La Juĝo de Oziris

Jan Günther (p. 5-21)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
HENRYK SIENKIEWICZ.
La JUĜO de OZIRIS
VARSOVIO.
Eldono de JAN GÜNTHER.
1908.
Henryk Sienkiewicz
La
JUĜO de OZIRIS
Esperantigis A. GRABOWSKI
VARSOVIO.
Eldono de Jan Günther.

1908.
PRESEJO: L. BILIŃSKI KAJ W. MAŚLANKIEWICZ. VARSOVIO, NOWOGRODZKA 17.
La juĝo de Oziris.
La juĝo de Oziris.
El egipta papiruso pole tradukis
Henryk Sienkiewicz.

Kiam en Egipto mortis la filo de Tutnetaŭgis, Tutnetaŭgis[1], la ĉefa ministro de iu Tutmes[2] el iu dinastio, reganta antaŭ la envado de la Hiksoj, tiam du senmortaj Ideoj ekmalpacis pro lia animo tiel varmege kaj plenigis per tia bruego la senfinajn spacojn de la silenta eterneco, ke la ĉiopova Oziris ordonis al ili aperi antaŭ si kaj demandis:

— Kiuj vi estas, ho spiritoj, kaj kiu estas la pekinto, kiun mia akcipitra okulo ekvidas inter vi, kaj pro kio en la regno de l’ Silento vi kverelas, kiel du marĉandistinoj el Memfis?

Tiam respondis la unua el la spiritoj:

— Mi, sinjoro, estas la senmorta Malsaĝeco. Mi zorgis la ĉeestantan Ekscelencon Tutnetaŭgis, kiel amanta patrino. Mi diktis al li ĉiujn liajn vortojn, mi estis lia gvidantino en ĉiaj faroj. Mi ne forlasis lin eĉ por momento, kaj ĉar ankaŭ li tenis mian vestaĵon konstante kaj fidele, ĉar dum la tuta vivo li estis, laŭ egipta proverbo, malsaĝa kiel tabla piedo, sekve mi volas forpreni nun lian animon kaj loki ĝin en la transtera lando, kiun mi regas, kaj kiu estas destinita por eterna sidejo de malsaĝuloj.

Oziris turnis sin al la dua spirito:

— Parolu nun vi — li diris, prenante en la manojn la pesilon, per kiu li pesis ĉiajn pensojn, vortojn kaj agojn.

— Mi, ho sinjoro, estas la senmorta Malnobleco. Mi tute ne neas, ke Lia Moŝto Tutnetaŭgis plenumis ofte sur sia alta posteno erarojn konvenajn al azeno, sed mi certigas, ke antaŭ ĉio li estis kanajlo. Se vi permesos, sinjoro, mi citos al vi miloblajn pruvojn, kiujn la Malsaĝeco, pro tio, ke ĝi estas Malsaĝeco, neniam scios refuti.

— La Malsaĝeco — interrompis la Asturokula, suprenlevante sian providencan fingron — nur ne scias konstrui, anstataŭ tio, ofte ĝi scias renversi, kion dirinte parenteze, mi demandas, kion vi postulas?

— Mi volas, ho sinjoro, forpreni tiun-ĉi animon kaj loki ĝin en la transtera lando, kiun mi regas, kaj kiu estas destinita kiel postmorta eterna sidejo por la friponoj.

Tion dirante, ĝi kaptis la manon de Tutnetaŭgis, sed en la sama momento la Malsaĝeco kaptis lian duan manon kaj ambaŭ, haltigante la spiron en la brustoj, atendis la verdikton de la Justulo.

Kaj la Justulo fiksis sian birdan rigardon sur Tutnetaŭgis, rigardis lin atente dum pli longa tempo, kaj fine li diris:

— Mi vidas, ke ambaŭ vi havas rajton al li, do volonte mi vin aŭskultus kaj juĝus, sed laŭvere, la situacio estas stranga. Jen viaj pruvoj, ho Malsaĝeco, estos malsaĝaj, kaj viaj, ho Malnobleco, malnoblaj. Pro tio, mi ilin ne povas konsideri, kaj sekve al neniu el vi mi povas doni la permeson paroli. Kion do ni devas nun fari? Jen mi alvokos la Saĝecon, kiu ĉion penetras, kaj mi ordonos al ĝi, ke ĝi prezentu al mi en mallongaj, sed saĝaj vortoj la vivon de Lia Ekscelenco, kaj ankaŭ vian aferon.

— Ho, sinjoro, — murmuretis la Malsaĝeco, — la Saĝeco estas mia persona malamikino.

La Justulo suprenlevis ree sian providencan fingron.

— Kredu al mi, ho Malsaĝeco, ke la vera Saĝeco estas egale malamikino de la Malnobleco, kiel ankaŭ de vi.

Kaj en la sama momento li alvokis la Saĝecon, kiu tuj venis, kaj, ekrigardinte Tutnetaŭgison, ne ekmiris, ĉar la Saĝecon mirigas nenio; sed ĝi ekridetis kvazaŭ kun kontenteco kaj diris:

— Ah! Jen estas Lia Ekscelenco, kiu per sekreta cirkulero al la guberniestroj malpermesis al mi restadi en Egipto!…

— Pro la bono de l’ ŝtato, mian vorton de honesteco… — komencis senkulpigi Tutnetaŭgis.

Sed Oziris ordonis al li silenti, kaj demandis mem:

— Diru al mi, ho Saĝeco, ĉu tiu malpermeso estis pli malsaĝa aŭ pli malnobla?

— Egale, tute egale! — respondis la Saĝeco.

Do la Justulo metis egalajn pezilojn sur la pes-teleretojn, apogitajn je la ŝtupo de lia trono.

— Parolu plu — li diris — por ke ni fine eksciu, kiu el la ambaŭ spiritoj devas zorgi pri la plej ĝusta sidejo por Lia Moŝto.

Kaj la Saĝeco komencis mallonge rakonti la tutan vivon de Tutnetaŭgis, de la frua juneco ĝis la lasta momento de lia tera vojaĝo. Ĝi memorigis, kiel en la akademio, en la centpordega Tebo, li estis fervora liberalo, kiel poste, fariĝinte ŝtata oficisto, li baldaŭ enskribiĝis en la nomaron de ŝtataj agantoj kaj mokis la principojn, kiujn li konfesis dum la studenta tempo; kiel li sub la signaldiro: „Egipto por Egiptanoj“ laboris por kunigi la ŝtaton sub la regado de la memfisa burokratio, kiel fine, en la longa daŭro de sia ofico, li ĉiam iun suspektis, ion flarsentis, kontraŭ iu elsendis raportojn, ĉiam antaŭ io avertis, ion malpermesis, ion malfermis, ion kvietigis, kaj anstataŭ plivastigi la homan agecon kaj la homan vivon, konstante ilin abomenigis, katenis kaj limigis.

— Ĉu vi ne opinias, ke tio estas friponaĵoj? — interrompis Oziris — alĵetante pezilon sur la pesteleron de la malnobleco.

— Mi ne neas, ho Ĉio-enhava, — rediris la Saĝeco; sed mi permesos al mi fari la rimarkon, ke estis en tio ankaŭ malsaĝeco tiel granda, kiel la piramido de Heops, ĉar Tutnetaŭgis, laborante kvazaŭ por la potenco de Egipto, efektive ĝin senhonorigis, laborante kvazaŭ por la ordo en la ŝtato, li puŝis ĝin en senordon kaj kreis al ĝi internajn malamikojn, kaj ĉe tio neniam en lia malkapabla kapo naskiĝis eĉ por unu momento la penso, ke la tuta lia laboro povas nur kaŭzi malutilojn kaj malvenkojn.

— Laŭ tio — diris la Justulo — oni devas alĵeti pezilon ankaŭ sur la teleron de la malsaĝeco.

— Oni devas! — ripetis la Saĝeco — sed aŭskultu min, ho sinjoro, plue. Poste Tutnetaŭgis fariĝis guberniestro de la norda provinco Phath, loĝata precipe de Fenicianoj kaj Grekoj, kaj tiel same la unuajn kiel la duajn li komencis fervore transformi en Egiptanojn. Li malpermesis al ili paroli kaj skribi sur papirusoj en propra lingvo, persekutis ilian religion, fermis iliajn lernejojn, kaj antaŭ ĉio li ordonis al ili porti kufojn, kiuj, kiel oni scias, estas la nacia egipta kapokovrilo. En lia konvinko la kufo prezentis la Egiptanon, sed kiaj pensoj bolis en la kapoj, kiujn li devigis porti kufojn, tion konsideri li ne estis kapabla. Sed tiuj, kiuj ne volis porti kufojn, povis liberiĝi de ili per koruptumo, ĉar tiamaniere kreskis la havaĵo de la guberniestro.

Oziris suprenlevis triafoje sian fingron kaj diris serioze:

— Koruptumoj ne pruvas malsaĝecon.

— Certe, sinjoro, sed ne alĵetu ilin sur la teleron de l’ malnobleco, ĉar en Egipto ĉiuj altranguloj rigardas la prenadon de koruptumoj kiel kutimon tiel ĝeneralan kaj tiel konvenan al la antikva tradicio egipta, ke ili prenas ilin kun tute pura konscienco.

— Vi estas prava, kaj, kiel dio egipta, mi ne devis tion forgesi. Do mi ne alĵetos ion sur iun teleron, antaŭ ol vi diros, kiamaniere agis Tutnetaŭgis, kiel ministro de l’ Faraono?

— Egipto, kiel vi scias, ho Justulo, bezonis grandajn kaj fundamentajn reformojn. Jen Tutnetaŭgis, fariĝinte ministro, klopodis antaŭ ĉio, ke tiuj reformoj ne estu grandaj kaj fundamentaj, sed malgrandaj kaj supraĵaj. Egipto bezonis novajn kaj saĝajn homojn, kiuj estus amikoj de la supre aluditaj reformoj, Tutnetaŭgis konfidis ilian plenumon al la malnovaj, malsaĝaj oficistoj, kiuj estis iliaj malamikoj. Kia karikaturo kaj kia malutilo fariĝis el tio por Egipto, tion facile komprenos ne nur tiel penetranta prudento kiel la via, ho sinjoro, aŭ, kiel la menso de l’ krokodilo, kato aŭ iĥneŭmono, sed eĉ la ordinara, malprofunda animo de l’ homo. Tutnetaŭgis estis tro malkapabla, por kompreni, ke la ŝtato devas esti rekonstruita de la fundamentoj ĝis la pinto, kaj tro malmulte honesta, por enkonduki konscience eĉ tiujn ŝanĝojn, kies necesecon konfesis kaj komprenis la Faraono mem.

— La ibiso min piedbatu — ekkriis Oziris, alĵetante ŝarĝetojn sur ambaŭ telerojn — se mi scias, kiu el ili fine superpezos.

Kaj la vortoj de l’ Saĝeco fluis plue:

— Li trompis egale la Faraonon, kiel la popolon. Al la Faraono li minacis, ke la popolo ribelos, kaj al la popolo li inokulis la konvinkon, ke la Faraono volas ĝin teni en mallibereco. Li iom malvastigis la povon de l’ Faraono, sed ne plivastigis la liberecon de l’ popolo. Dum lia tempo pligrandiĝis la malsateca mizero en Egipto kaj la lando pleniĝis de rabistoj.

— Glor’ al Dio, tio estas, glor’ al mi mem! — ekvokis Oziris — tie-ĉi almenaŭ ne ekzistas jam ia dubo, ke tio estas plej evidentaj kanajlaĵoj.

— Ho! ne nur kanajlaĵoj — rediris kviete la Saĝeco — ĉar Tutnetaŭgis montris ĉe tio malpli da prudento, ol ĝin posedas la veziko de kamelo. Liaj faraĵoj estis malbon-aŭguraj, sed li mem estis malsaĝulo, kaj lia malsaĝeco estis tiom pli granda, ke li mem opiniis sin saĝa. Li ne estis kapabla kompreni, ke, kie oni bezonas grandan krean politikon, tie ne povas sufiĉi brokantado, kaj li ŝakris, ŝakris senfine.

— Vere! vi estas prava, kiel ĉiam, kaj nur tiel preciza pesilo, kiel la mia, povas montri al ni, kion oni devas fari kun li.

— Kelke da vortoj mi devas ankoraŭ aldoni, ho Ĉiegloboforma! Tutnetaŭgis mokis Egipton, ne zorgis pri la Faraono, klopodis ĉiam nur por si, sekve oni povus opinii, ke li estis nur kanajlo. Sed konsideru tamen, sinjoro, ke, se Tutnetaŭgis estus reginta saĝe kaj honeste, tion profitus Egipto, profitus la Faraono, kaj li mem ne sole ne perdus ion el la propraj profitoj, sed fariĝus ankoraŭ pli potenca, kaj la juĝo de l’ historio pri li estus tute alia.

— Sekve vi ree volas diri, ke tamen la azeno superpezadis en li la friponon?

Levu, ho Justulo, la pesilon, kaj ni tuj konvinkiĝos.
...............

Oziris levis la pestelerojn kaj tenis ilin alte, ĝis ili tute trankviliĝis. Poste li ekrigardis, kaj la miro kaj kune ankaŭ la konfuzeco speguliĝis sur lia dia vizago.

— Pro l’ sankta vosto de-l’ Apis! — li ekvokis — la malsaĝeco kaj la friponeco ne superpezas unu la alian eĉ je unu haro el mia barbo. Kion fari nun!…

Kion fari!…

La Asturokula forĵetis la pesilon ĉirkaŭprenis sian kapon per la manplatoj kaj duonfermis la okulojn.

Tamen post momento lian vizaĝon heligis radia rideto, kaj, turninte sin al Tutnetaŭgis, li komencis paroli malrapide kaj solene:

— Ekscelenco! Neniu el la grekaj, feniciaj, nek el la ĉi-tieaj pli junaj dioj scius, kion fari kun vi, ĉar vi vidas, ke eĉ la Saĝeco skrapetas en tiu-ĉi momento sian kapon.

… Sed ne vane la dioj kaj la homoj nomas min Ĉiopova, ĉar jen per mia ĉiopoveco mi distranĉas, kvazaŭ per la glavo de l’ Faraono, ĉiujn malfacilecojn kaj anoncas al vi la sekvantan verdikton:

… Revenu al la vivo kaj revenu sur la teron. Estu ĝis la fino de l’ mondo la ministro de la Faraonoj kaj diversaj popoloj: klopodu, turnu, konduku, prezidu, regu…

… Kaj kiam pleniĝos la jarcentoj, fine devas montriĝi, ĉu vi estas pli granda fripono, aŭ azeno…

… Tiam ankaŭ mi scios, kiu el la ambaŭ spiritoj devas al vi prepari eternan rezidencon.

Tion dirinte, li turnis Tutnetaŭgison vizaĝe al la ĉiela ŝtuparo kaj per subita eksvingo de sia dia piedo plirapidigis lian revenon sur la teron.

En la abismoj de la eterneco ekregis profunda silento; sed Egipto preparis evidente ovacion al la reviviĝinta Ekscelenco, ĉar ĝis la pordegoj de la ĉielo komencis alflugi la ĥoraj voĉoj, kantantaj ĝoje:

— Tutnetaŭgis! Ho, Tutnetaŭgis!

La Saĝeco komencis ridi mallaŭte.

Esperantigis
A. Grabowski.
  1. Sienkiewicz nomas lin pol-egipte „Psunabudes“. G.
  2. La vica nombro estas nelegebla. S.