La Opinio de Anglo pri Kimra Lingvo

La Opinio de Anglo pri Kimra Lingvo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

En la Oktobra numero (= el 1918) de "Modern Language Teaching," unu el la malmultaj angloj, kiuj serioze studadas la kimran lingvon (S-ro A. S. D. Smith) verkis artikolon, en kiu li diras, interalie: -

"Se oni min demandus, kiu, el la diversaj lingvoj, kiujn mi elstudis, posedas la plej grandajn eblecojn por la poezio, mi senhezite dirus "la kimra." . . . La kelta (precipe la kimra), gramatiko enhavas ele­mentojn tiel malsimilajn al tiuj, kiujn renkontas la studento de aliaj lingvoj, ke lia atento estas kaptata tuj de la komenco. Krom tio, la vortaro, plejparte, - krom ĉe sperta filologo - tute ne similas tion de iuajn konata lingvo. . . . Kiel la angla lingvo estas la perilo de la komerco, tiel la kimra estas la lingvo de la hejmo, de la religio kaj de la literaturo. Estas per ĉi tiu lingvo - la heredaĵo de multaj jarcentoj - ke la animo de emociema kaj poeziema popolo trovas esprimilon, sen kiu nacio estas malviva."