XXII
Kiu traktas pri la morala kaj fizika edukado de simpla indiĝeno de la Pacifiko.

Tiumomente, kaj antaŭ ol Godfredo povintus respondi, pafadoj de fusilo eksplodis proksime de Vilĉjo-Arbo.

Samtempe, unu el tiuj fulmotondroj kiuj estas veraj akvofaloj, venis oportune verŝi siajn torentajn ekpluvegojn ĝuste kiam, vorante la unuajn branĉojn, la flamoj minacis invadi la arboj sur kiuj apogiĝis Vilĉjo-Arbo.

Kion Godofredo devis pensi pri ĉi tiu vico da neklarigeblaj incidentoj : Karefinotuo parolanta la anglan de Londono, vokanta lin per lia nomo, sciiganta la venontan alvenon de la onklo Vilĉjo, poste tiuj eksplodbruoj de pafarmiloj kiuj ĵus subite knalis ?

Li demandis al si ĉu li freneziĝis, sed li havis nur tempon por fari al si tiujn nesolveblajn demandojn.

Tiumomente - estis apenaŭ kvin minutoj post la unuaj pafadoj – trupo de ŝipanoj aperis, enŝoviĝante sub la kovro de la arboj.

Godfredo kaj Karefinotuo tuj lasis sin gliti laŭlonge de la trunko kies la internaj vandoj ankoraŭ brulis.

Sed tuj kiam Godfredo tuŝis la grundon, li aŭdis sin alparolita, kaj de du voĉoj kiujn, eĉ en sia konsterno, ne eblis al li ne rekoni ilin.

- Nevo Godfredo, mi havas la honoron saluti vin !

- Godfredo ! Kara Godfredo !

- Onklo Vilĉjo !… Fina !… Vi !… ekkriis Godfredo konsternita.

Tri sekundojn poste, li estis en la brakojn de unu kaj ĉirkaŭpremis la alian en la siaj.

Samtempe du ŝipanoj, laŭ la ordono de la kapitano Turkoto kiu komandis la grupeto, grimpis laŭlonge de la sekvojo por liberigi TOrteton, kaj "plukis" lin laŭ ĉiu respekto ŝuldita al sia personeco.

Kaj tiam, demandoj, respondoj, klarigoj sinsekve interŝanĝis.

- Onklo Vilĉjo, vi ?

- Jes ! Ni !

- Kaj kiel vi sukcesis malkovri la insulon Finan ?

- La insulon Finan ! respondis Vilhelmo V. Kolderupo. Vi volas diri la insulon Spenceron ! He ! Ne estis malfacile, antaŭ ses monatoj, mi aĉetis ĝin !

- La insulon Spenceron !…

- Al kiu vi do donis mian nomon, kara Godfredo ? diris la fraŭlino.

- Tiu ĉi nova nomo taŭgas al mi, kaj ni konservos ĝin al ĝi, respondis la onklo, sed ĝis nun kaj por la geografoj estas ankoraŭ la insulo Spencero, kiu estas nur je tri tagoj de San-Francisko, kaj sur kiu mi opiniis utila sendi vin fari vian spertadon de Robinsono !

- Ho ! Onklo mia ! Onklo Vilĉjo ! Kion vi diras nun ? ekkriis Godfredo. Bedaŭrinde ! Se vi diras veron, mi ne povas respondi al vi ke mi tute ne meritis tion ! Sed tiam, onklo Vilĉjo, tiu ŝippereo de la Revo ?…

- Falsa ! rebatis Vilhelmo V. Kolderupo kiu neniam vidis sin en tiel bona humuro. La Revo kviete sinkis laŭ la instrukcioj kiujn mi donis al Turkoto, plenigante per akvo siajn "balastakvujojn". Vi diris al vi ke ĝi tutserioze sinkis; sed kiam la kapitano vidis ke TOrteto kaj vi, vi trankvile iris al la marbordo, li retroiris ! Tri tagojn pli poste, li revenis al San-Francisko, kaj estas li, kiu hodiaŭ venigis nin al la insulo Spencero je la interkonsentita dato !

- Tiel ĉu neniu el la ŝipanaro pereis en la sinkigo ? demandis Godfredo.

- Neniu… krom tiu kompatinda ĉino, kiu kaŝis sin surŝipe kaj kiun ni ne retrovis !

- Sed tiu pirogo ?…

- Falsa, la pirogo kiun mi faris konstrui !

- Sed tiuj sovaĝuloj ?…

- Falsaj, la sovaĝuloj kiujn viaj fusilpafadoj feliĉe ne trafis !

- Sed Karefinotuo ?…

- Falsa, Karefinotuo, aŭ pliĝuste estas mia fidela Jupo Braso, kiu mirinde ludis sian rolon de Vendredo, laŭ tio kiun mi vidas !

- Jes ! respondis Godfredo kaj li dufoje savis al mi la vivon okaze de renkonto kun urso kaj tigro…

- Falsa, la urso ! Falsa, la tigro ! ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo, ridante ankoraŭ pli laŭte. Pajloŝtopitaj ambaŭ, kaj surterigitaj sen ke vi vidis tion, kun Jupo Braso kaj liaj kunuloj !

- Sed ili movis la kapon kaj la krurojn !…

- Per risorto kiun Jupo Braso iris dumnokte restreĉi, kelkajn horojn antaŭ la renkontiĝoj kiujn li preparis al vi !

- Kio ! tion tutan ?… ripetis Godfredo, iom honta esti lasinta sin kapti per tiuj trompaĵoj.

- Jes ! Ĉio tro bone glatis sur via insulo, nevo mia, kaj necesis doni al vi emociojn !

- Do, respondis Godfredo kiu decidiĝis ridi, se vi volis tiamaniere elprovi nin, onklo Vilĉjo, kial esti sendinta kofron kiu enhavis ĉiujn objektojn kiujn ni tiom bezonis ?

- Kofron ? respondis Vilhelmo V. Kolderupo. Kiu kofro ? Mi neniam sendis al vi kofron ! Ĉu hazarde ?…

Tiel parolante, la onklo turnis sin al Fina kiu mallevis la okulojn deturnante la kapon.

"Ha, vere !… Kofron, sed tiam necesis ke Fina estis havanta kiel komplicon…"

Kaj onklo Vilĉjo turnis sin al la kapitano Turkoto kiu eksplodis per ridego.

- Kion vi volis, sinjoro Kolderupo, li respondis, mi kelkfoje povas kontraŭstari al vi… sed al fraŭlino Fina… estas tro malfacile !… Kaj, antaŭ kvar monatoj, dum vi sendis min gvati la insulon, mi surmarigis mian kanoton kun la supredirita kofro…

- Kara Fina, kara Fina mia ! diris Godfredo, etendante la manon al la junulino.

- Turkoto, vi tamen promesis al mi konservi la sekreton, respondis Fina, ruĝiĝante !

Kaj la onklo Vilhelmo V. Kolderupo, skuante sian dikan kapon, vane volis kaŝi ke li estis tre kortuŝita.

Sed se Godfredo ne sukcesis bremsi bonhumoran rideton aŭdante la klarigojn kiujn donis al li la onklo Vilĉjo, la instruisto TOrteto ne ridis, li ! Li estis tre afliktita de tio kion li ekaŭdis, li ! Esti fariĝinta la objekto de tia mistifiko, li, instruisto de dancado kaj de sinteno ! Tial, antaŭenpaŝante kun multe da digno :

- Sinjoro Vilhelmo Kolderupo, li diris, ne asertos, mi pensas, ke la grandega krokodilo kies mi preskaŭ estis la malfeliĉa viktimo, estis el kartono kaj kun risorto ?

- Krokodilo ? diris la onklo.

- Jes, sinjoro Kolderupo, tiam respondis Karefinotuo, al kiu konvenas redoni sian veran nomon de Jupo Braso, jes, vera krokodilo kiu ĵetis sin al sinjoro TOrteto, kaj tamen mi tute ne kunportis tion en mia kolekto.

Godfredo tiam rakontas tion kio okazis ekde kelka tempo, la subita apero de la sovaĝbestoj grandnombre, realaj leonoj, veraj tigroj, veraj panteroj, poste la invado de veraj serpentoj el kiuj, dum kvar monatoj, ni ne ekvidis unu solan ekzempleron sur la insulo !

Vilhelmo V. Kolderupo, siavice konfuzita, nenion komprenis pri ĉio. La insulo Spencero - tio sciiĝis delonge - estis frekventata de neniu sovaĝbesto, kaj ne devis enhavi ununuran malutilan beston, laŭ la formulado mem de la vendoakto.

Li ne pli komprenis tion kion Godfredo rakontis al li pri ĉiuj provadoj kiujn li faris okaze de fumo kiu plurfoje montriĝis ĉe diversaj partoj de la insulo. Tial li montris sin tre malkvieta rilate al la informoj kiuj donis al li por pensi ke ĉio ne okazis laŭ siaj instrukcioj, laŭ la programo kiun nur li rajtis fari.

Koncerne TOrteto, li ne estis homo al kiu oni povus fabeli. Krom li, li nenion volis akcepti, nek pri la falsa ŝiprompiĝo, nek pri la falsaj sovaĝuloj, nek pri la falsaj bestoj, kaj ĉefe, li ne volis rezigni pri la gloron kiun li akiris, pafmortigante per sia unua fusilpafo, la estro de iu polinezia tribo - unu el la servistoj de la hotelo Kolderupo kiu, cetere, fartis tiel bone kiel li !

Ĉio estis dirita, ĉio estis klarigita, krom la grava demando pri la vera sovaĝbestoj kaj la nekonata fumo. Tio eĉ preskaŭ igis la onklon Vilĉjon tre reveman. Sed, kiel praktika homo, per volforto, li prokrastis la solvon de tiuj ĉi problemoj, kaj alparolante al sia nevo :

- Godfredo, li diris, vi ĉiam tiom ŝatis la insulojn ke mi certas esti agrabla al vi kaj plenumi viajn dezirojn sciigante vin ke tiu ĉi estas al vi, al vi sola ! Mi donacas ĝin al vi ! Vi povas amuzi vin per tio, via insulo, tiom kiom vi deziros ! Mi ne intencas perforte foririgi vin el ĝi kaj tute ne aspiras mallogi vin de ĝi ! Estu do Robinsono vian tutan vivon, se la koro tiras vin…

- Mi ! respondis Godfredo, mi ! Mian tutan vivon !

Fina antaŭenpaŝanta siavice :

- Godfredo, ŝi demandis, ĉu vi volas fakte resti sur via insulo ?

- Prefere morti, li ekkriis, restarigante sin per impeto kies la sincereco ne estis dubinda !

Sed tuj ŝanĝante sian opinion :

- Nu, jes, li reparolis, ekprenante la manon de la fraŭlino, jes, mi volas resti sur ĝi, sed je tri kondiĉoj : la unua estas ke vi restos sur ĝi kun mi, kara Fina; la dua estas ke onklo Vilĉjo devontigos sin resti sur ĝi kun ni; kaj la tria estas ke la pastro de la Revo venos geedzigi nin sur ĝi hodiaŭ mem !

- Ne estas pastro sur la Revo, Godfredo ! respondis la onklo Vilĉjo, vi bone scias tion, sed mi pensas ke ankoraŭ estas en San-Francisko, kaj ke tien ni trovos pli ol unu dignan pastoron kiu konsentos fari al ni tiun malgrandan servon ! Mi do kredas respondi al via pensaĵo dirante al vi ke, ekde morgaŭ, ni reforvelos!

Tiam Fina kaj la onklo Vilĉjo volis ke Godfredo faras al ili la honoron de sia insulo. Jen do li promeniganta ilin sub la grupo de sekvojoj, laŭlonge de la rivereto ĝis la ponteto.

Bedaŭrinde ! Pri la loĝejo de Vilĉjo-Arbo, nenio plu restis ! La brulego voris ĉion de tiu loĝejo taŭgaranĝita ĉe la bazo de la arbo ! Sen la alveno de Vilhelmo V. Kolderupo, ĉirkaŭ la vintro, ilian malgravan ilaron detruita, verajn sovaĝajn bestojn trakurantajn la insulon, niaj Robinsonoj estintus tre kompatindaj !

- Onklo Vilĉjo, tiam diris Godfredo, se mi donis al tiu ĉi insulo la nomon de Fina, lasu min aldoni, ke la arbo en kiu ni loĝis, nomiĝis Vilĉjo-Arbo !

- Nu, respondis la onklo, ni kunportos grajnon kun ni por semi ĝin en mia ĝardenon de Frisko !

Dum tiu promeno, ni ekvidis malproksime kelkajn sovaĝbestojn, sed ili ne kuraĝis ataki bone armitan kaj multnombran trupon de matrosoj de la Revo. Tamen, ilia ĉeesto ne estis malpli absolute nekomprenebla fakto.

Poste, ni revenis surŝipen, ne sen tio ke TOrteto petis la permeson kunpreni sian "krokodilon" kiel pruvopecon - permeso kiu estis konsentita al li.

Vespere, ĉiuj kunvenintaj en la manĝoĉambro de la Revo, ni festis per ĝoja manĝo la finon de la travivaĵoj de Godfredo Morgan kaj lian fianĉiĝon kun Fina Holanej.

La morgaŭon, la 20an de januaro, la Revo ekveturis sub la komando de la kapitano Turkoto. Je la oka matene, Godfredo, ne senemocie, vidis ĉe la okcidenta horizonto forviŝiĝi, kiel ombron, tiun insulon, sur kiu li ĵus restadis kvin monatojn de lernejo kies li neniam devis forgesi la lecionojn.

La ŝipirado rapide okazis laŭ belega maro, kun favora vento kiu ebligis aktivigi la skunveloj de la Revo. Ha ! Tiufoje, ĝi iris rekte al sia celo ! Ĝi ne plu penis por trompi iun ajn ! Ne faris sennombrajn ĉirkaŭvojojn, kiel ĉe la unua vojaĝo ! Ĝi ne reperdis dumnokte tion kion ĝi gajnis dumtage !

Tial, la 23an de januaro tagmeze, post esti enirinta tra la Ora Pordego, en la vasta golfo de San-Francisko, ĝi venis trankvile sin flanken loki al la varfo de la Butikisto-strato.

Kaj tiam kion ni vidis ?

Ni vidis eliri el la fundo de la holdo, viron kiu, post esti naĝe atinginta la Revon dum la nokto de ĝia ankrumo ĉe la insulo Fina, sukcesis duafoje kaŝi sin tie !

Kaj kiu estis tiu viro ?

Estis la ĉino Seng-Vu kiu ĵus faris la veturo de reveno kiel li faris tiun de la iro !

Seng-Vu antaŭenpaŝis al Vilhelmo V. Kolderupo.

"Ke sinjoro Kolderupo pardonu min, li diris tre ĝentile. Kiam mi estis ŝipiranta sur la Revo, mi kredis ke ĝi rekte veturis al Ŝanhajo kie mi volis rehejmiĝi; sed ekkiam ĝi revenas al San-Francisko, mi elŝipiĝas !"

Ĉiuj, mirkonsternitaj antaŭ tiu apero, ne sciis kion respondi al la entrudiĝinto kiu rigardis ilin ridetante.

- Sed, fine diris Vilhelmo V. Kolderupo, vi ne restis ekde ses monatoj funde de holdo, mi supozas ?

- Ne ! respondis Seng-Vu.

- Kie do vi estis kaŝinta ?

- Sur la insulo !

- Vi ? ekkriis Godfredo.

- Mi !

- Do tiuj fumoj ?…

- Necesis ja fari fajron !

- Kaj vi ne provis proksimiĝi al ni, partopreni en komuna vivo ?

- Ĉino ŝatas vivi sola, trankvile respondis Seng-Vu. Li estas memsufiĉa kaj bezonas neniun !

Kaj post tio, la originalulo, salutante Vilhelmon V. Kolderupon, elŝipiĝis kaj malaperis.

- Jen per kio estas faritaj la verajn Robinsonojn ! ekkriis la onklo Vilĉjo. Rigardu tiun, kaj vidu ĉu vi similas al li ! Tutegale, la anglosaksa gento penos por similiĝi tiaspecajn homojn !

- Bone ! tiam diris Godfredo, la fumoj estas klarigitaj pro la ĉeesto de Seng-Vu, sed la sovaĝbestoj ?…

- Kaj mia krokodilo ! aldonis TOrteto. Mi volas ke oni klarigas mian krokodilon !

La onklo Vilhelmo V. Kolderupo, tre embarasita, sentante sin siavice kaj siaflanke trompita pri tiu punkto, pasigis sian manon super sia frunto kiel por forpeli nubon.

"Ni scios tion pli poste, li diris. Ĉio finiĝas per malkovriĝi al tiu kiu scias serĉi !"

Kelkajn tagojn poste, ni festis kun plena pompo la geedziĝon de la nevo kaj la zorgatino de Vilhelmo V. Kolderupo. Ĉu la du junaj gefianĝoj estis dorlotitaj kaj festitaj de ĉiuj amikoj de la riĉega negocisto, ni lasas ĝin por pensi.

En tiu ceremonio, TOrteto estis perfekta pri sinteno, pri distingiĝo, pri "kiel konvenas" kaj la lernanto ankaŭ faris honoron al la famkonata instruisto de dancado kaj sintenado.

Tamen, TOrteto havis ideon. Ne sukcesante valorigi lian krokodilon - li bedaŭris ĝin - li decidis tutsimple pajloŝtopigi ĝin. Tiamaniere, la besto bone pretigita, la makzeloj duone malfermitaj, la kruroj etenditaj, pendigita de la plafono, farus la plej belan ornamaĵon de lia ĉambro.

La krokodilo estis do sendita al fama pajloŝtopisto kiu realportis ĝin al la hotelo kelkajn tagojn poste.

Ĉiuj tiam venis admiri la "monstron" al kiu TOrteto preskaŭ servis kiel nutraĵon !

- Vi scias, sinjoro Kolderupo, de kie venis tiu ĉi besto ? diris la fama pajloŝtopisto prezentante sian fakturon.

- Ne ! respondis la onklo Vilĉjo.

- Tamen, ĝi havis etikedon gluita sub sia karapaco.

- Etikedo ! ekkriis Godfredo.

- Jen ĝi, respondis la fama pajloŝtopisto, kaj li montris pecon de ledo sur kiu tiuj ĉi vortoj estis skribitaj per neforviŝebla inko :

Ekspedo de Hagenbek, Hamburgo, Por J.-R. Taskinaro, de Stoktono. U. S. A.

Kiam Vilhelmo V. Kolderupo legis tiujn vortojn, grandega ekrido eskapis lin.

Li komprenis ĉion.

Estis lia kontraŭulo J.-R. Taskinaro, lia elpelita konkuranto, kiu, por sin venĝi, post esti aĉetinta plenan kargon de sovaĝbestoj, reptilioj kaj aliaj malutilaj bestoj, ĉe la bone konata liveranto de la menaĝerioj de la Du Mondoj, elŝipigis ĝin nokte laŭ pluraj vojaĝoj sur la insulon Spencero. Tio sendube kare kostis al li, sed li sukcesis infesti la proprietaĵo de sia rivalo, kiel faris tion la Angloj en Martiniko, se ni povas kredi la legendon, antaŭ redoni ĝin al Francio !

Nenio pli estis neklarigita, ekde nun, en la memorindaj okazaĵoj de la insulo Fina.

- Bone ruzita ! ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo. Mi ne sukcesis pli bone ruzi ol tiu maljuna kanajlo de Taskinaro !

- Sed, kun tiuj teruraj gastoj, diris Fina, nun, la insulo Spencero…

- La insulo Fina… respondis Godfredo.

- La insulo Fina, reparolis la junulino ridetante, estas absolute neloĝebla !

- Ba ! respondis la onklo Vilĉjo, ni atendos por loĝi sur ĝi, ke la lasta leono estos vorinta la lastan tigron !

- Kaj tiam, kara Fina, demandis Godfredo, ĉu vi ne timos veni tien travivi sezonon kun mi ?

- Kun vi, kara edzo mia, mi timos nenion, nenien ! respondis Fina, kaj ĉar entute vi ne faris vian vojaĝon ĉirkaŭ la mondo…

- Ni faros ĝin kune ! ekkriis Godfredo, kaj se la malbonsorto devus iam fari de mi veran Robinsonon…

- Vi almenaŭ havus apud vi la plej sindonema el Robinsononinoj !


fino de la lernejo por robinsonoj