La Murmurantaj Pinoj
Kial vi sopiras, vi pinoj moviĝemaj,
Kriantaj tra la nokto, tra la longaj pacaj horoj?
Kial vi plendadas per voĉoj tiel ĝemaj,
Kaj rompas la silenton pro sovaĝaj la humoroj?
Kion ventoj flustras rapide vin pasante,
Veninte el la landoj trans la ŝaŭmkovrita ondo?
Kial vi sibladas, ĉu estas ĉar konstante
Vi sentas en la koro la spiriton de l'respondo?
Ĉu vi ŝatas aŭdi la mevojn kaj la kriojn,
Dum ili tuŝas kise la vizaĝon oceanan?
Ŝajne vi komprenas la marajn simfoniojn,
La timegindan povon, furiozan kaj titanan!
Ĉu vi moke ridas je uragana forto,
Je la migrantaj voĉoj el la malproksimaj lokoj?
Eble je rakontoj pri l'vivo kaj pri l'morto
Pri ŝipoj kiuj krakas sur la senindulgaj rokoj.
Kial vi sopiras, vi pinoj, kaj disŝiras
Komplete ĉiun horon kai pliigas mian ĝenon?
Kial en la lito mi miras, vane miras,
Multfoje demandante la silentan kapkusenon?