La Matena Roso
Bertram Potts
La Matena Roso
Indekso : La Matena Roso de Bertram Potts |
El: The Esperanto Monthly, London, n-ro 75,76,81,82, marto, aprilo, sept., okt. 1919. |
Matena roso lukse vestas la ĝardenon
Per kiso de opaloj,
Majeste pentras grandiozan la marĝenon
Per gloro de l' petaloj.
Mil sunoj fajre sternas sin en floraj koroj,
Mil mondoj, etaj, ĉarmaj,
Aŭ eble larmoj falis kvazaŭ meteoroj -
Ankoraŭ brule varmaj.
Eĉ larmoj pelas for angoron, ĝin dolĉigas
Briletas kiel roso,
Donaco de l' ĉielo, kiu nin alligas
Per vervo de l' patoso.