La Karavano/La Fabelo pri la Falsa Princo

La Historio pri Malgranda Muk Indekso : La Karavano
de Wilhelm Hauff
Tradukita de J. W. Eggleton
La Fabelo pri la Falsa Princo


La Fabelo pri la Falsa Princo

Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu lernoservis ĉe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri, ke Labakano kudradis mallerte; kontraŭe, li povosciis fari laboraĵojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante, ke li estis mallaborema. Tamen ne ĉio estis en ordo en la kapo de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum tutaj horoj, tiel ke la kudrilo fariĝis brulruĝa en lia mano kaj ekfumiĝis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis laboraĵojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, — kaj, bedaŭrinde, tio okazis plej ofte, — li sidadis absorbita en siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizaĝo kaj tuta teniĝo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris ĉiufoje: "Labakano havas denove sian aristokratan vizaĝon."

Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena preĝo hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege ŝparakiritan veston, elpaŝis el la moskeo, trairis per malrapidaj fieraj paŝoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi, Labakano," aŭ: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis grandanime la manon aŭ, en specialaj okazoj, klinis belmaniere la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, ŝerce: "Naskita princo vi ja estas, Labakano," li ĝojis pro tio kaj respondis: "Ĉu ankaŭ vi rimarkis tion?" aŭ: "Mi jam de longe tiel pensas!"

Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda subtajloro Labakano, sed ĉar li estis en ceteraj rilatoj bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn kapricojn. Okazis ĝuste tiutempe, ke Selim, la frato de l' sultano, haltis travojaĝe en Aleksandrio; kaj unu tagon li sendis festveston al la majstro, por ke ĝi estu de li korektita, kaj la majstro transdonis ĝin al Labakano, ĉar tiu ĉi faradis la plej delikatajn laboraĵojn. Vespere, kiam la majstro kaj la aliaj subuloj foriris, por mallaciĝi post la ŝarĝpenado de l' tago, Labakano, puŝata de nekontraŭstarebla sopiro, reeniris en la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe li staris tie antaŭ la vesto, enpense admirante jen la belegan brodaĵon, jen la briletantajn ŝanĝkolorojn de la silko kaj veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaŭ mallibervole li surmetis ĝin, kaj jen, ho miro! ĝi vestis lin tiel perfekte, kiel se ĝi estus por li farita. "Ĉu mi ne estas princo tute same bona kiel iu alia?" li demandis sin, paŝante en la ĉambro tien kaj reen. "Ĉu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo naskita?" Surmetante la veston, la subtajloro ŝajnis samtempe alpreni tute reĝan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito la penson, ke li estas nekonata reĝido, kaj kiel nekonata reĝido li nun decidis forvojaĝi en la mondon kaj tian lokon forlasi, kie la homoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ne povas vidi, sub la kovraĵo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon. Ŝajnis al li, kvazaŭ la belega vesto estas al li sendita de iu bonvola feino; li do bone sin gardis malŝati tiel multvaloran donacon, enpoŝigis la malmultan monon, kiun li havis kontante, kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarŝis el la pordego de Aleksandrio.

Dum li vojaĝadis, la nova princo elvokis ĉiuloke grandan miron, ĉar la belega vesto kaj lia serioza, majesta teniĝo tute ne konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian demandon, li ĉiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la afero havas kaŭzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin ridinda per sia piedirademo, li aĉetis por malalta prezo maljunan ĉevalon, kiu trafe al li konvenis, ĉar, havante neŝanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam ĝi embarase devigis lin prezentiĝi kiel lerta rajdisto, kio tute ne estis lia forta flanko.

Unu tagon, dum li vojiris malrapide antaŭen sur sia Murva, — tiel li nomis sian ĉevalon, — alvenis alia rajdanto, kiu petis permeson rajdi en lia societo, ĉar, diris li, per interparolado mallongiĝos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo, bela kaj ĝentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montriĝis, ke ankaŭ li, same kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li nomiĝas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfeliĉa Paŝao de Kajro, kaj nun vojaĝas de loko al loko, por plenumi komision, kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama nekaŝemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li estas de alta deveno kaj vojaĝas pro sia plezuro.

La ambaŭ junuloj plaĉis multe unu al la alia kaj daŭrigis kune la vojon. La duan tagon de l' komuna vojaĝo Labakano demandis sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj eksciis, je sia granda miro, jenon: — Elfi Bejo, la Paŝao de Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu ĉi neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfeliĉaj bataloj, devis forkuri, mortige vundita, li malkaŝis al sia zorgato, ke li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarĥo, kiu, pro timo de la profetaĵoj de siaj astrologoj, forigis la junan princidon de sia kortego, ĵurante, ke li ne volas lin revidi pli frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke, la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la aĝon de dudek du jaroj, li troviĝu ĉe la famekonata kolono El-Seruja, je kvar tagvojaĝoj, oriente de Aleksandrio; tie li transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi serĉas"; se ili respondos: "Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro.

Tre mirigis la subtajloron Labakanon ĉi tiu sciigo. Per enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin la penso, ke al tiu ĉi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti nevo de potenca paŝao, la sorto plie donis rangon de princido, sed al li mem, kiu ja posedas ĉiujn princajn ecojn, ĝi donacis, kvazaŭ por moko, senfaman naskiĝon kaj vivovojon tute ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li devis konfesi al si, ke tiu ĉi lasta havas trajtojn de vizaĝo treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj manieroj, unuvorte, ĉiuj eksteraj perfektaĵoj, kiuj povas iun rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontraŭdirebla, ke homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, eĉ pli bonvena al la princa patro, ol la vera princido.

Ĉi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj la sekvintan nokton li eĉ ekdormis kun ili. Sed kiam li malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la kuŝantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj sonĝi pri sia certa feliĉo, vekiĝis en li la penso, tion akiri al si, aŭ ruze aŭ perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido, kroĉiĝis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li eltiris ĝin, por enpuŝi en la bruston de ĝia posedanto. Sed eĉ la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li do kontentiĝis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem la pli rapidan ĉevalon de l' princido; kaj antaŭ ol Omar vekiĝis kaj sin vidis senigita je ĉiuj siaj esperoj, lia perfida kunvojaĝanto jam malproksimiĝis je sufiĉe multe da mejloj.

Estis ĝuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraŭ kvar tagojn, por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata. Kvankam la loko, kie troviĝis ĉi tiu kolono, estis malproksima je ne pli ol du tagvojaĝoj, tamen li tre rapidis por tien alveni, ĉar ĉiam li timis, ke la vera princido alvenos unua. En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja. Ĝi staris sur malgranda monteto en vasta ebenaĵo kaj estis videbla el du-trihora distanco. Ĉe tiu ĉi vido, la koro de Labakano ekbatis pli laŭte. Kvankam, dum la du ĵus pasintaj tagoj, li jam havis sufiĉe da tempo por pripensi la rolon, kiun li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema; sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian kuraĝon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon.

La ĉirkaŭaĵoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj, sufiĉe da provizaĵoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia vivteno. Li nun haltis kun sia ĉevalo sub kelkaj palmoj kaj tie atendis, kion sendos al li lia sorto. Ĉirkaŭ la morgaŭa tagmezo li ekvidis grandan procesion de ĉevaloj kaj kameloj, venantan tra la ebenaĵo en direkto al la kolono El-Seruja. La procesio haltis ĉe la malsupro de l' monteto, sur kiu staris la kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel karavano de riĉa paŝao aŭ ŝejko. Labakano prave konjektis, ke ĝuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li vidigus al ili jam hodiaŭ ilian estontan estron, sed li moderigis sian deziregon prezentiĝi kiel princo, ĉar ĉiuokaze la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn esperojn.

La matena suno vekis la feliĉegan tajloron por la plej grava momento de lia vivo, kiam li leviĝos el sia malalta sfero kaj stariĝos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante sian ĉevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed la kubo estis ĵetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita, kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton sufiĉe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca el la reĝoj. Sentimigite de ĉi tiu penso, li sidiĝis sur sian ĉevalon, prenis sian tutan kuraĝon en manoj por igi ĝin orde galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la malsupron de l' monteto. Li desaltis de sia ĉevalo kaj alligis ĝin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en sufiĉe granda nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj eksupreniris la monteton. Ĉe la piedo de l' kolono staris ses viroj. Tiuj ĉi akompanis maljunulon kun nobla reĝa mieno: lia belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kaŝmira ŝalo, lia blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin homo riĉa kaj altranga. Labakano, alpaŝinte, sin klinis antaŭ li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon:

"Jen mi estas, kiun vi serĉas."

"Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la maljunulo, kun larmoj de ĝojo; "ĉirkaŭprenu vian maljunan patron, kara mia filo Omar!"

La bona tajloro estis de ĉi tiuj solenaj vortoj tre kortuŝita kaj ĵetis sin, duone ĝojante, duone hontante, en la brakojn de l' maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate ĝui la feliĉegon de lia nova rango. Elrektiĝinte el la brakoj de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la ebenaĵo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia ĉevalo prezentis strangan vidaĵon; ĉu pro obstineco, ĉu pro laceco, la ĉevalo, ŝajne, tute ne volis pluen: ĝi ŝoviĝis antaŭen per falŝanceliĝa irado, kiu estis nek paŝado nek trotado, kaj per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis ĝin al pli rapida kurado. Baldaŭ, tro baldaŭ Labakano rekonis sian ĉevalon Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam ekloĝis en li la demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera frunto siajn uzurpitajn pretendojn.

Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la mano; kaj nun, malgraŭ la malbona irado de l' ĉevalo Murva, li jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton. "Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin trompi de plej malnobla mensogulo. Estas mi, kiu nomiĝas Omar; kaj neniu mortemulo kuraĝu profani mian nomon!"

Granda miro pentriĝis sur la vizaĝoj de la apudstarantoj pro ĉi tiu ŝanĝiĝo de aferoj; sed pli ol ĉiuj konsternita ŝajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de tiu homo. Ĝi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol nian koleron."

Ĝis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Ŝaŭmante de kolerego, li volis trapuŝiĝi ĝis Labakano, sed la ĉirkaŭstarantoj sin ĵetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfeliĉulon."

Jam kvietiĝis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi ĵurpetas vin, pro memoro de mia patrino, aŭskultu min!"

"Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?" Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin konduki malsupren de la monteto. Ili ambaŭ sidiĝis sur belajn ĉevalojn, drapiritajn per riĉaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra la ebenaĵo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfeliĉa princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur dromedaro, kaj apud li restis ĉiam du rajdistoj, kiuj havis por ĉiu lia movo plej atenteman okulon.

La maljuna princo estis Saaŭd, sultano de la Veĥabanoj.[1] Longan tempon li vivis seninfana, ĝis fine al li naskiĝis princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l' knabo, deklaris, ke ĝis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la danĝero, esti forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li atendis lian aperon. Ĉi tion la sultano rakontis al sia supozata filo, kaj esprimis grandan kontentiĝon pri lia bela staturo kaj lia dignoplena teniĝo.

Kiam ili venis en la landon de l' sultano, ĉie la loĝantoj akceptis ilin per ĝojokrioj, ĉar jam tra ĉiuj urboj kaj vilaĝoj disvastiĝis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam starigis arkojn el floroj kaj branĉoj, brilegaj ĉiukoloraj tapiŝoj ornamis la domojn, kaj la popolo laŭte gloris Dion kaj lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Ĉio ĉi tio plenigis per feliĉo kaj ĝojo la fieran koron de l' tajloro; sed des pli malfeliĉa sendube sin sentis la vera Omar, kiu, ankoraŭ mankatenita, sekvis en silenta malespero la procesion. Neniu atentis lin ĉe la ĝenerala ĝojego, kiu tamen en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj da voĉoj, sed pri li, la laŭrajta portanto de la nomo, neniu interesiĝis; nur tiu aŭ alia demandis, kiun oni kunforkondukas tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido la respondo de liaj gardantoj: "Ĝi estas freneza tajloro."

Fine la procesio alvenis en la ĉefurbon de l' sultano, kie oni jam faris, por ilin akcepti, preparojn eĉ pli grandiozajn, ol en la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino, atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de l' palaco. La plankon de ĉi tiu salono kovris grandega tapiŝo; la muroj estis ornamitaj per helblua ŝtofo, kiu pendis de grandaj arĝentaj hokoj per oraj ŝnuroj kaj kvastoj.

Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la sultanino. La trono staris sur kvar ŝtupoj kaj estis ĉirkaŭforĝita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo de l' sultanino baldakenon el ruĝa silko, kaj la Ŝejko de Medina ventumadis ŝin per ventumilo el pavaj plumoj.

Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon. Tiun ĉi lastan ankaŭ ŝi neniam revidis de lia naskiĝo, sed signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi la infanon, pri kiu sopiris ŝia koro, kaj tial ŝi estis certa, ke eĉ el inter miloj da aliaj ŝi tuj lin povus rekoni. Nun ekaŭdiĝis la bruo de la alproksimiĝanta procesio, trumpetado kaj tamburado intermiksiĝis kun la ĝoja aplaŭdado de l' popola amaso, la hufofrapado de la ĉevaloj eksonis sur la korto de l' palaco, ĉiam pli kaj pli proksime bruadis la paŝoj de la venantoj, malfermegiĝis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la falantaj sur la vizaĝon servistoj rapidis la sultano, tenante sian filon per la mano, antaŭ la tronon de l' patrino.

"Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de tiel longe sopiras."

Sed la sultanino interrompis lin. "Tio ne estas mia filo," ŝi ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizaĝo, kiujn la Profeto al mi montris en sonĝo!"

En la momento, kiam la sultano volis fari al ŝi riproĉojn pri ŝia superstiĉo, malfermiĝis subite la pordo, kaj, persekutata de siaj gardantoj, de kiuj li sin deŝiris per streĉo de ĉiuj siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li ĵetis sin teren antaŭ la trono: "Ĉi tie mi volas morti; prenu, ho patro kruela, mian vivon, ĉar toleri tiun ĉi honton mi jam ne povas!" Ĉiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase interpuŝiĝis ĉirkaŭ la malfeliĉulo, kaj jam la alrapidantaj gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino, kiu en senparola mirego rigardis ĉion ĉi tion, salte leviĝis de la trono. "Haltu!" ŝi kriis; "ĉi tiu kaj neniu alia estas la ĝusta; ĉi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam vidis kaj tamen rekonas mia koro!"

La gardistoj jam nevole deturniĝis de Omar, sed la sultano, bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la frenezulon. "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda voĉo, "kaj ĉi tie oni ne juĝas laŭ sonĝoj de virinoj, sed laŭ certaj, neerarigaj signoj; ĉi tiu (montrante Labakanon) estas mia filo, ĉar li alportis al mi la ponardon, la atestan signon de mia amiko."

"Li ŝtelis ĝin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian sensuspektan konfidon, por min pereigi!" Sed la sultano ne aŭskultis la voĉon de sia filo, ĉar en ĉiuj aferoj li kutimis sekvi nur sian propran juĝon; la malfeliĉan Omar'on li do lasis perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano en sian privatan ĉambron, plena de kolero kontraŭ sia sultanino edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en paco.

La sultanino, siaflanke, profunde malĝojis pro la ĵusaj okazintaĵoj; ŝi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto ekposedis la koron de l' sultano, ĉar ĝuste tiun saman malfeliĉulon tiom multe da signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi kiel ŝian veran filon. Kiam ŝia afliktiĝo iome kvietiĝis, ŝi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri lia maljusteco. Verdire ĉi tio ne estis facila, ĉar tiu, kiu pretendis esti ŝia filo, jam transdonis al la sultano la ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informiĝis pri la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej perfekta memfido. Ŝi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili ĉion plej precize rakontu al ŝi, kaj poste ŝi konsiliĝis kun siaj plej fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj alian rimedon; fine parolis Meleĥsala, maljuna saĝa Ĉerkesino: "Se mi bone aŭdis, estimegata estrino, la transdoninto de l' ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomiĝas Labakano kaj estas freneza tajloro?" — "Jes, ĝi estas tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?" — "Ĉu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkaŝe sciigu al vi." — La sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris konsilon, kiu ŝajne tre plaĉis al ŝia sinjorino, ĉar tiu ĉi tuj leviĝis, por iri al la sultano.

La sultanino estis saĝa virino, kiu bone konis la malfortajn flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Ŝi do ŝajnigis esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu kondiĉon ŝi petis por ŝi. La sultano, kiu nun pentis sian ekflamon de kolero kontraŭ sia edzino, konsentis pri la kondiĉo, kaj ŝi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaŭ al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aŭ interbatiĝi aŭ ĵeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn ĉiu povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas sagacecon: mi do proponas, ke ĉiu el ili faru kaftanon kaj pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn."

La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen saĝe vi elpensis! Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili kunkudros la plej bonan kaftanon? Ne! jen kio estas vere sensenca!"

Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antaŭpromesis al ŝi la plenumon de la kondiĉo, kaj la sultano, homo vortotenema, cedis en la fino, ĵurante tamen, ke kiel ajn bele la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis, ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas vidi kaftanon de lia mano. Pleniĝis per ĝojo la koro de l' bona Labakano: se nur de tio ĝi dependas, li diris al si en la pensoj, sinjorino sultanino baldaŭ kontentiĝos kun mi.

Oni jam pretigis du ĉambrojn, unu por la princido, la alian por la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al ĉiu el ili oni donis nur pecon da silka ŝtofo sufiĉe grandan, tondilon, kudrilon kaj iom da fadeno.

La sultano estis tre scivola, kian kaftanaĉon faros lia filo; kaj ankaŭ al la sultanino batis maltrankvile la koro, ĉu ŝia ruzo bone sukcesos aŭ ne. Du tagojn oni difinis al la konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis voki sian edzinon, kaj kiam ŝi aperis, li sendis venigi el la du ĉambroj la ambaŭ kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe Labakano enpaŝis kaj sternis sian kaftanon antaŭ la mirantaj rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen vidu, respekteginda patrino, ĉu tio ĉi ne estas majstraĵo? Kontraŭ la plej lerta kortega tajloro mi kuraĝus veti, ke fari tiel belan kaftanon li ne povus."

La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia, kion vi plenumis?" Indigne li ĵetis sur la plankon la silkan ŝtofon kaj la tondilon. "Dresi ĉevalojn oni instruis al mi kaj svingi la sabron, kaj ĉe ĉiu turnira vetbatalo mia lanco trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi fremdaj; ja eĉ malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la estro de Kajro."

"Ho vera filo de mia reĝa sinjoro!" ekkriis la sultanino. "Kial ne estas al mi permesite vin ĉirkaŭpreni, vin nomi mia filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," ŝi daŭrigis, sin turninte al la sultano, "ke mi uzis kontraŭ vi ĉi tiun ruzon. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere, belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre dezirus lin demandi, ĉe kiu majstro li lernis."

La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kaŝi sian ruĝiĝon kaj venki sian ĉagrenon, ke li tiel stulte perfidis sin. "Ankaŭ ĉi tiu pruvo ne sufiĉas," diris la sultano. "Sed, laŭdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciiĝi, ĉu mi estas trompita."

Li ordonis alkonduki sian plej rapidan ĉevalon, salte surĉevaliĝis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komenciĝis ne malproksime de la urbo. Tie laŭ malnova legendo, loĝis bonvola feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la reĝojn de lia gento en horoj de urĝega bezono; tien rapidis la sultano. En la mezo de la arbaro estis maldensejo, ĉirkaŭita de altaj cedroj. Tie, laŭ la legendo, loĝis la feino, kaj malofte oni kuraĝis tien penetri, ĉar jam de tempo antikva la loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdoniĝis de patro al filo. Apenaŭ li alvenis, la sultano desaltis de sia ĉevalo, ĝin alligis al unu el la arboj, stariĝis en la mezo de la loko, kaj ekparolis per laŭta voĉo: "Se estas vero, ke vi donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono, aŭskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en afero, kie homa prudento nenion vidas."

Apenaŭ li eldiris la lastajn vortojn, malfermiĝis unu el la cedroj, kaj elpaŝis vualita virino vestita per longa blanka robo. "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saaŭd; via deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos. Prenu ĉi tiujn du kestetojn. Ordonu al tiuj ambaŭ homoj, kiuj pretendas esti viaj filoj, ke ili elektu. Mi scias, ke ne maltrafe elektos tiu, kiu en vero estas via filo." Tiel parolis la vualita kaj donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, riĉe ornamitajn per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj.

Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur povas troviĝi en la kestetoj, kiujn, eĉ per streĉo de ĉiuj siaj fortoj, malfermi li ne povis. Ankaŭ la surskriboj donis al li nenian lumon en la afero, ĉar sur unu li legis: Honoro kaj Gloro, sur la alia: Feliĉo kaj Riĉeco. La sultano pensis en si mem, ke ankaŭ al li estus malfacile elekti inter la du objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj.

Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj raportis al ŝi, kion diris la feino; kaj nun plenigis ŝian koron mistera espero, ke tiu, al kiu ŝi sentis sin tiel forte altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian reĝan devenon.

Antaŭ la trono de l' sultano oni starigis du tablojn; per sia propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke li malfermu la pordon de l' salono. Brilanta procesio de paŝaoj kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis arege tra la malfermita pordo. Ili sidiĝis sur belegaj kusenoj laŭlonge de la muroj. Kiam ili ĉiuj sidiĝis, la sultano denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon. Per fieraj paŝoj li trairis la salonon, ĵetis sin teren antaŭ la trono kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?"

La sultano rektiĝis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la praveco de viaj pretendoj je tiu ĉi nomo oni laŭtigis dubojn; unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via naskiĝo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la ĝustan!"

Labakano leviĝis kaj alpaŝis antaŭ la kestetojn. Longe li pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata patro! kio pli alta ol la feliĉo esti via filo? Kio pli nobla ol la riĉeco de via favoro? Mi elektas la kesteton, kiu montras la surskribon: Feliĉo kaj Riĉeco."

"Ni baldaŭ scios, ĉu vi bone elektis; intertempe sidiĝu sur tiu kuseno apud la Paŝao de Medina," diris la sultano kaj faris signon al sia sklavo.

Oni alkondukis Omar'on. Lia rigardo estis malluma, lia mieno malĝoja, kaj lia tuta aspekto vekis ĝeneralan kompaton ĉe la apudestantoj. Li ĵetis sin teren antaŭ la trono kaj demandis pri la volo de l' sultano. La sultano klarigis al li, ke li devas elekti unu el la kestetoj; li leviĝis kaj alpaŝis antaŭ la tablon. Atente li legis ambaŭ surskribojn, poste li parolis: "La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la feliĉo, kiel pasemaj ĉiuj riĉaĵoj. Sed krom tio ili instruis al mi, ke en la brusto de homo kuraĝa loĝas nedetruebla trezoro, la honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas samtempe kun la feliĉo. Do, eĉ se por ĉiam mi perdas nun mian kronon, jen falis la kubo! Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!"

Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaŭ li alpaŝu antaŭ sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton. Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el la sankta fontano Zemzem en Mekka, antaŭlavis siajn manojn por preĝi, turnis sian vizaĝon orienten, ĵetis sin teren kaj preĝis. "Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian veran filon en tiu ĉi horo de l' provo."

Li leviĝis kaj resupreniris sian tronon. Ĝenerala scivolego tenis kvazaŭ enkatenitaj ĉiujn apudestantojn; korpremate atentaj, apenaŭ ili kuraĝis spiri; eĉ museton oni povus aŭdi kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn de la antaŭstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj ĉi lastaj, kiujn ĝis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte malfermiĝis per si mem.

En la de Omar elektita kesteto kuŝis, sur velura kuseno, malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano — granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaŭ, ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidaĵo! en tiu sama momento ĝi ekpligrandiĝis, kaj ĉiam ĝi fariĝis pli kaj pli granda, ĝis ĝi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaŭ li genue, kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidiĝi ĉe lia dekstra mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova proverbo: Restu tajloro ĉe via laboro! Vere, vi ne meritas mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaŭ nenion povas rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi ŝatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia lando."

Hontigita, kvazaŭ dispremegita kiel li estis, la kompatinda subtajloro nenion povis respondi; li ĵetis sin teren antaŭ la princo, kaj larmoj ĵetiĝis el liaj okuloj. "Ĉu vi povas pardoni al mi, princo?" li diris.

"Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio fieras ĉiu Abasido," respondis la princo, igante lin leviĝi; "foriru en paco." — "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortuŝita, la maljuna sultano kaj ĵetis sin sur la bruston de la filo; la emiroj kaj paŝaoj kaj ĉiuj eminentuloj de l' regno leviĝis de siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova reĝido!" kaj, dum la ĝenerala ĝojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton, elŝteliĝis el la salono.

Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian ĉevalon Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio. Kvazaŭ sonĝo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la belega kesteto, riĉe ornamita per perloj kaj diamantoj, rememorigis al li, ke sonĝo ĝi ja tute ne estis. Reveninte fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro, desaltis teren, alligis sian ĉevalon al la pordo kaj enpaŝis en la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis, faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj ĉiuj sin ĵetis kiel frenezaj kontraŭ la kompatinda Labakano, kiu tute ne atendis tian ĝentilan akcepton: ili prilaboris lin per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pinĉis per akraj tondiloj, ĝis li falis ellacigita sur amason da malnovaj vestaĵoj.

Dum li tie kuŝis, faris al li la majstro furiozajn riproĉojn pro la ŝtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke ĝuste pro tio li revenis, ĉar li volas ĉion kompensi; vane li proponis trioblan kompensaĵon; la majstro kaj liaj subuloj sin ĵetis sur lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo. Vundbatita kaj ĉifonita, li sidiĝis sur sian ĉevalon Murva kaj rajdis en karavanejon. Tie li kuŝigis sian lacan disbatitan kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco de ĉiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri ĉia grandeco kaj fariĝi respektinda burĝo de la urbo. Kaj la morgaŭan tagon li ne pentis pri sia decido, ĉar la peza mano de l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan moŝtecon.

Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, aĉetis al si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte ĉiujn antaŭaranĝojn kaj alkroĉinte antaŭ sia fenestro elpendaĵon kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidiĝis en sia laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele disŝiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al ĝi, kia stranga vidaĵo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu, la kudrilo daŭrigis diligente kudradi; ĝi faris delikatajn, graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris eĉ en siaj plej artoriĉaj momentoj!

Vere, eĉ la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila kaj grandvalora! Kaj ankoraŭ alian valoron havis ĉi tiu donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam finiĝis.

Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaŭ la plej fama tajloro, longe kaj larĝe. Li altranĉadis la vestojn kaj faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj ĉi tiu laboris plue kaj senĉese, ĝis la vesto estis preta. Majstro Labakano havis baldaŭ la tutan urbon kiel klientaron, ĉar li laboradis bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen lernantoj kaj ĉiam post ŝlositaj pordoj.

Tiel la kesteta sentenco, promesinta feliĉon kaj riĉecon, fine plenumiĝis; feliĉo kaj riĉeco, almenaŭ en meza mezuro, akompanadis la paŝojn de la bona tajloro; kaj ĉiufoje kiam li aŭdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en ĉies buŝo, — kiam li aŭdis, ke tiu kuraĝulo estas la fiero kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi restis tajloro, ĉar honoro kaj gloro estas ja danĝeraj aferoj." Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian povon, certe ĝi ankoraŭ ĉiam kudradas per la eterna fadeno de la bona feino Adolzajdo.

Ĉe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj baldaŭ ĝi atingis Birket el Had, "Fontanon de l' Pilgrimantoj," de kie ĝis Kajro estas nur trihora irado. Oni sciis, ke ĉirkaŭ tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaŭ la komercistoj havis la ĝojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el Falk, ĉar ĝi estis rigardata kiel feliĉa antaŭsigno, eniri tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto.

Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiaŭis la fremdulon kaj la grekan komerciston Zaleŭkos kaj iris hejmen kun siaj amikoj. Zaleŭkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj invitis tie tagmanĝi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li antaŭe foriris ŝanĝi sian vestaron, promesinte baldaŭ reveni.

La greko jam faris ĉiun antaŭaranĝon, por bone regali la fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojaĝo apartan korinklinon; kaj kiam la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj staris bonorde sur la tablo, li sidiĝis, por atendi sian gaston.

Nun fine li aŭdis lin, alproksimiĝantan per malrapidaj pezaj paŝoj laŭlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia ĉambro. Li leviĝis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpaŝis malantaŭen, terurita, ĉar jen renkontis lin ĉe la sojlo tiu timiga ruĝmantelulo! Ankoraŭ unu rigardon li ĵetis sur lin: iluzio ĝi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la nigraj okuloj rigardis lin fulme, la ruĝa mantelo kun la oraj brodaĵoj — ĉio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo, estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj skuadis ekscite la bruston de Zaleŭkos. Estas vero, ke li jam repaciĝis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove ĉiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de antaŭmorta timo, tiu ĉagrenego, kiu venenis por ĉiam lian junan vivon, denove preterpasis antaŭ lia animo kvazaŭ per unumomenta ekflugo.

Ĉiam senmove staris la aperaĵo sur la sojlo. "Kion vi volas, terura?" ekkriis la greko. "For de miaj okuloj, ke mi ne malbenu vin!"

"Zaleŭkos!" parolis el sub la masko konata voĉo; "ĉu tiel vi akceptas vian gaston?" La parolanto demetis la maskon kaj disŝovis de sia brusto la mantelon: ĝi estis Selim Baruĥ, la fremdulo.

Sed Zaleŭkos ŝajnis ankoraŭ ne trankviligita: terure estis al li en ĉeesto de tiu fremdulo, ĉar nur tro klare li rekonis en li la nekonaton de Ponte vecchio. Tamen tiu ĉi sento cedis fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon al la fremdulo, ke li sidiĝu kun li al la tablo.

"Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruĥ la parolon, kiam ili sidiĝis, "ĉar vi rigardas min per elokvente demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri al viaj rigardoj, sed mi ŝuldas al vi klarigon pri mia konduto, kaj tial mi kuraĝis, eĉ riskante vian malbenon, aperi antaŭ vi en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: 'Laŭ la kredo de miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi.' Tion ĉi lastan vi kredu nur, amiko Zaleŭkos; kaj nun aŭdu mian senkulpiĝon.

"Mi devas reveni ĝis la komenco, por min bone komprenigi. Mi naskiĝis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en Francujo ĉe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon, por serĉi trans la maro rifuĝejon ĉe miaj gepatroj; akompanis min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj plej grandaj danĝeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la furioza franca popolo, ni albordiĝis en Aleksandrio. Sed ho ve! ne ĉion mi trovis en la domo de mia patro, kiel ĝi devas esti. Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo ankoraŭ ne atingis ĝis tie; sed des pli neatendite trafis la malfeliĉo mian familion en ĝia plej profunda interno. Malmulte da tempo antaŭe, mia frato, esperoplena junulo, ĉefsekretario de mia patro, edziĝis kun juna knabino, filino de firenza nobelo, kiu loĝis en nia najbaraĵo; du tagojn antaŭ nia alveno, ŝi subite malaperis, kaj eĉ la plej malgrandan postesignon de la malfeliĉa knabino nek nia familio nek ŝia patro povis trovi. Oni fine konvinkiĝis, ke ŝi nesingardeme promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de rabistoj. Por mia kompatinda frato ĉi tiu penso estus eble malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaŭ eksciis: la perfidulino enŝipiĝis kaj forveturis eksterlandon kun juna Napolano, kiun ŝi ekkonis en la domo de sia patro. Kvazaŭ freneza de kolero, mia frato faris ĉion eblan por venigi al juĝo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian propran malfeliĉon kaj ĉiujn nin pereigi. La firenza nobelo foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian ruinon. En Firenzo li malprosperigis ĉiun esploron, kiun entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per ĉiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfeliĉa patrino fariĝis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaŭ ol la morto liberigis ŝin de ŝia terura stato, kiu tamen en la lastaj tagoj ŝanĝiĝis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun troviĝis tute sola en la mondo, sed nur unu penso okupis mian spiriton, nur unu penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en mi, baldaŭ fariĝis kvazaŭ ardega flamo en mia animo.

"Kiel mi jam diris, mallonge antaŭ ŝia fino revenis al ŝi la konscio; ŝi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia malfeliĉo kaj pri sia propra morto. Poste ŝi petis ĉiujn aliajn forlasi la ĉambron; kun solena mieno ŝi sidiĝis rektiĝinte sur sia mizera kuŝejo kaj diris, ke mi povas akiri ŝian benon, se mi ĵuros tion plenumi, kion ŝi nun ordonos al mi. Kortuŝita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi ĵure promesis plenumi ŝian volon. Ĉe tio ŝi komencis denove surŝuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis al mi, kun plej teruraj minacoj de ŝia malbeno, venĝi kontraŭ li mian malfeliĉan familion. Ŝi mortis en miaj brakoj. Jam de longe dormetis en mia animo tiu penso pri venĝo; nun ĝi plenforte vekiĝis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj ĵuris al mi mem, ke mi uzos ĉiun eblan rimedon, por plenumi mian venĝon, eĉ se mi per tio pereos.

"Baldaŭ mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej kaŝite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano fariĝis intertempe gubernatoro, kaj nun ĉe la plej malgranda suspekto li havis en mano ĉiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en konata livreo; lia ŝanceliĝa irado, lia malgaja mieno kaj lia kolera murmurado de santo sacramento kaj maledetto diavolo rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano, kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras kontraŭ sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan humoron. Li ŝajnis tre mirigita, vidante min tie, forte plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro fariĝis gubernatoro, li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaŭ mia oro, subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko. La ĉefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan serviston, kiu en ĉiu horo malfermos por mi la pordon de mia malamiko; kaj de nun maturiĝis ĉiam pli rapide mia plano de venĝo. Al mi ŝajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia filino. Ĉu ĝi ne estis ŝi, kiu tiel hontinde krimis kontraŭ mia frato? — ŝi ja, kiu estis la ĉefa kaŭzo de nia malfeliĉo? Eĉ ĝojigis mian venĝosoifantan koron la novaĵo, ke ĝuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edziniĝi; mi tuj prenis decidon: nun morti ŝi nepre devas. Tamen mi timis plenumi propramane la krimon, kaj ankaŭ Pietron mi ne juĝis kapabla ĝin fari; tial ni ĉirkaŭesploris, por trovi iun, kiu povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuraĝis dungi neniun, ĉar neniu entreprenus ion tian kontraŭ la gubernatoro. Fine naskiĝis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste plenumis; samtempe, ĉar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li proponis vin kiel plej taŭgan ekzekutiston. Pri la plua irado de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj honesteco preskaŭ malprosperigis mian entreprenon: de tio venis la epizodo de la mantelo.

"Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l' gubernatoro, kaj ne malpli kaŝe li volis nin poste reelkonduki sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi ĉiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antaŭenpelate de timo kaj pento, mi kuris pli ol du cent paŝojn, ĝis mi falis senforta sur la ŝtupojn de preĝejo. Kiam mi fine reakiris la memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se oni vin trovos en la palaco. Mi alŝteliĝis tien, sed nek de vi nek de Pietro mi povas trovi eĉ la plej malgrandan, postsignon; sed la pordeto ankoraŭ staris malfermita, kaj tial mi almenaŭ povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la domo.

"Kiam fariĝis tago, timo antaŭ eltroviĝo kaj premanta sento de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsterniĝon, kiam oni tie post kelkaj tagoj rakontadis ĉie la aferon, kun la aldono, ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila, timoplena, mi reiris Firenzon: jam antaŭe mia venĝo ekŝajnis al mi iom supermezura, sed nun mi ĝin eĉ malbenis, ĉar multe tro kare mi pagus por ĝi, se la prezo estus via vivo. Mi alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon. Kion mi sentis, vidante vin suriri la eŝafodon kaj tiel heroe suferi, pri tio mi ne volas paroli; sufiĉas diri, ke kiam via sango tie elŝprucis, jam fariĝis neŝancelebla mia decido, dolĉigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja ĉion scias, kio poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi ĉi tiun vojaĝon. Kiel peza ŝarĝo premis min la penso, ke vi ankoraŭ ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum multaj tagoj kaj fine fari plenan malkaŝan konfeson pri mia kulpo."

Ĝis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian manon. "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfeliĉa ol mi, ĉar ĉiam, kvazaŭ per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi faru al vi ankoraŭ unu demandon: kiel fariĝis, ke vi venis sub tiu ĉi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, aĉetinte por mi la domon en Konstantinopolo?"

"Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia. "Malamo al ĉiuj homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, ĉe miaj Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj kelke da samepensantaj junuloj kaj aliĝis al tiuj kuraĝaj Mamelukoj, kiuj tiel ofte fariĝis la teruro de la franca armeo. Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l' paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovaĝan vivon de vagisto, dediĉitan al batalo kaj ĉaso. Kun tiuj homoj, kiuj respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; ĉar kvankam miaj Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Eŭropanoj, tamen ili estas tute netuŝitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj ambicio."

Zaleŭkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Eŭropo. Li prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj mortu.

Kortuŝita, la gasto rigardis lin. "El tio mi scias," li diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu pro tio mian plej varman dankon." Li salte leviĝis kaj ekstaris plenstature antaŭ la greko, kiun preskaŭ teruris la militista teniĝo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda misteroplena voĉo de lia gasto. "Via propono estas bela," parolis tiu ĉi plue; "por ĉiu alia ĝi estus alloga, sed mi — ne povas ĝin akcepti. Jam staras selita mia ĉevalo, jam atendas min miaj servistoj; adiaŭ, Zaleŭkos!"

La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, ĉirkaŭprenis sin adiaŭante. "Kaj kiel mi devas vin nomi? Kiel nomiĝas mia gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?" demandis la greko.

La fremdulo rigardis lin longe, ankoraŭ unu fojon premis al li la manon kaj diris: "Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi estas la rabisto Orbasano."

FINO.

Piednoto redakti

  1. Mahometana sekto, fondita de Abd ul Wahab, ĉirkaŭ la jaro, 1745.