XIX
En kiu la situacio jam grave kompromitita pli kaj pli komplikiĝas.

La ĉeesto de iu danĝera sovaĝbesto en la insulo Fina, tio estis, oni devas konsenti tion, io por plejaltgrade maltrankviligi tiujn kiujn la malbonsorto ĵetis tien.

Godfredo - eble li malpravis - ne kredis devi kaŝi al TOrteto tion kio ĵus okazis.

"Urso ! ekkriis la instruisto rigardante ĉirkaŭ si per terurita okulo, kvazaŭ la ĉirkaŭaĵo de Vilĉjo-Arbo estintus atakita de bando de tiuj sovaĝbestoj. Kial urso ? Ĝis nun, ne estis urso en nia insulo ! Se ekzistas unu, povas troviĝi pluraj, kaj eĉ multe da aliaj kruelaj bestoj : jaguaroj, panteroj, tigroj, hienoj, leonoj !"

TOrteto jam vidis la insulon Finan fordonita al iu tuta bestejo dum manko da kaĝo.

Godfredo respondis al li ke necesis nenion troigi. Li vidis urson, estis evidente. Kial unu el tiuj sovaĝbestoj neniam ĝis nun, montriĝis kiam li travagis la arbarojn de la insulo, tion li ne povis klarigi al si, kaj estis vere neklarigebla. Sed ĝis konkludi ke kruelaj bestoj de ĉiu speco, nun svarmis en la arbaroj kaj herbejoj, estis ekscese. Tamen taŭgus esti singardema kaj eliri nur bone armata.

Kompatinda Torteto ! Ekde tiu tago komencis por li ekzistado de maltrankviloj, de emocioj, de suferegoj, de senkaŭzaj teruroj, kiuj donis al li plejaltgrade la nostalgion de la hejmlando.

"Ne, li ripetadis, ne ! Se estas bestoj… sufiĉas por mi, kaj mi petas foriri !"

Necesis povi tion.

Godfredo kaj liaj kunuloj devis do ekde nun gardi sin pli zorge. Atako povis okazi ne nur flanke de la marbordo kaj de la herbejo, sed ankaŭ ĝis la grupo de sekvojoj. Jen kial seriozaj disponoj estis prenitaj por sekurigi la loĝejon kontraŭ subita atako. La pordo estis firme plifortigita por povi kontraŭstari la ungegon de iu sovaĝbesto. Koncerne la dombestoj, Godfredo ja ŝatintus konstrui al ili stalon kie ni povintus enfermi ilin, almenaŭ nokte, sed ne estis facila afero. Ni do kontentiĝi gardi ilin, laŭeble, ĉe la najbaraĵo de Vilĉjo-Arbo en ia gregejo de branĉaĵoj el kie ili ne kapablis eliri. Sed tiu gregejo estis nek sufiĉe nedifektebla, nek sufiĉe alta por malebligi urson aŭ hienon faligi ĝin aŭ transiri ĝin.

Tamen, ĉar Karefinotuo, malgraŭ la insistadoj kiujn ni faris al li, daŭrigis dumnokte vigli eksteren, Godfredo ankoraŭ esperis kapabli antaŭeviti rektan atakon.

Certe Karefinotuo sin endanĝerigis tiel estigante sin gardisto de Vilĉjo-Arbo, sed li certe komprenis ke li helpis al siaj liberigantoj, kaj li persistis, kion ajn Godfredo povis diri al li, vigli kiel kutime por la kuna savo.

Unu semajno pasis sen tio ke iu ajn el ĉi tiuj danĝeraj vizitantoj aperis en la ĉirkaŭaĵo. Cetere Godfredo ne plu foriĝis de la loĝejo, krom se bezonis. Dum la ŝafoj, la kaprinoj kaj aliaj paŝtiĝis en la najbaraj herbejoj, ni ne perdis ilin el la okuloj. Plejofte, Karefinotuo rolis kiel paŝtisto. Li tute ne prenis fusilon ĉar ne ŝajnis ke li komprenis la manipuladon de pafiloj, sed unu el la ĉastranĉiloj estis ŝovita ĉe lia zono, hakilo pendis ĉe lia dekstra mano. Tiel arminta, la fortika nigrulo ne hezitus sin ĵeti antaŭ tigron aŭ ĉiun alian beston el la plej malbona speco.

Tamen, ĉar nek la urso, nek iu ajn el siaj samspeculoj reaperis ekde la lasta renkonto, Godfredo komencis sereniĝi. Li iom post iom rekomencis siajn esploradojn kaj siajn ĉasadojn, sed sen daŭrigi ilin tiom for internen de la insulo. Dume, kiam la nigrulo akompanis lin, TOrteto, bone enferminta en Vilĉjo-Arbo, ne riskus sin eksteren, eĉ se temus iri doni danclecionon ! Alifoje ankaŭ, Godfredo foriris sole, kaj tiam la instruisto havis kunulon, al la instruado de kiu li obstine dediĉis sin.

Jes ! TOrteto unue pensis lernigi al Karefinotuo la plej uzatajn vortojn de la angla; sed li devis rezigni tion, tiom la nigrulo ŝajnis havi la fonetikan aparaton malĝuste adaptita por tia elparolado.

"Do, diris TOrteto al si, ĉar mi ne kapablas esti lia instruisto, mi estos lia lernanto !"

Kaj estis li kiu enkapigis al si lerni la idiomon kiun parolis Karefinotuo.

Godfredo vane diris al li ke tio ne multe utilos por ili. TOrteto ne volis cedi. Li do penadis por komprenigi al Karefinotuo citi al li per lia lingvo la objektojn kiujn li indikis al li per la mano.

Vere, oni devas kredi ke la lernanto TOrteto havis grandajn naturdonojn, ĉar, post dek kvin tagoj, li bone sciis dekkvin vortojn ! Li sciis ke Karefinotuo diris "birsi" por indiki la fajron, "aradu" por indiki la ĉielon, "mervira" por indiki la maron, "dura" por indiki arbon, ktp… Li pri tio estis tiom fiera kiom se li akiris la unuan premion de polinezia en granda konkurso.

Estis ĝuste kiam, en iu dankema penso, li volis rekoni tion kion sia instruisto faris por li – ne plu provante prononcigi al li kelkajn vortojn el angla, sed encerbigante al li la ĝentilan sintenon kaj la verajn principojn de la Eŭropa koregrafio.

Post tio, Godfredo ne sukcesis reteni sin plenkore ridi ! Finfine tio pasigis la tempon, kaj dimanĉe, kiam nenio plu estis por fari, li plezure spektis la kurson de la fama instruisto TOrteto, de San-Francisko.

Vere, necesis vidi tion ! La kompatinda Karefinotuo sange ŝvitis por submeti sin al la bazaj ekzercoj de la danco ! Li estis obeema, tamen plena de bonvolo; sed kiel ĉiuj liaj similuloj, ĉu li ne havis la ŝultrojn retiriĝintaj, la ventron elstara, la genuojn internaj, ankaŭ la piedojn ? Iru do fari iun Vestrison aŭ iun Sankt-Leonon de tiel konstruita sovaĝulo !

Ĉiuokaze, la instruisto metis en tio pasion. Cetere, Karefinotuo, kvankam turmentita, agis en ĝi diligente. Kiom li suferis nur por meti siajn piedojn en unua pozicio, ne povus esti imagebla ! Kaj kiam li devis pasi al la dua, poste al la tria, estis ankoraŭ tre alia afero !

- Sed ja rigardu min, obstinulo ! kriis TOrteto, kiu alligis la ekzemplon al la leciono. Eksteren, la piedoj ! Ankoraŭ pli eksteren ! La pinto de tiu ĉi al la kalkano de tiu ! Malfermu viajn genuojn, fripono ! Eklipsu viajn ŝultrojn, mizerulo ! La kapon rekte !… La brakojn rondigitaj !…

- Sed vi petas al li la neeblaĵon ! diris Godfredo.

- Nenio neeblas al la inteligenta homo ! respondis TOrteto konstante.

- Sed lia konstitucio ne adaptiĝas al tio…

- Nu, ĝi adaptiĝos al tio, lia konstitucio ! Necesos ja ke ĝi adaptiĝas, kaj poste, tiu ĉi sovaĝulo almenaŭ ŝuldos al mi scipovi konvene prezenti sin en salono !

- Sed, neniam, TOrteto, neniam li havos la okazon aperi en iun salonon !

- Hej ! Kion vi scias, Godfredo ? rebatis la instruisto restarante sin sur siaj piedpintoj. Ĉu la estonteco ne estas al novaj generacioj ?

Estis la konkluda esprimo de ĉiuj diskutoj de TOrteto. Kaj tiam, la instruisto prenante sian poŝviolonon, sia arĉo eltiris el ĝi etajn stridajn ariojn kiuj ĝojigis Karefinotuon. Ne plu bezonis eksciti lin ! – Sen zorgi pri la koregrafiaj reguloj, kiaj saltoj, kiaj tordiĝoj, kiaj kaprioloj !

Kaj TOrteto, vidante revema tiun infanon de Polinezio tiel barakti, demandis al si ĉu tiuj ĉi paŝetoj, eble iom tro tipaj, estis tute ne naturaj por la homa estulo, kvankam ili estis ekster ĉiuj principoj de la arto !

Sed ni lasos la instruisto de dancado kaj sintenado en liaj filozofiaj meditadoj, por reveni al demandoj samtempe pli praktikaj kaj pli oportunaj.

Dum siaj lastaj ekskursoj en la arbaro aŭ ebenaĵo, ĉu li estis sola, ĉu li estis akompanata de Karefinotuo, Godfredo ekvidis neniun alian sovaĝbeston. Li eĉ ne trovis spuron de tiuj bestoj. La rivereto al kiu ili venus sensoifiĝi, surhavis neniun piedsignon sur siaj randoj. Neniu blekado dumnokte, ankaŭ ne, nek suspektindaj muĝadoj. Plie, la dombestoj pludonis neniun timosignon.

"Tio estas stranga, kelkfoje diris al si Godfredo, kaj tamen mi ne eraris ! Karefinotuo, ne pli ! Estas ja urso kiun li montris al mi ! Estas ja al urso kiun mi pafis ! Supozante ke mi mortigis ĝin, ĉu tiu urso estis do la lasta ekzemplero de la familio de planduloj kiu estis sur la insulo ?"

Tio estis tute neklarigebla ! Cetere, se Godfredo mortigus tiun urson, li devintus retrovi ĝian korpon ĉe la loko kie li ĝin mortfrapis. Nu, estas vane ke li serĉis ĝin tien ! Ĉu li devis do kredi ke la besto mortige vundita iris morti foren en iu kaverno ? Tio eblis, finfine; sed tiukaze, en tiu loko, piede de tiu arbo, estintus spuroj de sango, kaj ne estis.

"Ĉiaokaze, pensis Godfredo, ne gravas, kaj ĉiam ni estu singardemaj !"

Kun la unuaj tagoj de novembro, ni povas diri ke la malbona sezono komenciĝis sub tiu nekonata latitudo. Jam malvarmaj pluvoj falis dum kelkaj horoj. Poste, tre verŝajne, sekvus tiuj senfinaj pluvegoj kiuj ne ĉesas dum kompletaj semajnoj kaj karakterizas la pluvan periodon de la vintro ĉe la nivelo de tiu ĉi paralelo.

Godfredo devis tiam okupiĝi pri la instalado de fajrejo interne mem de Vilĉjo-Arbo - necesega fajrejo kiu servus tiom bone por hejti la loĝejon dum la vintro kiom por kuiri la manĝaĵojn ŝirmata kontraŭ la ekpluvegoj kaj la ventoblovoj.

La fajrejo, ni povis ĉiaokaze starigi ĝin en angulo de la ĉambro, inter dikaj ŝtonoj, la unuj plate metitaj kaj la aliaj surrandume. La problemo estis povi gvidi la fumon eksteren, ĉar lasi ĝin eskapi laŭ la longa tubo kiu enprofundiĝis ene de la sekvojo ĝis la supro de la trunko, tio ne estis realigebla.

Godfredo tiam ekhavis la ideon uzi kelkajn el tiuj longaj kaj dikaj bambuoj kiu kreskis en kelkaj lokoj de la randoj de la rivereto, por fari tubon.

Necesas diri ke li estis tre bone helpita en ĉi tiu okazo de Karefinotuo. La nigrulo komprenis, ne sen kelkaj penoj, tion kion volis Godfredo. Estis li kiu akompanis lin kiam li iris al du mejloj de Vilĉjo-Arbo, elekti bambuojn inter la plej dikaj; estis ankaŭ li kiu helpis lin munti lian fajrejon. La ŝtonoj estis aranĝitaj sur la grundo, en la fundo, antaŭ la pordo; la bambuoj, malplenigitaj de sia medolo, traboritaj ĉe siaj tuberoj, formis alĝustiĝante unu en la alian, iun tubon de sufiĉa longo kiu finvenis al iu aperturo truita en la ŝelo de la sekvojo. Tio do povis sufiĉi kondiĉe ke ni bone priatentas ke la fajro ne ekbruligas la bambuon. Godfredo ricevis baldaŭ la kontentiĝon vidi bonan fajron flami sen ke la interno de Vilĉjo-Arbo stinkas pro fumo.

Li pravis efektivigi ĉi tiun instaladon, pli prave ankoraŭ hasti fari tion.

Fakte, de la 3a ĝis la 10a de novembro, la pluvo ne ĉesis torente faladi. Estintus neeble daŭrigi subĉiele la fajron flamantan. Dum tiuj malĝojaj tagoj, necesis resti en la loĝejo. Ni devis eliri nur por la urĝaj bezonoj de la brutaro kaj de la kokejo.

Okazis en tiuj kondiĉoj ke la provizejo de kamasioj ekmankis. Estis, efektive, la substanco kiu rolis kiel panon, kaj kies seneco baldaŭ iĝis sentebla.

Godfredo do sciigis iam al TOrteto, la 10an de novembro, ke ekde la vetero ŝajnus rebeliĝi, Karefinotuo kaj li irus al la plukado de kamasioj. TOrteto, kiu neniam urĝigis sin iri al du mejloj for, trans malsekega herbejo, taskis sin gardi la domon dum la foresto de Godfredo.

Nu, vespere, la ĉielo komencis liberiĝi de la pezaj nuboj kiujn la okcidenta vento amasigis tie ekde la komenco de la monato; la pluvo iom post iom ĉesis, la suno ĵetis kelkajn krepuskajn brilojn. Ni povis esperi ke la morgaŭa tago aperigus kelkajn plibeliĝojn kiujn urĝus utiligi.

- Morgaŭ, diris Godfredo, mi matene foriros kaj Karefinotuo akompanos min.

- Estas interkonsentite, respondis TOrteto !

La vespero alveninta, la vespermanĝo fininta, ĉar la ĉielo, libera de vaporoj, lasis brili kelkajn stelojn, la nigrulo volis rekomenci sian kutiman eksteran postenon kiun li devis forlasi dum la pluvaj antaŭaj noktoj. Godfredo ja strebis komprenigi al li ke estis pli bone resti en la loĝejo, ke nenio postulis aldonon de gvatado ĉar neniu alia sovaĝbesto estis observinta; sed Karefinotuo obstinis en sia ideo. Necesis lasi lin fari.

La morgaŭon, kiel antaŭflaris Godfredo, la pluvo ne falis ekde la antaŭvespero. Tiel, kiam li eliris el Vilĉjo-arbo, ĉirkaŭ la sepa, la unuaj sunradioj iomete origis la dikan kanopeon de la sekvojoj.

Karefinotuo prigardis ĉe sia posteno kie li tranoktis. Li atendis. Tuj, ambaŭ, bone armiĝantaj, kaj provizataj de grandaj sakoj, adiaŭis TOrteton poste direktis sin al la rivereto laŭ kiu ili intencis alfonten iri ĉe la maldekstra rando ĝis la arbedoj de kamasioj.

Iun horon poste, ili alvenis sen esti farinta ian malbonan renkonton.

La radikoj estis rapide elterigitaj, kaj kun sufiĉe granda kvanto por plenigi la du sakojn. Tio postulis tri horojn, tiel ke estis proksimume la dekunuan matene kiam Godfredo kaj sia kunulo ekvojiris al Vilĉjo-Arbo.

Paŝante unu apud la alia, kontentigante sin rigardi ĉar ili ne povis babili, ili atingis kurbiĝon de la malgranda rivereto, super kiu kliniĝis altaj arboj, aranĝitaj de rando al alia kiel naturan lulilon, kiam subite Godfredo haltis.

Tiufoje estis li kiu montris al Karefinotuo senmovan beston, fiksa piede de arbo, kaj kies la du okuloj tiam elĵetis apartan brilon.

"Tigron !" li ekkriis.

Li ne eraris. Estis ĝuste tigro kun granda staturo, ĝibiganta sur siaj malantaŭaj kruroj, skrapanta per siaj ungegoj la trunkon de la arbo, mallonge, preta por ataki.

Fulmtuje, Godfredo lasis fali sian sakon da radikoj. La ŝargita fusilo pasis en sian dekstran manon, li pafpretigis ĝin, surŝultrigis, celis, pafis.

"Hura ! Hura !" li ekkriis.

Ĉifoje, nenio estis por dubi : la tigro, frapita de la kuglo, faris malantaŭen saltegon. Sed eble ĝi ne estis mortige vundita, eble ĝi revenos antaŭen, ankoraŭ pli furiozigita pro sia vundo !…

Godfredo havis sian pafilon celdirektatan, kaj minacis ankoraŭ la beston per sia dua pafo.

Sed antaŭ ol Godfredo kapablis reteni lin, Karefinotuo rapidegis al la loko kie malaperis la tigro, sian ĉastranĉilon enmane.

Godfredo kriis al li halti, reveni !… Estis vane. La nigrulo, decidinta, eĉ riske de sia vivo, finmortigi la beston kiu eble estis nur vundita, ne aŭdis lin aŭ ne volis aŭdi lin. Godfredo ĵetis do sin sur liaj paŝoj…

Kiam li alvenis sur la riverrandon, li vidis Karefinotuon baraktanta kontraŭ la tigro tenante ĝin ĉe la gorĝo, turniĝadanta en timiga lukto, kaj fine trafanta ĝin en la koro per vigla mano.

La tigro tiam ruliĝis ĝis en la rivereto kies la akvoj, ŝvelintaj de la antaŭaj pluvoj, forprenis ĝin per la rapideco de torento. La besta kadavro kiu flosis nur momente je ĝia surfaco, estis rapide kuntirita al la maro.

Urso ! Tigro ! Ne plu eblis dubi ke la insulo enhavis danĝerajn sovaĝbestojn !

Tamen Godfredo, post esti rekuniĝinta Karefinotuon, certiĝis ke la nigrulo ricevis dum lukto nur kelkajn skrapvundojn sen graveco. Poste, tre timplena pro la eventualaĵoj kiujn la estonteco rezervis al ili, li revojiris al Vilĉjo-Arbo.