La Kanto kaj la Floro
Ekstazajn ariojn plengorĝe laŭttrilis
La plume kovritaj kantantoj;
Al mi pezakora nenion konsilis
La paca peano; mi funde similis
Solecon de l' fruaj galantoj.
Kaj tie velkinta kaj dispremegita
Mi je la piedoj rimarkis
Floreton proksime de l' gloro spirita,
Kaj kvankam en koro urtiko subita
Min pikis, mi ne ĝin elsarkis!
Velkinta ĵus antaŭ ol vivi mature!
Velkinta en frua somero!
La pika urtiko streĉiĝis terure,
La koro elĝemis kaj supermezure
Velkiĝis en mi la espero !
Denove la kanto tre milde konsola
De l' birdoj en granda koncerto
Vibrigis l' aeron; ĝi estis simbola.
Mi vidis ke Dio ne lasas nin sola
Sur vasta, senhoma dezerto!