ni.”

Tiu bela deklaro de la fanfaronulo ne havis la tempon, fari sian efekton, ĉar du pedeloj samtempe kriis: „Lia Kardinala Moŝto!”

La Reĝo kontraŭvole ruĝiĝis, kvazaŭ surprizita en krima ago, sed baldaŭ regante sin denove, li prenis mienon de decidema fiereco, kiun facile rimarkis la ministro. Ĉi tiu, en pompa kostumo de Kardinalo, sin apogante sur du junaj paĝioj kaj sekvate de sia gvardiestro kun pli ol kvincent nobeloj de sia domo, malrapide antaŭenmarŝis al la Reĝo, ĉiupaŝe haltante, kvazaŭ la sufero devigus lin al tio, sed efektive por observi la fizionomiojn de la ĉeestantoj. Rapida ĉirkaŭrigardo sufiĉis al li por tio.

Lia sekvantaro restis ĉe la enirejo de la reĝa tendo, kaj el ĉiuj homoj, kiuj tie staris, neniu havis la kuraĝon, lin saluti aŭ rigardi; eĉ La Valette ŝajnigis sin tre okupita de interparolo kun Montrésor. La Reĝo, kiu deziris fari al li malafablan akcepton, afektis senatenton, apenaŭ salutante lin kaj daŭrigante mallaŭtan dialogon kun Duko de Beaufort.

Tio devigis la Kardinalon, halti post la unua riverenco kaj alpaŝi al la aro da korteganoj, kvazaŭ por sin miksi inter ilin; sed lia plano estis, tiamaniere ekzameni ilin pli proksime.

Ili ĉiuj malantaŭenpaŝis, kvazaŭ vidante leprulon. Sole Fabert iris al li en sia kutima nekaŝema kaj krudeta maniero, kaj uzante la vortojn de sia metio: „Nu! Via Moŝto, vi faras breĉon en ilia aro same kiel kuglego; mi devas peti pardonon por ili.”

La Kardinalo respondis: „Kaj vi firme kontraŭstaras, same kiel sur la batalkampo; tion vi ne bedaŭros poste, kara Fabert.”

Ankaŭ Mazarin alproksimiĝis al la Kardinalo, sed kun singardemo. Donante al siaj moviĝemaj trajtoj esprimon de malĝojego, li faris antaŭ li kvin aŭ ses profundajn riverencojn, kun la dorso turnita al la grupo de la Reĝo tiel, ke de tiu flanko oni povis vidi en ili tiajn malvarmajn kaj rapidajn salutojn, kiajn oni faras al iu, por sin liberigi de li; sed de la flanko de la Duko ili aperis kiel signoj de respekto kun diskreta kaj silenta malĝojo.

La ministro, ĉiam trankvila, ridetis malŝate; kun tiu fiksa rigardo kaj tiu majesta teniĝo, kiujn li vidigis, kiam danĝero minacis, li denove sin apogis sur siajn paĝiojn kaj, ne atendinte vorton aŭ rigardon de sia estro, li subite faris decidon kaj marŝis rekte al li, trairante la tutan longon de la tendo.

Ĉiuj korteganoj havis la okulojn sur li, kvankam ŝajnigante, kvazaŭ ili ne rigardus lin. Ĉiuj eksilentis, eĉ tiuj, kiuj estis parolantaj kun la Reĝo; ili sin klinis antaŭen por vidi kaj aŭskulti.

Ludoviko XIIIa mirigite sin turnis; ekperdinte la spiritan regecon, li restis senmova kaj atendis kun malvarmega rigardo, kiu estis lia sola forto, tamen tre granda forto ĉe regnestro.

La Kardinalo, alveninte apud la monarĥo, ne kliniĝis: ne ŝanĝante la teniĝon, kun okuloj mallevitaj kaj kun la du manoj sur la ŝultroj de la knaboj duone klinitaj, li diris:

„Mi venas por petegi vian Reĝan Moŝton, fine akcepti mian retiriĝon el la ofico. Jam de longe mi sopiras al ĝi; mia sano malboniĝas; mi sentas, ke mia vivo baldaŭ finiĝos; mi proksimiĝas al la eterneco kaj, antaŭ ol prezenti miajn kalkulojn al la ĉiamdaŭra Reĝo, mi volas tion fari al la nedaŭra Reĝo. Antaŭ dek ok jaroj, Reĝa Moŝto, vi konfidis al mi malfortan kaj dividitan regnon; mi redonas ĝin al vi unuigita kaj potenca. Viaj malamikoj estas venkitaj kaj hontigitaj. Mia laboro estas finita. Mi petas de Via Moŝto la permeson, retiriĝi en Citeux, kie mi estas ĝenerala abato, por tie fini mian vivon en preĝado kaj meditado.”

La Reĝo, ofendita de kelkaj arogantaj esprimoj en lia parolado, ne lasis aperi iun el tiuj signoj de cedemo, kiujn la Kardinalo atendis, ĉar ilin li estis vidinta ĉiufoje, kiam li minacis rezigni la oficon. Male. sentante sin observata de sia tuta kortego, la monarĥo rigardis lin kun reĝa majesteco kaj diris malvarme:

„Ni do dankas vin pro viaj servoj, sinjoro Kardinalo, kaj ni deziras al vi la ripozon, al kiu vi aspiras.”

Richelieu eksentis emocion; sed la kolero kaŭzanta ĝin ne aperis sur liaj trajtoj. Li diris en si mem: „Jen estas ja tiu indiferenteco, kun kiu vi lasis morti Montmorency-n; sed vi ne tiamaniere elglitos el miaj manoj.”

Kliniĝante, li reparolis: „La sola rekompenco, kiun mi petas por miaj servoj, estas ke Via Reĝa Moŝto bonvolu akcepti de mi, kiel donacon, la Kardinalan Palacon, konstruitan en Parizo per miaj elspezoj.”

Mirigite, la Reĝo faris akceptan kapsignon. Surpriza murmuro agitis dum momento la korteganojn, kiuj aŭskultis kun atento.

„Mi ankaŭ ĵetas min antaŭ la piedojn de Via Moŝto, por ke vi bonvolu konsenti pri la nuligo de severega dekreto, al kiu mi instigis vin — mi tion konfesas publike — ĉar mi rigardis ĝin, eble tro rapide, utila por la sendanĝereco de la Ŝtato. Jes, kiam mi apartenis al ĉi tiu mondo, mi tute forgesis, pro la ĝenerala bono, miajn malnovajn sentojn de respekto kaj amo; nun, kiam mi jam ĝuas la lumon de la soluleco, mi komprenas, ke mi estis malprava, kaj mi pentas.”

La atento duobliĝis, kaj la maltrankvileco de la Reĝo fariĝis videbla.

„Jes, Reĝa Moŝto, estas persono, kiun mi ĉiam amis, malgraŭ ĝiaj kulpoj kontraŭ vi, kaj kvankam mi devis ĝin malproksimigi, por la utilo de la regno; persono, al kiu mi multe ŝuldas, kaj kiun vi devas ami malgraŭ ĝiaj armitaj atakoj kontraŭ vi; fine, mi petegas, ke vi revoku el ekzilo tiun personon; ĝia nomo estas Reĝino Maria de Médicis, via patrino.”

La Reĝo kontraŭvole ellasis krion, tiel neatendita estis la aŭdo de tiu nomo. Emocio, baldaŭ retenota, aperis sur ĉiuj vizaĝoj. Oni silente atendis la respondon de la Reĝo.

Ludoviko XIIIa longe kaj senparole rigardis sian maljunan ministron, kaj ĉi tiu rigardo decidis pri la sorto de Francujo. En tiu momento, li memoris pri la senlaca servado de Richelieu, pri lia senlima sindoneco, lia admirinda kapableco, kaj li ne komprenis, kiel li estis povinta deziri lian forsendon. Tiu peto ekstreme kortuŝis lin; ĝi elradikigis lian koleron el la profundo de lia koro kaj senigis lin je la sola armilo, kiun li havis kontraŭ sia malnova servanto: la fila amo naskis pardonon sur liaj lipoj kaj larmojn en liaj okuloj; ĝoje konsentante, ĉar oni proponis al li tion, kion li plej varme deziris en la mondo, li etendis la manon al la Duko, kun la granda nobleco kaj boneco de Burbono. La Kardinalo sin klinis kaj respekte kisis la manon. La ĝojo de malhumila triumfo ŝvelis lian koron, kiu devus rompiĝi pro pento.

La emociita regnestro, doninte al li sian manon, sin turnis gracie al la korteganoj kaj diris per ekscitita voĉo: „Ni ofte eraras, sinjoroj, precipe por koni tian grandan politikulon, kia estas ĉi tiu; mi esperas, ke li neniam forlasos nin, ĉar lia koro estas tiel bona, kiel lia kapo.”

Kardlnalo La Valette tuj kaptis la baskon de la mantelo de l’ Reĝo kaj kisis ĝin kun la fervoro de amanto, dum kiam la juna Mazarin preskaŭ same faris al Duko de Richelieu mem, montrante vizaĝon radiantan pro ĝojo kaj emocio, kun la miriga itala fleksebleco. Du aroj da flatemuloj kuregis, unu al la Reĝo, la alia al la ministro; kvankam malpli rekte ol la dua, la unua grupo same lerte agis, ĉar ili nur diris al la regnestro la dankovortojn, kiujn la ministro povis aŭdi; ili do bruligis ĉe la piedoj de unu la incenson destinatan por la alia.

Richelieu, farinte du paŝojn antaŭen, kun kapsigno dekstren, rideto maldekstren, haltis apud la Reĝo kaj staris dekstre de li, kvazaŭ sur sia natura loko. — Se fremdulo estus enirinta en ĉi tiu momento, li pli ĝuste pensus, ke maldekstre de li staras la Reĝo.

Marŝalo d’Estrées kaj ĉiuj ambasadoroj, Duko de Angoulême, Duko de Halluin, marŝalo de Chatillon kaj ĉiuj ĉefoficiroj de la armeo kaj de la kortego ĉirkaŭis lin; ĉiu el ili malpacience atendis, ĝis kiam la aliaj finos sian gratulon, por siavice prezenti la sian, ĉar ili timis, ke oni ŝtelos la komplimentojn, kiujn ili ĵus improvizis, aŭ la flategan formulon, kiun ili ĵus elpensis.

Dume Fabert retiriĝis en angulon de la tendo kaj ne ŝajnis multe atenti la tutan scenon. Li babiladis kun Montrésor kaj la nobeloj de Monsieur, ĉiuj ili fervoraj malamikoj de la Kardinalo; ekster la amaso, kiun li volis eviti, li trovis nur ilin por interparoli. Tiu farmaniero estus ekstreme mallerta por iu malpli bone konata; sed oni scias, ke, kvankam vivanta meze de la kortego, li ĉiam ignoris ĝiajn intrigojn. Oni diris, ke li revenis de gajnita batalo same, kiel la ĉevalo de la Reĝo revenis de kurĉaso, lasante la hundojn flatkaresi la mastron kaj interdisputi pri la rabakiraĵo, kaj ne penante memorigi pri sia propra parto en la sukceso.

La fulmotondro ŝajnis do tute kvietigita; milda trankvileco anstataŭis la fortan agitecon de la mateno. Respekta murmurado, iufoje interrompita de agrablaj ridoj kaj esprimoj de sindoneco; nenio pli estis aŭdata en la tendo. De tempo al tempo sonis la voĉo de la Kardinalo, diranta: „Tiu kompatinda Reĝino! fine ni ŝin revidos! mi ne esperis tian feliĉon antaŭ ol morti.”

La Reĝo konfide aŭskultis lin kaj ne penis kaŝi sian kontentecon. „Vere, tiun ideon li ricevis de la ĉielo”, li diris; „la bona Kardinalo, kontraŭ kiu oni tiel kolerigis min, pensis nur pri la unuiĝo de mia familio; de post la naskiĝo de la Reĝido, mi ne havis tian ĝojon, kiel en ĉi tiu momento. La Sankta Virgulino videble protektas la regnon.”

En la sama tempo, kapitano de la gvardio eniris kaj mallaŭte parolis al la regnestro.

„Kuriero de Köln?” la Reĝo diris, „li atendu min en mia kabineto!”

Sed baldaŭ poste, ne povante atendi: „Mi iras, mi iras,” kaj li eniris sola en malgrandan kvadratan tendon apud la granda tendo. Oni tie ekvidis junan kurieron, kiu tenis nigran paperujon, kaj la kurtenoj refermiĝis post la Reĝo.

La Kardinalo restis sola mastro de la kortego kaj ricevis ĉiujn adorklinojn; sed oni rimarkis, ke li ne akceptas ilin kun la sama spirita vigleco kiel antaŭe; li kelkafoje demandis, kioma horo estas, kaj li lasis vidi neŝajnigitan maltrankvilecon; liaj rigardoj malmildaj kaj malkvietaj sin direktis al la kabineto.

Ĉi tiu subite malfermiĝis: la Reĝo aperis sola kaj haltis ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis pli pala ol kutime, kaj lia tuta korpo tremis; li tenis en mano grandan leteron fermitan per kvin nigraj sigeloj.

„Sinjoroj”, li diris per voĉo laŭta, sed spasme interrompita, „la Reĝino-patrino ĵus mortis en Köln… kaj eble mi ne estis la unua, informita pri tio”, li daŭrigis, direktante severan rigardon al la Kardinalo, kiu restis flegme senmova; „sed Dio ĉion scias. Post unu horo, sinjoroj, sur viajn ĉevalojn por la atako. Sinjoroj marŝaloj, sekvu min.” Kaj li subite sin turnis kaj reeniris kun ili en la kabineton.

La korteganoj eliris post la ministro, kiu, sen iu signo de ĉagreno aŭ de kolero, forpaŝis same seriozmiena, kiel li estis enveninta, sed venkinto.

————————

  1. El la historia romano „Cinq-Mars”.
  2. Antikva princa familio, kiu liveris al Francujo kelkajn famajn dukojn, poste vicon da reĝoj, kies unua estis Henriko IVa, patro de Ludoviko XIIa.
  3. Titolo donita al la frato de la Reĝo.
  4. „Laŭ la famo, la reĝo de Francujo havis la povon, per simpla ektuŝo resanigi el skrofolo siajn regatojn kaj eĉ kelkafoje alilandanojn.”