La Kirlo/Unua Parto

(Alidirektita el La Kirlo/Unua ĉapitro)
La Kirlo ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 7-75)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Unua Parto

Antaŭ ol mi estus pasiiĝinta de ajna virino, mi ludis mian koron al hazardo kaj gajnis ĝin la Perforto. Nenion mi sciis pri la ebriigaj ekstazoj, nek pri la ama konfidenco, nek pri la korangoro de la malkuraĝaj rigardoj. Pli ol la anamiĝinto mi estis ĉiam la reganto kies lipoj neniam konis la petegon. Kun ĉio, mi ambiciis la dian donacon de la ideala amo, kiu bruligus*** min spirite, por ke mia animo ekbrilus*** kiel flamo sur la ligno kiu nutras ĝin.

Kiam la okuloj de Alicia alportis al mi la misfortuno, estis mi jam rezigninta la esperon senti puran korinklinon. Vane miaj brakoj —tedaj je libereco— etendiĝis antaŭ multaj virinoj petegante por ili katenon. Neniu divenis mian revon. Daŭris la silento en mia koro.

Alicia estis facila amafero: ŝi cedis al mi sen hezitoj, kun la espero de la amo kiu serĉis en mi. Ŝi eĉ ne pensis edziniĝi al mi dum tiu tagoj kiam iliaj parencoj forĝis la konspiron de ŝia edziniĝo, apogataj de la pastro kaj deciditaj submeti min per la forto. Ŝi denuncis al mi iliajn ferfidajn planojn. Mi mortos sola, ŝi diradis: mia misfortuno kontraŭas vian estontecon.

Poste, kiamoni forĵetis ŝin el la sino de sia familio kaj la juĝisto deklaris al mia advokato ke li dronigis min en la malliberejon, mi diris al ŝi iun nokton, en la kaŝejo, senhezite: «Kiel mi povus forlasi vin? Ni fuĝu! Prenu mian sorton, sed donu al mi vian amon».

Kaj ni fuĝis!

***

Tiun nokton, la unua en Kasanaro[1], kiel konfidenculon mi havis la sendormon.

Tra la gazo de la muŝ-reto, en la senlimaj ĉieloj, mi vidis palpebrumi la stelojn. La foliaroj de la palmoj kiuj donis al ni protekton mutis antaŭ ni. Senfina silento flosis en la atmosfero, bluigante la travideblecon de la aero. Apud mia ĉinĉoro[2], en la mallarĝa vojaĝlito, Alicia dormis kun agitata spirado.

Mia aflikto-plena animo havis tiam korpremajn pripensojn: Kion vi faris de via propra destino? Kion pri tiu ĉi junulineto kiun vi oferas al viaj pasioj? Kaj viaj revoj pri gloro, kaj viaj sopiroj de triumfoj kaj viaj unuaj fruktoj de rekono? Nesaĝulo! La laĉo kiu al la virinoj vin kunigas, nodas la trisalto. Pro infaneca orgojlo vi trompis vin plenkonscie*** atribuante al tiu kreitaĵo kio en neniu alia vi iam trovis, kaj vi jam sciis ke la idealo oni ne serĉas; oni ĝi portas en si mem. Satigita la kaprica deziro kian meriton havas la korpo kiu tiom koste vi akiris? Ĉar la animo de Alicia neniam apartenis al vi, kaj kvamkam nun vi ricevas la varmon de sia sango kaj sentas la spiron proksime de via ŝultro, vi trovas vin, spirite, tiom malproksime de ŝi kiom de la silentema konstelacio kiu sin klinas sur la horizonton.

En tiu momento mi sentis min timema. Ne estis ke mia energio svenus antaŭ la respondeco de miaj agoj, se ke komencis invadi min la tedo de la konkuron. Malmulte da peno estintus ŝin posedi, eĉ interŝanĝe de plej grandaj frenezaĵoj.; Sed kion post la frenezaĵoj kaj la posedo?...

Kasanaro ne timigis min kun siaj har-starigaj legendoj. La instinkto de la aventuro pelis min defii ilin, certa pri tio ke mi rezultos senvunda de la liberecaj pampoj kaj ke iam, en nekonataj urboj mi sentus la nostalgion de la pasintaj danĝeroj. Sed Alicia malhelpis min kiel pied-kateno. Se almenaŭ ŝi estus pli riskema, malpli sensperta, pli facilmova! La kompatinda eliris el Bogoto en afliktaj cirkunstancoj; ŝi ne sciis ĉeval-rajdi, la sunradio congestis ŝin, kaj kiam de tempo al tempo ŝi preferis piediri, mi devis imiti ŝin pacience, prenante la kol-bridoj la rajd-bestoj.

Neniam antaŭe mi donis prubojn de tia mildeco. Irante kiel fuĝintoj, ni avancis malrapide, nekapablaj devojiĝis por eviti la renkonton kun la piedirantoj, plejparte kamparanoj, kiuj haltis ĉe nia paŝo demandante al mi kortuŝitaj: mastro, kial estas ploranta la infanino?

Oni nepre devis pasigi la nokton en Kakezo[3], kiel prevento por ke la aŭtoritatoj ne arestu nin. Plurajn fojojn mi klopodis rompi la draton de la telegrafo, enlaĉante ĝin per la laĉo de mia ĉevalo, sed mi rezignis tiun entreprenon pro la intima deziro ke iu kaptu min kaj, liberigante min de Alicia, reirigu min al tiu libereco de spirito kiun oni neniam perdas en la malliberejo. Laŭ la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo ni pasis frunokte, devojiginte poste al la valeto de la rivero. Inter bruaj sukerkanaj kultivejoj kiuj niaj ĉevaloj descollaban**** ĉe ilia paso, ni ŝirmis nin en la laŭbo kie funkcis kanomuelilo. De for ni sentis ĝin ĝemi, kaj en la brilo de la fornet, kiu oni bakis la mielon, trairis sennombre la ombroj de la bovoj kiuj movigis la kanalo[4] kaj de la bubo kiu spronis ilin. Kelkaj virinoj spicigis la vespermanĝon kaj donis al Alicia bakaĵon de herboj por mildigi ŝian febron.

Tie ni restis dum unu semajno.

***

La servisto kiun mi sendis al Bogoto serĉe La skandalo ardis, vivigita*** per la murmurado de la misamikoj***[5]. Oni komentadis nian fuĝon kaj la ĵurnaloj profit-uzis la pelmelon. La letero de la amiko al kiu mi direktis min petante sian intervenon, havis tiun ĉi finon: «Oni kaptos vin! Ne restas al vi plia rifuĝo ol Kasanaro. Kiu povus imagi ke homo kiel vi serĉu la dezerton?».

Tiun saman posttagmezon Alicia avertis min ke oni prenis nin kiel suspektemajn gastojn. La dommastrino demandis al ŝi ĉu ni estas gefratoj, geedzoj, aŭ simplaj geamikoj, kaj instigis ŝin per flataĵoj por ke ŝi montru ŝin kelkajn el la moneroj kiujn faris, kaze ke ni fabrikus ilin, «pri kio estis nenio malbona pro la streĉiteco de la situacio». La venontan tagon ni ekiris ĉe la mateniĝo.

—Ĉu vi ne kredas, Alicia, ke ni fuĝas de fantomo kiu havas povon kiun ni mem atribuas? Ĉu ne estus pli bone returni?

—Tiom vi alparolas min pri tio, ke mi konvinkiĝas pri tio ke mi lacigas vin! Pro kio alportis min kun vi? Ĉar la ideo venis de vi! Foriru, lasu min! NekvinekKasanaro

Kaj ŝi denove ekploris.

La penso pri tio ke la kompatinda sentus sin senhelpa. Movis min al malĝojo, ĉar malkaŝiĝis al mi la origino de ŝia malsukceso. Oni volis edzinigi ŝin al maljuna bienarposedanto en la tagoj kiam ŝi konis min. Ŝi enamiĝis, kiel nepubera, al kuzo sia, palaĉa kaj febla kun kiu ŝi sekrete engaĝiĝis; poste aperis mi, kaj alarmita la maljunulĉo pro la risko ke la kuzo ŝtelu la ĉasitaĵon, multobligis la multekostajn donacojn kaj mallarĝiĝas la sieĝon, kun la helpo de entuziasma parencaro. Tiam, Alicia, serĉanta la liberiĝon, lanĉis sin en miajn brakojn.

Sed la danĝero ne estis pasinta,: la maljunulo, spite de ĉio, volis edziĝi al ŝi.

—Lasu min! —Ripetis ŝi, ĵetante sin el la ĉevalo—. De vi mi volas nenion! Mi iros piede , serĉi en tiuj ĉi vojoj karitatan animon! Mizer-kora, nenion mi volas de vi!

Mi, kiu jam vivis sufiĉe por scii ke ne estas saĝe respondi al kolera virino, restis muta, agrese muta, dum ŝi, sida sur la gazono, per temanta mano deŝiris plenmanojn de herbo.

—Alicia, tio ĉi pruvas al mi ke vi neniam amis min.

—Neniam!

Kaj turnis la okulojn al alia parto.

Plendis ŝi poste pri la senhonto per kiu mi trompis ŝin.

Ĉu ví kredas ke mi ne rimarkis viajn persekutojn al la knabino de tie malsupre? Kaj tiom da kaŝemo por ŝin delogi! Kaj disputi kun mi ĉar la prokrasto obeis al san-difektoj? Lasu min! Al Kasanaro, neniam; kaj, kun mi, nek al la ĉielo!

Tiu ĉi riproĉo kontraŭ mia nefideleco ruĝigis min. mi ne sciis kion diri. mi estus dezirinta ĉirkaŭbraki Alician, dankante ŝin siajn ĵaluzojn per adiaŭa ĉirkaŭbrako. Se ŝi volis ke mi forlasu ŝin, ĉu mi havis la kulpon?

Kiam mi deĉevaliĝis por improvisi klarigon, ni vidis descendi laŭ la deklivo viron kiu galopis niadirekten. Alicia, perturbata, tenis sin de mia brako.

La ulo, deseliĝinte mallongdistance, avancis kun la bulĉapelo en la mano.

—Ĝentlemano, lasu min diri unu vorton.

—Ĉu mi? —respondis min per energia voĉo.

Jes, sinjoro — kaj surmetante baltee la ponĉon, transdonis al mi volvitan paperon. —Okazas ke mia baptopatro ordonas sciigi vin.

—Kiu estas via baptopatro?

—Mia baptopatro, la Urbestro.

Tio ĉi ne estas por mi —mi diris, redonante la paperon, ne leginte ĝin.

Tute ne. Mi iras kiel Intendanto al Vilavicencio[6] kaj tiu ĉi sinjorino estas mia edzino.

Aŭskultante tiajn asertojn, li restis en hezito.

—Mi kredis —li balbutis—, ke estis kaj kostoj la stampistoj de moneroj. De la branĉarejo*** oni sendis ordonon al la vilaĝo por ke la aŭtoritatuloj akompanu vin, sed mia baptopatro estis en la fazendo, ĉar li malfermas la urbestrejon dum la tagoj de bazaro, kaj kiel mi estas unika komisaro...

Sen doni tempon por aliaj klarigoj, mi ordonis la li apudiĝi al la ĉevalo de la sinjorino. Alicia, por okulti la palecon, vualigis sian vizaĝon per la gazo de la ĉapelo. La neoportunulo vidis nin ekiri, sen prononci vorton. Sed, subite, surrajdis la ĉevalinon, kaj lokiĝanta sin en la ŝarĝoselo kiu taŭgis al li kiel selo, li alflankiĝis al ni ridetanta:

—Via moŝto, subskribu la sciigon por ke mia baptopatro vidu ke mi plenumis. Subskribu kiel Intendanto.

—Ĉu vi havas plumon?

—Ne, sed antaŭe ni trovos ĝin. Okazas ke, kontraŭkaze, la urbestro arkivado min[7]

—Kion vi volas diri? — respondis mi sen halti.

Povu esti ke via moŝto helpu min, se estas vero ke vi iras kiel dungito. Mi havas la neoportunaĵon ke oni imputis al mi la ŝtelon de bovidino kaj oni metis min en la malliberejo, sed mia baptopatro donis al mi la vilaĝon kiel malliberejon, kaj poste ĉar mankis Komisaro, li faris la honoron al mi. Mi nomiĝas Pepe Morillo Nieto, kaj por malbona nomo oni alnomas min «Pipa».

La ĉevalŝtelisto, parolaĉema, iradis ĉe mia dekstra flanko, rakontanta siaj suferojn. Li petis la valizon de miaj vestaĵoj kaj trametis ĝin en la ŝarĝoselo, sur siaj femuroj, gardante ke ĝi ne falu.

—Mi ne havas kun kio aĉeti decan ponĉon, kaj la situacio kondukis min Vivi nudpieda. Ĉi tie, kie viaj kostoj vidas, tiu ĉi ĉapelo havas pli ol du jarojn, mi trovis ĝin de Kasanaro.

Alicia, aŭskultinte tion ĉi, turnis al la viro la timemajn okulojn.

—Ĉu vi loĝis en Kasanaro?

—Jes, via moŝto, kaj mi konas la Ebenaĵon[8] kaj la kaŭĉukejojn de Amazono. Multe da tigro kaj multe da serpento mi mortigis kun la helpo de Dio.

Tiam ni trovis mulistojn kiuj kondukis siajnjn mularojn. Pipa petegis al ili:

—Bonvolu pruntedoni al mi krajonon por subskribeto.

—Ni ne portas tion.

—Zorgu ne paroli al mi pri Kasanaro kiam ĉeestas la sinjorino — mi diris al li mallaŭtevoĉe—. Sekvu kun mi kaj je la unua ŝanco vi donos al mi persone la informojn kiuj povos esti utilaj al la Intendanto.

La damninda Pipa parolis kiel eble multe, malŝparante hiperbolojn. Li tranoktis kun ni proksime de Vilavicencio, fariĝinte paĝio de Alicia, kiun lia parolaĉado distris. Kaj tiu nokto li forflugis, ŝtelinta mian selitan ĉevalon.

***

Kiam mía memoro strebis per tiuj ĉi rememoraĵoj, ruĝeca Helo subite ekbrulis. Estis fajro de senforma reflekso, situanta je malmulte da metroj de la hamakoj, por eviti la gvatadon de la tigro kaj aliajn noktajn riskojn. Surgenue antaŭ ŝi kvazaŭ antaŭ diaĵo, sinjoro Rafo blovis ĝin per sia bru-spiro.

Dume, daŭris la silento de la melankoliaj solecon, kaj en mia spirito penetris sensaĵon de senfineco kiu fluis el la proksimaj konstelacioj.

Kaj alian fojon mi rememoris. Kun la vanuigita horo alfundiĝis senespere la duono de mia esto, kaj jam mi devis komencigi novan vivon, malsimilan de la antaŭa, kompromitante la ceteron de mia juneco kaj eĉ la kialon de miaj iluzioj, ĉar kiam ili ekflorus jam ne estus, eble, al kiu ili oferi, aŭ nekonataj dioj okupus la altaron al kiu oni destinis ilin. Alicia pensus la samon, kaj tiel same kiel tio taŭgus min kiel rimorso, estis la konsolo de mia aflikto, la kunulino de mia bedaŭro, ĉar li iris ankaŭ, kiel la semo en la vento, sen scii kien kaj kun timo de la tero kiu atendis ŝin.

Sendebe, estis ŝi de pasia karaktero: el sia timideco triumfis kelkfoje la decido trudata de la neripareble aĵoj. Pentis ŝi aliajn fojojn ĉar ŝi ne englutis venenon.

— Kvankam mi ne amas vin kiel vi volas —ŝi diris—, ĉu vi ĉesos esti por mi la viro kiu eltiris min el la nesperteco por liveri min al la misfortuno? Kiel mi povos forgesi la rolon kiun vi ludis en mia vivo? Kiel vi povos pagi al mi kion vi al mi ŝuldas? Ne estos enamiĝinta kamparaninojn en la gastigejo nek farante ke mi deziregu vian apogon por forlasi mi poste. Sed se tio ĉi estas kion vi pensas, ne iri malproksime de Bogoto, ĉar vi jam konas min. Vi respondecos!

—Kaj ĉu vi scias ke mi estas ridinde malriĉa?

—Tro multe oni ripetis ĝin al mi kiam vi vizitadis min. La protekto kiun mi nun petas al vi ne estas tiu de via mono, sed tiu de via koro.

—Kial vi petegas al mi kion mi hastis oferti al vi spontanee? Por vi mi lasis ĉion, kaj lanĉis min al la aventuro, tiajn ajn estus la rezultoj. Sed ĉu vi havos kuraĝon suferi kaj kunfidi?

—Ĉu mi ne faris por vi ĉiujn oferojn?

Sed vi timas Kasanaron.

—Mi timas ĝin por vi.

—La malfavoro estas unu sola kaj ni estos du!

Tia estas la diálogo kiunni havis en la donaco de Vilavicencio la nokton kiam ni atendis la ĉefon de la Ĝendarmaro. Esti tiu ĉi ulaĉo duonblankhara kaj kompakta, kakivestita, de nedreseblaj lipharoj, kaj brandema mieno.

—Sanon, sinjoro —diris mi al li malestime kiam li apogis sian sabron en la sojlo.

—Ho, poeto!, Tiu ĉi knabino estas inda fratino de la muzoj! Ne estu egoisma kunla amikoj!

Kaj ĵetis haladzon de etanolo en mia vizaĝo.

Frotante sin al la korpo de Alicia kiam li lokis sin en la benko, li spiregaĉis, prenante ŝin de la pugnoj:

—Kia bela junulino! Ĉu vi jam ne memoras pri mi? Mi estas Gámez Roca, la generalo Gámez Roca! Kiam vi estis malgranda mi ofte sidigis vin sur miaj genuoj.

Kaj klopodis sidigi ŝin denove.

Alicia, ŝanĝiĝinte, esploris:

—Insolenta, insolente! —kaj puŝis lin for.

—Kion vi volas? —mi gruntis, fermanta la pordojn. Kaj mi degradis li per kraĉaĵo.

—Poeto, kio estas tio? Ĉu vi respondas tiel al la nobleco de tiu kiu ne volas ĵeti vin en la malliberejon?

Antaŭ ol li finu, per kolera evit-movo, mi demetis de Alicia unu el ŝiaj ŝuoj kaj ĵetante ĝin al la divid-muro, mi atakis lin per batoj de kalkunumo en la vizaĝo kaj en la kapo. La ebriulo, balbutante***, disfalis sur la rizosakoj kiuj okipis la angulon de la salono.

Tie li ronkis post duonhoro, kiam Alicia, sinjoro Rafo kaj mi, fuĝis serĉe de la senfinaj ebenaĵoj.

***

—Ĉi tie estas la kafo —diris sinjoro Rafo, starante antaŭ la musreto—. Eklertiĝu, infanoj, ke ni estas en Kasanaro.

Alicia salutis nin kun varma tono kaj pura anim-sento:

—Ĉu jam volas eliri la suno?

—Ĝi ankoraŭ prokrastiĝas: la ĉareto de la steloj apenaŭ atingas la monteton —kaj sinjoro Rafo signalis al ni la montaron, dirante: «Ni adiaŭu ĝin, ĉar ni ne vidos ĝin denove. Restas nur ebenaĵoj, ebenaĵoj, ebenaĵoj.

Dum ni eltrinkis la kafon, alvenis al ni la vaporo de la frumateno,la odoro je veprejo[9]***, je fosita sulko, je lignaĵoj ĵus dehakitaj, kaj sin insinuis la leĝeraj susuroj de la ventumiloj de la «moriĉoj»[10]***. Foje, sub la stela travidebleco, kapbalanciĝis*** iu palmo klinante sin al oriento. Neatendita ĝojo ŝveligs niajn vejnojn, samtempe kiam niaj spiritoj, dilatitaj kiel la pampo, ascendis dankoplenaj pro la vivo kaj la kreitaĵaro.

—Estas ĉarma Kasanaro —ripetadis Alicia—. Mi ne scias per kia miraklo, ĉe la ekpaŝo en la ebenaĵon, malpligrandiĝis la angoro kiun ĝi inspiradis al mi.

—Okazas ke —diris sinjoro Rafo— tiu ĉi tero instigas onin ĝui kaj suferi ĝin. Tie ĉi, eĉ la mortanta deziregis la grundon en kiu li putros sin. Estas la dezerto, sed neniu sentas sinsola: estas niajfratojlasuno, la vento kaj la ŝtormo. Oni ilin ne timas nek oni ilin kondamnas.

Diri te tio ĉi, demandis al mi sinjoro Rafo ĉu mi estis tiel bona rajdisto kiel mia patro, kaj tiel kuraĝa en la danĝeroj.

—Kion oni heredas oni ne ŝtelas —respondis mi fanfarone, dum Alicia, kun la vizaĝo lumigita per la splendo de la fajro, ridetis fid-plene.

Sinjoro Rafo havis pli ol sesdek jarojn kaj estis kunulo de mia patro en iu kampanjo. Li ankoraŭ konservis la dignecon kiu denuncas al kelkaj personoj kiuj perdas kategorion. La barbo blankhara, la okuloj trankvilaj, la kalvo brila, estis convenaj al lia meza alteco, kontaĝiga je impatio kaj bonkoreco. Kiam li aŭdis min nomon en Vilavicenco, kaj li sciis ke mi estus arestota, li iris serĉi min kun la bona novaĵo pri tio ke Gámez kaj Roca ĵuris al li interesiĝi pri mi. Ekde nia alveno lia ĉetis barojn*** por ni, atentante la mendojn de Alicia. Li ofertis al ni esti nia voj-konanto ire kaj revene, kaj ke ĉe lia reveno de Araŭko[11] li alvenus serĉi nin en la brutar-bieno de kliento lia, kie ni restus gastiĝantaj dum du monatoj.

Hazarde, li troviĝis en Vilavicenco, preta eliri al Kasanaro. Post lia ruiniĝo, vidva kaj malriĉa, li sentis kor-inklinon al la Ebenaĵoj, kaj, per la mono de lia bofilo, trairis ilin jare, kiel brut-bredisto kaj pomalgranda komercisto. Neniam li aĉetis pli ol kvindek brutojn, kaj tiam pelis kelkajn ĉevalaĉojn al la fundaciones*** de basa Meto[12] kaj du mulojn ŝargitaj de aĉaĵoj.

—Ĉu vi reasertiĝas en la konfido ke ni estas liberaj de la juĝ-esploroj de la Generalo?

—Sen ajna dubo.

— Kian ektimon donis al mi tiu kanajlo! — komentis Alicia—. Pensu ke mi tremis kiel merkuro. Kaj aperi je la noktomezo!

Sinjoro Rafo tributis al mia aŭdaco feliĉa aplaŭdon: estis mi la viro por Kasanaro!

Dum li parolis, li estis malliganta*** la ĉevalojn kaj metante al ili la kap-rimenojn***.

—Tial do la menciita Pipa estas ebenaĵa ruzulo, ĉu? —mi demandis al sinjoro Rafo.

—Li estas pli ruza ol la voj-rabistoj; diversfoje fuĝinto, post kuraci siajn febrojn en la malliberejoj, li revenas kun pli granda aŭdaco por praktiki la piratadon. Li estis iam kapitano de sovaĝaj indianoj, scias lingvojn de diversaj triboj kaj estas remisto kaj bovisto.

—Kaj tiom kaŝema, kaj tiom hipokrita kaj tiom servila —notis Alicia.

—Havis vi la bonŝancon ke li ŝtelis al vi nur unu ĉevalon. Proksime de ĉi tieeble li estos...

Alicia rigardis min nervoze, sed ŝi trankviligis siajn zorgojn per la anekdotoj de sinjoro Rafo.

Kaj la aŭroro aperis antaŭ ni; ne rimarkinte la ĝustan momenton, ekflosadis sur la herbarejoj rozkolora vaporo kiu ondis en la atmosfero kiel leĝera muslino. La steloj ekdormiĝis en la foreco de la opalo, sur la sama nivelo de la tero, aperis bunt-delikata ĉielo ekbruligita, penik-tuŝo violenta, koagulaĵo de rubeno. Sub la gloro de la matenruĝo fendis la aeron la anasoj de skandala blekado, la senurĝaj ardeoj kiel flosantaj flokoj, la smeraldaj psitakoj de tremanta flugo, la multkoloraj araoj. Kaj el ĉie, el la herbarejo kaj el la spaco, el la marĉejo kaj el la palmo, naskiĝadis ĝojoplena zefiro kiu estis vivo, estis akcento, heleco kaj kor-bato. Dume, en la ĉiel-ruĝo kiu malfermadis sian nemezureblan baldakenon, ĵet-falis la unua suna ekbrilo, kaj, malrapide, la astro, senmezura kiel kupolo antaŭ la miro de la taŭro kaj la sovaĝ-besto, ruliĝis sur la ebenaĵoj, ruĝiĝinte antaŭ ol ascendi en la bluon.

Alicia, ĉirkaŭbrakante min larmo-hava kaj frenez-senta, ripetadis tiun ĉi preĝon:

—Mia Dio! Mía Dio! La suno!, la suno!

Poste, ni, daŭrigante la marŝadon, enprofundiĝis en la senmezurecon.

***

Iom post iom la ĝojo de niaj langoj ekcedis al la laceco. N faris multnombrajn demandojn kiujn sinjoro Rafo respondis kun aŭtoritateco de spertulo. Ni jam vivis kio estis «mata»[13], «caño»[14], «zural»[15], kaj fine Alicia konis la cervojn. Ĝis duona dekduo da ili paŝtis en marĉejo, kaj kiam ili flaris nin, rektigis al ni iliajn disdegnajn orelojn.

—Ne malŝparu la kuglojn de revolvero —ordonis sinjoro Rafo—. Kvankam vi vidas la bestaĉojn proksime, ili estas je pli ol kvincent metroj. Fenomenoj de la regiono.

Malfaciliĝadis la konversacio ĉar sinjoro Rafo iris kiel "antaŭanto", portante "dekstremane" ĉevalon, post kiu trotis la aliaj en la retostitaj herbarejoj. La varma aero brilis kiel metala lameno, kaj sub la spegulo de la atmosfero, en dezerta ĉirkaŭaĵo , insinuis sin for la nigreca maso de monto. Dum momentoj oni aŭdadis la vibradon de la lumo.

(nelegebla teksto)

La ĉevaloj kiuj iris malligitaj, orientiĝante sin en en la ebenaĵo, komencis galopi je konsiderinda distanco de ni.

—Ili jam flaris la trinkejon —observis sinjoro Rafo—. Ni ne alvenos al la mata[16] antaŭ ol duonhoro; sed tie ni varmigos la provianton.

Ĉirkaŭis la monton inunditaj marĉoj, kies surfaco suriris akvaj birdetoj kiuj blekadis balanciĝante la voston. Post granda ĉirkaŭiro, kaj preskaŭ laŭ kontraŭa flanko, ni penetris la veprejon ĉirkaŭirante la ŝlimejon, kie drinkis la ĉevalojn kiujn mi ligis en la ombro. Purigis sinjoro Rafo per maĉeto[17] la trud-herbojn proksime de grandega arbo, troornamata de flavaj festonoj, el kie pluvis, por timego de Alicia, nedanĝeraj kaj verdecaj vermoj. Instalinte la hamakon, ni kovris ĝin per ampleksa muŝ-reto, por defendi ŝin de la abeloj kiuj alkroĉiĝis en la krispoj, avidaj elsuĉi ŝian ŝviton. Fumis poste la konsoliga fajro kaj ĝi redonis al ni la trankvilecon.

Enmetis mi en la fajron la brul-lignon kiujn lanĉis al mi sinjoro Rafo, dum Alicia ofertis al mi ŝiajn.

—Tiuj oficoj me apartenas al vi.

—Ne igu mi perdí la paciencon, mi jam ordonis ke vi ripozu, kaj vi devas obei!

Ĉagrenas pro mia sinteno, ŝi ekbalanciĝis, laŭ la impulso kiun Sia piedo donis al la hamako***. Sed kiam ni iris serĉi akvon, ŝi petegis al mi ke mi ne lasu sin sola.

—Venu, se vi volas —mi diris al ŝi. Kaj ŝi postsekvis nin laŭ pado plena je trd-herboj.

La laguneto de flavecaj akvoj estis kovrata de mortaj folioj. Tra ili naĝis testudetoj nomataj «galapagoj», elmetantaj la ruĝecajn kapojn; kaj ĉi tie kaj tie, la kajmanaĉoj, nomataj «kaĉiroj»[18], elmontris sur la denso-supraĵo de la marĉo la senpalpebrajn okulojn. Ardeoj meditema, subtenataj per unu piedo, per subita bekobato falĉis la malĝojegan marĉon, kies malignaj** elvaporiĝoj flosis sub la arboj kvazaŭ funebra vualo. Tranĉinte branĉon, mi kliniĝis por balai per ĝi la akvajn vegetaĵaron, sed sinjoro Rafo haltigis min , rapida kiel la krio de Alicia. Estis emerĝinte oscedanta por kapti min la serpento «guio»[19], korpulenta kiel trabo, kiu per la pafoj de mia revolvero mergiĝis agitante la marĉon kaj superbordigante ĝin en la marĉo-bordoj.

Kaj ni revenis kun la kaldronoj vakuaj.

Kaptita de la paniko, Alicia klinis sin tremanta sub la muŝ-reto. Ŝi havis svenojn***, sed la biero mildigis la naŭzojn. Kun ne malpli granda ektimo mi komprenis kio okazis alŝi, kaj sen scii kiel, ĉirkaŭbrakante la futuran patrinon, mi priploris ĉiujn miajn misfortunojn.

***

Vidinte ŝin dorma, mi apartiĝis kun sinjoro Rafo kaj sidinte sur radiko de arbo, mi aŭskultis liajn neforgeseblajn konsilojn:

Ne konvenis, dum la vojaĝo, averti ŝin pri la stato en kiu ŝi estis, sed mi devus ĉirkaŭi sin per ĉiajn eblaj zorgoj. Ni farus mallongajn etapojn kaj returnus al Bogoto antaŭ tri monatoj. Tie la aferoj havus alian aspekton***.

Cetere, la filoj leĝaj aŭ neleĝaj havas saman originon kaj estas amataj same. Afero de la medio***. En Kasanaro tiel okazis.

Li ambiciis iam fari brilan geedziĝon, sed la destino markis al li neantaŭvidatan vojon: la junulino kun kiu li vivis tiutempe, povis superi la revitajn edzinon, ĉar, juĝinte sin malsupra, ornamais sin per la modesteco kaj ĉiam kredis sin ŝuldanto de troo da bono. Ĉi tiel, li estis pli feliĉa en la hejmo de sia frato, kies kunulino, sklava de la pergamenoj kaj de la sociaj mensogoj, inspiris al li la hororon al la altaj familioj, ĝis kiam li revenis al la simpleco favorata per la divorco.

Oni devus retroiri en la vivo antaŭ neniu konflikto, ĉar nur alfrontante ilin de proksime oni vidas ĉu ili havas solvon. Estis vero ke mi antaŭvidis la skandalon de miaj parencoj se mi metus Alician sur mia dorso aŭ se mi kondukus ŝin al la altaro. Sed oni ne devus rigardi tiom for ĉar la timoj iras trans la ebloj. Neniu povus certigi al mi ke mi naskiĝis por esti edzigita, kaj kvamkam tiel estus, kiu povus doni al mi edzinon malsimila al tiu signalitaj de mia sorto? Kaj Alicia, ien kio ŝi ne indus? Ĉu ŝi ne estis inteligenta, bone edukita, sensfekta kaj de honesta deveno? En kiu kodo, en kiu skribaĵo, en kiu scienco mi estis lerninta ke la antaŭjuĝoj regas sur la realaĵoj? Kial estis mi pli bona ol alaj, sed ne pro miaj faritaĵoj? La homo de talento devas esti kiel la morto, kiu ne konas kategoriojn. Kial Kelkaj junulinoj ŝalnis al mi tiom alr-rangaj? Ĉu pro senpripensa konsento de la publiko kontaĝis al mi sian stultecon: eble pro la brilo de sia riĉeco? Sed tiu ĉi, kiu ofte naskiĝas de malhelaj fontoj, ne estis ankaŭ relativa? Ĉu ne estas malriĉegaj niaj potenculoj kompare kun tiuj de ekstere? Ĉu mi ne trafus en la ora mez-aĝo relativan riĉecon? En tiu ĉi kazo, ĉu estus gravaj por mi la aliaj, kiam ili venis serĉe de mi kun la incenso? Vi havas nur unu ĉefan problemon, en kies flanko ĉiuj aliaj superfluas: akiri monon por subteni la modestecon dece. La cetero venas aldone.

En silento, mi meditadis*** mense la kialojn kiujn mi aŭdis, separante la veron de la troigo.

—Sinjoro Rafo —mi diria al li—, mi rigardas la aferojn laŭ alia aspekto, ĉar la konkludoj de vi, kvankam fundamentataj, ne maltrankviligas min nun: ili estas en la horizonto, sed malproksime. Rilate al Alicia, la plej grandan problemon portas mi, kiu ne enamiĝinta, vivas kvazaŭ estus anstataŭanta mia nobleco kion ne povas doni la tenero, kun la intima konvinko ke mia kavalira idiosinkrazio puŝus min ĝis la ofero, al*** damo kiu ne estas mia, por amo kiun mi ne konas.

Famon de Sindona galantulo mi gajnis en la animo de multaj virinoj, dank' al la kutimo ŝajnigi, por ke mia animo sentu sin malpli sola. Ĉie mi iris serĉe de tio en kio distrigi mian nekonformecon kaj mi iris bonfide, anhelante renovigi mian vivon kaj savi min de la perverseco: sed, kie ajn mi metis mian esperon, mi trovis bedaŭrinda vakuon, plibeligitan de la fantazio kaj forneitan de la elreviĝo. Kaj tiel, trompante min per mia propra vero, mi sukcesis koni ĉiujn pasiojn kaj mi suferas ĝian trosaton, kaj mi daŭras misorientita karikaturigante la idealon por segesti min per la penso ke mi estas proksima al la elaĉeto. La ĥimero kiun mi persekutas estas homa, kaj mi bone scias ke de ĝi eliras la vojoj por la triumfo, por la bonestado kaj por la amo. Sed estas pasantaj la tagoj kaj estas velkanka mia juneco sen tio ke la iluzio rekonu mian vojon; kaj vivinta inter senafektaj virinoj, mi ne estas trovinta la senafektecon, nek inter la anamiĝantinoj la amon, nek la fidon inter la kredantinoj. Mia koro estas kiel ŝtono kovrita de musko, kie neniam mankas larmo. Hodiaŭ vi vidis min plori, ne pro malforteco de la animo, ke sufiĉe da rankoro mi havas en la vivo: mi ploris pro miaj trompitaj aspiroj, pro miaj vualigitaj revoj, pro tio kio mi estis, pro tio kio mi neniam plu estos!

Iom post iom mi levis mian voĉon kaj komprenis ke Alicia estis veka. Mi alproksimiĝis silentpaŝe kaj malkovris ŝin en aŭskulta sinteno.

—Kion vi volas? —midiris al ŝi. Kaj ŝia silento konfuzis*** min.

Estis nepre daŭrigi la marŝon ĝis la najbara «moriĉalo»***[20]laŭ decido de sinjoro Rafo, ĉar la mato*** estis ekstreme danĝera: je multaj leŭgoj ĉirkaŭe, nur en ĝi trovis akvon la bestoj kaj nokte alvenadis la sovaĝ-bestoj. Ni eliris el ĝi, paŝon post paŝo,kiam la posttagmezo komencis suspiri kaj sub la lastaj ĉiel-ruĝoj ni preparis nin por la restado. Dum sinjoro Rafo ekbruligis la fajron, mi retiris min en la veprejojn por alligi la ĉevalojn. La venteto de la noktiĝo refreŝigis la dezerton, kaj subite, laŭ neegalaj intertempoj, alvenis al miaj oreloj io kvazaŭ lamento de virino. Instinkte, mi pensis pri Alicia, kiu alproksimiĝante demandis al mi:

Kion vi havas? Kion vi havas?

Kunigitaj poste, ni sentis la ploretantan lamentadon, turnataj al la flanko el kie ĝi venis, sen sukcesi desĉifri la misteron: palmo de macanilla***[21]. svelta kiel peniko, obeante la venteto, plorigis siajn franĝojn en la krepusko.

***

Ok tagoj poste ni ekvidis la setlejo La Maporita. La lageto proksima al la kortoj oriĝis la suno. Grandegaj laniarioj venis renkonti nin, per teriraj bojoj, disirigis la ĉevalojn. Antaŭ la rustika pordo de la enirejo, kie sunumis sin beja ĉevalo***, ekkriis sinjoro Rafo, ekstaranta sur la piedingoj:

—Laŭdata estu Dio!

—... Kaj lia sanktega patrino —respondisvoĉo de virino.

—Ĉu ne estas kiu venu fortimigi la hundojn?

—Jam tuj.***

—Ĉu la infanino Griselda?

—En la canno***.

Kontentaj ni observis la purecon de la korto, plena je caracuchos[22]***, imorteloj, nerioj, papavetoj kaj aliaj plantoj de la tropiko. Ĉirkaŭ la horto donis refreŝigon la platanujaroj, de susuraj kaj rompitaj folioj, ene de la barilo de bambuo kiu protektis la loĝejon, sur kies firsto elmontris siajn bel-brilon pavo.

Fine, kaduka mulatino ekvidiĝis ĉe la pordo de la kuirejo, sekiganta la manojn per la rando de la subjupo.

—Huŝ, tju! —li iris, ĵetante ŝelon al la kokinoj kiuj gratadis la bedon—. Eniru, ke la infanino Griselda banas sin. La hundoj ne mordas, ili jam mordis!

Kaj li reiris al siaj taskoj.

Sen atestantoj, ni okupis la ĉambro kiu taŭgus kiel salono, kie ne estis alia ilaro ol du hamakoj***, unu rosto-krado, du benketoj, tri kofroj kaj unu kudro-maŝino «Singer». Alicia, sufokita, balanciĝis troigante la lacecon, kiam eniris la infanino Griselda, nudpieda, kun la bankostumo*** sub la brako, la kombilo en la har-flanko kaj la sap-brikoj en duonkalabaso.

Pardonu vi —ni diris al ŝi.

—Vi havas je viaj ordonoj la domaĉon*** kaj la personon. Ho! Ĉu ankaŭ venis Don Rafaelo? Kion li faras en la ramaa***?

Kaj elirante el la korto , diris al li familie***:

Ventokapa, ĉu vi forgesis denove la kajeron***? Mi tigriniĝis*** kontaŭ vi. Ne diru al mi tion***, ĉar ni kverlos.

Estis ŝi hembra*** brunhaŭta kaj fortika, nek alta nek malalta kun diketa*** vizaĝo kaj simpatiaj okuloj. Ŝi ridis montranta la larĝajn kaj albisimos*** dentojn, dum ŝia hacendosa*** mano eĉprimia*** la gutantajn hararojn sur la elbroĉita corpinno***. Returnante** al ni demandis:

—Ĉu oni jam aloortis al vi kafon?

—Vi vane molestiĝas***...

—Tiana, Bastina, kio okazis?

Kaj sidinte en la chinchorro*** apud Alicia, demandis al ŝi ĉu la diamantoj de ŝiaj orelringoj*** estis "laŭleĝaj"*** kaj ĉu ŝi havis aliajn por vendi.

—Sinjorino, se vi ŝatas ilin...

—Mi ŝanĝas ilin kontraŭ*** maŝino.

—Ĉiam lerta*** por la negocoj —galanteo*** Don Rodolfo. —Naa![23] Okazas ke ni kolektiĝas por forlasi la teron.

Kaj per varma akcento li referis, ke Barrera venis por preni homojn por la kaŭĉukejoj en Viĉado[24].

—Tio estas ŝanco por plibonigo: ili donas manĝaĵon kaj kvin pesojn po tago. Mi tiel diris al Franco

—Kaj kiu Barrera estas la engaĝisto? —demandis don Rafo.

—Narciso Barrera, kiu alportis varojn kaj "ormonerojn" por doni kaj gastigi.

—Ĉu vi kredas tiun rakonton?

—Silentu, don Rafo. Ne senkuraĝigu Fidelon! Li jam proponis antaŭan monon, sed li ne decidis forlasi tiun malordigon! Li pli ŝatas la bovinojn ol la edzinon! Kaj ni estas kristianiĝis en Pore, ĉar ni estis nur militiste edziĝintaj.

Alicia, rigardante min de flanko, ridis.

—Infanino Griselda, tiu vojaĝo povas rezultigi kontraŭaĵon.

—Don Rafo, tiu kiu ne riskas, tiu ne sukcesas. Diru al mi, ĉu estas valoro en la engaĝo, kiu entuziasmigis ĉiujn. Ĉar tie en la hato*** ne restos homoj. La maljunulo devis peti ilin, por ke ili helpu fini la brutan laboron. Neniu volas fari ion! Kaj ili havas joropo-vesperojn!... Sed supozu: estas Clara tie... Mi malpermesis al Fidel resti tie, kaj li ne obeas min. Li foriris de lundo. Mi atendas lin morgaŭ.

—Ĉu vi diras, ke Barrera alportis multon da varoj? Kaj ĉu li donas ilin malmultekostaj?

—Jes, don Rafo. Ne valoras malfermi viajn monujojn. Ĉiuj jam aĉetis. Ĉu li alportis la kajerojn de la moj*** kiam mi plej bezonis ilin? Mi devas kunporti bonan vestaĵon.

—Mi kunportas unu por vi.

—Dio vin rekompencu!

—La maljunulino Sebastiana, plensulka kiel seka figo, kun griza kapo kaj tremantaj brakoj, alportis al ni maldolĉan kafotasetojn, kiujn nek Alicia nek mi povis trinki, kaj kiujn don Rafo gustumis verŝante ilin en la taseton. Infanino Griselda rapide alportis malhelan mielon, kiun ŝi elprenis el karafo, por dolĉigi la trinkaĵon.

—Multan dankon, sinjorino.

—Kaj ĉi tiu bela junulino estas via edzino? Ĉu vi estas la bofilo de don Rafo?

—Tiel mi sentas min.

—Ĉu vi ankaŭ estas "tolimanoj"?

—Mi estas el tiu provinco; Alicia, bogotana.

—Ŝajnas, ke vi iras al iu joropo, laŭ via aspekto. Kian belan vestaĵon kaj bonajn ŝuojn vi havas! Ĉu vi mem kudris tiun veston?

—Ne, sinjorino, sed mi komprenas iom pri kudrado. Mi pasigis tri jarojn en lernejo, partoprenante en la lecionoj. —Ĉu vi instruas min? Ĉu ne estas vero, ke vi instruas min? Por tio mi aĉetis maŝinon. Kaj rigardu kiom da luksaj ŝtofoj mi havas ĉi tie. Barrera donacis al mi ilin la tagon, kiam li venis por vidi nin. Li donis ankaŭ al Tiana. Kie estas via?

—Ĝi pendas sur la "vesthoko". Tuj mi ĝin alportos.

Kaj li eliris.

—Infanino Griselda, ekscitita pro tio, ke Alicia proponis instrui ŝin pri tajlorado, liberigis la ŝlosilojn el la zono, kaj, malfermante la keston, montris al ni kelkajn vivkolorajn ŝtofojn.

—Tiuj estas ordinaraj ŝtofoj!

—Eĉ se esta nur ŝtofo, sinjoro Rafo, Barrera estas "rasgaísimo***". Kaj rigardu la vidojn de la "fabriko" en Viĉado, kie li volas nin kunporti. Diru neŭtrale ĉu ne estas beleco en tiuj konstruaĵoj kaj ĉu tiuj bildoj ne estas ĉarmaj. Barrera disdonis ilin ĉie. Rigardu kiom da mi havas ĉi tie sur la kesto.

Ili estis koloraj poŝtkartoj. Sur ili oni vidis domojn kun du etaĝoj, apud la monstra bordo de rivero, sur la balustradoj amashomoj amasiĝis. Vaporŝipoj elŝprucis fumon en la haveneto.

—Pli ol mil viroj loĝas tie kaj ĉiuj gajnas po funto en la tago. Mi intencas starigi helpon por la laboristoj. Pripensu kiom da mono mi prenos nur pro la amaso! Kaj kiom Fidel gajnos?... Rigardu, tiuj montoj estas la kaŭĉujoj. Bone diras Barrera, ke alia ŝanco kiel ĉi tiu ne prezentos sin.

—Kion mi bedaŭras estas senti min tiel disfalita; se ne, mi ankaŭ sekvas mian zambon*** —diris la maljunulino, buiwante sur la pordo-framo.

—Jen estas la ŝtofo, ŝi aldonis, mafaldante ruĝan lan-ŝtofon.

—En tiu ĉi vesto vi aspektos kiel flamanta bruligaĵo.

—Blankulo —li respondis al mi—; prefere ol nenion ŝajni.

—Iru— ordonis infanino Griselda—, serĉu al don Rafo kelkajn maturajn platanojn por la ĉevaloj. Sed unue diru al Miguel ke li ĉesu ripozi en la hamako, ĉar la febroj ne malaperas de li: ke li elverŝu la akvon el la kajako kaj zorgu pri la fiŝhoko, por vidi ĉu la piranjoj jam forvoris la logaĵon. Eble fiŝeto jam kaptiĝis. Kaj donu ion al ni por manĝi, ĉar ĉi tiuj blankuloj venas el malproksime. Venu ĉi tien, infanino Alicia, kaj malstreĉu la vestaĵon. En ĉi tiu ĉambro ni du restos.

Kaj starante antaŭ mi, ŝi aldonis kun fripona senhonto: Mi vin kunportos! Ĉu vi jam apartigis liton?

***

Mi vere bedaŭris don Rafaelon pro la malsukceso de sia negoco. Infanino Griselda pravis: ĉiuj jam proviziĝis je varoj. Tamen, du tagojn post nia alveno, venis el la fazendo maldikaj kaj pal-aspektaj viroj, kies humidaj seloj estis kaŝita per la lankapoto, kiun la rajdantoj lasis pendi sur siaj genuoj. De la alia flanko de la monteto ili petis krie la boaton kaj, kredante ke ili ne estis aŭditaj, pafis per la vinĉestro. Vidante ke nenio okazas, sen deĉevaliĝi ili paŝis sur siaj ĉevaloj kaj saltis en la rivereto, portante la vestojn kunligitajn sur la kapo.

Ili alvenis. Ili portis lanajn pantalonojn, maldensan ĉemizon nomitan "like’,"[25]kaj larĝajn kapelojn el bruna felto. Iliaj piedoj, nudaj, premis la stirringon per la granda piedfingro.

—Bonan tagon... —ili ekparolis kun melenkolia voĉo inter la bojadado de la hundoj.

—Estus pli bone, se ili mortigus nin pro esti ŝercemaj —diris fraŭlino Griselda.

Ni venas vidi la varojn...

—Antaŭen, sed lasu viajn pistolkojn*** eksteren.

La viroj malsuprensaltis de siaj ĉevaloj kaj, kun la bovaj ringoj el tordita porkharo, ili lligis la trot-ĉevalojn sub la samano ĉe la enirejo kaj progresis kun la lankapoto sur la ŝultro. Ĉirkaŭ la ledo, en kiu don Rafo etendis la aĉaĵaron, ili kliniĝis letargie.

—Rigardu la eksgterordinarajn diagonalojn; jen estas kelkaj garantiitaj tranĉiloj; konsideru tiun led-zonon, kun ingo por la revolvero, ĉio de unua klaso.

—Ĉu vi alportis ĥininon?

—Tre bonan, kaj pilolojn kontraŭ febro.

—Po kiom la fadeno?

—Dek centoj la faden-volvaĵo.

—Ĉu vi ne donus ĝin je kvin?

—Prenu ĝin po naŭ.

Ili ĉion tuŝis, esploris, komparis, preskaŭ senparole. Por scii ĉu ŝtofo sentinturiŝas, ili trempis per salivo siajn fingrojn kaj frotadis ĝin. Don Rafael, per la mezurilo, montris al ili ĉion, elĉerpante la laŭdojn por ĉiu afero. Nenio plaĉis al ili.

—Ĉu vi lasos al mi tiun poŝ-tranĉilo kontraŭ dudek realoj?

—Prenu ĝin.

—Ĉu mi donu la monon por la butonoj, kiun mi diris?

—Prenu ilin.

—Sed metu ankaŭ la pinglon por fiksi ilin.

—Prenu ĝin.

Tiel ili aĉetis bagatelaĵojn por du aŭ tri pesoj. La viro kun la karabeno, malknodante la finon de sia ŝultro-tuko, pasigis ormoneron: Kaj li faris soni ĝin kontraŭ la ŝtalo de sia pafilo.

—Vidu la interŝanĝojn!

—Kial ili ne aĉetas la ceteron?

—Al tiuj prezoj ne sufiĉas, eĉ por la karabeno. Iru al la la fazendo por vidi aferojn malmultekostegajn.

—Ĝis revido, do!

Kaj ili surĉevaliĝis.

—Saluton, kunulo, —kriis, returnante, la plej malbonaspekta—; Barrera sendis nin por forpreni la varojn, kaj estus pli bone se vi forlasus kun ili. Vi estas avertita: foriru kun ili! Se ni ne forprenas ilin nun, estas pro tio, ke estas tiel malmulte kaj tiel multekoste!

—Kaj kial forpreni ilin?— demandis don Rafo.

—Pro la konkurenco!

—Ĉu vi kredas, mizera, ke tiu maljunulo estas sola?— mi ekkriis, prenante tranĉilon, inter la teatraj gestoj de la virinoj.

—Rigardu— respondis la viro—: super mi, mia ĉapelo. Kvankam la tero estas granda, ĝi brulas sub miaj piedoj. Kun ne en estas la afero. Sed se vi volas, ankaŭ por vi estas!

Li, espronante la ĉevalon, ĵetis la aĉetitajn objektojn al mia vizaĝo, kaj forgalopis kun siaj kunuloj tra la ebenaĵo.

Tiun nokton, ĉirkaŭ la dek-unua, Fidel Franco venis al la domo. Kvankam la boato glitis sen bruo sur la profunda akvo, la hundoj tion sentis kaj tuj eksonis la alarmo.

—Tio estas Fidel, tio estas Fidel - diris infanino Griselda, stumblante en niajn hamakojn. Kaj ŝi eliris en la korton en ĉemizeto, envolvita de la kapo per malluma ŝalo, postsekvata de don Rafaelo.

Alicia, timante en la mallumo, komencis voki min el sia ĉambro:

—Arturo, ĉu vi sentis? Estas homoj alvenintaj!

—Jes, ne zorgu, vi ne venu! Estas la dommastro.

Kiam mi eliris en la liberan ĉielon sen kamizolo nek ĉapelo , estis grupo sub la bananarboj kiu portis brulantan torĉegon. La boat-ŝnuro sonis kiam ili albordiĝis, kaj du armilitaj viroj malsupreniris de la boato.

—Kio okazis tie ĉi?— diris unu, malvarme ĉirkaŭbrakanta la manon de infanino Griselda.

—Nenio, nenio! Kial vi aperas tiel malfrue?

—Kiuj gastoj alvenis?

—Don Rafael kaj du kunuloj, viro kaj virino.

Franco kaj don Rafo, post amika manpremo, reiris kun la aliaj al la kuirejo. —Mi estis tre alarmita, ĉar ĉi-nokte, kiam mi alvenis al la fazendo kun la bruejo, mi eksciis, ke Barrera sendis komisionon. Ili ne volis prunti al mi ĉevalon, sed tuj kiam la "festo" komenciĝis, mi kunportis la boaton de tie. Kial tiuj banditoj venis?

—Por forpreni mian "timon" - humile respondis don Rafo.

—Kaj kio okazis, Griselda?

—Nenio speciala! Preskaŭ estas tumulto, ĉar "blankvizaĝulo" staris antaŭ ili kun "blanktenilo" en la mano. Terure! Li timigis nin!

—Iru enen - subite aldonis la mastrino, pala, tremanta, kaj dum ili ricevis trinkaĵon de kafo - : pendi vian hamakon en la verando, ĉar mi estas en la ĉambro kun la sinjorino.

—Neniel: Alicia kaj mi loĝos en la densa branĉaro - mi diris, alproksimiĝante al la grupo.

—Vi ne ordonas ĉi tie - respondis infanino Griselda, penante rideti. - Venu, konu ĉi tiun ebenaĵulon, kiu estas mia.

—Via servanto— mi respondis, redonante la ĉirkaŭrakon.

—Povas kalkuli pri mi! Sufiĉas ke vi estas amiko de don Rafael.

—Kaj se vi vidus al kia granda virino li estas kunigita! Tiel ruĝa, kiel anakardo[26]! Kaj tiel lerta estas por tranĉi la sea***, kaj tiel modesta por instrui.

—Nu, ordonu al viaj novaj servistoj— ripetis Franco.

Li aspektis cenceño*** kaj pala, mezalta, kaj eble pli aĝa ol mi. Lia nomo kongruis kun lia karaktero, kaj lia fizionomio kaj liaj vortoj estis malpli elokventaj ol lia koro. Liaj trajtoj proporcitaj, lia akĉento kaj lia maniero manpremi montris, ke li estas viro de bona deveno, ne naskita sur la ebenaĵoj, sed alveninta al ili.

Ĉu vi devenas el Antiokio[27]?

—Jes, sinjoro. Mi faris iom da studoj en Bogoto, poste mi eniris la armeon, kaj poste ili metis min en la garnizono de Araŭko[28], kaj de tie mi dizertis pro disputo kun mia kapitano. De tiu tempo mi venis kun Griselda por varmigi tiun domaĉon, kiun mi ne forlasos por nenio en la vivo.— Kaj li emfazis—: Por nenio en la vivo!

Infanino Griselda, kun amara rideto, restis muta. Rimarkinte, ke ŝi estas en dormrobo, ŝi foriris kun la preteksto vestiĝi, portante en la kavo de la manplato kandellumon.

Intertempe, la maljuna Tiana flamigis la triŝtonan fajron, sur kiu pendis fera drato por kaldrono aŭ "marma[29]." Ĉe la varmeta palpebrumado de la fajrolumo ni sidiĝis en cirklo, sur la radikoj de bambujo aŭ sur kranioj de kajmanoj, kiuj funkciis kiel benkoj. La junulo, kiu alvenis kun Franco, rigardis min kun simpatio, tenante inter siaj nudaj genuoj sian du-tuban pafileton. Ĉar liaj vestoj estis malsekaj, li rulis sian kalsonetojn sur la nudaj suroj de fortikaj muskoloj. Li nomiĝis Antonio Correa kaj estis filo de Sebastiana, tiel larĝ-dorsa kaj tiel brust-fortikaa, ke li ŝajnis indiĝena idolo. —Patrino— li diris gratante sian kapon - kiu estis la entrudiĝema kiu alportis al la fazendo la klaĉon pri la varoj? —Tio havas nenion malbona: anoncante oni vendas. —Jes, sed kion li iris fari tie la posttagmezo, kiam la blankuloj alvenis? —Mi ne scias! Eble sendis lin infaninoino Griselda. Tiufoje estis Franco, kiu faris mokvizaĝon. Post mallonga silento li demandis: —Mulatino, kiom da fojoj Barrera venis? —Mi ne observis. Mi vivas okupita en mia kuirejo. Post kiam ni ĝuis la kafojn kaj don Rafael rakontis iun okazaĵon de nia vojaĝo, Franco denove demandis obeante sian obstinan koncerniĝon: —Kio okazis kun Miguel kaj Jesús? Ĉu ili serĉis la porkojn sur la ebenaĵo? Ĉu ili riparis la trabon de la kortopordo? Kiom da bovinoj ili melkis?

—Nur du de granda bovido. La aliajn infanino Griselda lasis liberi, ĉar jam komenciĝas pesto kaj la moskitoj mortigas la idojn.

—Kaj kie estas tiuj mallaboremuloj?

—Miguel estas febra. Mi ne scias, kiel fari la sanigilon: oni devas fortranĉi kvin foliojn de borago[30] , sed ekde la supro, ĉar ekde malsupre ili kaŭzas vomadon. Mi jam preparis la infuzaĵon, sed li ne volas trinki ĝin. Kaj tio, kvankam li devas foriri por la kaŭĉukujoj. Li ludadas kartojn kun Jesús, kaj tiu ja estas perdita pro foriri!

—Nu, ili tuj foriru, per la boato de la fazendo, kaj ne revenu plu. Mi ne toleras ĉe mia gastejo nek klaĉemulojn nek spionojn. Mulatino, montriĝu en la loĝejo kaj diru al ili, ke ili malokupiĝu: ili ne ŝuldas al mi, kaj mi ne ŝuldas al ili!

Kiam Sebastiana eliris, don Rafael demandis pri la stato de la fazendo: ĉu estis vero, ke ĉio estis en malordo?

—Ne estas eĉ ombro de tio, kion vi konis. Barrera ĉion misordigis. Tie ne eblas vivi. Estus pli bone, se oni bruligus ĝin.

Poste li rakontis, ke la laborojn estis ĉesigitaj, ĉar la kovistoj ebriiĝis kaj dividiĝis en grupojn por renkontiĝi en certaj lokoj de la ebenaĵo, kie sekrete ili aĉetis alkoholon de la protektitoj de Barrera. Foje ili lasis mortigi la ĉevalojn kaj sensence sin fordonis al la bovoj; aliaj lasis sin kapti per la ŝnuro, aŭ dum la kol-prenado[31] suferis mortigajn batojn; multaj ree festaĉis kun Clarita; tiuj ĉi lastimis la dorsojn de la brutoj en kurrajdjn konkursojn, kaj neniun korektis la malordon nek normaligis la situacion, ĉar antaŭ la allogaĵo de la venonta vojaĝo al la kaŭĉukejoj neniu pensadis labori, kiam li estis ĉe la sojlo de riĉiĝo. Tiel, nun restis mildaj ĉevaloj, sed nur ĉefe nedresitaj junĉevaloj, kaj ne plu estis bovistoj, nur festantoj; kaj la maljuna Zubieta, la posedaĵestro de la fazendo, ebria kaj podagra, tute sen scio pri tio, kio okazis, etendis sin sur la hamako kaj permesis al Barrera gajni monon je ĵetkuboj, permesis al Clarita doni alkoholon al li perbuŝe, kaj al la dungitararo de la engaĝisto buĉu eĉ kvin brutojn tage, forĵetante tiujn, kiuj ŝajnis ne sufiĉe dikaĵaj post deŝelado. Kaj por krono, la Guahibo indianoj de la bordo de Guanapalo[32], kiuj tra-sagis centojn da brutoj, atakis la setlejon de Hatico, forprenis la virinojn kaj mortigis la virojn. Dank' al tio ke la rivero haltigis la incendion, sed ĝis kelka nokto oni vidis la malproksiman briladon de la bruligitaĵo.

—Kaj kion vi intencas fari kun via setlejo? - mi demandis.

—Defendi ĝin! Kun dek bonaj kavaliroj, bone armiĝintaj, ni ne lasos indianojn vivaj. En tiu momento revenis Sebastiana:

—Ili foriris jam - ŝi diris.

—Patrino, zorgu, ke ili ne forportu mian "tiplon[33]".

—Ili volas scii ĉu vi sendas ian mesaĝon.

—Jes, al la maljuna Zubieta, ke li ne atendu min. Mi daŭre regos lian brutarejon, kiam mi havos pli bonajn ebenaĵulojn.

Serĉe de la mulatino, ni eliris en la korton. La nokto estis malluma kaj ĝi ekis pluveton.

Franco sekvis nin en la salonon kaj etendis sin sur la barbako***. Ekster la hejmo, la forirantoj kantis duope:

"Koro, ne estu ĉevalo***;

lernu havi ja honton***,

al kiu vin amas, vi amu***,

kaj al kiu ne, tiun en devigu***"

Kaj la pado de la remilo sur la ondo kaj la subita frapado de la pluvo estingis la eĥon de la kanto.

Mi havis malbonan nokton. Kiam la kantado de la kokerikoloj intensiĝis, mi sukcesis endormiĝi. Mi sonĝis, ke Alicia iras sole, tra funebra ebenaĵo, al terura loko, kie atendas ŝin viro, kiu povus esti Barrera. Kaŝinteĝante inter la herb’densaĵoj, mi sekrete ŝin spionadis, kun la pafilo de la mulatulo preta; sed ĉiufoje, kiam mi penis pafi al la delogul, ĝi ŝanĝiĝis inter miaj manoj en malvarma kaj rigida serpento. De la bario de la brutar-korto, don Rafo svingadis la ĉapelon kaj ekkriis: "Venu! Tio jam ne havas kuracilon!" Poste mi vidis la infanino Griselda, vestita en oro, en fremda lando, sidiĝantan sur roko, el kies piedo fluadis blanka fadeno de kauĉuko. Laŭlonge de ĝi trinkadis ĝin sennombraj homoj kusantaj vizaĝ-al-tere. Franco, staranta sur monteto de karabi\enoj, admonadis la soifantojn per tiu ĉi refreno: "Malfeliĉuloj, trans tiuj ĝangaloj estas la postmondo!" kaj ĉe la piedo de ĉiu arbo mortis viro, dum mi kolektadis liajn kraniojn por eksporti ilin en boategoj laŭ silenta kaj malluma rivero. Mi revidis Alicion, senkomba kaj nuda, forkurante de mi tra la arbustaro de nokta arbaro, lumigita per kolosaj lampiroj. En mia mano mi portis mallongan hakilon, kaj ĉe mia zono pendis metala ujo. Mi haltis antaŭ araukario kun purpuraj infloreskoj, simila al kaŭĉukarbo, kaj mi komencis tranci ĝian ŝelon por degutigi la gumon. "Kial vi elsangigas min?" suspiris eksveniĝanta voĉo. "Mi estas via Alicia, kaj mi transformiĝis en parazito."

Mi vekiĝis ekscitita kaj ŝvitanta, proksimume je la naŭa horo de la mateno. La ĉielo, post la antaŭa pluvo, brilis lavita kaj blua. Subtila venteto mildigis la grandajn varmegojn. —Blankulo, jen la matenmanĝo - murmuretis la mulatino. Don Rafo kaj la viroj ekrajdis, kaj la virinoj sin banas. Dum mi matenmanĝis, ŝi sidis sur la tero, komencante fiksi per la dentoj la ĉeneton de medalo kiun ŝi portis ĉe sia kolo.

—Mi decidis porti ĉi tiun juvelaĵon, ĉar ĝi estas sanktigita kaj mirakliga. Mi volas vidi, ĉu Antonio kuraĝos min edzinigi. Se li lasas min senprotekta, mi metis en lia kafon la koreton de birdeto nomata "malmultepepa". Li povas iri malproksime kaj trairi terojn, sed kiam li aŭdos similan birdon kanti, li malĝojos kaj devos reveni, ĉar la afero estas en tio, ke venas la bedaŭro*** alporti hejmon kaj patrion kaj la forgesi, kaj post la sopiros venas la sopirinto aŭ li mortos pro la malĝojo. La medalo ankaŭ helpas, se oni ĝin pendigas al foriranto.

— Kaŭ ĉu Antonio intencas iri al Viĉado?

—Kiu scias. Franco ne volas elradikiĝi, sed lia edzino deziregas ekvojaĝi. Antonio faros, kion la viro diros al li.

—Kaj hieraŭ nokte, kial foriris la junuloj?

—La viro ne plu toleris ilin. Li estas suspektema. Jesuo iris al la fazendo hieraŭ vespere, kiam vi alvenis, ne por voki al Barrera, sed por diri al li, ke li ne alvenu, ĉar li ne povas. Tio estis ĉio. Sed la viro estas lerta, kaj li forlasis ilin.

—Ĉu Barrera venas ofte?

—Mi ne scias. Se li parolas kun Griselda, tio okazas apud la rivero, ĉar ŝi, pro la artifiketo de la fiŝhoketo estas suspektema de la boateto, Barrera estas pli bona ol la viro; Barrera estas ŝanco. Sed la viro estas obstina[34], kaj la virino lin timas ekde tio, kio okazis en Araŭka. Oni flustris al ŝi, ke la kapitano ŝin persekutis, kaj li surprizis ŝin: du ponardbatojn sufiĉis!

En tiu momento, interrompante nian konversacion[35], avancis en vivo-plena triopo Alicia, la infanino Griselda, kaj eleganta viro, kun altaj botoj, blanka vesto, kaj griza feltoĉapelo.

—Jen estas don Barrera. Ĉu vi ne volis koni lin?


—«Sinjoro», li eksklamis kliniĝante: «duobla feliĉo estas mia, kiu senkonscience metas min antaŭ al la piedoj de edzo, tiel digna de sia bela edzino».

Kaj sen atendi alian klarigon, li kisis la manon de Alicia antaŭ miaj okuloj. Poste prenante mian manon, li aldonis kun flataĵo: «Estu la dekstra mano laŭdata, kiu skulptis tiel belajn strofojn. Donacoj al mia spirito ili estis en Brazilo, kaj ili kaŭzis en mi korsopiron de mia neesta lando, ĉar estas la privilegio de poetoj kateni al la koro de la patrujo siajn disajn filojn kaj fari el ili subulojn en fremdaj landoj. Mi estis postulema al la sorto, sed mi neniam ambiciis la honoron deklari al vi persone mian sinceran admiron».

Kvankam mi estis atentigita kontraŭ tiu viro, mi konfesas, ke mi sentis min tuŝita de lia flatado, kaj ke liaj vortoj mildigis la malĝojon, kiun kaŭzis lia ĝentileco kun mia bela konkubino.


Li petis pardonon pro la eniro kun kampaj botoj, kaj, kaj post informiĝi pri la sano de la domestro, li petegis min akcepti glason da viskio. Mi jam rimarkis, ke infanino Griselda portis la botelon en siaj manoj.

Kiam Sebastiana metis la glasetojn sur la breto kaj la viro sin klinis por ilin plenigi, li rimarkis, ke li portas belan revolveron sur sia zono, kaj ke la botelo ne estas plena.

Alicia, rigardante min, rifuzis drinki.

—Alian glaseton, sinjorino. Vi jam konvinkiĝis, ke ĝi estas milda trinkaĵo.

—Kiel! mi diris kun mishumora frunto. Ĉu vi ankaŭ trinkis?

—Tiel insiste petis sinjoro Barrera... Kaj li donacis al mi tiun parfuma botelon, ŝi aldonis, elprenante ĝin el la korbeto, kie ŝi kaŝis ĝin.

—Bagatela donaco. Pardonu, mi portis ĝin speciale…

—Sed ne por mia edzino. Eble por la knabino Griselda! Ĉu vi jam konis unu la alian?

Tute ne, sinjoro Cova: la feliĉo estis malamika al mi.

Alicia kaj la knabino Griselda ruĝiĝis. —Mi sciigis, klarigis la viro, ke vi estas ĉi tie pro sciigo de junuloj, kiuj alvenis hieraŭ nokte al la fazendo. Al mi kaŭzis grandegan bedaŭron la novaĵo, ke ses rajdantoj, certe rabistoj, pretendis eksproprietigi en mia nomo varan kargon; kaj tuj kiam mateniĝis, mi prenis la vojon por veni prezentigi miajn respektajn protestojn kontraŭ tiu abomeninda atako. Kaj tiu viskio kaj tiu parfumo, humilaj donacoj de tiu, kiu havas nenion alian oferti, krom sian koron, estis destinitaj por fortigi la antikvan aliancon, kiun mi sentas al la gemastroj de tiu ĉi domo.

—Ĉu vi aŭdas, Alicia? Donu tiun botelon al la infanino Griselda.

—Ĉu vi ne estas ankaŭ mastroj de ĉi tiu bieno? signalis la mastrino, kun rankora voĉo.

—Tiel mi rigardas ilin, ĉar kie ajn vi alvenas, vi estas, per la simpatia rajto, mastraj de ĉio ĉirkaŭ vi. Malgraŭ mia agresplena vizaĝo, la viro ne konfuziĝis; sed li ŝanĝis la direkton de sia parolado: Nun okazas tiom da aferoj en Kasanare, ke estas terure pensi, kio fariĝos el tiu privilegiata tero, fortika naskiĝejo de gastameco, honesteco, kaj laboro. Sed vivi kun la rifuĝintoj el Venezuelo, kiuj infestas ĝin kiel damaĝa lokusto, estas neeble. Kiom da sufero li spertis kun la volontuloj, kiuj sin proponis al li por labori. Tiom da ili prezentiĝis, profitante de la stato de politikaj ekziluloj, sed ili estis simplaj krimuloj, forkurintaj el malliberejoj. Tamen, estis danĝere forlasi ilin rekte, por eviti eblan inpertinentaĵon. Sendube, al tiu klaso apartenis tiuj, kiuj pretendis prirabi don Rafaelon. La entrepreno de Viĉado neniam povos kompensi al li tiom da ĉagrenoj! Estis vero, kaj estus nedankemo ne rekoni kaj proklami, ke oni faris al li honorajn menciadojn. Unue li sendis lin al Brazilo, loĝejo de la ĉefaj akciuloj, kun granda ŝarĝo da kaŭĉuko, kaj ili tie petis lin akcepti la direkton de la ekspluato; sed li rifuzis pro manko de taŭgeco. Ha! Se li nur tiam antaŭsciis, ke mi vagadis en tiuj ĉi teroj! Se mi volus montri al li kandidaton, kiom mi fierus proponi lian nomon; kaj se tiu kandidato dezirus iri kun li, kun certeco, ke li estos elektita...

—Sinjoro Barrera, mi interrompis: Mi neniam aŭdis ke en Viĉado estis entreprenoj de tia amplekso kiel via.

—Mia, ne; mia, ne! Mi estas modesta dungito, al kiu oni pagas nur du mil funtoj da sterlingoj jare, krom elspezoj.

Kuraĝe, li rigardis min per siaj subaĉetemaj okuloj, pasigis silkan poŝtukon tra sia vizago, karesis la nodon de sia kravato, kaj adiaŭis nin, ripetante, ke ni salutu la forestantajn sinjorojn kaj ke ni transdonu al ili lian proteston kontraŭ la atakoj de la rabistoj. Tamen, li intencis reveni alian fojon por prezenti ĝin persone.

Infanino Griselda akompanis lin ĝis la rivereto kaj tie restis pli longe, ol necesas por adiaŭi. —El kie aperis tiu ulo? mi demandis kun kruda tono, konfrontante Alicion, tuj kiam ni restis solaj.

—Li alvenis rajdante laŭ tiu bordo, kaj la infanino Griselda lin pasigis per la boato.

—Ĉu vi lin konis?

—Ne…

—Ĉu vi ŝajnas al vi interesa?

—Ne.

—Ĉu vi intencas akcepti la parfumon?

—Ne.

—Tre bone! Tre bone!

Kaj mi prenis la flakonon el la poŝo de ŝia antaŭtuko kaj ĝin furioze frakasis en la korton, preskaŭ antaŭ la piedoj de la infanino Griselda, kiu revenis.

—Viro, vi estas freneza, vi estas freneza!


Alicia, inter humiliĝinta kaj surprizita, malfermis la maŝinon kaj komencis kudri. Estis momentoj, kiam oni nur aŭdis la bruadon de la pedaloj kaj la babiladon de la papago sur sia paliso.

Infanino Griselda, komprenante, ke ŝi ne devus forlasi nin, diris, ridetante kaj ruza:

—Tiuj kapricoj de tiu ĉi Barrera ja amuzas min. Foje li forlasis***[36] la ideon akiri smeraldojn kaj nun li metas siajn okulojn en miajn oroĉenojn. Li forprenus ilin de miaj oreloj!

—Ne estu, ke li prenu ilin kun sia kapo, mi respondis, plialtigante la satiron per efika ridego.

Kaj mi foriris al la bovkortoj, sen aŭdi la alarmitajn pardonpetojn:

—Vi faras bone, ke li ne kontraŭparolas min, ĉar mi vin venkus!

Supren leviĝante sur la barilo, mi faciligis mian malbonhumoron sub la sunradio, kiam mi ekvidis en la foraĵo, supre la moriĉaroj[37], polvonubon, ondantan kaj malrapidan. Post momento, de la kontraŭa flanko, mi ekvidis la silueton de rajdanto, kiu, senpacienca, transsaltis la pajlajn ondojn de la ebenaĵo, svinganta la ŝnuron kaj movante rapide. Granda amaso vibrigis la pampon, kaj aliaj kovbojoj transiris la benkon, antaŭ ol la ĉevalaro aperis en mia vido, el kies grupo kelkfoje junaj ĉevalinoj disfuĝis, frenezaj de juneco, kaj disrompiĝantaj en ludemaj saltoj kurviĝanjaj la dorsoj***. Mi jam klare aŭdis la kriojn de la rajdantoj, ordonante malfermi la kortotrabon; kaj mi apenaŭ havis tempon obei ilin, kiam la ĉevalaro ĵetis sin en la korton, nervema, brava, kaj spirega.

Franco, don Rafael kaj la mulato Correa malseliĝis de siaj senspiregantaj rajdantoj, kiuj, ŝvitantaj ŝaŭmon, frotis kontraŭ la bariloj la tremegantajn kapojn. -Egoistoj, kial vi ne invitis min?

-Kiu unue ellitiĝas, dufoje komunias. Ni vidos lin ŝnurligi en alia okazo.

Dum ili firmigis la pordojn de la fortikaĵoj per dikaj traboj, la virinoj venis por rigardi tra la fendetoj de la "piko-paŭlo[38]" la fortikan ĉevalaron, kiu turniĝis en cirklo, avidante rompi la barilon. Alicia, kiu portis en la mano la tolon de sia kudraĵo, kriis entuziasme vidante la konfuzon de brilantaj gropoj, uraganaj krinoj, sonoraj kaskoj. "Tiu por mi! Tiu estas la plej bela! Rigardu la alian, kiel ĝi piedfrapas!" Kaj el la konvulsiaj flankegoj, el la piedpremata polvo, kaj el la rivelemaj henoj, leviĝis spirado de ĝojo, forto, kaj sovaĝeco!

Correa estis feliĉa.

-Ni kaptis la obstinulon! Estas tiu nigra virĉevalo, krineghava kun blanka kruro! Lia tago venis, kaj estus pli bone, ke li neniam estus naskita! Mi ne vidis zambon[39], kiu ne timus lin, sed vi vidos, ĉu li faligos la filon de mia patrino!

-Damna mulato, kion vi faros? grumblis la maljunulino. Ĉu vi pensas, ke tiu ĉevalo vin naskis?

Stimulita per nia ĉeesto, li diris al Alicia:

-Mi dediĉos la laboron al li. Tuj post la tagmanĝo mi surrajdos ĝin! Kaj kiam li sentis la odoron de la parfumo elverŝita en la korto, li larĝigis la nazfenestrojn ripetante:

-Ah...! Ĝi odoras kiel virino, ĝi odoras kiel virino!

Li ne volis tagmanĝi. Li prenis manplenan da fritita platanfrukto, disŝirigis peceton da viando, kaj trempis la langon per densega kafo. Dume, inter la malĝojado de Sebastiana, kun selo surŝultre, li eliris atendi nin en la kortego.

-Ankaŭ ni estis modestaj en la manĝado pro la ekscititeco, pliigita de la noveco pro la proksima spektaklo. Alicia, per mallonga spirita preĝo, konfidis la mulaton al Dio.

-Virooj! plor-ĝemis Sebastiana: Ne lasu tiun beston mortigi la fadenharan[40]!

Ni elprenis la ŝnuregoj, el vila ledo, kaj mallongajn manean[41] nomatajn "delasoj", kiuj havis duonmetran longon, ĉe kies ekstremaĵoj estis butonitaj dikaĵoj el agava ŝnuro interplektita.

Ĉar la juna ĉevalo evitis la ŝnurojn, kaŭriĝante en la tumulto, Franco ordonis disigi la ĉevalaron, por kio malfermiĝis la pordego de la apuda bovkorto. Kiam la ĉevalo restis sola, ĝi atakis per la manoj la barilon, kaj samtempe la mulato ligis ĝin per la ŝnuro. La besto saltadegis, klinante la makulitan nukon ĉirkaŭ la branĉo-forko de la ligna stango, kie vaporis la vibranta ŝnuro; kaj ĝis la fino de ĝi ĝi alkroĉiĝis kolere, pendumigante sin en angora singulto, ĝis ĝi falis sur la teron, senforta kaj piedfrapanta. Franco surrajdis en la dorsoflanko kaj tenante ĝin je la oreloj, fleksis sur la dorso la gracian kolon, dum la mulato metis sur ĝi la kol-bridon post korektado de la delasoj*** kaj alligi krud-ledon en la vosto. Tiel ili submetis lin, anstataŭ treni lin per la kapo, ili tiris lin de la vosto. Ĉimaniere oni submetis ĝin, kaj anstataŭ meti la kol-bridon, oni tiris ĝin el la vosto, ĝis kiam la malfeliĉulo, baraktante kontraŭ la tero, eliris el la bovkortoj. Tie ni bendis ĝin per okulkovrilo[42], kaj la selo premis la nedresitajn dorsojn unuafoje.

Meze de la brua tumulto oni liberigis la ĉevalinojn, kiuj ekposedis la ebenaĵon; kaj la stalono, turnita antaŭen en la ebenaĵon, tremis suspektema kaj furioza.

Kiam ili malfiksis la maneojn [43], la rajdisto kriis:

-Panjo, montru la skapularion[44]!

Franco kaj don Rafaelo pretigis siajn ĉevalojn, sed la bredisto ne permesis ke ili kaptu la junĉevalon: -Restu malantaŭe, kaj se ĝi volas turni sin, vipu ĝin por eviti ke li kaptu min sub si.

Poste, inter la krioj de Sebastiana, li pendigis la sanktaĵon sur la kolo, kruco-signis sin, kaj rapide malkovris la beston. Nek la sovaĝa mulo, kiu manfrapas terurigita, se tigro supreniras sur ĝia nuko; nek la sovaĝa bovo, kiu sin turnas kaj sin klinas en cirkloj, tuj post kiam oni pikas ĝin per la banderiloj; nek la manato, kiu sentas la harpunon, uzas tiom da forto, kiel tiu de junĉevalo, kiam li ricevis la unuan vipo-bato. Ĝi skuiĝis kun furioza blekado, piedbatanta la teron kaj la aeron per insolenta kuro, antaŭ niaj terurigitaj okuloj, dum la rajdistoj[45] ĝin persekutis, skuante siajn plejdojn.


Li trairis egajn terenojn per grandegaj saltoj, kaj kvazaŭ oni vidus dorskurbadon de centaŭro, ĝi supreniris en la aeron, algluita al la selo, la figuro de la viro, tiel kiel vento-kirlo de pajlo-herbejo, ĝis nur estis videbla la malproksima blanka makulo de lia ĉemizo. Ĉe la noktiĝo ili revenis. La palmoj salutis ilin per tremantaj genufleksoj.

Alvenis la rompita junĉevalo, ŝvitanta, muelita, surda al la vipeto kaj al la akraj spronoj, estis liberigita el la selo, maneáronlo*** per batoj, kaj restis senmova kaj sola rande de la ebenaĵo.

Ni ĝoje ĉirkaubtakis al Correa.

-Kion vi pensas pri mia ĉevalido? ripetis Sebastiana fieriĝante. Mi konfesas, pentita, ke en tiu semajno mi faris malĝentilecon. Mi provis allogi la junulinon Griselda, kun skandala sukceso.

En la tagoj kiam Alicia havis febron, mi donis al la kompatinda la plej delikatajn zorgojn; sed nun, konsultante mian konsciencon, mi komprenas ke la plezuro de miksiĝi kun la mastrino en la zorgoj de la flegado, koncernis min tiom kiom la malsana mem.

Infanino Griselda paŝis iam proksime de mia hamako, kaj per sugestema mano, mi kaptis ŝin ĉe la lumbo. Fermante la pugnon, ŝi gestis kvazaŭ ŝi frapus min, rigardis kien dormis Alicia, kaj skuis min per tiklado:

-Ne tro da honto, mi jam sciis, ke vi estas ekscitiĝema.

Kiam ŝi kliniĝis super mian brusto, ŝiaj orelringoj balanciĝantaj antaŭen frapetis ŝian vangojn.

-Ĉu tiuj ĉi estas la smaraldoj, kiujn Barrera avidas?

-Jes, sed lasu ilin por vi.

-Kiel mi povus demeti ilin?

-Tiel, ŝi diris, mordante subite mian orelon. Kaj sufokiĝanta pro la rido, ŝi lasis min sola. Poste, kun la fingro en la buŝo, ŝi revenis kaj petegis min: "Ne lasu mian viron scii tion! Nek vian edzinon!

Tamen, lojaleco regis mian sangon, kaj kun nobla indiferenteco, mi forpelis la tenton. Mi, kiu revenis el ĉiuj voluptoj, ĉu mi insultus la honoron de amiko, deloganta lian edzinon, kiu por mi ne estis pli ol ino, kaj ordinara ino? Sed en la fundo de mia decidemo estis mentora ideo: Alicia jam traktis min ne nur kun indiferenteco, sed kun malbone kaŝita malestimo. De tiu tempo mi komencis pasiiĝi al ŝi, kaj eĉ ekidealigis ŝin.

Ŝajnis al mi ke mi estis miopa ĉe la distingo de mia kunulino. Vere, ŝi ne estas bela, sed kie ajn ŝi pasas, homoj ridetis. Plezuris min, super ĉiuj aliaj ĉarmoj, tiu de ŝia malĝoja, preskaŭ malestimema rigardo, ĉar malfeliĉo infektis ŝian eston per dolora rezervo. Sur ŝiaj diskretaj lipoj, la voĉo paciĝadis kun iom da resto de murmuro, kun elokventa akcentado, dum ŝiaj grandaj okulharoj estendiĝis sur ŝiaj malhelaj mindaj okuloj, per konfirma okul-signo. La suno donis al ŝia vizaĝa haŭto leĝeran brunan tinkturon, kaj kvankam ŝi estis karneca[46], ŝi ŝajnis al mi pli alta, kaj la nevusoj sur ŝiaj vangoj ŝajnis pli palaj. Kiam mi renkontis ŝin, ŝi donis al mi la impreson de pasia kaj senpensa*** knabino. Nun ŝi portis la nimbon de sia malĝojo digna kaj malhela, pro la certeco de estonta patrineco. Unu tagon mi provokis la plej supran malkaŝon, kaj preskaŭ kolere ŝi respondis: "Ĉu vi ne hontas?"

Vestita per helaj kotonoj, estis ŝi pli freŝa kun ŝia kun simpla dekoltaĵo kaj senzorga hararanĝo, en kies buklaj haroj ŝajnis ŝvebi en la blua silka rubando, kunligitaj laŭ papilia formo. Kiam ŝi sidis por kudri, mi kuŝis sur mia frontero[47] hamako, ŝajnigante, ke mi ne rimarkas ŝin, sed rigardante ŝin traflanke. kaj mi pleniĝis je malpacienco pro la malvarmo de ŝia traktado, tiel, ke plurfoje mi kolere demandis: Ĉu mi ne parolas kun vi? Avida koni la kialon de ŝia rezerveco, mi eĉ pensis, ke ŝi eble estus ĵaluza, kaj mi provis delikate aludi al la knabino Griselda, kun kiu ŝi havis ŝtreĉitan rilaton.

-Kion diras pri mi la mastrino?

-Ke vi estas malpli bonkvalita ol Barrera.

-Kiel? En kia senco?

-Mi ne scias.

Ĉi tiu malkaŝo finfine savis la honoron de Franco, ĉar de tiu momento la knabino Griselda ŝajnis al mi malaminda.

-Malbonkvalita, ĉar mi ne persekutas ŝin?

-Mi ne scias.

-Kaj se mi persekutus ŝin?

-Respondu via koro.

-Alicia, diru, ĉu vi ion vidis?

-Kiom naiva vi estas! Ĉu ĉiuj enamiĝas al vi?

Mi deziris en tiu momento, vidente mian fieron ofendita, nudigi miajn brakojn kaj krii al ŝi fojon post fojo: Idioto, demandu, kiu min mordis!

Don Rafo aperis sur la sojlo.

Li venis de la fazendo, kie li iris tiun matenon proponi la ĉevalojn. Franco kaj la knabino Griselda, kiuj lin akompanis, revenus posttagmeze. Li venis frue, profitante la boaton, por konsulti komercaĵon kun mi kaj postuli mian konsenton. La maljuna Zubieta donis kredite mil aŭ pli da bovoj, al malalta prezo, kun la kondiĉo, ke ni ilin kolektu, sed li postulis garantiojn, kaj Franco riskis sian fonduson por tiu celo. Estis la ŝanco por ke ni alianciĝu: la profito estus grandega.

Ĝoja, mi diris al don Rafo:

-Mi faros tion, kion vi deziras!" Kaj mi aldonis, premanta Alician al miaj lipoj:

-Ĉi tiu mono estos por vi!

-Mi kontribuos per miaj ĉevaloj kaj flugos al Arauka por postuli la pagon de kelkaj ŝuldoj. Mi povos kolekti ĝis mil pesojn[48], kaj tiu sumo kovros parton de la elspezoj por la transporto de la bovaro[49]. Plie, kun la fonduso lombardita, la maljuna Zubieta finpretigos la komercan interkonsenton kun Franco, kies servojn li ĉiam bezonas, kaj precipe nun, kiam la grego estas paralizita pro la malordo de la bovistoj.

- Mi ankoraŭ havas tridek pundojn en mia poŝo. Jen, jen! Mi nur deprenos iom por kelkaj elspezoj por Alicia kaj por pagi nian loĝadon en tiu ĉi domo.

-Bonege! Mi ekmarŝos post tri tagoj, kaj mi revenos ĉi tie je la fino de la venonta monato, antaŭ la grandaj pluvoj, ĉar jam proksimiĝas la vintro[50]. Fine de junio ni alvenos al Vilavicenco[51] kun la brutaro. Poste, Bogoton! Bogoton!

Kiam Alicia kaj don Rafael eliris en la korton, mia fantazio malfermis ĝiajn flugilojn:

Mi revidis min inter miaj samdisĉiploj, rakontante al ili miajn aventurojn en Kasanaro, troigante miajn subitan riĉecon, videntante ilin gratuli min, enviemaj kaj surprizigitaj. Mi invitus ilin manĝi ĉe mia hejmo, ĉar jam tiam mi havus propran domon, kun ĝardeno apud mia studĉambro. Tie mi kunvenigus ilin, por legi al ili miajn lastajn poemojn. Ofte Alicia nin lasus solaj, devigata per la ploro de la knabeto, nomita Rafael, memore de nia vojaĝkunulo.

Mia familio, realigante mlnovan projekton, establus sin en Bogoto; kaj kvankam la severeco de miaj gepatroj igus ilin malakcepti min, mi sendus la infanon kun la nutristinon en festtagoj. Komence ili rifuzus akcepti lin, sed poste, miaj fratinoj, kuriozaj, levante lin en siajn brakojn, eksklamus: "Li estas la sama bildo de Arturo!" Kaj mia patrino, lavita de larmoj, dorlotus lin ĝoje, vokante mian patron por ke li lin konu; sed la maljuna, senkompate, foriruĝus en siajn ĉambrojn, tremanta de emocio.

Pli kaj pli, miaj bonaj literaturaj sukcesoj ekhavigus[52] la pardonon. Laŭ mia patrino, oni devas havi kompaton pri mi. Post mia diplomiĝo en la fakultato, ĉion oni forgesus. Eĉ miaj amikinoj, scivolaj pro mia konduto, kaŝus mian pasintecon per tiu ĉi frazo: "Tiuj estas aferoj de Arturo...!"

-Venu ĉi tien, revema, diris don Rafo, kaj ĝuu la lastan brandon de mia sako. Ni tri tostu je la riĉeco kaj la amo. revemuloj! Ni devis trinki je la doloro kaj la morto!

La penso pri riĉeco iĝis mia reganta obsedo en tiuj tagoj, kaj ĝi influis min per tia forto, ke mi komencis kredi min pompa riĉulaĉo, veninta al la ebenaĵoj por doni impulson al la financa agado. Eĉ en la elparolo de Alicia mi trovis la senzorgaĵon de tiu, kiu rajtas esperi je la estonteco, apogita de la abundeco de la nuntempo. Vere, ŝi restis enkaptita en sia mistero, sed mi plezuris per tiu certeco: tio estas ekstravancoj de riĉa virino.

Kiam Fidel informis min, ke la kontrakto estas finpretigita, mi havis nenian surprizon. Ŝajnis al mi ke la administranto de miaj posedaĵoj donis al mi informon pri la ĝusta maniero li estis plenuminta miajn ordonojn.

-Franco, ĉi tio estos plene sukcesa! Kaj se la afero malsukcesus, mi havas multon por responsi!

Fidel tiam, unuafoje, demandis min pri la celo de mia vojaĝo al la pampoj. Klare, antaŭe ol eblus, ke mia kunulo faris ian maldiskretaĵon, mi respondis:

-Ĉu vi ne parolis kun don Rafael?- Kaj mi aldonis post lia neado:

-Kapricoj, kapricoj! Mi deziris koni Araŭkon, malsupreniri al la Orinoko kaj forvojaĝi al Eŭropo. Sed Alicia tiel multe suferas, ke mi ne scias, kion fari! Krome la afero ne sonas malbone al mi. Ni ion faru."

-Mi bedaŭras, ke tiu ĉi grandbrusta Griselda klopodu fari kudristino vian edzinon.

-Ne maltrankviliĝu. Alicia distriĝas per praktiko de tio, kion ŝi lernis en la lernejo. En nia domo, ŝi dividas sian tempon inter pentrado, la piano, brodado kaj kroĉado…

-Solvu al mi dubon: ĉu vi ne donacis al don Rafo siajn ĉevalojn?

-Vi jam scias, kiom mi lin estimas! Oni ŝtelis al mi la plej bonan, enselitan, kun la tuta ekipaĵo.

-Jes, don Rafo pri tio rakontis al mi... Sed kelkaj bonaj restas.

-Duonkvalitaj; tiuj, kiujn ni mem rajdas.

-La maljuna Zubieta ŝatos ilin. Kian hazardon prezentas tiu afero kun viro tiel suspektiga! Verŝajne li proponis tion, antaŭvidante ke Barrera "intermetu[53] sin al li". Li neniam vendis tiel abunde. Li respondis al la aĉetantoj: "Mi havas nenion plu por vendi! Nur restas al mi kelkaj bestetoj!" Kaj por stimuli la vendadon, ili devis deponi al li la pundojn destinitaj al la interkonsento, kun la certeco ke tiu oro restus tie. Iiam havis ŭiun taktikon brutara transportisto el Sogamoso[54], sperta kaj rimarkinda negocisto, kiu, por gajni la favoron de la avo, ebriiĝis kun li dum pluraj tagoj. Sed kiam ili iris separi la brutaron, Zubieta metis sian lanponĉon[55] ekster la bov-kortoj kaj malknotis la dorsosakon de la kliento, antaŭdirante al li: "Por ĉiu boveto kiu eliru, metu tien ormonereton, ĉar mi ne komprenas nombrojn." Kiam la deponejo estis elĉerpita, la regnano[56] sugestis: "Mi ne havas plu da mono! Donu al mi la restantajn bestetojn. Zubieta ridetis: "Amiko, al vi ne mankas mono; mi simple havas tro da brutoj!"

Kaj prenante la lanponĉon, li revenis nereduktebla.

Sata de mia ŝanco, mi aŭskultis la anekdoton.

-Franco -mi diris, frapante lin sur la ŝultro- Surpriziĝu pri nenio! La maljuna scias, kion li faras. Li eble aŭdis mian nomon...!

***

-Ventokapa, ventokapa, kiel ci ŝanĝiĝis!

-Saluton, knabino Griselda, kio estas tiu "ci"?

-Ĉu vi estas prizorgema pri la afero? Por ormoneroj, Viĉado. portu min. Mi volas iri kun vi!

Ŝi provis min ĉirkaŭbraki, sed mi forpuŝis ŝin per la kubuto. Ŝi hezitis surprizite:

Mi ja scias, mi ja scias! Vi timegas mian edzon!

-Mi malŝatas vin!

-Maldankema! Knabino Alicia nenion scias. Nur ŝi donis al mi la taskon ne kredi al vi.

-Kion vi diras? Kion vi diras?

-Ke la ebenaĵulo estas sincera; ke al montarano, oni ne donu eĉ la manon.

Pala pro la kolero, mi eniris la salonon.

-Alicia, mi ne ŝatas vian kunestadon kun la knabino Griselda! Ŝi povas infektigi vin per sia vulgareco! Ne konvenas ke vi daŭre dormu en ŝia ĉambro!

-Ĉu vi volas, ke mi lasu vin sola? Ĉu vi ne respektos eĉ la dommaston

-Skandalema! Ĉu jam revenas viaj ridindaj ĵaluzoj?

Mi forlasis ŝin ploranta kaj iris al la domaĉo. Maljuna Tiana kudris pecojn sur la ĉemizo de la mulato, kiu, duone nuda, atendis la laboron kuŝanta sur ledaĵo.

-Blankulo, vi refreŝiĝu en tiu hamako. La varmo estas birdmortiga!

Vane mi provis reekdormi. Ĝenis min la kuklado de kokino, kiu gratis en la subtegmento, dum ŝiaj kunilinoj, kun malfermitaj bekoj, anheladis en la ombro, indiferentaj al la galantaĵoj de koko, kiu alvenis por amindumi ilin. -Tiuj ĉi damnaj kokinoj ne lasas min eĉ dormi!

-Mulatino, mi diris: Kiu estas via denenlando

-Tiu ĉi, kie mi estas.

-Ĉu vi naskiĝis en Kolombio?

-Mi estas nur ebenaĵana, el la proksimaĵoj de Manareo[57]. Oni diras, ke mi estas krevana[58], sed mi ne estas el Oravo; ke paŭtana, sed mi ne estas el Pauto[59]. Mi estas el ĉi tiuj ebenaĵoj! Kial mi bezonus alian hejmlandon, se ili estas tiel belaj kaj vastaj? Kie estas via Dio? Tie, kie leviĝas la suno!

-Kaj kiu estas via patro?, mi demandis de Antonio.

-Mia patrino scias.

Filo, kio gravas estas, ke vi naskiĝis!

Retenante la ridon, mi demandis:

-Mulato, ĉu vi iras al Viĉado?

-Mi estis kaptita kelkajn tagojn, sed eksciis tion la ulo, kaj oni min liberigis[60]. Kaj kiel oni diras, tie estas nur arbaroj kaj pli arbaroj, kie oni ne povas rajdi sur ĉevalo, do kial tio? Tio, kion mi spertas, estas same kiel la brutoj: mi deziras nur la herbejojn kaj la liberecon.

-La arbaroj apartenas al la indianoj, aldonis la maljunulino. -Ankaŭ la indianoj[61] ŝatas la savanon: tion rakontu la malbonaĵoj kiujn ili faras. Oni vidas neniun el ili por ligi bovon! Ili bezonas esti tre enseligita[62] kaj ke la junĉevalo puŝu. Kaj ili kaptas ilin nudpiede, fulmkure, kaj ilin malfortigas unu post alia, tio plaĉas! Ĝis kvardek brutoj en unu tago, kaj ili manĝas unu, kaj la ceteraj estas por la vulturoj kaj la malgrandaj kadavrovoruloj[63]. Kaj kun la kristanoj ili ankaŭ estas sentimaj: al la mortinta Jaspe ili venis ĉe la ĉevalo, kaj ili kaptis lin en stampedo kaj enŝraŭbis lin! Kaj ne helpis kriegi al ili, kaj aldone ni iris senarmitaj, kaj ili estis kiel dudek kaj disĵetis sagojn ĉien!

La maljunulino, premante la tukon, kiun ŝi havis sur la tempioj, diris tiel: Okazis ke Jaspe persekutis ilin kun la bovistoj kaj la hundaro. Kie li mortigis unu, li faris fajron kaj simulis ke li manĝis lin por ke tion vidu la forkurantaj aŭ la gvatistoj, kiuj observadis sur la suproj de la moriĉarboj.

-Panjo, temis pri tio ke la indianoj mortigis al li lian familion, kaj ĉar tie ne estas aŭtoritato, oni devas zorgi pri si mem. Vi vidas kion faris en Hatico: ili dehakis la ĉiujn blankulojn kaj ankoraŭ fumegas la bruliĝintaj kadavroj. Blankulo, ni devas prepari nin por serĉi ilin!

-Ne, ne! Ĉasi ilin kiel sovaĝbestojn? Tio estas nehoma!

-Do tion, kion vi ne faras kontraŭ ili, ili faras kontraŭ vi.

-Ne kontraŭdiru, sambo[64] disputema! La blankulo estas pli klera ol vi. Pli bone demandu lin, ĉu li maĉas tabakon, kaj donu al li tabakan buŝplenon.

-Ne, dankon, maljunulino. Tio ne koncernas min.

-Tie estas viaj vestaĵoj flikitaj, diris ŝi al la mulato, ĵetante al li la ĉemizon. nun rompu ĝin en la arbaron! Ĉu vi jam alportis la venuvenuo[65]? Kiom da tempo oni petis ĝin al vi!

-Se vi donas al mi kafon, mi alportos ĝin.

-Kaj kio estas tiu venu-venuo?

-Komisiono de la mastrino. Tio estas la ŝeleto de arbo, kiu utilas por enamigi!

***

Mia nerva sentemo travivis grandajn krizojn, en kiuj la racio penas disiĝi de mia cerbo, malgraŭ mia fizika superforto, mia troa meditado, kiu estis kronika, kiu sukcesas min malfortigi konstante, ĉar eĉ ne dum la dormo mi liberigas min de la imagipova vido. Ofte, la impresoj atingas sian plej grandan potencon en mia ekscitebleco, sed unu impresio kutime degeneras al la kontraŭa kelkaj minutoj post la ricevo. Tiel, kun la muziko, mi trapasas de entuziasmo malsupren al plej delikataj malgajoj; de kolero mi preteriras al ceda mildeco, de prudento al la esplotoj de stulteco. en la fundo de mia animo okazas tio, kio okazas en la golfetoj: la tajdoj supren- kaj subeniras kun intermitado.

Alkoholaj ekscitoj estas abomenataj de mia organismo, kvankam ili kapablas alporti al marasmo miajn afliktojn. La malmultaj momentoj, kiam mi ebriiĝis, mi faris tion pro enuado aŭ scivolemo: por mortigi la tedon, aŭ por koni la tiranan senton, kiu brutigas la drinkemulojn.

La tagon, kiam don Rafo forlasis nin, mi sentis svagan malĝojon, antaŭsenton de baldŭaj malbonaĵoj, certecon pri eterna foresto. Mi partoprenis, rigardante lin foriranta, en la entuziasmo de nia entrepreno, kies programo komencis plenumiĝi per la taskoj transigitaj al tiu partnero. Sed tiel, kiel nebulo leviĝas al la lumigitaj altoj, mi sentis en mia spirito la vaporojn de angoroj malsekigantaj miajn okulojn. Kaj mi trinkis fervore la glasojn kiuj antaŭis la foriron.

Tiel, por momento, mi rekaptis la ŝanĝiĝeman vivecon; sed mia menso plu deprimiĝis per la persista eĥo de la ploretoj de Alicio, kiam ŝi diris al don Rafael en malespera ĉirkaŭbrako:

-Ekde hodiaŭ mi restos en la dezerto!"

Mi komprenis, ke tiu dezerto rilatas ion al mia koro.

Mi nun memoras, ke Fidel kaj Correa devis akompani la vojaĝanton ĝis Tame mem, por preventi, ke la partianoj de Barrera lin ŝtelu. Tie ili dungos bovistojn kun novaj ĉevaloj por nia brutar-rikolto[66], kaj ili ne povus malfrui pli ol unu semajno revenonte al Maporita.

-"En viaj manoj estas mia domo" -diris Franco, kaj mi akceptis la taskon malvolonte. Kial ili ne prenis min kun si por iliaj taskoj? Ĉu ili supozis, ke mi estas malpli vira ol ili? Eble ili superis min per lerteco, sed neniam per aŭdaco kaj fervoro.

En tiu tago, mi sentis subitan rankoron kontraŭ ili , kaj freneza pro la alkoholo, mi estis preta krii: "La viro, kiu zorgas pri du virinoj, kun ambaŭ li kuŝiĝas!"

Kiam ili foriris, mi iris en la ĉambron por konsoli Alicion. Ŝi kuŝis sur sia lito, kovrante sian vizaĝon per la brakoj, singultante kaj plorante. Mi kliniĝis por ŝin karesi, kaj ŝi nur faris movon por kovri la krurojn per la vestoj. Poste ŝi malakceptis min bruske:

-For! Mankis al mi nur vidi vin ebria!

Tiam, antaŭ ŝi, mi ĉirkaŭbrakis la mastrinon.

-Ĉu ne estas vere, ke vi ja min amas? Ku mi trinkis nur du glasojn?

-Kaj se vi trinkus ilin kun ŝelo de kinino, vi ne suferus febrojn.

-Jes, amo mia! Kion ajn vi volas! Kion ajn vi volas!

Sendube, estis tiam, kiam ŝi eliris kun la botelo en la kuirejo kaj metis vengavenga-on. Sed mi restis profunde dormanta ĉe la piedoj de Alicia.

Kaj en tiu posttagmezo mi ne plu trinkis.

***
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/40 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/41 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/42 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/43 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/44 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/45 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/46 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/47 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/48 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/49 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/50 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/51 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/52 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/53 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/54 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/55 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/56 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/57 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/58 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/59 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/60 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/61 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/62 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/63 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/64 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/65 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/66 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/67 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/68 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/69 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/70 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/71 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/72 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/73 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/74 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/75
  1. NdT: Provinco kolombia kaj tiel plu.
  2. NdT: Chinchorro difini
  3. NdT: Referenco pri Cáqueza
  4. NdT: Majalo, hispanlingve "mayal" estas paro de io
  5. Difino de malquerientes
  6. NdT: Kio estas Villavicencio.
  7. NdT: Klarigo piarchivar
  8. NtD: Priskribo de la ebenaĵo, el llano
  9. Mankas aldono difinon de pajonal
  10. Aldoni difinon de moriche
  11. Denova, eble, Difino pri Arauca
  12. Difino de Meta
  13. Difino de mata
  14. Difino de caño
  15. Difino de zural
  16. Difino de Mata
  17. Difino de maĉeto
  18. Klarigo pri cachirros
  19. Klarigo pri guio
  20. Mauritia flexuosa es una especie de palmera perteneciente a la familia Arecaceae. Recibe los nombres comunes de palma de moriche o simplemente moriche[2]​ (en Venezuela,Bolivia, Colombia, Puerto Rico ), aguaje (en Perú), burití (en Brasil), o morete (en Ecuador).[2]​
  21. Astrocaryum gynacanthum es una especie de palmera, en Colombia es conocida comúnmente como macana, palma de serrillo, macanilla, chonta, coco de puerco (Muinane). Macana:Arma ofensiva, a manera de machete o de porra, hecha con madera dura y a veces con filo de pedernal, que usaban los indios americanos. La “palma macanilla” es una palmera que se encuentra en Venezuela y Colombia, su madera es muy dura, los indios caribes la utilizaban para hacer puntas de flechas, puntas de lanza y garrotes de guerra o macanas, actualmente se utiliza para artesanías de origen indígena, puntas de flechas, cuchillos de madera, puntas de lanza, etc.
  22. . Plumeria alba
  23. NdT: Ne.
  24. NdT: Provinco kolombia kaj tiel plu.
  25. NdT: “Liqui-liqui” estas la ceremonia vesto por la viroj en la ebenaĵo kolombo-venezuela.
  26. NdT: Anacardium occidentale .
  27. NdT: Provinco kolombia kiel ĉefurbo estas Medeĵino.
  28. NdT: Provinco kolombia situanta en la orientaj ebenaĵoj.
  29. NdT: Klarigo pri la vorto marma.
  30. NdT: Borago officinalis.
  31. NdT: El coleo es el deporte de que nació en la faena de marcación de terneros en el corral. Dos vaqueros hacen pareja: uno enlaza, mientras el otro toma la cola del animalito y lo tumba. El que enlazó trae luego el hierro al rojo vivo y marca el ternero
  32. NdT: Rivero kaj tirl plu
  33. NdT: Muzikinstrumento kaj tirl plu
  34. NdT: Atravesao signifas...
  35. NdT: Klarigo pri la vorto palique...
  36. NdT: Enoajao...
  37. NdT: Moriĉaro...
  38. NdT: Palo a pique estas...
  39. NdT: Zambo...
  40. NdT: Motoso...
  41. NdT: Manea, apea...
  42. NdT: Testera...
  43. NdT: Manea, apea...
  44. NdT: Eble la vorto skapilario en estas la taŭga traduko por la hispanlingva escapulario
  45. NdT: Amadrinadores...
  46. NdT: Carnosa… ege malfacila vorto!
  47. NdT: Frontero. Kalrigo pri tiu ĉi vorto.
  48. NdT: Ĉu ĝis mil pesoj? (sen N)
  49. NdT: Saca: f. Co:E, Pe. Traslado del ganado de un lugar a otro.
  50. NdT: En Kolombio estas nur du sezonoj: Pluva kaj seka. Vintro, ĉikaze, rilatas al la pluvsezono?
  51. NdT: Hispanlingve Villavicencio. Ĉefurbo el la kolombia provinco Meta
  52. Kontroli tla tradukon de tiu ĉi parto pli bone…
  53. Se le atravesara
  54. Urbo el la provinco Bojakao.
  55. bayetón
  56. la provinco Bojakao estas nomata moke Regno, kaj ties anoj, regnanoj
  57. Rivero de iu parto de la ĝangalo, ktp, ktp.
  58. El Cravo, Kasanaro. ????
  59. Vilaĝo el aaaaa
  60. Me empaj’o. Mi en certas kion volas diri ĉi tie la autoro.
  61. Laŭ la konteksto oni povas konjekti ke la vorto pelao rilatas al indianoj.
  62. remontao signifas...
  63. Caricare: Falconidae: polyborus plancus
  64. Sambo.
  65. Vengavenga estas planto uzata por venigi la amaton.
  66. Cogienda