La Liro de la Esperantistoj/Al la fratoj

3.
Al la fratoj.

Forte ni staru, fratoj amataj,
Por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
Per unu bela espero!

Regas ankor’e nokto sen luno,
La mondo dormas obstine,
Sed jam leviĝos bald’e la suno
Por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,
Ne timu ridon, insulton!
Voku, ho voku, ripetadante,
Ĝis vi atingos aŭskulton!

Dekon da fojoj vane perdiĝos
La voko via ridata, —
La dekunua alradikiĝos
Ed kreskos frukto benata.


Tre malproksime ĉiuj ni staras
La unu de la alia…
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
En la malgranda vilaĝo,
Ĉu ne forflugis kiel bloveto
La tuta via kuraĝo?

Ĉu vi sukcese en via loko
Kondukas nian aferon,
Aŭ eksilentis jam via voko,
Vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro
Honeste ed esperante?
Brulas la flamo en via koro
Neniam malfortiĝante?

Forte ni staru, brave laboru,
Kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku ed floru
Per ni en tuta la mondo!

Ni l’on kondukos ne ripozante
Ed nin lacigos nenio;
Ni l’on traportos, sankte ĵurante,
Tra-l’ tuta mondo de Dio!


Malfacileco, malrapideco
Al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuraĝeco
Ni kion povos ni faros.

Staras ankor’e en la komenco
La celo en malproksimo, —
Ni l’on atingos per la potenco
De nia forta animo!

Ni l’on atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni l’on atingos per pacienco
Ed per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l’afero,
La venko — bald’e l’o venos;
Levos la kapon, ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos

Tiam atendas nin rekompenco
La plej majesta ed riĉa:
Nia laboro ed pacienco
La mondon faros feliĉa!

Dr. Ludvik Zamenhof.