La Revizoro/Akto kvina

Tradukita de L.L. Zamenhof
(p. 84-101)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
AKTO KVINA
La sama ĉambro.
Sceno I.
La URBESTRO, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urbestro. — Kiel, Anna Andrejevna? He? Ĉu vi pensis iom pri ĉi tio? Jen, kia riĉa akiro, kanajlaĵo! Nu, konfesu malkaŝe: vi ja eĉ ne sonĝis pri tio — simple el ia urbestredzino subite fariĝi ... fi, kanajlaĵo! ... Kun kia diablo vi parenciĝis!

Anna Andrejevna. — Tute ne; mi de longe ĉi tion sciis. Por vi ĝi estas mirindaĵo, ĉar vi estas simpla homo, vi neniam vidis bonordajn homojn.

Urbestro. — Mi mem, mia kara, estas bonorda homo. Tamen efektive, kiam mi ekpensas, Anna Andrejevna, pri tio, kiaj birdoj ni ambaŭ fariĝis! He, Anna Andrejevna! Ni alte ekflugis, diabloj ĝin prenu! Nu, atendu, nun mi instruos ĉiujn tiujn amantojn de petoskriboj kaj denuncoj! He, kiu tie estas? (Eniras superpolicano.) Ha, ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ! Voku, mia kara, ĉi tien la komercistojn. Nun mi ilin prilaboros, la kanajlojn! Plendi kontraŭ mi! Vidu ilin, la malbenitan judan popolon! Atendu do, miaj kolombetoj! Antaŭe mi regaladis vin nur ĝis la lipharoj, sed nun mi vin regalos ĝis la barbo. Enskribu ĉiujn, kiuj iris plendi kontraŭ mi, kaj antaŭ ĉio tiujn skribistojn, skribistojn, kiuj artifikadis por ili petoskribojn, Kaj anoncu al ĉiuj, ke oni sciu: jen, diru, kian honoron Dio sendis al la urbestro, ke li edzinigas sian filinon ne kun ia simpla homo, sed kun tia, kia ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo, kun tia, kiu povas ĉion fari, ĉion, ĉion, ĉion! Al ĉiuj anoncu, ke ĉiuj sciu. Kriu al la tuta popolo, batu la sonorilojn, diablo ĝin prenu! Jam se estas soleno, ĝi estu soleno! (La superpolicano foriras.) Sekve jen, kiel estas, Anna Andrejevna, he? Kiel do nun, kie ni loĝos? Ĉi tie aŭ en Peterburgo?

Anna Andrejevna. — Kompreneble, en Peterburgo. Kiel oni povas resti ĉi tie!

Urbestro. — Nu, se en Peterburgo, ĝi estu en Peterburgo; tamen estus bone ankaŭ ĉi tie. Nu, mi opinias, la urbestrecon ni devas nun ĵeti al la diablo? Jes, Anna Andrejevna?

Anna Andrejevna. — Kompreneble, kiel oni povas nun paroli pri urbestreco!

Urbestro. — Nune ja, kiel vi pensas, Anna Andrejevna, nun oni povas kapti grandan rangon, ĉar li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj kaj li veturas en la palacon de la regnestro, tial li povas aranĝi tian antaŭenŝovon, ke poste mi povus eĉ enrampi inter la generalojn. Kiel vi opinias, Anna Andrejevna, ĉu mi povas enrampi inter la generalojn?

Anna Andrejevna. — Ankaŭ demando! kompreneble, vi povas.

Urbestro. — Kaj, diablo ĝin prenu, belege estas esti generalo! kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron ... kaj kia kavaliraĵo estas preferinda, Anna Andrejevna, ruĝa aŭ blua?

Anna Andrejevna. — Kompreneble, blua estas pli bona.

Urbestro. — He? vidu, kion ŝi ekvolis! Bona estus ankaŭ ruĝa. Efektive ja kial mi volus esti generalo? Ĉar se ekzemple vi devas ien veturi, — kurieroj kaj adjutantoj ĉiam rapidas antaŭe: «ĉevalojn!» Kaj tiam en la stacioj oni al neniu donas, ĉiuj devas atendi: ĉiuj tiuj titolaj konsilantoj, kapitanoj, urbestroj ... kaj vi al neniu donas eĉ la plej malgrandan atenton. Vi tagmanĝas ie ĉe la guberniestro, kaj tie la urbestro staru kaj atendu! he, he, he. (Forte ridegas.) Jen kanajlaĵo, kio estas alloga!

Anna Andrejevna. — Al vi nur ĉio maldelikata plaĉas Vi devas memori, ke la vivon ni devas tute ŝanĝi, ke viaj konatoj de nun estos ne ia juĝisto-hundisto, kun kiu vi veturas ĉasi leporojn, aŭ Zemlanika: kontraŭe, viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto: grafoj kaj ĉiuj salonuloj... Sed efektive mi tre timas pro vi: iafoje vi subite elparolas tian vorton, kian oni en bona societo neniam aŭdas.

Urbestro. — Nu, kio do? Vorto ja ne malutilas.

Anna Andrejevna. — Jes, bona ĝi estis, dum vi estis urbestro; sed tie la vivo estos ja tute alia.

Urbestro. — Jes, tie, oni diras, ekzistas du fiŝetoj: mareno kaj truto, tiel bongustaj, ke oni lekas al si la fingrojn, kiam oni ilin manĝas.

Anna Andrejevna. — Li ĉiam nur pri fiŝetoj revas! Mi volas nepre, ke nia domo estu la unua en la ĉefurbo kaj ke en mia ĉambro estu tia parfumo, ke oni ne facile povu eniri kaj oni devu fermeti al si la okulojn. (Fermetas la okulojn kaj flaras.) Ha, kiel bone!

Sceno II.
La SAMAJ kaj KOMERCISTOJ.

Urbestro. — Ha, bonan tagon, miaj plej amataj!

Komercistoj, salutante. — Ni deziras al vi sanon, nia patro!

Urbestro. — Nu, miaj kolombetoj, kiel vi fartas? Kiel iras via komercaĵo? Kio, samovaristoj, arŝinistoj, plendi vi ekvolis? Arĥifriponoj, protokanajloj, maraj trompistoj! Plendi? Nu, multe vi atingis? Jen, ili pensas, oni tuj metos lin en malliberejon! ... Ĉu vi scias, sep diabloj kaj unu diablino batu al vi la dentojn, ke ...

Anna Andrejevna. — Ha, mia Dio, kiajn vortojn, Antoĉjo, vi ŝutas!

Urbestro, malkontente. — Ha, ne estas nun la tempo por pensi pri vortoj! Ĉu vi scias, ke tiu sama oficisto, al kiu vi plendis, edziĝas nun kun mia filino? Kio? Ha? Kion vi nun diros? Nun mi vin! ... Vi trompas la popolon ... Vi faras kontrakton kun la regna kaso — pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon, kaj poste vi oferdonas dudek arŝinojn, kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon por ĉi tio! Ja se oni scius, oni vin ... Kaj li ŝovas ankoraŭ antaŭen sian ventron: li estas komercisto, lin ne tuŝu. «Ni, — li diras, — ne staras pli malalte ol la nobeloj.» Jes, nobelo ... ha, vi, abomena besto! Nobelo lernas sciencojn; lin oni eĉ vergas en la lernejo, sed pro afero bona, por ke li sciu ĉion utilan. Kaj vi kio estas? Vi komencas per friponaĵoj, vin la mastro batas por tio, ke vi ne scias trompi. Kiam vi estas ankoraŭ bubeto, ne scias ankoraŭ «Patron nian», vi jam trompas; kaj kiam via ventro bareliĝas kaj vi plene ŝtopas al vi la poŝojn, tiam vi levas la nazon! Vidu, kia grava persono! Tial ke vi eltrinkas dekses samovarojn en tago, tiel vi levas la nazon? Sed mi kraĉas al via kapo kaj al via graveco!

Komercistoj, salutante. — Pardonu nin, Anton Antonoviĉ!

Urbestro. — Plendi? Kaj kiu helpis vin friponi, kiam vi konstruis ponton kaj kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj, dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rubloj? Mi vin helpis, vi, kapra barbo! Vi tion ĉi forgesis? Se mi raportus pri tio ĉi, mi povus vin forsendigi Siberion! Kion vi diros? Ha?

Unu el la komercistoj. — Ni konfesas nian kulpon. Anton Antonoviĉ! Satano nin tentis. Jam neniam en la tuta vivo ni plendos. Postulu kontentigon kian ajn vi volas, nur ne koleru!

Urbestro. — Ne koleru! Jen vi nun kuŝas antaŭ miaj piedoj. Kial? Ĉar la sorto min favoris; sed, se la venko estus eĉ iomete sur via flanko, tiam vi, kanajlo, enpremus min profunde en koton kaj vi eĉ pezan trabon metus sur min.

Komercistoj, kliniĝas al la piedoj de la urbestro. — Ne pereigu nin, Anton Antonoviĉ!

Urbestro. — «Ne pereigu!» Nun vi petegas «ne pereigu», kaj antaŭe kio estis? Mi povus vin ... (Svinginte la manon.) Nu, sed Dio vin pardonu! Sufiĉe! Mi ne memoras longe la malbonon; sed nun rigardu, atentu bone! Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo: rigardu, ke la gratulo estu ... vi komprenas? Ne esperu kvietiĝi per ia sekigita sturgeto aŭ per konuso da sukero ... Nu, iru kun Dio! (La komercistoj foriras.)

Sceno III.
La SAMAJ, AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, poste RASTAKOVSKIJ.

Ammos Fjodoroviĉ, ankoraŭ en la pordo. — Ĉu mi povas kredi al la famo, Anton Antonoviĉ? La sorto sendis al vi eksterordinaran feliĉon?

Artemij Filippoviĉ. — Mi havas la honoron gratuli vin pro la eksterordinara feliĉo. Mi kore ekĝojis, kiam mi aŭdis. (Li kisas la manon de Anna Andrejevna.) Anna Andrejevna! (Kisante la manon de Marja Antonovna.) Marja Antonovna!

Rastakovskij, eniras. — Al Anton Antonoviĉ mian gratulon! Dio longigu vian vivon kaj la vivon de la nova paro kaj Li donu al vi idaron grandnombran, nepojn kaj pranepojn! Anna Andrejevna! (Kisas la manon de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kisas la manon de Marja Antonovna.)

Sceno IV.
La SAMAJ, KOROBKIN kun la EDZINO, LULUKOV.

Korobkin. — Mi havas la honoron gratuli Antonon Antonoviĉon! Anna Andrejevna! (Kisas la manon de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kisas ŝian manon.) Edzino de Korobkin. — Mi kore vin gratulas, Anna Andrejevna, pro la nova feliĉo.

Lulukov. — Mi havas la honoron gratuli, Anna Andrejevna! (Kisas ŝian manon kaj poste, turninte sin al la rigardantoj, klakas per la lango kun mieno de braveco.) Marja Antonovna! Mi havas la honoron gratuli. (Kisas ŝian manon kaj turnas sin al la rigardantoj kun tia sama braveco.)

Sceno V.
MULTO DA GASTOJ en nigraj surtutoj kaj frakoj aliras antaŭe al la mano de Anna Andrejevna, dirante: «Anna Andrejevna!» poste al Marja Antonovna, dirante: «Marja Antonovna!» BOBĈINSKIJ kaj DOBĈINSKIJ sin trapuŝas.

Bobĉinskij. — Mi havas la honoron gratuli!

Dobĉinskij. — Anton Antonoviĉ! Mi havas la honoron gratuli.

Bobĉinskij. — Ni gratulas pro la feliĉa fariĝo!

Dobĉinskij. — Anna Andrejevna!

Bobĉinskij. — Anna Andrejevna! (Ambaŭ aliras samtempe kaj kunpuŝiĝas per la fruntoj.)

Dobĉinskij. — Marja Antonovna! (Kisas ŝian manon.) Mi havas la honoron gratuli. Vi havos grandan, grandan bonstaton, vi portos oran veston kaj vi manĝos diversajn delikatajn supojn, tre amuze vi pasigos la tempon ...

Bobĉinskij, interrompante. — Marja Antonovna, mi havas la honoron gratuli! Dio donu al vi ĉiuspecan riĉecon, multe da mono kaj fileton tian malgrandan, jen tian! (Montras per la mano.) Ke oni povu sidigi lin sur la manplaton, jes! Ĉiam la bubeto krias: ŭa! ŭa! ŭa!
Sceno VI.
Ankoraŭ KELKE DA GASTOJ, kiuj iras kisi la manojn, LUKA LUKIĈ kun sia EDZINO.

Luka Lukiĉ. — Ni havas la honoron ...

Edzino de Luka Lukiĉ, kuras antaŭen. — Mi gratulas vin, Anna Andrejevna! (Ili sin kisas.) Kaj mi efektive tiel ekĝojis. Oni diras al mi: «Anna Andrejevna edzinigis sian filinon.» — «Ha, mia Dio», mi ekpensis, kaj mi tiel ekĝojis, ke mi diras al la edzo: «Aŭdu, Lukĉjo, jen kian feliĉon ricevis Anna Andrejevna!» «Nu, — mi diras al mi mem, — dank' al Dio!» Kaj mi diras al li: «Mi estas tiel ravita, ke mi brulas de senpacienco esprimi persone al Anna Andrejevna»... «Ha, mia Dio, — mi pensas en mi, — Anna Andrejevna efektive atendis bonan partion por sia filino, kaj jen nun tia sorto: ĝuste tiel fariĝis, kiel ŝi volis»,— kaj efektive mi tiel ekĝojis, ke mi ne povis paroli. Mi ploras, ploras, nu, mi simple ploregas. Jam Luka Lukiĉ diras: «Kial vi, Nanjo, ploras?» — «Lukĉjo, — mi diras, — mi eĉ mem ne scias, la larmoj jen simple fluas rivere.»

Urbestro. — Mi petas vin, sidiĝu, sinjoroj! He! Miŝka, alportu ĉi tien pli da seĝoj! (La gastoj sidiĝas.)

Sceno VII.
La SAMAJ, KVARTALESTRO, kaj POLICANOJ.

Kvartalestro. — Mi havas la honoron gratuli vin, via moŝto, kaj deziri al vi feliĉon por multaj jaroj.

Urbestro. — Mi dankas, mi dankas! Mi petas vin sidiĝi, sinjoroj! (La gastoj sidiĝas.) Ammos Fjodoroviĉ. — Sed diru, mi petas, Anton Antonoviĉ, kiamaniere ĉio ĉi tio komenciĝis, t.e., la tutan iom-post-ioman iron de la afero.

Urbestro. — La iro de la afero estis eksterordinara: plaĉis al li proprapersone fari la proponon.

Anna Andrejevna. — En tre respekta kaj plej aristokrata maniero. Ĉion li diris treege bone. Li diris: «Mi, Anna Andrejevna, sole pro estimo al la valoroj de via persono.» Kaj tia bela, edukita homo, kun la plej noblaj principoj! — «Mia vivo, kredu al mi, Anna Andrejevna, ne valoras por mi eĉ kopekon; mi faras nur tial, ĉar mi estimas viajn eksterordinarajn ecojn.»

Marja Antonovna. — Ha, panjo! Tion ĉi li diris ja al mi.

Anna Andrejevna. — Ĉesu, vi nenion scias, kaj ne miksu vin en aferon ne vian! «Mi, Anna Andrejevna, miras ...» Tiajn flatajn vortojn li ŝutis ... kaj kiam mi volis diri: «Ni neniel povas esperi tian honoron», — li subite ĵetis sin genue kaj en tia plej nobla maniero: «Anna Andrejevna! ne faru min plej malfeliĉa homo! konsentu respondi al miaj sentoj, alie mi finos mian vivon per morto.»

Marja Antonovna. — Sed, mia panjo, li ja pri mi tion ĉi diris.

Anna Andrejevna. — Jes, kompreneble ... ankaŭ pri vi li parolis, mi tion ĉi ne neas.

Urbestro. — Kaj li eĉ ektimigis min: li diris, ke li sin mortpafos. «Mi min pafos, min pafos!» — li diris.

Multaj el la gastoj. — Kion vi diras!

Ammos Fjodoroviĉ. — Kiel originale!

Luka Lukiĉ. — Jen efektive, tiel destinis la sorto.

Artemij Filippoviĉ. — Ne la sorto, mia sinjoro — la sorto mem ne regas: la meritoj tion ĉi alportis. (Al si mem.) Al tia porko ĉiam la feliĉo rampas en la buŝon!

Ammos Fjodoroviĉ. — Mi estas preta, Anton Antonoviĉ vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi marĉandis. Urbestro. — Ne, ne pri hundoj mi nun pensas.

Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos pri alia hundo.

Edzino de Korobkin. — Ha, Anna Andrejevna, kiel mi ĝojas pri via feliĉo! vi ne povas prezenti al vi!

Korobkin. — Kie do, permesu demandi, troviĝas nun la eminenta gasto? Mi aŭdis, ke li pro io forveturis.

Urbestro. — Jes, li forveturis por unu tago pro tre grava afero.

Anna Andrejevna. — Al sia onklo, por peti lian benon.

Urbestro. — Peti lian benon; sed tuj morgaŭ ... (Li ternas; ĉiuj gratulas per brua ĥoro.) Mi tre dankas! Sed tuj morgaŭ li venos returne ... (Li ternas; bruo de gratuloj; el ĉiuj voĉoj oni aŭdas la plej klare ienajn:)

Voĉo de la kvartalestro. — Mi deziras sanon al via moŝto!

Voĉo de Bobĉinskij. — Centon da jaroj kaj sakon da oro!

Voĉo de Dobĉinskij. — Longigu Dio la vivon ĝis ekstermezuro!

Voĉo de Artemij Filippoviĉ. — Krevu kaj pereu!

Voĉo de la edzino de Korobkin. — La diablo vin prenu!

Urbestro. — Mi humile vin dankas! Ankaŭ al vi mi tion saman deziras.

Anna Andrejevna. — Ni intencas nun loĝi en Peterburgo. Ĉar tie ĉi, mi konfesas, estas tia aero ... jam tro vilaĝa! ... Mi konfesas, granda malagrablaĵo ... Jen ankaŭ mia edzo ... Li tie ricevos generalan rangon.

Urbestro. — Jes, mi konfesas, sinjoroj, diabloj prenu, mi tre volas esti generalo.

Luka Lukiĉ. — Kaj Dio al vi donos!

Rastakovskij. — Homo ne povas, sed Dio ĉion povas.

Ammos Fjodoroviĉ. — Granda ŝipo bezonas grandan akvon.

Artemij Filippoviĉ. — Kiel la meritoj, tiel la honoro.

Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. — Jen estos bele, se li efektive fariĝos generalo. Jen al li jam certe generaleco konvenus, kiel selo al bovino! Nu, ne, ĝis tio estas ankoraŭ malproksime. Tie ĉi estas pli gravaj ol vi, kaj tamen ili ĝis nun ankoraŭ ne estas generaloj.

Artemij Filippoviĉ, al si mem. — Vidu lin, diablo lin prenu, li jam eĉ al generaleco sin puŝas! Kiu scias, eble li efektive ankoraŭ fariĝos generalo. Fierecon, diablo lin prenu, li ja havas sufiĉe. (Al la urbestro.) Tiam, Anton Antonoviĉ, ankaŭ nin ne forgesu.

Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj se io okazos, ekzemple ia bezono en la aferoj, ne rifuzu al ni vian protektadon!

Korobkin. — En la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la ĉefurbo, por ke li estu utila al la regno; tiam estu bona, komplezu al li per via protektado, anstataŭ patro al la orfo.

Urbestro. — Mi estas preta, de mia flanko mi volonte penos.

Anna Andrejevna. — Vi, Antoĉjo, ĉiam rapidas kun la promesoj. Unue, vi tute ne havos tempon, por pensi pri ĉi tio. Kaj kiel oni povas kaj por kio oni devas ŝarĝi sin per tiaj promesoj?

Urbestro. — Kial do, mia koro? Iafoje oni povas.

Anna Andrejevna. — Kompreneble, iafoje oni povas, sed ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni sian protektadon.

Edzino de Korobkin. — Vi aŭdis, kiel ŝi nun traktas?

Gastino. — Jes, ŝi ĉiam estis tia; mi ŝin konas: se vi sidigos ŝin al la tablo, ŝi tuj ankaŭ la piedojn...

Sceno VIII.
La SAMAJ kaj la POŜTESTRO, enkuras rapidege kun dissigelita letero en la mano.

Poŝtestro. — Mirinda afero, sinjoroj! La oficisto, kiun ni prenis por revizoro, estis ne revizoro.

Ĉiuj. — Kiel, ne revizoro?

Poŝtestro. — Tute ne revizoro, — mi eksciis tion ĉi el letero.

Urbestro. — Kion, kion vi diras? El kiu letero? Poŝtestro. — Nu, el lia propra letero. Oni alportis al mi al la poŝto leteron. Mi ekrigardis la adreson kaj mi vidas: «en la straton Poŝtoficejan.» Mi preskaŭ svenis de konsterniĝo. «Nu, — mi ekpensis en mi, — certe li trovis malordon en la poŝta parto kaj li nun raportas al la estraro.» Mi prenis kaj dissigelis.

Urbestro. — Kiel do vi ...?

Poŝtestro. — Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis. Jam mi estis vokinta la kurieron, por forsendi la leteron per ekspreso, sed tia scivolo min atakis, kian mi ankoraŭ neniam sentis. Mi ne povas, ne povas, mi sentas, ke mi ne povas! Ĝi tiras min, simple min tiras! En unu orelo mi kvazaŭ aŭdas: «He, ne dissigelu, vi pereos kiel kokino», kaj en la dua orelo kvazaŭ ia demono murmuras: «Dissigelu, dissigelu, dissigelu!» Kaj kiam mi ekprenis la sigelvakson — fajro ekkuris tra miaj membroj, kaj kiam mi dissigelis — mi eksentis froston, veran froston. La manoj tremas kaj ĉio nebuliĝis antaŭ miaj okuloj.

Urbestro. — Sed kiel do vi permesis al vi dissigeli la leteron de tia rajtigita persono.

Poŝtestro. — Tio ja estas la tuta afero, ke li ne estas rajtigita kaj li ne estas persono!

Urbestro. — Kio do li estas laŭ via opinio?

Poŝtestro. — Nek io nek alio; diablo scias, kio!

Urbestro, flamiĝe. — Kiel nek io nek alio? Kiel vi kuraĝas nomi lin nek io nek alio kaj eĉ ankoraŭ diablo scias kio? Mi vin arestigos ...

Poŝtestro,— Kiu? Vi?

Urbestro. — Jes, mi!

Poŝtestro. — Por tio ĉi viaj manoj estas tro mallongaj.

Urbestro. — Ĉu vi scias, ke li edziĝas kun mia filino, ke mi mem estos grandrangulo, ke mi forsendigos rekte en Siberion?

Poŝtestro. — He, Anton Antonoviĉ! Kial paroli pri Siberio? Siberio estas malproksima. Jen, pli bone mi legos al vi, sinjoroj, vi permesas legi la leteron?

Ĉiuj. — Legu, legu!

Poŝtestro, legas. — «Ni rapidas raporti al vi, mia kara Trjapiĉkin, kiaj mirindaĵoj al mi fariĝas. En la vojo tute senmonigis min infanteria kapitano, tiel, ke la hotelmastro volis jam meti min en malliberejon; subite, laŭ mia peterburga fizionomio kaj laŭ miaj vestoj, la tuta urbo prenis min por general-gubernatoro. Kaj mi loĝas nun ĉe la urbestro, ĝuas bonan vivon, amindumas senlime lian edzinon kaj filinon; mi nur ne decidis ankoraŭ, de kiu el ili mi devas komenci, — mi pensas, ke mi komencos de la patrino, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi estas tuj preta por ĉiuj komplezoj. Ĉu vi memoras, kiel ni kune suferis mizeron, tagmanĝadis per friponaĵoj, kaj kiel unu fojon la sukeraĵisto kaptis min per la kolumo pro la kuketoj, kiujn mi formanĝis je la kalkulo de la enspezoj de la angla reĝo? Nun estas tute alia afero. Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas. Teruraj originaloj! Vi mortus de ridado. Mi scias, ke vi skribas iafoje artikoletojn, — enmetu ilin en vian literaturon. Unue: la urbestro — malsaĝa kiel maljuna ĉevalo ...»

Urbestro. — Ne povas esti! ĝi tie ne estas!

Poŝtestro, montras la leteron. — Legu mem.

Urbestro, legas. — «Kiel maljuna ĉevalo.» — Ne povas esti! Vi mem tion ĉi skribis.

Poŝtestro. — Kial do mi skribus?

Artemij Filippoviĉ. — Legu!

Luka Lukiĉ. — Legu!

Poŝtestro: legas plue. — «La urbestro — malsaĝa, kiel maljuna ĉevalo ...» Urbestro. — Ho! diablo ĝin prenu! Oni devas ankoraŭ ripeti! kvazaŭ ĝi sen tio jam tie ne starus.

Poŝtestro, legante plue. — Hm ... hm ... hm ... «maljuna ĉevalo. — La poŝtestro estas ankaŭ bona homo ...» (Ĉesante legi.) Nu, tie ĉi li ankaŭ pri mi malkonvene sin esprimis.

Urbestro. — Ne, legu!

Poŝtestro. — Sed por kio do?

Urbestro. — Ne, diablo ĝin prenu, kiam oni komencis jam legi, tiam, oni legu! Legu ĉion!

Artemij Filippoviĉ. — Permesu, mi legos. (Li surmetas okulvitrojn kaj legas.) «La poŝtestro estas vera portreto de la departementa pordisto Miĥejev; kredeble li, kanajlo, ankaŭ drinkas brandon.»

Poŝtestro, al la rigardantoj. — Nu, sentaŭga bubo, kiun oni devas vergi: nenio pli!

Artemij Filippoviĉ, legante plue. — «La kuratoro de kaduku ... i ... i ... i (Balbutas.)

Korobkin. — Kial do vi haltis?

Artemij Filippoviĉ. — Nu, nelegeble skribite ... cetere oni vidas, ke sentaŭgulo.

Korobkin. — Donu al mi! Mi pensas, ke miaj okuloj estas pli bonaj. (Li prenas la leteron.)

Artemij Filippoviĉ, ne donante la leteron. — Ne, tiun ĉi lokon oni povas forlasi, poste ĉio estas jam legebla.

Korobkin. — Sed permesu, mi jam scias.

Artemij Filippoviĉ. — Tralegi mi eĉ mem povus: plue efektive ĉio estas bone legebla.

Poŝtestro. — Ne, ĉion legu! antaŭe oni ja ĉion legis.

Ĉiuj. — Fordonu, Artemij Filippoviĉ, fordonu la leteron! (Al Korobkin.) legu.

Artemij Filippoviĉ. — Tuj. (Fordonas la leteron.) Jen, mi petas ... (Kovras per la fingro.) Jen de tie ĉi legu. (Ĉiuj atakas lin.)

Poŝtestro. — Legu, legu! Sensencaĵo, ĉion legu!

Korobkin, legas. — «La kuratoro de kadukulejoj Zemlanika — tute kiel porko en la noktoĉapo.» Artemij Filippoviĉ, al la rigardantoj. — Eĉ ne sprite! Porko en noktoĉapo! Kiel do porko povas esti en noktoĉapo?

Korobkin, legante plue. — «La inspektoro de lernejoj tute malbonodoras per bulbo.»

Luka Lukiĉ, al la rigardantoj. — Por Dio, eĉ neniam mi prenis bulbon en la buŝon.

Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. — Dank' al Dio, almenaŭ pri mi nenio estas dirita!

Korobkin, legas. — «La juĝisto...»

Ammos Fjodoroviĉ. — Jen vi havas! (Laŭte.) Sinjoroj, mi pensas, ke la letero estas longa. Kaj kiun diablon ni en ĝi bezonas: legi tian abomenaĵon!

Luka Lukiĉ. — Ne!

Poŝtestro. — Ne, legu!

Artemij Filippoviĉ. — Ne, vi devas legi!

Korobkin, daŭrigas. — «La juĝisto Ljapkin-Tjapkin estas en plej alta grado movetono...» (Haltas.) Kredeble franca vorto.

Ammos Fjodoroviĉ. — Diablo ĝin scias, kion ĝi signifas! Ankoraŭ bone, se nur fripono; povas esti, ke eĉ io pli malbona.

Korobkin, legante plue. — «Cetere, ili estas homoj gastamaj kaj bonkoraj. Adiaŭ, mia koro Trjapiĉkin. Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo. Enue estas, mia kara, tiel vivi, oni volas fine ian nutraĵon por la animo. Mi vidas, mi devas efektive okupi min per io alta. Skribu al mi en la Saratovan gubernion, kaj de tie en la vilaĝon Podkatilovka.» (Li turnas la leteron kaj legas la adreson.) «Al lia moŝto, sinjoro Ivan Vasiljeviĉ Trjapiĉkin, en Sankt-Peterburgo, strato Poŝtoficeja, domo numero naŭdek-sep, en la korto, tria etaĝo, dekstre.»

Unu el la sinjorinoj. — Kia skandalo neatendita!

Urbestro. — Jen, kiam li buĉis, efektive buĉis! Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita! Nenion mi vidas: mi vidas nur iajn porkajn buŝegojn anstataŭ vizaĝoj, nenion pli ... Revenigu, revenigu lin! (Svingas la manon.)

Poŝtestro. — Kiel revenigi! Ĝuste al la malfeliĉo oni ordonis al la administranto doni la plej bonan ĉevaltrion; la diablo min puŝis doni ordonojn eĉ por la plua vojo.

Edzino de Korobkin. — Jen efektive, jen senekzempla konfuzo!

Ammos Fjodoroviĉ. — Tamen, diabloj ĝin prenu, sinjoroj! Li prenis de mi prunte tricent rublojn.

Artemij Filippoviĉ. — De mi ankaŭ tricent rublojn.

Poŝtestro, ĝemas. — Ho! ankaŭ de mi tricent rublojn.

Bobĉinskij. — De mi kune kun Pjotr Ivanoviĉ sesdek-kvin per banknotoj, jes, sinjoroj.

Ammos Fjodoroviĉ, embarase disŝovas la brakojn. — Kiel do, sinjoroj? Kiel do, efektive, ni tiel enfalis?

Urbestro, batas sin en la frunton. — Kiamaniere mi ... ne, kiamaniere mi, maljuna malsaĝulo...? Mi perdis, malsaĝa ŝafo, mian tutan saĝon! ... Tridek jarojn mi estas en la servado; neniu komercisto, neniu entreprenisto povis min trompi; friponojn plej friponajn mi trompadis, ruzulojn kaj kanajlojn tiajn, kiuj la tutan mondon povus priŝteli, mi kaptadis sur hokon. Tri guberniestrojn mi trompis! ... Kion mi diras, guberniestrojn! (Svingas la manon.) Eĉ ne valoras paroli pri guberniestroj...

Anna Andrejevna. — Sed ĝi ne povas esti, Antoĉjo; li fianĉiĝis kun Manjo ...

Urbestro, kolere. — Fianĉiĝis! Figo kun butero, jen estos al vi fianĉiĝo! Ŝovas sin al mi en la okulojn kun fianĉiĝo! ... (Furioze.) Jen, rigardu, rigardu, la tuta mondo, la tuta kristanaro, ĉiuj rigardu, kiel azenigita estas la urbestro! Malsaĝulo vi nomu lin, malsaĝulo, la maljunan kanajlon! (Minacas al si mem per la pugno.) He, vi, diknazulo! Ŝtopileton, ĉifonon li prenis por grava homo! Jen li nun tra la tuta vojo tintas per sonorileto! Tra la tuta mondo li disportos la historion. Ne sufiĉe ke vi fariĝos objekto de mokado — troviĝos plumknaristo, paperŝmiristo, kiu eĉ en komedion vin enmetos. Jen tio estas dolora! Li ne indulgos vian rangon nek oficon, kaj ĉiuj nudigos la dentojn kaj aplaŭdos. Kion vi ridas? Pri vi mem vi ridas! He, vi! ... (De kolero li batas per la piedoj la plankon.) Mi ĉiujn tiujn paperŝmiristojn ... Hu, plumknaristoj, liberaluloj malbenitaj! Semo de la diablo! Mi ligus vin ĉiujn en unu pakon, mi frotus vin ĉiujn al faruno kaj al la diablo mi donus vin ĉiujn por subŝtofo! En lian ĉapon mi ŝutus vin, tien! ... (Li skuas la pugnon kaj batas per la kalkanumo la plankon. Post kelka silento:) Ĝis nun mi ne povas reveni al normala stato. Jen, efektive, se Dio volas iun puni, li antaŭe forprenas de li la saĝon. Nu, kio en tiu ventkapulo estas simila al revizoro? Nenio estis! Ne estis simple eĉ duonfingro da simileco — kaj subite ĉiuj ekkriis: revizoro! revizoro! Nu, kiu la unua ektrumpetis, ke li estas revizoro? Respondu!

Artemij Filippoviĉ, dispuŝante la brakojn. — Kiel ĝi fariĝis — eĉ se vi mortigos min, mi ne povus klarigi. Kvazaŭ ia nebulo atakis, diablo konfuzis.

Ammos Fjodoroviĉ. — Kiu eltrumpetis? Jen, kiu eltrumpetis: tiuj ĉi bravuloj (Montras Dobĉinskij-n kaj Bobĉinskij-n.)

Bobĉinskij. — Per Dio, ne mi! mi eĉ ne intencis...

Dobĉinskij. — Mi nenion, tute nenion...

Artemij Filippoviĉ. — Kompreneble, vi.

Luka Lukiĉ. — Sendube. Ili alkuris el la hotelo kiel frenezuloj: «Li alveturis, li alveturis, kaj monon li ne pagas...» Ili trovis gravan birdon!

Urbestro. — Kompreneble, vi! ĉikanistoj de la urbo, mensogistoj malbenitaj!

Artemij Filippoviĉ. — Diablo vin prenu kun via revizoro kaj viaj rakontoj.

Urbestro. — Vi nur kuradas tra la urbo kaj konfuzas ĉiujn, vi, krakiloj malbenitaj. Malverajn famojn vi semas, pigoj mallongvostaj. Ammos Fjodoroviĉ. — Ŝmiristoj malbenitaj!

Luka Lukiĉ. — Noktoĉapoj!

Artemij Filippoviĉ. — Nazofluuloj mallongventraj! (ĉiuj ĉirkaŭas ilin.)

Bobĉinskij. — Per Dio, ĝi ne estis mi, ĝi estis Pjotr Ivanoviĉ.

Dobĉinskij. — He, ne Pjotr Ivanoviĉ, vi ja la unua tion...

Bobĉinskij. — Nu, ne; la unua estis vi.

Lasta sceno.
La SAMAJ kaj ĜENDARMO.

Ĝendarmo. — Oficisto el Peterburgo, kiu alveturis laŭ imperiestra ordono, postulas, ke vi tuj venu al li. Li enloĝiĝis en la hotelo. (La elparolitaj vortoj frapas ĉiujn kiel tondro. Sono de surpriziĝo elflugas ĥore el la buŝoj de la sinjorinoj; la tuta grupo, subite ŝanĝinte la situacion, restas kvazaŭ ŝtonigita.)

Muta sceno.

La urbestro en la mezo, en formo de kolono, kun etenditaj brakoj kaj kun kapo klinita malantaŭen. Dekstre de li lia edzino kaj filino ekmovinte al li sian tutan korpon; post ili la poŝtestro, ricevinte la formon de demanda signo, turnita al la rigardantoj; post li Luka Lukiĉ, konfuzegita en plej senkulpa maniero; post li, ĉe la bordo de la scenejo, tri sinjorinoj, gastinoj, apogiĝinte unu al alia kun la plej satira vizaĝesprimo, rilatanta rekte al la familio de la urbestro. Maldekstre de la urbestro: Zemlanika, klininte la kapon iom flanken, kvazaŭ li ion aŭskultas; post li la juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko kaj farinte per la lipoj tian movon, kvazaŭ li volus ekfajfi, aŭ elparoli: «Jen vi havas!» Post li Korobkin, turninte sin al la rigardantoj kun fermetita okulo kaj satira aludo pri la urbestro; post li, ĉe la bordo, Dobĉinskij kaj Bobĉinskij kun reciproke aldirektita movo de la manoj kaj malfermitaj buŝoj kaj reciproke sin rigardante per larĝe malfermitaj okuloj. La ceteraj gastoj restas simple kiel kolonoj. Preskaŭ unu kaj duonon da minutoj la rigidiĝinta grupo konservas sian situacion.

(La kurteno falas.)