XV
Kie okazas tio kio okazas almenaŭ unufoje en la vivo de ĉiu Robinsono reala aŭ nereala.

La estonteco do montriĝis sub malpli sinistra tago. Sed se TOrteto, tute en la nuntempo, vidis en la posedo de tiuj ĉi iloj, de tiuj ĉi instrumentoj, de tiuj ĉi armiloj, nur rimedo por travivigi tiun ĉi izolitecon iom pli agrable, Godfredo, li, jam pensis pri la eblecon forlasi la insulon Finan. Ĉu li nun ne kapablus konstrui iun sufiĉe solidan boaton kiu ebligus al ili atingi, aŭ najbaran grundon, aŭ iun ŝipon pasanta je la altitudo de la insulo ?

Dume, estis la ideoj de TOrteto, kies la realigado okupis pli speciale la semajnojn kiuj sekvis.

Baldaŭ, efektive, la vestaro de Vilĉjo-Arbo estis instalita, sed estis decidita ke ni uzus ĝin nur laŭ la tuta sobreco kiun trudis la necerteco de la estonteco. Uzi tiuj ĉi vestoj kiom nur necesas, tiu estis la regulo al kiu la instruisto devis submetiĝi.

- Pro kio ? li diris grumblante, estas tro da ŝparemo, kara Godfredo mia ! Diable ! Ni ne estas sovaĝuloj por iri duonnudaj !

- Mi pardonpetas, TOrteto, respondis Godfredo, ni estas sovaĝuloj, nenio alia !

- Kiel plaĉas al vi, sed vi vidos ke ni estos forlasantaj la insulon antaŭ esti uzintaj tiujn ĉi vestojn !

- Mi ne scias, TOrteto, kaj pli bone estas havi pli ol necese, ol manki ĝin !

- Nu dimanĉe, almenaŭ dimanĉe, ĉu estos permesata tualeteti ?

- Nu, jes ! Dimanĉe kaj eĉ dum la festotagoj, respondis Godfredo kiuj ne volis tro ŝagreni sian frivolan kunulon; sed ĉar estas lundo ĝuste hodiaŭ, ni havas tutan semajnon antaŭ ol tualeti !

Estas evidente ke, ekde la momento kiam li alvenis sur la insulon, Godfredo ne mankis noti ĉiun el forfluintaj tagoj. Tial, helpe de la kalendaro trovita en la kofro, li povis rimarki ke fakte tiu tago estis lundo.

Tamen, ĉiu estis partiĝinta la ĉiutagan laboron, laŭ siaj kapabloj. Ne plu necesis atenti, tagon kaj nokton, pri iu fajro kiun ni nun havis la kapablojn rebruligi. TOrteto povis do forlasi, ne sen bedaŭro, tiun taskon kiu tiom bone taŭgis al li. Li estis de nun respondeca pri la provizado de radikoj de ignamo kaj de kamasio - ĉefe de tiuj ĉi, kiuj pretigis la ĉiutagan panon de la hejmanaro. Tial, la instruisto iris ĉiutage al la plukado ĝis tiuj arbustaj linioj, kies la herbejo estis limigita malantaŭe de Vilĉjo-Arbo. Estis unu aŭ du mejloj por paŝadi, sed li kutimiĝis. Poste, li intertempe okupiĝis rikolti la ostrojn kaj aliajn moluskojn kiujn ni manĝis grandan kvanton.

Godfredo, li, sin dediĉis al la zorgado de la hejmbestoj kaj de la gastoj de la kokejo. La buĉista metio ne estis por plaĉi al li, sed nu, li superis sian malinklinon. Tial, dank‘al li, la vianda supo aperis oftfoje sur la tablo, sekvita de kelka peco de rostita viando, tio kio konsistigis sufiĉe diversspecan manĝaĵon. Pri la ĉasbesto, ĝi abundis en la arbaroj de la insulo Fina kaj Godfredo sin proponis por komenci siajn ĉasadojn, tuj kiam aliaj pli urĝaj zorgoj lasos al li libertempon. Li ja intencis uzi la pafilojn, la pulvon kaj la plumberon de sia armilejo; sed antaŭe li volis ke la instalado estu finita.

Liaj iloj ebligis al li starigi kelkajn benkojn interne kaj ekstere de Vilĉjo-Arbo. La skabeloj estis malkrudigita per hakilo, la tablo malpli raspa, fariĝis pli inda de la pladojn, teleroj kaj manĝilaro, per kiuj la instruisto TOrteto ornamis ĝin. La kuŝejoj estis aranĝitaj en lignaj framoj, kaj siaj litaĵoj el seka herbo ricevis pli allogan aspekton. Se la somieroj kaj la matracoj ankoraŭ mankis, la litkovriloj, almenaŭ, ne mankis al ili. La diversaj kuiriloj ne plu miskuŝis surgrunde, sed ili trovis lokon sur tabuloj fiksitaj al la internaj septoj. Tukoj, tolaĵoj, vestoj estis zorge pakitaj funde de murŝrankoj elkavigitaj en la arboŝelo mem de la sekvojo, ŝirmite kontraŭ la polvo. Ĉe fortikaj kejloj, ni alpendigis armilojn, instrumentojn, kiuj ornamis la septojn sub formo de panoplioj.

Godfredo volis ankaŭ fermi sian hejmon, tiel ke en manko de aliaj vivantuloj, la dombestoj ne venus dumnokte perturbi ilian dormon. Ĉar li ne povis eltranĉi tabulojn per la sola mansegilo, la trapeza segilo, kiun li posedis, li ankoraŭ utiligis larĝajn kaj dikajn pecojn de arboŝelo kiuj li facile deŝiris. Li tiel fabrikis sufiĉe solidan pordon por certigi la malfermon de Vilĉjo-Arbo. Samtempe, li tratruis du malgrandajn fenestrojn, unu kontraŭe al la alia, por enlasi la taglumon kaj la aeron ene de la ĉambro. Ŝutroj ebligis fermi ilin dumnokte; sed, almenaŭ de mateno ĝis nokto, ne plu necesis helpi sin per la lumo de rezinaj torĉoj kiuj fumplenigis la loĝejon.

Tio kion Godfredo pli poste imagus por lumigi al si dum la longaj vintraj vesperoj, li ne tro sciis tion. Ĉu li sukcesus pretigi kelkajn kandelojn per la ŝafograso, aŭ ĉu li kontentiĝus per pli zorge preparitaj rezinkandeloj ? Ni vidos.

Alia absorba zorgo estis sukcesi konstrui fumtubon interne de Vilĉjo-Arbo. Ĝis kiam la bela sezono persistis, la fajrejo, eksteren estigita en la kavo de sekvojo, sufiĉis por ĉiuj bezonoj de la kuirado; sed kiam la malbona vetero venus, kiam la pluvo torente falus, tiam kiam necesus batali kontraŭ la malvarmo kies ekstreman rigorecon ni devis timi dum kelka periodo, necesus pripensi pri la rimedo fari fajron interne de la loĝejo kaj doni al la fumo iun sufiĉan elirejon. Tiu grava afero devos esti solvita siatempe.

Tre utila laboro estis tiu kiu Godfredo entreprenis por interkomunikigi la du bordojn de la rivereto, ĉe la rando de la grupo de sekvojoj. Li ne senpene sukcesis planti palisojn en la fluanta akvo, kaj li lokis kelkajn stangojn kiuj servis kiel ponto. Ni povis tiel iri al norda marbordo sen pasi tra vadejo, kiu trudis ĉirkaŭiri alvale je du mejloj.

Sed se Godfredo faris ĉiujn ĉi aranĝojn por ke la ekzistado estu proksimume ebla sur tiu ĉi izolita insulo de Pacifiko - en la okazo, se sia kunulo kaj li estus destinitaj tie vivi dumlonge, tie vivi eble ĉiam ! - li tamen volis neglekti nenion pri tiu kiu povis kreskigi la savŝancojn.

La insulo Fina ne estis sur la vojo de ŝipoj : tio ja estis tro evidenta. Ĝi prezentis neniun havenon kie ankriĝi, neniun rimedon por provizado. Nenio povis instigi la ŝipojn veni preni konon de ĝi. Tamen, ne estis neebla ke iu milit- aŭ komerc-ŝipo pasos videble. Taŭgis do serĉi la manieron altiri sian atenton kaj montri al li ke la insulo estis loĝita.

Tiucele, Godfredo kredis devi starigi flagstangon ĉe la kabopinto kiu ĵetis sin norden, kaj li oferis la duonon de unu el littukoj trovitaj en la kofro. Krome, ĉar li timis ke la blanka koloro estus videbla nur de tre mallonga distanco, li provis tinkturi sian flagon per beroj de ia arbutujo kiu kreskis piede de dunoj. Li tiel akiris brilan ruĝon kiun li ne sukcesis igi neforviŝebla, pro manko de mordanto, sed li devis nur suferi retinkturi sian tolaĵon kiam la vento aŭ la pluvo estus forviŝintaj la koloron.

Tiuj diversaj laboroj okupis lin ĝis la 15a de aŭgusto. Ekde pluraj semajnoj, la ĉielo estis preskaŭ konstante bela, krom du aŭ tri ekstreme fortegaj fulmotondroj, kiuj verŝis grandan kvanton da akvo kiun la grundo avide sorbiĝis.

Ĉirkaŭ tiu epoko, Godfredo komencis sian metion de ĉasisto. Sed se li estis sufiĉe lerta por manipuli pafilon, li ne povis fidi al TOrteto kiu estis ankoraŭ pafanta sian unuan pafon.

Godfredo do dediĉis plurajn tagojn semajne al ĉasado de har- aŭ plum- ĉasaĵo kiu, sen esti tre abunda, devis sufiĉi por la bezonoj de Vilĉjo-Arbo. Kelkaj perdrikoj, kelkaj rokperdrikoj, iu kvanto de galinagoj venis feliĉe varii la kutiman manĝokarton. Du aŭ tri antilopoj ankaŭ falis sub la plumberoj de la juna ĉasisto, kaj pro esti tute ne kunlaboranta en ilia kapto, la instruisto akceptis ilin per ne malpli vigla kontentiĝo, kiam ili prezentiĝis en la formo de femuraĵoj kaj ripaĵoj.

Sed samtempe dum li ĉasis, Godfredo ne forgesis akiri pli kompletan scion de la insulo. Li penetris profunde en tiujn densajn arbaregojn kiuj okupis la centra parto de ĝi. Li almonte iris la rivereton ĝis ĝia fonto kies la akvoj de la okcidenta deklivo de la monteto nutris la fluejon. Li denove supreniris al supro de la konuso kaj remalsupreniris tra la kontraŭa deklivo al la orienta marbordo kiun li ankoraŭ ne vizitis.

"El ĉiuj tiuj esploradoj, Godfredo ofte ripetadis al si, necesas konkludi tion : estas ke la insulo Fina entenas nek malutilan beston, nek sovaĝbeston, nek serpenton aŭ saŭron ! Mi ne vidis eĉ unu ! Certe, se ĝi ekzistus, miaj pafadoj atentigus ilin ! Estas favora cirkonstanco ! Se necesus sekurigi Vilĉjo-Arbo kontraŭ siaj atakoj, mi ne tro scias kiel ni sukcesus tion !"

Poste, pasante al alia dedukto tute logika : "Necesas ankaŭ konkludi, li diris al si, ke la insulo estas tute ne loĝata. Jam de longe, indiĝenoj aŭ ŝiprompuloj alkurintus pro la eksplodbruoj ! Estas do nur tiu neklarigebla fumo kiun, du fojojn, mi kredis vidi !"

La fakto estas ke Godfredo neniam trovis ajnan spuron de fajro. Koncerne tiuj termofontoj al kiuj li kredis povi atribui la originon de la duonviditaj vaporoj, la insulo Fina, tute ne vulkana, ŝajnis ne enhavi tiujn. Necesis do ke li estis dufoje la ludilo de la sama iluzio.

Cetere tiu aperaĵo de fumo aŭ vaporoj ne plu ripetiĝi. Kiam Godfredo faris duafoje la supreniron de la centra konuso, tiel bone kiel kiam li supreniris en la alta branĉaro de Vilĉjo-Arbo, li vidis nenion kiu estis taŭga por allogi sian atenton. Do li fine forlasis tiun cirkonstancon.

Pluraj semajnoj pasis en tiuj diversaj laboroj de taŭga aranĝo, en tiuj ĉasaj iro-reiroj. Ĉiu tago alportis plibonigon al la komuna vivo.

Ĉiujn dimanĉojn, tiel kiel estis interkonsentita, TOrteto surmetis siajn plej belajn vestojn. Tiun tagon, li pensis nur promeni sub la altaj arboj, ludante sian poŝviolonon. Li faris glitpaŝon, donante al si lecionojn, ĉar sia lernanto rifuzis pozitive daŭrigi lian kurson.

- Kial do ? respondis Godfredo al la urĝaj petoj de la instruisto. Imagu, ĉu vi povas imagi Robinsonon akceptanta dancajn kaj sintenajn lecionojn ?

- Kaj kial ne ? serioze rebatis TOrteto, kial iu Robinsono estus sendevigita de sintenado ? Ne estas por la aliaj, estas por si mem ke konvenas havi belajn manierojn !

Pri tio Godfredo havis nenion por respondi. Tamen li ne cedis, kaj la instruisto povis nur "senefike profesii".

La 13a de septembro estis markita de unu el la plej grandaj, unu el la plej malĝojaj seniluziiĝoj kiujn povas sperti la malbonsortuloj ke iu ŝippereo ĵetis sur dezertan insulon.

Se Godfredo neniam revidis ĉe iu ajn punkto de la insulo, la neklarigeblajn kaj netroveblajn fumojn, tiun ĉi tagon, ĉirkaŭ la tria vespere, sia atento estis allogita de longan vaporon, pri la origino de kiu ne eblis erari.

Li iris promeni ĝis la pinto de Flag-Punkto – nomo kiun li donis al la Kabo sur kiu stariĝis la flagstango. Nu, jen ke rigardante tra sia lorno, li ekvidis super la horizonto fumon kiun la okcidenta vento pelis al la direkto de la insulo.

La koro de Godfredo batadis furioze :

"Iu ŝipo !" li ekkriis.

Sed tiu ŝipo, tiu ĉi vaporŝipo, ĉu ĝi pasos proksime de la insulo Fina ? Kaj, se ĝi pasus, ĉu ĝi alproksimiĝus sufiĉe de ĝi por ke signaloj povus esti surŝipe viditaj aŭ aŭditaj ? Aŭ ĉu tiu fumo, apenaŭ videtita, malaperus kun la ŝipo al nordokcidento aŭ al sudokcidento de la horizonto ?

Dum du horoj, Godfredo estis tuŝita de alternadoj de sentoskuoj pli facilaj por indiki ol priskribi.

Fakte, la fumo grade kreskis. Ĝi densiĝis kiam la vaporŝipo troigis siajn fajrojn poste ĝi malpliiĝis ĝis malaperi, kiam la ŝovelkvanto da karbo estis konsumita. Tamen la ŝipo videble pliproksimiĝis. Ĉirkaŭ la kvara vespere, ĝia ŝipkorpo montriĝis ĉe la alsurfaciĝo de la ĉielo kaj de la akvo.

Estis granda vaporŝipo kiu vojiris al nordoriento, Godfredo facile rekonis ĝin. Ĉi tiu direkto, se ĝi pluigis ĝin, nepre devis proksimigi ĝin al la insulo Fina.

Godfredo unue pensis kuri al Vilĉjo-Arbo por sciigi TOrteton. Sed por kio ? La vido de iu sola homo farante signalojn valoris tiom kiom la vido de du. Li do restis, sia lorno antaŭ la okuloj, volante ne perdi iun solan el la moviĝoj de la marŝipo.

La vaporŝipo ankoraŭ proksimiĝis al la marbordo, kvankam ĝi ne metis la kapuson rekte al la insulo. Ĉirkaŭ la kvina, la horizontlinio jam troviĝis pli alta ol ĝia ŝipkorpo, ĝia tri mastoj de skuno estis videblaj. Godfredo povis eĉ distingi la kolorojn kiuj flagris ĉe sian gafon.

Estis la usonaj koloroj.

"Sed, li diris al si, se mi vidas tiun flagon, ne eblas ke surŝipe, oni ne rimarkas la mian ! La vento tiel disvolvas ĝin ke ĝi povas esti facile vidata per lorno ! Se mi plurfoje signalas hisante kaj malhisante ĝin por pli bone indiki ke sur lando, oni volas ekkomuniki kun la ŝipo ? Jes, ne estas tempo por perdi !"

La ideo estis bona. Godfredo, kuranta al la fino de Flag-Punkto, komencis manovri sian flagon, kiel oni faras dum flagsaluto; poste, li lasis ĝin je duonmasto, tio estas duonhisita – tio kio laŭ la maraj kutimoj signifas ke oni petas helpon kaj asistadon.

La vaporŝipo ankoraŭ pliproksimiĝis ĝis malpli ol tri mejloj de la marbordo, sed ĝia flago, ankoraŭ senmova ĉe la gafo de la postmasto, ne respondis al tiu de Flag-Punkto ! Godfredo sentis sian koron premiĝi. Certe li ne estis vidita… Estis duono post la sesa, kaj la krepusko estis alvenonta !

Tamen la vaporŝipo baldaŭ estis nur je du mejloj de la kabpinto al kiu ĝi rapide kuris. Tiumomente, la suno malaperis sub la horizonton. Kun la unuaj ombroj de la nokto, necesus rezigni pri ĉiu espero esti vidata.

Godfredo denove hisis kaj malhisis sinsekve sian flagon, sen pli da sukceso… Oni ne respondos al li.

Li tiam pafis plurajn pafadojn, kvankam la distanco estis ankoraŭ granda kaj la vento ne portis al tiu direkto !… Neniu eksplodbruo alvenis al li de la ŝipo.

Tamen noktiĝis iom post iom; baldaŭ la ŝipkorpo de la vaporŝipo ne plu estis videbla. Ne estis dubinde ke antaŭ unu horo ĝi estos preterpasinta la insulo Fina.

Godfredo, ne scianta kion fari, tiam ekpensis bruligi bosketon de rezinarboj kiuj kreskis malantaŭe de Flag-Punkto. Li flamigis amason da sekaj folioj per tindro, poste li fajrigis la grupon da pinoj kiu baldaŭ brulis kiel grandega torĉo.

Sed la ŝipaj lumiloj tute ne respondis al tiu ĉi landa fajro kaj Godfredo malĝoje reiris al Vilĉjo-Arbo, sentante sin eble pli forlasita ol li estis ĝis nun !
XVI
En kiu okazas incidento kiu ne povus surprizi la leganton.

Tiu bato tuŝis Godfredon. Tiu neesperita ŝanco kiu ĵus eskapis al li, ĉu ĝi iam reokazos ? Ĉu li povis esperi tion ? Ne ! La seninteresiĝo de tiu ŝipo pasi flanke de la insulo Fina sen eĉ provi identigi ĝin, estis evidente ke ĝi estos adoptita de ĉiuj aliaj ŝipoj kiuj riskus sin sur tiu ĉi dezerta parto de la Pacifiko. Kial tiuj ankrumus plivole ol ĉi tiu, ĉar tiu ĉi insulo havis neniun rifuĝhavenon.

Godfredo trapasis malĝojan nokton. Je ĉiu momento, abrupte ekvekata, kvazaŭ li aŭdis ian kanonpafon marmeze, li tiam demandis al si ĉu la vaporŝipo finfine ekvidis tiun grandan fajron kiu ankoraŭ flamis sur la marbordo, ĉu ĝi ne provis signali ĝian ĉeeston per tondrego ?

Godfredo aŭskultis… Ĉio tute estis nur iluzio de lia troekscitita cerbo. Kiam la tago estis reaperanta, li fine opiniis ke tiu aperaĵo de ŝipo estis nur sonĝo kiu komencis la antaŭtagon, je la tria posttagmeze !

Sed, ne ! Li ja estis certega ke ŝipo montriĝis proksime de la insulo Fina, eble je malpli ol du mejloj, kaj ne malpli certa ke ĝi ne ankrumis !

Pri tiu elreviĝo, Godfredo ne diris unu vorton al TOrteto. Por kio paroli pri tio al li ? Cetere, tiu ĉi frivola spirito neniam vidis trans dudek kvar horoj. Li eĉ ne plu pensis pri la ŝancoj kiuj povis okazi forlasi la insulon. Li ne imagis ke la estonteco povis rezervi al li gravajn eventualaĵojn. San-Francisko komencis elmemoriĝi. Li ne havis fianĉinon kiu atendis lin, neniun onklon Vilĉjon por revidi. Se, sur tiu ĉi terpeco, li estus sukcesinta komenci dancokurson, siaj deziroj estus plenumitaj – eĉ se li ricevus nur ununuran lernanton !

Nu, se la majstro ne pensis pri ia tuja danĝero, kiu estus taŭga por endanĝerigi lian sekurecon sur tiu ĉi insulo, sen sovaĝbestoj kaj indiĝenoj, li malpravis. Tiu ĉi tago mem, lia optimismo estis afliktota de severa travivaĵo.

Ĉirkaŭ la kvara vespere, TOrteto estis foririnta, kiel kutime, rikolti ostrojn kaj mitulojn ĉe la parton de la marbordo malantaŭ Flag-Punkto kiam Godfredo vidis lin rapidege reveni al Vilĉjo-Arbo. Lia maldensa hararo hirtiĝis sur la tempioj. Li vere ŝajnis al homo kiu fuĝis sen eĉ aŭdaci turni sian kapon.

- Kio do okazas ? Godfredo ekkriis, ne sen timeto, irante renkonte al sia kunulo.

- Tien… tien…, respondis TOrteto kiu indikis per fingro tiun parton de la maro de kiu ni videtis mallarĝan segmenton, norden, inter la grandaj arboj de Vilĉjo-Arbo.

- Sed kio do estas ? demandis Godfredo kies la unua impulso estis kuri al la rando de la sekvojoj.

- Kanoton !

- Kanoton ?

- Jes !… Sovaĝulojn… Tutan floteton da sovaĝuloj… Eble kanibalojn !…

Godfredo rigardis en la indikitan direkton…

Tute ne estis ŝipetaro tiel kiel diris tion la konfuzegita Torteto, sed li eraris nur pri la kvanto.

Fakte, malgranda boato kiu glitis sur la maro, tre kvieta en tiu ĉi momento, direktiĝis je duonmejlo de la marbordo, por preterveturi Flag-Punkton.

- Kaj kial ili estus kanibaloj ? Godfredo diris turnante sin al la intruisto.

- Ĉar en la insuloj kun Robinsonoj, respondis TOrteto, ĉiam estas kanibaloj kiuj frue malfrue alvenas !

- Ĉu tio ne estas plivole la kanoto de komerca ŝipo ?

- De ŝipo… ?

- Jes … de iu vaporŝipo kiu hieraŭ pasis posttagmeze, flanke de nia insulo ?

- Kaj vi nenion diris al mi ! ekkriis TOrteto vigle levante la brakojn al la ĉielo.

- Por kio, respondis Godfredo, ĉar mi pensis ke ĉi tiu ŝipo estis definitive malaperinta ! Sed tiu kanoto povas aparteni al ĝi ! Ni tuj bone vidos !…

Godfredo, rapide revenante al Vilĉjo-Arbo, tie prenis sian lornon kaj reiris posteni sin ĉe la rando de la arboj.

De tie li kapablis observi kun ekstrema atento, tiun boaton de kie oni devis necese rimarki la flagon de Flag-Punkto, disvolvita en modera vento.

La lorno falis de la okuloj de Godfredo.

- Sovaĝulojn !… Jes !… Estas ja sovaĝuloj ! li ekkriis.

TOrteto sentis siajn krurojn ŝanceliĝi kaj tremado de teruro kun timo trapasis tra lia tutan korpon.

Fakte estis boato da sovaĝuloj kiun Godfredo ĵus ekvidis, kaj kiu antaŭeniris al la insulo. Konstruita kiel pirogo de la polineziaj insuloj, ĝi surhavis sufiĉe grandan velon el plektita bambuo; balanciero baborde elstaranta tenis ĝin en ekvilibro kontraŭ la kliniĝo kiun ĝi vidigis sub la vento.

Godfredo perfekte distingis la formon de la boato : estis praho – tio kio sajnis indiki ke la insulo Fina ne povis esti tre for de la ĉirkaŭaĵo de Malajzio. Sed tute ne estis Malajoj kiuj enestis tiun ĉi pirogon, estis nigruloj, duonnudaj, kiujn ni povis nombri dekduon.

La danĝero esti vidataj estis do granda. Godfredo devis tiam bedaŭri esti hisinta tiun flagon kiun tute ne videtis la ŝipo kaj kiun certe vidis la indiĝenoj de la praho. Koncerne faligi ĝin nun, estis tro malfrue.

Tre bedaŭrinda cirkonstanco, efektive. Se evidentiĝis ke tiuj sovaĝuloj intencis, forlasante iun apudan insulon, atingi tiun ĉi, eble ili kredis ĝin neloĝata, kiel ĝi estis reale, antaŭ la ŝippereo de la Revo. Sed la flago estis tie, kiu indikis la ĉeeston de homaj estuloj sur ĉi tiu marbordo ! Kiel, do, eskapi al ili se ili surteriĝis ?

Godfredo ne sciis kion decidi. Ĉiaokaze, observi ĉu la indiĝenoj elŝipiĝus aŭ ne sur la insulo, tie estis la plej urĝa. Li poste donus sian opinion.

La lorno al okuloj, li do sekvis la prahon; li vidis ĝin ĉirkaŭiri la pinton de la promontoro, poste preterpasi ĝin, poste remalsupreniri laŭlonge de la marbordo, kaj fine albordiĝi ĉe la elfluejo mem de la rivereto, kiu, du mejlojn almonte, pasi apud Vilĉjo-Arbo.

Se do tiuj ĉi indiĝenoj opinius kontraŭflue iri la fluejon de la rivereto, ili alvenus, post nelonge, ĉe la grupon de sekvojoj, tiel ke neeblis antaŭhaltigi ilin.

Godfredo kaj TOrteto rapide revenis al sia loĝejo. Temis, unue, fari kelkajn aranĝojn kiuj povus ŝirmi ĝin kontraŭ surprizo kaj doni tempon por prepari ĝian defendon. Jen kion Godfredo nur pensis. Koncerne la instruiston, liaj ideoj sekvis tute alian direkton.

"Ha tio ! li diris al si, estas do fatalaĵo ! Ĝi do estas skribita ! Ni do ne povas eskapi tion ! Oni do ne povas iĝi Robinsono sen ke pirogo albordiĝu vian insulon, sen ke kanibaloj tie aperu iun tagon aŭ alian ! Ni estas ĉi tie nur de tri monatoj, kaj jen jam estas ! Ha ! Vere, nek sinjoro Defoe, nek sinjoro Wyss troigis la aferojn ! Faru do vin Robinsonon post tio !"

Digna TOrteto, oni ne faras sin Robinsonon, oni iĝas lin, kaj vi ne sciis tiel ĝuste diri komparante vian situacion al tiu de la herooj de la du romanverkistoj, angla kaj svisa.

Jen kiaj antaŭzorgadoj estis tuj prenitaj de Godfredo ekde sia reveno al Vilĉjo-Arbo. La fajro flamigita en la kavo de sekvojo estis estingita, kaj ni disĵetis la cindrojn por fine lasi nenian postsignon; kokoj, kokinoj kaj kokidoj jam estis en la kokejo por tie tranokti, kaj ni devis kontentiĝi bari la eniron per vepraĵoj, por tiamaniere maski ĝin kiel eble plej bone; la aliaj bestoj, agutioj, ŝafoj kaj kaprinoj, estis elpelitaj en la herbejon, sed estis bedaŭrinda ke ili ankaŭ ne povis esti enfermitaj en stalon; ĉiuj instrumentoj kaj iloj estantaj enkolektitaj en la loĝejo, nenio estis ekstere lasita pri tio kio povus indiki la ĉeeston aŭ la transpason de homaj estuloj. Poste, la pordo estis hermetike fermita, post ke Godfredo kaj TOrteto estis lokiĝintaj en Vilĉjo-Arbo. Tiu pordo, farita el arboŝelo de sekvojo, konfuziĝis kun la arboŝelo de la trunko, kaj eble povus eskapi al okuloj de la indiĝenoj kiuj ne rigardus tre atente. Estis same pri la du fenestroj sur kiuj la markezoj estis mallevitaj. Poste, ĉio estis estingita ene de la loĝejo kiu restis en kompleta mallumo.

Kiel tiu nokto estis longega ! Godfredo kaj TOrteto aŭskultis la plej etan bruon de ekstere. Krako de seka branĉo, bloveto de vento tremigis ilin. Ili kredis aŭdi paŝi sub la arboj. Ŝajnis al ili ke oni vagis ĉirkaŭ Vilĉjo-Arbo. Tiam Godfredo, tirante sin al unu el la fenestroj, iom levis la markezon kaj anksie rigardis en la ombron.

Ankoraŭ nenio.

Tamen Godfredo baldaŭ aŭdis paŝadojn sur la grundo. Tiufoje, lia orelo ne povis erarigi lin. Li ankoraŭ rigardis, sed li nur videtis unu el kaprinoj kiu venis serĉi ŝirmejon sub la arboj.

Cetere, se iuj el la indiĝenoj sukcesis malkovri la loĝejon kaŝita en la grandega sekvojo, la decido de Godfredo estis prenita : li kuntirus TOrteton kun li tra la internan tubon, li rifuĝus ĝis sur la altaj branĉoj, kie li havus pli bonan eblecon rezisti. Kun fusiloj kaj revolveroj je sia dispono, kun abundaj municioj, eble li havus kelkan ŝancon venki super dekduo da sovaĝuloj malprovizitaj de pafiloj. Se tiuj, en la okazo se ili estus armitaj per pafarkoj kaj sagoj, atakis desube, ne estis probable ke ili havus superecon antaŭ pafiloj bone direktitaj desupre. Se, male, ili enrompis la pordon de la loĝejo kaj provis gajni la altan branĉaron de interne, estus malfacile al ili sukcesi ĉar ili devus trapasi tra mallarĝa aperturo kiun la sieĝatoj facile povus defendi.

Plie, Godfredo tute ne parolis pri tiu eblo al TOrteto. La ŝlemilo estis jam sufiĉe timeginta pro la alveno de la Praho. La penso, ke li eble estus devigita rifuĝi sin en la supran parton de la arbo, kiel en aglonesto, ne estus por redoni al li iom da kvieteco. Se tio lastmomente necesiĝus, Godfredo kuntirus lin sen eĉ lasi al li tempon por pripensado.

La nokto fluis en alternadoj de timo kaj espero. Neniu rekta atako okazis. La sovaĝuloj ne ankoraŭ aliris ĝis la grupo da sekvojoj. Eble ili atendis la taglumon por riski sin tra la insulo.

- Estas verŝajne tio kion ili faros, diris Godfredo ĉar nia flago indikas al ili ke ĝi estas loĝata ! Sed ili estas nur dekduo kaj devas fari kelkajn disponojn ! Kiel ili supozus ke ili traktus nur kun du ŝiprompuloj ? Ne, ili riskos sin nur ĉe taglumo… krom se ili ekloĝiĝas…

- Krom se ili reenboatiĝas tuj kiam tagiĝos, respondis TOrteto.

- Reenŝipiĝi ? Sed do por kio ili estus venintaj ĉe la insulo Fina dum nokto ?

- Mi ne scias…, respondis la instruisto kiu, pro sia timego, povis klarigi la alvenon de tiuj ĉi indiĝenoj nur per la bezono de manĝi homan karnon.

- Ĉiaokaze, reparolis Godfredo, morgaŭ matene se tiuj ĉi sovaĝuloj ne estos venintaj al Vilĉjo-Arbo, ni iros esplorrigardi.

- Ni ?…

- Jes ! Ni !… Nenio estus pli nesingarda ol disiĝi ! Kiu scias ĉu ne necesos rifuĝi en la centrarbaroj, kaŝi nin dum kelkaj tagoj… ĝis la foriro de la praho ! Ne ! Ni restos kune, Torteto !

- Ĉit… diris la instruisto per tremanta voĉo. Ŝajnas al mi ke mi aŭdas eksteren…

Godfredo denove tiris sin al la fenestro kaj preskaŭ tuj refalis.

- Ne ! li diris. Ankoraŭ nenio suspektinta ! Estas niaj bestoj kiuj revenas sub la arboj.

- Eble forpelitaj ! ekkriis TOrteto.

- Ili male ŝajnis tre trankvilaj, respondis Godfredo. Mi plivole kredus ke ili venis nur serĉi ŝirmon kontraŭ la matena roso.

- Ha ! flustris TOrteto per tiel kompatinda tono ke Godfredo ridus plenkore sen la graveco de la cirkonstancoj, jen afero kiu ne okazus al ni ĉe la hotelo Kolderupo en la strato Montgomerio !

- Ne plu malfruos tagiĝi, Godfredo tiam diris. Antaŭ unu horo, se la indiĝenoj ne aperis, ni forlasos Vilĉjo-Arbon, kaj ni iros esplorrigardi en la nordon de la insulo. Ĉu vi ja kapablas teni pafilon, Torteto ?

- Kunporti !… Jes !…

- Kaj pafi al indikita direkto ?

- Mi ne scias !… Mi neniam provis, kaj vi povas esti certa, Godfredo, ke mia kuglo ne iros…

- Kiu scias ĉu la eksplodbruo sole ne sufiĉos por fortimigi tiujn ĉi sovaĝulojn !

Post unu horo, jam sufiĉe taglumis por ke la rigardo povu atingi trans la grupo de sekvojoj.

Godfredo tiam relevis sinsekve, sed prudente, la markezoj de la du fenestroj. Tra tiu kiu rigardis al sudo, li vidis nenion pli ol kutime. La dombestoj pace vagis sub la arboj kaj neniel ŝajnis timigitaj. Ekzamenon faritan, Godfredo zorge refermis ĉi tiun fenestron. Tra la aperturo direktita al nordo, la vidpovo povis atingi la marbordon. Ni eĉ videtis, je ĉirkaŭ du mejloj, la pinton de Flag-Punkto, sed la elfluejo de la rivereto, tie kie la sovaĝuloj alteriĝis dum la antaŭtago, ne estis videbla.

Godfredo unue rigardis sen uzi sian lornon, por observi la ĉirkaŭaĵojn de Vilĉjo-Arbo laŭ tiu ĉi flanko de la insulo Fina.

Ĉio estis tute trankvila.

Godfredo, tiam prenante sian lornon, trarigardis la periplon de la marbordo ĝis la pinto de la promontoro de Flag-Punkto. Eble, kaj kiel diris TOrteto, kvankam tio estintus neklarigebla, ĉu la indiĝenoj reenŝipiĝis, post unu nokto pasigita sur tero, sen eĉ provi kontroli ĉu la insulo estas loĝata.