VIII
Kiu kondukas Godfredon al malĝojaj pripensadoj pri la manio de vojaĝoj.

Tri longaj horoj devis ankoraŭ pasi antaŭ ol la suno reaperis super la horizonto. Estas tiaj horoj kiujn oni povas diri ke ili daŭras jarcentojn.

La travivaĵo estis malfacila por iu komenco; sed entute, ni ripetas tion, Godfredo ne foriris por simpla promenado. Li ja diris al li, eknavigante, ke li lasis malantaŭ li tutan ekzistadon de feliĉo kaj de ripozo, ke li ne retrovos ĝin serĉante aventurojn. Nepris do regi la situacion.

Portempe li estis ŝirmita. La maro, finfine, ne povis rekapti lin sur tiu ĉi roko kiun malsekigis nur la ŝprucnebuloj de la ondoresalto. Ĉu li devis timi ke la fluso baldaŭ atingos lin ? Ne, ĉar pripensinte, li sukcesis montri ke tiu ŝippereo okazis ĉe la supro de la novluna tajdo.

Sed ĉu tiu ŝtonmaso estis soleca ? ĉu ĝi elstaris linion de disaj rifoj en ĉi tiu marparto ? Kiu estis tiu marbordo kiun la kapitano Turkoto kredis esti videtinta tra la mallumo ? Al kiu kontinento ĝi apartenis ? Estis nur certege ke la Revo estis forĵetita el sia vojo dum la ŝtormego de la antaŭaj tagoj. La situacio de la ŝipo ne povis do ekzakte esti birita. Kiel dubi tion, ĉar la kapitano, du horoj antaŭe, asertis ke siaj mapoj surhavis neniun indikaĵon de rifoj en tiuj ĉi partoj ! Li eĉ faris pli bone irante mem skolti ĉu ili ekzistis, tiuj kvazaŭaj rifoj kiujn siaj ŝipgardistoj kredis vidi en la oriento.

Tio estis nur tro vere, tamen, kaj la skoltado plenumita de la kapitano Turkoto, se li plu daŭrigintus ĝin, certe evitintus la katastrofon. Sed por kio tiuj retroiroj al la pasinteco !

La grava demando antaŭ la farita faro - afero pri vivo kaj morto - estis do por Godfredo scii ĉu li troviĝis proksime de ajna grundo. En kiu parto de la Pacifiko, estus tempo pli poste rezoni pri tio. Ĉefe, necesis konsideri, en favora tempo, forlasi tiun ĉi rokaĵon kiu, en ĝia supra parto, ne mezuris malpli ol dudek paŝojn larĝe kaj longe. Sed oni forlasas lokon nur por iri sur alian. Kaj se tiu alia ne ekzistis, se la kapitano eraris meze de tiuj brumoj, se ĉirkaŭ tiu ĉi ŝero etendiĝis maro sen limoj, se ĉe la ekstrema atingpovo de la vidado, la ĉielo kaj la akvo intermiksiĝis ronde en la sama horizonto !

La pensoj de la juna ŝippereulo do koncentris sin pri tiu punkto. Sian tutan vidpovon, li uzis por serĉi meze de tiu malhela nokto, ĉu iu konfuza maso, amasiĝo de rokoj aŭ klifo, ne malkaŝis la apudecon de insulo en la orienta parto de la rifo.

Godfredo vidis nenion. Nenia terodoro alvenis al lia nazo, nenia impreso en liaj okuloj, nenia bruo al liaj oreloj. Neniu birdo trairis tiun ombron. Ŝajnis ke ĉirkaŭ li, estis nur vasta akvodezerto.

Godfredo ne kaŝis al si ke estis mil ŝancoj kontraŭ unu por ke li estis perdinta. Ne plu temis nun kviete ĉirkaŭiri tra la mondo, sed alfronti morton. Tiel, kun kvieteco, kun kuraĝo, lia penso leviĝis al tiu Providenco kiu eĉ povas ĉion por la plej malforta el siaj kreitaĵoj, kiam tiu ĉi estulo ne plu povas ion de si mem.

Pri tio kio dependis de li, Godfredo devis nur atendi la tagon, rezignacii, se la savo neeblis, sed kontraŭe, provi ĉion se ekzistis kelka ŝanco savi sin.

Kvietigita per la graveco mem de siaj pripensadoj, Godfredo sidiĝis sur la roko. Li estis demetinta parton de siaj vestoj sorbigitaj de marakvo, sia lana jako, siaj pezigitaj botoj, por esti preta reĵeti sin al naĝado, se tion necesus.

Tamen ĉu eblis ke neniu postvivis la ŝiprompiĝon ? Kio ! Ne unu el la homoj de la Revo estus alportita al tero ! Ĉu ili ĉiuj estis do entrenitaj en tiu nerezistebla akvokirlo kiun kavigas dronanta ŝipego ? La lasta al kiu Godfredo parolis, estis la kapitano Turkoto, rezoluta ne forlasi sian ŝipon tiel longe ĝis iu el liaj matrosoj estis ankoraŭ tie ! Estis eĉ la kapitano kiu ĵetis lin en la maron ĝuste kiam la ferdeko de la Revo estis malaperonta.

Sed la aliaj, kaj la kompatinda TOrteto, kaj la malfeliĉa ĉino, eble surprizita de la englutado, unu en la pobferdeko, la alia en la profundoj de la holdo, kion ili fariĝis ? El ĉiuj kiujn portis la Revo, ĉu li estus do sole savita ? Kaj tamen la ŝalupo estis posttrenita de la vaporŝipo ! Ĉu kelke da maristoj, pasaĝeroj kaj matrosoj ne povis trovis tien rifuĝon, sufiĉe frue por forfuĝi la ŝipperean lokon ? Jes ! Sed ĉu ne estis plivole timenda ke la ŝalupo estus kuntrenita kun la ŝipo kaj estus nun en la profundo, sub kelkaj dudekoj de klaftoj da akvo ?

Godfredo tiam diris al si ke, en tiu senluma nokto, se li ne povis vidi, li almenaŭ povis aŭdigi sin. Nenio malhelpis lin voki, hoji meze de tiu ĉi profunda silento. Eble la voĉo de unu el liaj kunuloj respondus al lia.

Li do alvokis plurfoje, ĵetante longdaŭran krion kiu devis aŭdiĝi en relative larĝa zono.

Ne unu krio respondis al lia.

Li plurfoje ripetis, turnante sin sinsekve al ĉiuj punktoj de la horizonto.

Absoluta silento.

"Sola ! Sola !" li flustris.

Ne nur neniu voko respondis al lia, sed neniu eĥo resonis al li lian voĉsonon. Nu, se ili estus proksime de klifo, ne for de aro da rokoj, tiel kiel plej ofte prezentas la marbordaj regionoj, li estis certa ke siaj krioj resenditaj de la obstaklo, revenintus al li. Do, aŭ oriente de la rifo kuŝiĝis malalta marbordo, netaŭga por produkti eĥon, aŭ, tio kio estas pli verŝajna, neniu terpeco etendiĝis en la najbareco. La sembedo da ŝeroj; sur kiu la ŝiprompulo trovis rifuĝon, estis izolita.

Tri horoj forfluis en tiuj antaŭtimegoj. Godfredo, glaciiĝinta, iranta kaj reiranta sur la supro de la mallarĝa rokaĵo, penis por reagi kontraŭ la malvarmo. Fine kelkaj blanketaj eklumetoj tinkturis la nubojn de la zenito. Estis la rebrilo de la unuaj kolorigoj de la horizonto.

Godfredo, turninta al tiu flanko - la sola al kiu povis esti tero - strebis por vidi ĉu nenia klifo konturiĝus en la ombro. Siluetigante ĝin per siaj unuaj radioj, la leviĝanta suno devis pli intense vidigi la konturojn.

Sed ankoraŭ nenio aperis tra tiu hezitema mateniĝo. Nebuleto leviĝis el la maro kiu eĉ ne ebligis distingi la amplekson de la ŝeroj.

Ne estis do por fari al si iluziojn. Se Godfredo ja estis ĵetita sur izolitan rokon de la Pacifiko, estis morto en mallonga tempo, morto pro malsato, soifo, aŭ, se necese, morto ĉe la fundo de la akvo, kiel lasta rimedo !

Tamen li ĉiam rigardis, kaj ŝajnis ke la intenseco de lia rigardo devis senmezure pliiĝi, tiom lia tuta volo koncentriĝi en li.

Finfine la matena brumo komencis malaperi. Godfredo vidis sinsekve la rokojn kiuj formis la rifon, reliefe desegniĝis sur la maro, kiel grego da maraj monstroj. Estis longa kaj neregula semitaĵo da nigretaj ŝtonoj, strange tranĉitaj, el ĉiuj ampleksoj, el ĉiuj formoj, kies la ĵetado estis proksimume okcidento kaj oriento. La grandega roko supre kiu troviĝis Godfredo, emerĝis ĉe la okcidenta rando de la benko, je malpli ol tridek klaftoj de kie la Revo sinkis. La maro en tiu loko, devis esti tre profunda, ĉar pri la vaporŝipo, oni nenion plu vidis, ne eĉ la pinton de ĝiaj mastoj. Eble, pro la glita efiko sur fundo de submaraj rokoj, ĝi estis forpelita transe de la rifo.

Iu rigardo sufiĉis al Godfredo por konstati tiun ĉi situacion. La savo ne povis esti de tiu flanko. Lia tuta atento sin turnis do al la alia pinto de la ŝero kiun la brumo, foriĝante iom post iom liberigis. Necesas aldoni ke la maro, tiam malalta, ebligis al la rokoj pli elmalkovri. Oni vidis ilin plivastiĝi plilarĝigante ilian malsekan bazon. Ĉi tie, sufiĉe vastaj likvaj intervaloj, tie, simplaj flakoj da akvo, disigis ilin. Se ili kuniĝis kun ia marbordo, ne estus malfacile albordiĝi tien.

Cetere, neniu ŝajno de marbordo. Nenio kio ankoraŭ indikis la proksimecon de alta tero, eĉ en tiu ĉi direkto.

La nebuleto ankoraŭ plidisiĝis pligrandigante la vidkampon al kiu obstine algluiĝis la okulon de Godfredo. Ĝiaj arabeskoj tiel ruliĝis en iu duonmejla spaco. Jam kelkaj sablecaj platoj aperis inter la rokaĵoj kiujn tegis viskoza fuko. Ĉu ĉi tiu sablo ne indikis almenaŭ la ĉeeston de iu strando, kaj se la strando ekzistis, ĉu ni povis dubi ke ĝi altenis al la marbordo de iu pli grava grundo ?

Fine, longa profilo de malaltaj dunoj, subapogitaj de dikaj granitaj rokoj, konturiĝantaj pli klare, ŝajnis fermi orienten la horizonton. La suno estis trinkinta la tutajn matenajn vaporojn, kaj ĝia disko tiam plenfajre elstaris.

"Tero ! Tero !" ekkriis Godfredo.

Kaj li etendis la manojn al ĉi tiu solida ebeno, genuiĝante sur la rifo per dankema movo al Dio. Estis grundo, fakte. En tiu ĉi loko, la ŝeroj formis nur antaŭan pinton, ion kiel la suda kabo de golfeto kiu rondiĝis laŭ perimetro de maksimume du mejloj. La fundo de tiu entranĉo montris sin sub la ŝajno de iu ebena strando kiun bordis vico da malgrandaj dunoj, kaprice ondumitaj de herbaj linioj, sed malmulte altaj.

De la loko kiun okupis Godfredo, lia rigardo povis kapti la tuton de tiu marbordo.

Limigita norde kaj sude de du neegalaj promontoroj, ĝi ne prezentis disvolvon je pli ol kvin aŭ ses mejloj. Eblis, tamen, ke ĝi apartenis al ia granda grundo. Kio ajn tio ĉi estis, ĝi almenaŭ estis la portempa savo. Godfredo, pri tio, ne povis imagi ajnan dubon, li ne estis ĵetita sur kelkan solecan ŝeron, li devis kredi ke tiu peco de nekonata grundo ne rifuzus lin provizi por liaj bazaj necesoj.

"Teren ! Teren !" li diris al si.

Sed, antaŭ forlasi la rifon, li lastfoje turnis sin. Liaj okuloj denove konsultis la maron ĝis la marvasta horizonto. ĉu ia vrako aperus ĉe la surfaco de la ondoj, ia restaĵo de la Revo, eble iu postvivanto ?

Nenion.

La ŝalupo mem ne plu estis, kaj devis esti kuntirita en la komunan abismon.

La ideo tiam venis al Godfredo ke, sur tiuj ŝeroj, iu el siaj kunuloj povis trovi rifuĝon, kiu, kiel li, atendis la tagon por provi atingi la marbordon ?

Neniu, nek sur la rokoj, nek sur la strando ! La rifo estis tiel senhoma kiel la oceano !

Sed fine, manke de postvivantoj, ĉu la maro almenaŭ ne elĵetis plurajn kadavrojn ? Ĉu Godfredo ne baldaŭ retrovos inter la rifoj, ĉe la lasta limo de la surfo, la senvivan korpon de iuj el siaj kunuloj ?

Ne ! Nenion sur la tuta vastaĵo de la ŝeroj kiujn la lastaj akvotavoloj de la malfluso tiam lasis senvuale.

Godfredo estis sola ! Li povis fidi nur al si por batali kontraŭ la danĝeroj el ĉiuj specoj kiuj minacis lin !

Tamen antaŭ tiu ĉi realaĵo, ni diru tion por lia laŭdo, Godfredo ne volis moliĝi. Sed ĉar komence taŭgis al li esti informinta pri la naturo de la regiono al kiu mallonga distanco disigis lin, li forlasis la kreston de la rifo kaj komencis alproksimiĝi al la marbordo.

Kiam la interspaco kiu disigis la rokojn estis tro granda por esti transpasita per unu salto, li ĵetis sin en la akvon, kaj aŭ ke li havis piedtenon, aŭ ke li devis apogi sin naĝante, li facile atingis la plej proksiman rokon. Kontraŭe, kiam li havis antaŭ li nur spacon de unu aŭ du jardoj, li saltis de iu roko al alia. La paŝado sur tiuj gluecaj ŝtonoj, kovritaj de glitigaj fukoj, ne estis facila kaj estis longa. Estis preskaŭ kvarona mejlo farenda en tiuj kondiĉoj.

Tamen, Godfredo, lerta kaj facilpieda, fine metis piedon sur tiun grundon kie eble atendis lin se ne subita morto, almenaŭ mizera vivo, pli malbona ol morto. Malsato, soifo, malvarmo, necesbezono, danĝeroj el ĉiuj specoj, sen armilo por defendi sin, sen fusilo por ĉasi ĉasbeston, sen anstataŭaj vestoj, jen al kiuj ekstremoj li baldaŭ estos destinita !

Ha ! La nesingardulo ! Li volis scii ĉu li kapablis elturniĝi el seriozaj situacioj ! Nu, li farus la provon de tio ! Li enviis la sorto de Robinsono ! Nu, li vidus ĉu estas enviinda sorto !

Kaj tiam la penso de tiu feliĉa ekzisto, de tiu facila vivo en San-Francisko, meze de riĉa kaj amema familio kiun li forlasis por ĵeti sin en la aventurojn, revekiĝis en lia menso. Li rememoris sian onklon Vilĉjon, lian fianĉinon Finan, liajn amikojn kiujn li sendube ne plu revidus ! Je la elvoko de tiuj ĉi memoroj, lia koro premiĝis, kaj, malgraŭ lia decido, iu larmo venis en liaj okuloj.

Kaj eĉ se li ne estis sola, se kelka alia postvivanto de la ŝiprompo sukcesis atingi kiel li, tiun marbordon, eĉ se anstataŭ la kapitano aŭ la adjunkto, estintus nur la lasta el liaj matrosoj, estintus nur la instruisto TOrteto, kiom ajn da kapableco necesis fari koncerne tiun vantulon, kiom la estontaj okazaĵoj ŝajnintus al li malpli danĝeregaj ! Tial, pri tio, li ankoraŭ volis esperi. Se li trovis nenian spuron sur la surfaco de la ŝeroj, ĉu li povus renkonti tion sur la sablo de tiu strando ? Ĉu iu alia ol li ne jam albordiĝis tiun ĉi marbordon, serĉante kunulo kiel li mem serĉis tiun ?

Godfredo ankoraŭ ĉirkaŭprenis per longa rigardo la tutan parton de nordo kaj sudo. Li videtis ne iun solan estulon. Certe tiu ĉi terpeco estis neloĝata. Pri kabano, ne estis ŝajno, pri fumo leviĝanta en la aero, neniu spuro.

"Nu, ek !" Godfredo diris al si.

Kaj jen li suprenpaŝante la strandon al la nordo, antaŭ riski grimpi tiujn sablecajn dunojn kiuj ebligus al li esplorrigardi la landon sur pli vasta spaco.

La silento estis absoluta. La sablo ricevis neniun spuron. Kelkaj marbirdoj, mevoj aŭ laroj, flirtis rande de la rokoj, solaj vivuloj de tiu soleco.

Godfredo tiel piediris dum kvaronhoro. Fine, li estis kuronta al la deklivo de la plej alta de tiuj ĉi dunoj semitaj de junkoj kaj veproj, kiam li abrupte haltis.

Iu senforma objekto, eksterordinare ŝvelinta, io kiel la kadavro de marmonstro, tien ĵetita sendube de la lasta ŝtormo, kuŝis je kvindek paŝoj de li ĉe la rando de la ŝero. Godfredo hastis kuri al tiu direkto.

Laŭmezure kiel li proksimiĝis, lia koro ekbatis pli rapide. Vere, en tiu sursabliĝinta besto, ŝajnis al li rekoni homan formon !

Godfredo ne estis je dek paŝoj de ĝi, ke li haltis, kvazaŭ li estis ŝtonigita sur la grundo, kaj ekkriis : "Torteto !"

Estis la instruisto de dancado kaj sinteno. Godfredo kuregis al sia kunulo, al kiu eble restis ankoraŭ kelka spiro !

Post momento li konstatis ke estis la savzono kiu kaŭzis ĉi tiun ŝvelon kaj aspektigis la malbonsortan instruiston kiel marmonstro. Sed, kvankam TOrteto estis sen movado, eble li ne estis mortinta ! Eble tiu ĉi naĝa aparato gardis lin super la akvoj dum la ondiĝoj de la surfo pelis lin al la marbordo !

Godfredo eklaboris. Li genuiĝis apud TOrteto, liberigis lin de lia zono, frotadis lin per vigla mano, fine kaptis apenaŭan spiron sur liaj duone malfermitaj lipoj !… Li metis la manon sur lia koro !… La koro ankoraŭ batetadis.

Godfredo alvokis lin.

TOrteto movetis la kapon, poste li aŭdigis raŭkan sonon sekvita de nekoheraj paroloj.

Godfredo skuegis lin.

TOrteto tiam malfermis la okulojn, pasigis sian maldekstran manon sur sian frunton, levis sian dekstran manon kaj certiĝis ĉu sia altvalora poŝviolono kaj ĝia arĉo kiujn li forte tenis, ne forlasis lin.

"Torteto ! Mia kara Torteto !" ekkriis Godfredo, milde levetante lian kapon.

Ĉi tiu kapo, kun ĝia cetero de taŭzitaj haroj, faris jesan signeton supren malsupren.

- Estas mi ! Mi ! Godfredo !

- Godfredo ? respondis la instruisto.

Poste jen li kiu sin turnas, kiu surgenuiĝas, kiu rigardas, kiu ridetas, kiu releviĝas !… Li sentis ke fine li havis solidan apoglokon ! Li komprenis ke li ne plu estis sur la ferdeko de ŝipo, submetita al ĉiuj necertecoj de la rulado kaj tangado ! La maro ĉesis porti lin ! Li staras sur firma grundo !

Kaj tiam la instruisto TOrteto retrovas tiun aplombon kiun li perdis ekde sia foriro, liaj piedoj nature metas sin eksteren, laŭ la regula pozicio, lia maldekstra mano ekprenas la poŝviolonon, lia dekstra mano svingas la arĉon; poste, dum la kordoj, vigle ekfrotitaj, aŭdigas malsekan sonon kun melankolia soneco, tiuj vortoj elbuŝiĝis el liaj ridetantaj lipoj :

"Ĉeloke, fraŭlino !"

La bravulo pensis al Fina.