Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 166-176)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
XX
En kiu Torteto senlace ripetadas, re kaj re, ke li ŝatus foriri.

Kiam TOrteto eksciis ke ekzistis en la insulo ne nur ursoj sed tigroj, siaj veadoj rekomencis pli laŭtaj. Nun li ne plu kuraĝis eliri ! Tiuj sovaĝbestoj sukcesus trovi la vojon al Vilĉjo-Arbo ! Ni nenie plu estus sekura ! Tial, tio kion la instruisto, pro sia timego, petis por protekti sin, estis fortikaĵoj, almenaŭ, ja ! Muregoj el ŝtonoj, kun eskarpoj kaj kontraŭeskarpoj, kurtinoj kaj bastionoj, fine, remparoj, kiuj igus sekuran ŝirmejon de la sekvoj-aro. Alie, li volis, aŭ almenaŭ, li ŝatus foriri.

"Ankaŭ mi", simple respondis Godfredo.

Fakte, la kondiĉoj en kiuj la loĝantoj de la insulo Fina vivis ĝis tiam, ne plu estis la samaj. Lukti kontraŭ nehavado, lukti por la vivbezonoj, ili sukcesis, dank’al favoraj cirkonstancoj. Kontraŭ la malbona sezono, kontraŭ la vintro kaj ĝiaj minacoj, ili ankaŭ kapablus sin gardi; sed devi defendi sin kontraŭ kruelegaj bestoj, kies la atako ĉiumomente eblis, estis alia afero, kaj reale, la rimedoj mankis al ili.

La situacio tiel malsimpla fariĝas do tre grava, ĝis kiam ĝi fariĝos neeltenebla.

"Sed, senĉese ripetadis Godfredo al si, kiel okazis ke dum kvar monatoj, ni ne vidis ununuran sovaĝbeston en la insulo, kaj kial, ekde dekkvin tagoj, ni devis batali kontraŭ urso kaj tigro ?… Kion tio signifas ?"

La fakto povis esti neklarigebla, sed ĝi ja estis tre reala, ni devis akcepti tion.

Godfredo, kies la sinregado kaj la kuraĝo kreskis fronte al la sortobatoj, tamen ne lasis sin senkuraĝiĝi. Ĉar danĝeraj bestoj nun minacis la etan kolonion, gravis atenti kontraŭ iliaj atakoj, tio sen prokrasti.

Sed kiuj disponoj fari ?

Unue estis decidita ke la ekskursoj en la arbaroj aŭ al la marbordo estus pli maloftaj, ke ni forirus ekstere nur bone armitaj, kaj nur kiam tio nepre necesus pro la bezonoj de la materia vivo.

"Ni estis sufiĉe feliĉaj en tiuj du renkontoj, ofte diris Godfredo, sed alian fojon, eble ni ne savos nin tiel facile ! Do necesas ne riski sin sen absoluta neceseco !"

Tamen ne sufiĉis domaĝi siajn ekskursojn, nepre necesis protekti Vilĉjo-Arbon, tiel bone la loĝejon kiel ĝiajn dependaĵojn, la kokejon, la gregejon, ktp kie la sovaĝbestoj ne estus embarasitaj kaŭzi neripareblajn katastrofojn.

Godfredo do pripensis, se ne fortikigi Vilĉjo-Arbon laŭ la famaj planoj de TOrteto, almenaŭ interligi inter ili, la kvar aŭ kvin grandajn sekvojojn kiuj ĝin ĉirkaŭis. Se li sukcesis starigi firman kaj altan palisaron de iu trunko al alia, ni povus resti ene en relativa sekureco, aŭ almenaŭ ŝirmite de subita surprizo.

Tio estis realigebla, - Godfredo ekkomprenis tion post esti atente rigardinta la parcelon - sed vere estis giganta laboro. Malpliigante laŭ la ebloj, tio nepris ankoraŭ starigi tiun palisaron sur perimetro de almenaŭ tri cent futoj. Ke oni taksu, laŭ tio, la kvanton da arboj kiujn necesus elekti, dehaki, transloki, starigi, tiel ke la ĉirkaŭbarilo estus kompleta.

Godfredo ne rezignis antaŭ tiu ĉi tasko. Li sciigis siajn planojn al TOrteto kiu aprobis ilin, promesante aktivan subtenon; sed pli gravan aferon, li sukcesis komprenigi sian planon al Karefinotuo, ĉiam preta helpi lin.

Ili senprokraste eklaboris.

Ekzistis proskime de iu kurbiĝo de la rivereto, je malpli ol unu mejlo almonte de Vilĉjo-Arbo, arboreto de maraj pinoj de meza dikeco, kies la trunkoj, anstataŭ trabegoj aŭ tabuloj, sen bezoni esti unue kvadratigita, povus per sia apudmetado, formi firman murzonon de palisoj.

Estis al tiu arbaro ke Godfredo kaj siaj du kunuloj iris, la morgaŭon, la 12a de novembro, tuj je tagiĝo. Bone armitaj, ili antaŭenpaŝis nur kun ekstrema singardo.

"Tio ne multe konvenas al mi, tiuj ekspedicioj ! grumblis TOrteto kiun ĉi tiuj novaj travivaĵoj pli kaj pli incitegis. Mi tre ŝatus foriri !"

Sed Godfredo ne plu penis respondi al li. En ĉi tiu okazo, oni tute ne konsultas siajn inklinojn, oni eĉ ne alvokas sian intelekton. Estis la helpado de siaj brakoj ke postulis la komuna intereso. Necesis ja ke li submetiĝis al tiu ĉi metio de ŝarĝobesto.

Cetere neniu malbona renkonto ĝenis tiun vojiron de unu mejlo kiu apartigis Vilĉjo-Arbon de la arbareto. Vane la arbustoj estis zorge priserĉita, la herbejo pririgardita de la komenco ĝis la fino. La dombestoj kiujn ni devis lasi paŝtiĝi vidigis neniun signon de teruriĝo. La birdoj sin okupis pri siaj petoladoj sen pli de timeto ol kutime.

La laboroj tuj komenciĝis. Godfredo prave volis entrepreni la transporton nur post kiam ĉiuj arboj kiujn li bezonis estus dehakitaj. Ni povus labori ilin kun pli da sekureco, kiam ili estus surloke.

Karefinotuo plenumis grandegajn servojn dum tiu laciga laboro. Li fariĝis tre lerta en la manipulado de la hakilo kaj de la segilo. Lia vigleco eĉ ebligis al li daŭrigi sian laboron kiam Godfredo devis halti por kelktempe ripozi, kaj kiam TOrteto, la manoj rompitaj, la membroj disbatitaj, eĉ ne plu havis forton por levi sian poŝviolonon.

Tamen, por la malfeliĉa instruisto de dancado kaj sintenado, ŝanĝita en hakiston, Godfredo rezervis la malplej lacigan parton de la tasko, tio estas la senbranĉigo de la malgrandaj branĉoj. Malgraŭ tio, eĉ se TOrteto estis pagita nur po duona dolaro tage, li estus ŝtelinta la kvar kvinonojn de sia salajro !

Dum ses tagoj, de la 12a ĝis la 17a de novembro, tiuj ĉi laboroj ne interrompis. Ni venis matene ekde la tagiĝo, ni kunportis sufiĉe por tagmanĝi, ni revenis al Vilĉjo-Arbo nur por la vespermanĝo. La ĉielo ne estis tre bela. Dikaj nuboj kelkfoje amasiĝis. Estis skuala vetero, kun alterne pluvo kaj suno. Tial, dum la ekpluvego, la hakistoj ŝirmis sin kiel eble plej bone sub la arboj, poste ili rekomencis sian laboron momente interrompita.

La 18a, ĉiuj arboj, senkapigitaj, senbranĉigitaj, kuŝis grunde, pretaj esti transportitaj al Vilĉjo-Arbo.

Dum tiu tempo, neniu sovaĝbesto estis aperintaj en la najbareco de la rivereto. Estis por demandi al si ĉu ankoraŭ restis iu el ili sur la insulo; ĉu la urso kaj la tigro, morte vunditaj, ne estis - tre nekredebla afero ! - la lastaj de ilia speco.

Ĉiaokaze Godfredo tute ne volis forĵeti sian projekton starigi firman palisaron, por esti same ŝirmita de ekatako de sovaĝuloj kaj ekfrapo de ursoj aŭ tigroj. Cetere, la plej malfacila estis farita ĉar restis nur transporti tiujn lignaĵojn ĝis la loko kie ili estus uzataj.

Ni diris "la plej malfacila estis farita," kvankam ŝajnis ke tiu ĉi transporto devis esti ekstreme peniga. Se estis nenio, estis ĉar Godfredo ricevis tre praktikan ideon kiu devis ege faciligi la taskon : tio estis utiligi la fluadon de la rivereto, kiun la superfluo, kaŭzita de la lastaj pluvoj, igis sufiĉe rapidaj por transporti tiujn ĉiujn lignaĵojn. Ni formus malgrandajn trajnojn, kaj ili forirus kviete ĝis la nivelo de la sekvoja grupo kiun la rivereto oblikve transiris. Tie, la baraĝo efektivigita de la ponteto haltigus ilin tute nature. De tiu loko ĝis Vilĉjo-Arbo, restus apenaŭ transiri dudek kvin paŝojn.

Se iu montris sin precipe kontenta pri la procedo kiu ebligas al li restarigi sian homecon tiom bedaŭre kompromitita, estis ja la instruistoo TOrteto.

Ekde la 18a, la unuaj flostrajnoj estis konsistigitaj. Ili drivis sen akcidento ĝis la baraĝo. Post malpli de tri tagoj, la 20an vespere, tiu tuta amaso estis veturigita al celloko.

La morgaŭon, la unuaj trunkoj, enigitaj je du futoj en la grundo, komencis stariĝi por kunligi inter ili la ĉefajn sekvojojn kiuj ĉirkaŭis Vilĉjo-Arbon. Armaturo el fortaj kaj flekseblaj branĉaĵoj, prenante ilin ĉe ilian kapon, pintigitan per hakilo, certigis la fermeco de la tutaĵo.

Godfredo vidis kun ekstrema kontenteco progresi tiun laboron, kaj li senpacience atendis ke ĝi estos finita.

- La palisaro iam finita, li diris al TOrteto, ni vere estos ĉe ni.

- Ni vere estos hejme, respondis la instruisto per seka tono, nur kiam ni estos en la straton Montgomerion, en niaj ĉambroj de la hotelo Kolderupo !

Estis nenio por kontesti tiun opinion.

La 26an de novembro, la palisaro estis trikvarone starigita. Ĝi inkludis, inter la sekvojoj kunligitaj unu kun la alia, tiun en la trunko de kiu estis lokita la kokejo kaj la intenco de Godfredo estis konstrui en ĝi stalon.

Ankoraŭ tri aŭ kvar tagojn, la ĉirkaŭmuro estus elfinita. Do temus nur plu alaranĝi solidan pordon kiu definitive certigus la ĉirkaŭbaron de Vilĉjo-Arbo.

Sed la morgaŭon, la 27an de novembro, tiu ĉi laboro estis interrompita pro cirkonstanco kiun konvenus raporti kun kelkaj detaloj, ĉar ĝi falis ene de la gamo de neklarigeblaj aferoj, aparte sur la insulo Fina.

Ĉirkaŭ la oka matene, Karefinotuo estis grimpinta tra la interna tubo ĝis la branĉoforko de la sekvojo, por pli hermetike fermi la aperturon tra kiu la malvarmo povis eniĝi kun pluvo, kiam li aŭdigis strangan krion.

Godfredo, kiu laboris ĉe la palisaro relevante la kapon, ekvidis la nigrulon kies la esprimplenaj gestoj signifis tuj rekuniĝi kun li.

Godfredo, pensante ke Karefinotuo ne povis voli ĝeni lin se ne estis ajna serioza kialo por tio, prenis sian lornon, supreniris en la interna tubo, trapasis tra la truo, kaj baldaŭ troviĝis rajde sur unu el la ĉefbranĉoj.

Karefinotuo tiam direktanta sian brakon al la rondoforma angulo kiun la insulo Fina formis nordorienten, montris vaporon kiu leviĝis en la aero, kiel longa fumnubo. "Ankoraŭ !" ekkriis Godfredo.

Kaj, celdirektante sian lornon al la montritan punkton, li devis konstati ke tiufoje nenia eraro eblis, ke fakte estis fumo, ke ĝi devis eskapi el grava fajrujo, ĉar ni videtis ĝin tre klare je distanco de proksimume kvin mejloj.

Godfredo turnis sin al nigrulo.

Tiu ĉi esprimis sian surprizon per siaj rigardoj, per siaj ekkrioj, fine per sia tuta sinteno. Certe, li ne estis malpli miregita ol Godfredo pri tiu ĉi aperaĵo.

Cetere, marmeze, ne estis ŝipo, ne indiĝena aŭ alia boato, nenio kiu indikis ke iu elŝipigo okazis antaŭnelonge sur la marbordo.

"Ha, ĉifoje, mi scipovos malkovri la fajron kiu produktas tiun ĉi fumon !" ekkriis Godfredo.

Kaj montrante la nordorientan angulon de la insulo, poste la malsupran parton de la sekvojo, li faris al Karefinotuo la geston de homo kiu volis iri al tiu loko sen perdi momenton.

Karefinotuo komprenis lin. Li eĉ faris pli bone ol komprenis lin, li kapjesis al li.

"Jes, diris al si Godfredo, se tien ekzistis estulo, necesas scii kiu li estas, de kie li venis ! Necesas scii kial li sin kaŝas ! Tio estas por nia sekureco al ĉiuj".

Post momento, Karefinotuo kaj li malsupreniris pieden de Vilĉjo-Arbo. Poste Godfredo, informante TOrteton pri tio kion li vidis, tio kion li tuj faros, proponis al li akompani ilin ambaŭ ĝis la nordo de la marbordo.

Dekon da mejloj por trairi en la tago, ne estis por inspiri viron kiu rigardis siajn krurojn kiel la plej altvaloran parton de sia individuo, nur destinitajn por noblaj ekzercoj. Li do respondis ke li preferis resti en Vilĉjo-Arbo.

"Konsentite, ni iros solaj, respondis Godfredo, sed ne atendu nin antaŭ tiu ĉi nokto !"

Tio dirita, Karefinotuo kaj li kunprenantaj kelkajn proviantojn por povi tagmanĝi survoje, foriris post esti adiaŭintaj al la instruisto kies la persona opinio estis ke ili trovus nenion kaj baldaŭ laciĝos tute vane.

Godfredo kunportis sian fusilon kaj sian revolveron; la nigrulo, la hakilon kaj la ĉastranĉilon kiu iĝis sian preferatan armilon. Ili transiris la ponton el tabuloj, retrovis sin sur la dekstran randon de la rivereto, poste tra la herbejo, ili direktis sin al la punkto de la marbordo kie oni vidis la fumon leviĝi inter la rokoj.

Estis pli orienten ol la loko kie Godfredo vane alpaŝis okaze de sia dua esplorado.

Ili ambaŭ rapidis, ne sen observi ĉu la vojo estis sekura, ĉu la arbedoj kaj la densejoj ne kaŝis kelkan beston kies la atako estintus danĝera.

Ili faris neniun malbonan renkonton.

Tagmeze, post esti manĝintaj, sen esti haltintaj eĉ momenton, ambaŭ alvenis sur la unuan planon de la rokoj kiuj borderis la marbordon. La ĝis nun videbla fumo ankoraŭ stariĝis je malpli ol kvarono da mejlo. Restis nur sekvi rektan direkton por alveni al la celo.

Ili do hastigis sian paŝadon, sed prenante kelkajn antaŭzorgojn por surprizi kaj tute ne esti surprizitaj.

Du minutojn poste, tiu fumo forbloviĝis, kvazaŭ la fajro estintus subite estingita.

Sed Godfredo precize lokalizis la lokon super kiu ĝi aperis. Estis ĉe la pinto de roko de stranga formo, speco de trunkita piramido, facile distingebla. Montrante ĝin al sia kunulo, li rekte paŝis tien.

La kvaronmejlo estis rapide transpasita; poste la malantaŭaĵo grimpita, Godfredo kaj Karefinotuo troviĝis sur la strando, je malpli ol kvindek paŝoj de la roko.

Ili kuris tien… Neniu !… Sed ĉifoje apenaŭ estingita fajro, duone cindrigitaj karboj, klare pruvis ke fajro estis flamigita en tiu ĉi loko.

"Estis iu ĉi tie ! ekkriis Godfredo, iu, ekde nur momento ! Necesas scii !…"

Li alvokis… Neniu respondo !… Karefinotuo eligis laŭtegan krion… Neniu aperis !

Jen do ili ambaŭ esplorantaj la apudajn rokojn, serĉantaj kavernon, groton kiu povintus utili kiel ŝirmejo al ŝiprompulo, al indiĝeno, al sovaĝulo…

Estis vane ke ili traserĉis la plej malgrandajn breĉojn de la marbordo. Nenio ekzistis pri malnova aŭ nova kampadejo, ne eĉ spuroj de la trapasado de homo kiu ajn li estus.

"Kaj tamen, ripetis Godfredo, tio ne estis fumo de varma fonto, ĉifoje ! Ĝi ja estis tiu de ligna kaj herba fajro, kaj tiu fajro ne povis ekflamiĝi sole !"

Sensukcesaj serĉoj. Tial, ĉirkaŭ la dua, Godfredo kaj Karefinotuo, tiom maltrankvilaj kiom konsternitaj pro ne sukcesi malkaŝi ion, ili revojiris al Vilĉjo-Arbo.

Ni ne miros ke Godfredo foriris tute pensema. ŝajnis al li ke lia insulo nun estis sub la influo de kia ajn okulta potenco. La reapero de tiu fumo, la ĉeesto de sovaĝbestoj, ĉu tio ne esprimis kelkan eksterordinaran komplikaĵon ?

Kaj ĉu li ne devis esti konfirmita en tiu ĉi ideo kiam, iun horon post esti enirintaj en la herbejo, li aŭdis strangan bruon, specon de seka kliksono ?… Karefinotuo forpuŝis lin ĝuste kiam serpento, volvinta sub la herboj, estis pafiĝonta al li !

"Serpentoj, nun, serpentoj sur la insulo, post la ursoj kaj la tigroj !" li ekkriis.

Jes ! Estis unu el tiuj reptilioj, facile rekonebla pro la bruo kiun ĝi faris fuĝante, sonserpento, el la plej venenaj specioj, giganto el la familio de krotaloj !

Karefinotuo ĵetis sin inter Godfredo kaj la rampulo, kiu ne malfruis malaperis sub dikan densejon.

Sed la nigrulo, persekutante ĝin tien, frakasis al ĝi la kapon per bato de hakilo. Kiam Godfredo rekuniĝis kun li, la du pecoj de la rampulo tremegis sur la grundo sangokovrita.

Poste, aliaj serpentoj, ne malpli danĝeraj, ankoraŭ montris sin grandnombre en tiu parto de la herbejo kiun la rivereto apartigis de Vilĉjo-Arbo.

Ĉu do estis invado de reptilioj kiu subite okazis ? Ĉu la insulo Fina iĝus rivalo de tiu antikva Tinos kiun ĝiaj danĝeraj serpentoj famigis dum la Antikveco, kaj kiu donis sian nomon al la vipuro ?

"Ni paŝu ! Ni paŝu !" ekkriis Godfredo, gestante al Karefinotuo plirapidigi la paŝojn.

Li estis malserena. Malĝojaj antaŭsentoj turmentis lin, sen ke li sukcesis bridi ilin.

Sub ilia influo, antaŭflarante kelkan baldaŭan sortobaton, li malpacience deziris esti reveninta al Vilĉjo-Arbo.

Kaj estis io tute alia kiam li alproksimiĝis al la tabulo superpontita super la rivereto.

Timegaj krioj tondris sub la sekvoja grupo. Oni vokis helpon, kun tono de teruro pri kiu ne eblis miskompreni !

"Estas TOrteto, ekkriis Godfredo. La kompatindulo estis atakita !… Rapide ! Rapide !…"

La ponton transpasitan, dudek paŝojn pli for, TOrteto estis ekvidita, forkuranta plenrapide.

Grandega krokodilo elirinta el la rivereto, postkuris lin, la makzelo malfermita. La kompatindulo, senkonsila, freneza pro teruro, anstataŭ ĵeti sin dekstren, maldekstren, fuĝis rekten tiel riskante esti atingata !… Subite li stumblis, falis… Li estis nesavebla.

Godfredo haltis. En la ĉeesto de tiu ĉi tuja danĝero, lia memrego ne iun momenton forlasis lin. Li alŝultrigis sian fusilon, celis la krokodilon sub la okulo.

La kuglo bone direktita fulmrapide mortigis la monstron kiu saltis flanken kaj refalis senmove sur la grundo.

Karefinotuo tiam ekĵetante sin al TOrteto restarigis lin… TOrteto estis trafita nur de timego ! Sed kia timego !

Estis la sesa vespere.

Post momento, Godfredo kaj siaj du kunuloj estis reenirintaj en Vilĉjo-Arbo.

Kiajn maldolĉajn pensadojn ili devis fari dum tiu vespermanĝo ! Kiaj longaj sendormecaj horoj sin preparis por tiuj ĉi loĝantoj de la insulo Fina, kontraŭ kiuj malbona fortuno furiozis nun !

Koncerne la instruiston, dum siaj turmentiĝoj, li nur trovis por ripeti tiujn ĉi vortojn kiuj resumis lian tutan penson :

"Mi ja volus foriri !"