La Revizoro/Akto unua
Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/7 la fingron supren). Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj, kvankam li prezentas sin kiel privatan personon. Ĉar mi scias, ke vi, kiel ĉiu, estas ne tute sen peketoj, ĉar vi estas homo saĝa kaj vi ne amas preterlasi tion, kion naĝas al la manoj… » (haltante). Nu, ni estas inter ni… « tial mi konsilas al vi aranĝi singardecon : ĉar li povas alveturi en ĉiu horo, se nur li jam ne alveturis kaj ne loĝas ie inkognite… Hieraŭ mi… » Nu, tie ĉi jam venas aferoj familiaj : « la fratino Anna Kirillovna alveturis al ni kun sia edzo ; Ivan Kirilloviĉ tre dikiĝis kaj ĉiam ludas violonon… » kaj tiel plu, kaj tiel plu… Sekve jen vidu, kia cirkonstanco!
Ammos Fjodoroviĉ. — Jes cirkonstanco eksterordinara, tute eksterordinara. Certe ĝi estas ne sen kaŭzo.
Luka Lukiĉ. — Kial do, Anton Antonoviĉ, por kio? Kial oni sendas al ni revizoron?
Urbestro. — Kial! Certe jam tia estas nia sorto! (Ekĝeminte) Ĝis nun, dank’ al Dio, oni atakadis aliajn urbojn; nun venis la vico al nia urbo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Mi opinias, Anton Antonoviĉ, ke tie ĉi estas kaŭzo delikata kaj pli politika. Ĝi signifas jenon : Rusujo… jes… volas fari militon, kaj la ministraro tial, jen vidu, sendis sekrete oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido.
Urbestro. — Eh kien vi ensaltis! Kaj ankoraŭ saĝa homo! En malgranda urbo, perfido! Ĉu ĝi estas urbo apudlima, he? De ĉi tie vi ja povas eĉ tri jarojn rajdi, vi al nenia regno alrajdos.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, por diri al vi, vi ne tion… vi ne… La estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo.
Urbestro. — Notas aŭ ne notas, sed mi vin, sinjoroj, avertis — rigardu. En mia parto mi kelkajn disponojn jam faris, mi konsilas ankaŭ al vi. Precipe al vi, Artemij Filippoviĉ! Sendube la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco, kaj tial faru tiamaniere, ke ĉio estu konvena : ke la noktaj ĉapoj estu puraj kaj la malsanuloj ne similu forĝistojn en la senĝenaj ĉiutagaj vestoj.
Artemij Filippoviĉ. — Nu, ĉi tio ne estas ankoraŭ gravaĵo. Ĉapojn, se estas necese, oni povas doni al ili eĉ purajn.
Urbestro. — Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu lito superskribi latine aŭ en ia alia lingvo… ĉi tio jam apartenas al vi, Ĥristian Ivanoviĉ, — ĉiun malsanon : kiam ĉiu malsaniĝis, kiun tagon kaj daton… Ne bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon, ke oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras. Kaj cetere estus pli bone, se ilia nombro estus malpli granda : tuj oni povas kulpigi malbonan zorgadon aŭ nelertecon de la kuracisto.
Artemij Filippoviĉ. — Ho, pri la kuracado, mi kaj Ĥristian Ivanoviĉ faris decan aranĝon : ju pli proksime al la naturo, des pli bone, — karajn medikamentojn ni ne uzas. Simpla homo, se li mortos, li ankaŭ sen tio mortos, — se li saniĝos, li ankaŭ sen tio saniĝos. Cetere por Ĥristian Ivanoviĉ eĉ estus malfacile kompreniĝadi kun ili : li ne scias ruse eĉ unu vorton.
Ĥristian Ivanoviĉ ellasas sonon, parte similan je la litero « i », parte je « e ».
Urbestro. — Al vi ankaŭ mi konsilus, Ammos Fjodoroviĉ, meti atenton al la oficaj lokoj. Ĉe vi tie en la antaŭĉambro, kien ordinare venas la petantoj, la gardistoj ennestigis ordinarajn anserojn kun malgrandaj anseridoj, kiuj konstante kuradas sub la piedoj. Certe, aranĝi al si doman mastraĵon, por ĉiu estas afero laŭdinda, kaj kial la gardisto ĝin ne devus aranĝi? Nur, vi scias, en tia loko estas nekonvene… Mi jam antaŭe volis rimarkigi vin pri tio, sed mi ĉiam iel forgesadis.
Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, mi tuj hodiaŭ ordonos preni ilin ĉiujn en la kuirejon. Se vi volas, venu tagmanĝi.
Urbestro. — Krom tio estas malbone, ke ĉe vi ĝuste en la juĝa ĉambro sekiĝas diversaj abomenaĵoj, kaj ĝuste super la ŝranko kun la dokumentoj pendas ĉasa vipo. Mi scias, vi amas ĉason, tamen estas bone por kelka tempo ien forigi la vipon, — poste, kiam la revizoro forveturos, vi povos, se vi volas, denove ĝin pendigi. Ankaŭ via asesoro... Li sendube estas homo instruita, sed de li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo, — tio ĉi ankaŭ estas nebona. Mi volis antaŭ longe tion ĉi diri al vi, sed mi ne memoras jam, kio deturnis mian atenton. Ekzistas kontraŭ tio ĉi rimedo, se ĉi tio efektive, kiel li diras, estas ĉe li odoro natura; oni povas konsili al li manĝi bulbon, aŭ ajlon aŭ ion similan. En tiu ĉi okazo povas helpi per diversaj medikamentoj Ĥristian Ivanoviĉ.
Ĥristian Ivanoviĉ, ellasas supre diritan sonon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, tion ĉi oni jam ne povas elpeli: li diras, ke en la infaneco la nutristino lin kontuzis, kaj de tiu tempo de li ĉiam iras iom la odoro de brando.
Urbestro. — Nu, mi nur simple rimarkigis al vi. Sed rilate la internan disponadon kaj tion, kion Andrej Ivanoviĉ en la letero nomas peketoj, mi nenion povas diri. Kaj estas eĉ strange paroli: ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn. Tiel aranĝis jam Dio mem, kaj la volteranoj vane kontraŭ tio ĉi parolas.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kion do vi nomas peketoj, Anton Antonoviĉ? Inter peketoj kaj peketoj estas diferenco. Mi diras al ĉiuj malkaŝe, ke mi prenas subaĉetojn, sed en kia formo mi ilin prenas? En formo de ĉasaj hundidoj. Tio ĉi estas tute alia afero.
Urbestro. — Nu, en formo de hundidoj aŭ de io alia, — ĝi ĉiam estas subaĉetoj.
Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, ne, Anton Antonoviĉ. Sed jen ekzemple, se iu havas pelton por kvincent rubloj kaj la edzino ŝalon...
Urbestro. — Nu, kaj kion oni havas de tio, ke vi prenas la subaĉetojn en formo de ĉasaj hundidoj? Se de alia flanko vi ne kredas je Dio; vi neniam iras en la preĝejon: kaj mi, almenaŭ, estas fortika en la religio kaj ĉiun dimanĉon mi estas en la preĝejo. Kaj vi ... Ho, mi vin konas: Kiam vi komencas paroli pri la kreo de la mondo, simple la haroj stariĝas.
Ammos Fjodoroviĉ. — Sed mi ja mem venis al tiuj ideoj, per mia propra saĝo.
Urbestro. — Nu, en certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus. Cetere, mi nur pro okazo ektuŝis la distriktan juĝejon; kaj por diri la veron, mi dubas, ĉu iu tien enrigardos; ĝi estas jam tia enviinda loko, Dio mem ĝin favoras. Sed jen vi, Luka Lukiĉ, vi, kiel inspektoro de lernejoj, devus ekzorgi precipe rilate la instruistojn. Ili, sendube, estas homoj instruitaj kaj ricevis edukon en diversaj kolegioj, sed ili havas tre strangajn manierojn, kiuj kompreneble estas nedisigeblaj de scienca rango. Unu el ili, ekzemple, tiu persono, kiu havas dikan vizaĝon ... mi ne memoras lian nomon, neniel povas sin deteni de tio, ke, suririnte sur la katedron, li ne faru grimacon jen tiel (Faras grimacon), kaj poste li komencas el sub la kravato gladi sian barbon. Kompreneble, se li al lernanto faros tian fizionomion, ĝi ne estas ankoraŭ io grava: eble oni tiel eĉ devas fari, pri tio mi ne povas juĝi; sed vi konsideru mem, se li faros tion ĉi al la vizitanto, — ĝi povas esti tre malbona: sinjoro la revizoro aŭ iu alia povas rilatigi tion ĉi al si. El tio povas elveni, la diablo scias, kio.
Luka Lukiĉ. — Kion do, konsilu, mi povas fari kun li? Mi jam kelkajn fojojn diris al li. Jen ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj, kiam eniris en la klason nia distrikta nobelestro, li aranĝis tian fizionomion, kian mi neniam ankoraŭ vidis. Li certe faris tion ĉi kun plej bonkora intenco, sed mi ricevis mallaŭdon: kial liberpensaj ideoj estas inspirataj al la junularo.
Urbestro. — Ankaŭ mi devas rimarkigi vin pri la instruisto en la parto historia. Li estas instruita kapo — tion ĉi oni vidas, kaj da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon, sed li elmetas instruojn kun tia flameco, ke li perdas la kapon. Unu fojon mi lin aŭskultis: nu, dum li parolis pri la Asiroj kaj Babilonanoj, estis ankoraŭ en ordo; sed, kiam li atingis Aleksandron la Macedonan, mi jam ne povas diri al vi, kio kun li fariĝis. Mi pensis, ke brulas, mi ĵuras al vi. Li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon! Sendube, Aleksandro la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn? Ĝi estas malprofito por la regna kaso.
Luka Lukiĉ. — Jes, li estas flamiĝema! Mi jam kelkajn fojojn rimarkigis tion ĉi al li... Li diras: kiel vi volas, por la scienco mi la vivon ne rifuzos oferi.
Urbestro. — Jes, tia estas jam la neklarigebla leĝo de la sorto: homo saĝa estas aŭ drinkemulo, aŭ li faras tiajn fizionomiojn, ke oni devas elporti la sanktulojn el la domo.
Luka Lukiĉ. — Liberigu nin Dio de servado en la fako scienca! Ĉion vi devas timi: ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa homo.
Urbestro. — Tio ĉi ne estus ankoraŭ grava, — sed la malbenita inkognito! Subite li enrigardos: «Ha, jen vi estas, miaj karaj! Kaj kiu — li diros — estas tie ĉi juĝisto?» — Ljapkin Tjapkin. — «Ĉi tien kun Ljapkin Tjapkin! Kaj kiu estas kuratoro de kadukulejoj?» — Zemlanika. — «Ĉi tien kun Zemlanika!» Jen kio estas malbona!
La SAMAJ kaj la POŜTESTRO.
Poŝtestro. — Klarigu, sinjoroj. Kio estas, kia oficisto veturas?
Urbestro. — Ĉu vi tute ne aŭdis?
Poŝtestro. — Mi aŭdis de Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Li ĵus estis ĉe mi en la poŝta oficejo.
Urbestro. — Nu, kio? Kiel vi pensas pri ĉi tio?
Poŝtestro. — Kion mi pensas? Estos milito kun la turkoj.
Ammos Fjodoroviĉ. — Tute miaj vortoj! Mi mem ankaŭ tion pensis. Urbestro. — Jes, ambaŭ trafis per la fingro en la ĉielon.
Poŝtestro. — Kredu al mi, milito kun la turkoj. Ĝin ĉion la franco artifikas.
Urbestro. — Kia milito kun la turkoj! Simple al ni estos malbone, ne al la turkoj. Tio jam estas certa: mi havas leteron.
Poŝtestro. — Ha, se tiel, tiam ne estos milito kun la turkoj.
Urbestro. — Nu, kio, kiel vi pensas, Ivan Kuzmiĉ?
Poŝtestro. — He, kion mi? Kiel vi pensas, Anton Antonoviĉ?
Urbestro. — Ha, kiel mi? Timon mi ne havas, sed nur tiel, iom ... La komercistaro kaj privatularo min iom maltrankviligas. Ili diras, ke ili peze min sentas; kaj mi tamen, per Dio, se mi eĉ prenis de iu, mi tion ĉi faris, kredu al mi, tute sen ia malamo. Mi eĉ pensas ... (Prenas lin sub la brako kaj forkondukas flanken.) Mi eĉ pensas, ĉu ne estis ia denunco kontraŭ mi. Kial do efektive, al ni venas revizoro? Aŭskultu, Ivan Kuzmiĉ, ĉu vi ne povus, pro nia komuna bono, ĉiun leteron, kiu venas al vi en la poŝtan oficejon, ĉiun leteron enirantan aŭ elirantan, vi scias, nu, iom malfermi kaj tralegi: ĉu ĝi ne enhavas ian denuncon aŭ simple korespondon. Se nenio troviĝos, oni povas denove sigelfermi; cetere, oni povas eĉ tiel transdoni la leteron, dissigelitan.
Poŝtestro. — Mi scias, mi scias ... Tion ĉi al mi ne instruu, tion mi faras, mi ne diras, ke pro singardeco, sed pli pro scivoleco: mi terure amas sciiĝi, kio nova estas en la mondo. Mi diras al vi, ke tio ĉi estas treege interesa legado. Tiun aŭ alian leteron oni ofte legas kun efektiva ĝuo — tie estas priskribataj diversaj pipraĵoj ... Kaj kia edifeco ... pli bone ol en la «Moskvaj Sciigoj!»
Urbestro. — Nu, kio do, diru, vi nenion ellegis pri ia oficisto el Peterburgo?
Poŝtestro. — Ne, pri Peterburga mi trovis nenion, sed pri Kostromaj kaj Saratovaj multe estas parolate. Estas tamen domaĝe, ke vi ne legas leterojn: troviĝas belaj lokoj. Jen ekzemple antaŭ nelonge: iu leŭtenanto skribas al amiko, kaj li priskribis balon en la plej tikla ... tre, tre bone: «Mia vivo, kara amiko, fluas — li diras — en ĉielaj fenomenaĵoj: multe da fraŭlinoj, muziko ludas, standardo saltas...» Kun granda, granda sento li priskribis. Mi intence lasis ĝin ĉe mi. Se vi volas, mi tralegos al vi?
Urbestro. — Nu, nun ni havas pli gravajn aferojn. Sekve faru al mi komplezon, Ivan Kuzmiĉ: se eble trafiĝos ia plendo aŭ denunco, tiam vi sen ia meditado retenu.
Poŝtestro. — Kun granda plezuro.
Ammos Fjodoroviĉ. — Memoru, vi iam ricevos por ĉi tio!
Poŝtestro. — Ha, mia Dio!
Urbestro. — Nenio, nenio. Estus alia afero, se vi el tio ĉi farus ion publikan, sed ĝi ja estas afero familia.
Ammos Fjodoroviĉ. — Jes, nebona afero enpotiĝis! Kaj mi, por diri al vi la veron, iris al vi, Anton Antonoviĉ, por regali vin per hundeto. Ĝi estas samgepatra fratino de tiu hundoviro, kiun vi konas. Vi ja aŭdis, ke Ceptoviĉ kaj Varĥovinskij komencis inter si proceson, kaj nun mi havas grandan ĝuadon: mi ĉasas leporojn sur la tero kiel de unu, tiel de la dua.
Urbestro. — Patro mia, ne logas min nun viaj leporoj: la malbenita inkognito nun sidas ĉe mi en la kapo. Mi konstante atendas, ke jen malfermiĝos la pordo kaj fal ...
La SAMAJ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, ambaŭ eniras malfacile spirante.
Bobĉinskij. — Eksterordinara fariĝo!
Dobĉinskij. — Neatendita novaĵo!
Ĉiuj. — Kio, kio fariĝis?
Dobĉinskij. — Neantaŭvidita afero: ni venas en la hotelon...
Bobĉinskij, interrompante. — Ni venas kun Pjotr Ivanoviĉ en la hotelon...
Dobĉinskij. — He. permesu, Pjotr Ivanoviĉ, mi rakontos.
Bobĉinskij. — He, ne, permesu, jam mi... permesu, permesu... vi eĉ tian stilon ne posedas...
Dobĉinskij. — Kaj vi faros erarojn kaj ne ĉion bone memoros.
Bobĉinskij. — Mi memoros, mi ĵuras, ke mi memoros. Vi jam ne malhelpu, lasu min rakonti, ne malhelpu. Diru, sinjoroj, mi vin kore petas, ke Pjotr Ivanoviĉ ne malhelpu.
Urbestro. — Sed diru, pro Dio, kio estas? La koro sin ĵetas en mi. Sidiĝu, sinjoroj! Prenu seĝojn! Pjotr Ivanoviĉ, jen prenu seĝon. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj.) Nu, kio, kio okazis?
Bobĉinskij. — Permesu, permesu; mi rakontos ĉion laŭ ordo. Tuj kiam mi havis la plezuron eliri el via domo post tio, kiam vi havis la afablecon konfuziĝi de la ricevita letero, jes — nu, mi tiam tuj kuris ... mi kore vin petas, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ! Mi jam ĉion, ĉion, ĉion scias! ... Sekve jen mi, karaj sinjoroj, kuris al Korobkin. Kaj ne trovinte Korobkinon en domo, mi direktis min al Rastakovskij, kaj ne trovinte Rastakovskij'n, mi eniris jen al Ivan Kuzmiĉ, por komuniki al li la sciigon, kiun vi ricevis, kaj irante de tie, mi renkontiĝis kun Pjotr Ivanoviĉ...
Dobĉinskij. — Apud la budo, kie oni vendas kukojn...
Bobĉinskij. — Apud la budo, kie oni vendas kukojn. Kaj renkontiĝinte kun Pjotr Ivanoviĉ, mi diras al li: ĉu vi aŭdis la novaĵon, kiun ricevis Anton Antonoviĉ el kredinda letero? Kaj Pjotr Ivanoviĉ jam afable aŭdis tion de via domistino Avdotja, kiu, mi ne scias pro kio, estis sendita al Filipp Antonoviĉ Poĉeĉujev...
Dobĉinskij, interrompante. — Pro bareleto por franca brando.
Bobĉinskij, formetante liajn manojn. — Pro bareleto por franca brando. Jen ni iris kune kun Pjotr Ivanoviĉ al Poĉeĉujev ... Nu, jam vi, Pjotr Ivanoviĉ ... tion ... ne interrompu, mi petas vin, ne interrompu. Ni iris al Poĉeĉujev, kaj en la vojo Pjotr Ivanoviĉ diras: «Ni eniru, — li diras, — en la restoracion. En la stomako ĉe mi ... de la mateno mi nenion manĝis, tia stomaka skuiĝado...» jes, en la stomako ĉe Pjotr Ivanoviĉ ... «Kaj en la restoracion, — li diras, — oni alveturigis nun freŝan salmon, nu, ni manĝetos». Apenaŭ ni eniris en la hotelon, jen subite juna homo...
Dobĉinskij, interrompante. — De ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj...
Bobĉinskij. — De ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj, paŝadas tiel en la ĉambro, kaj en lia vizaĝo tiaspeca konsiderado ... fizionomio ... agoj, kaj tie ĉi (Turnas la manon ĉirkaŭ la frunto) multe, multe da ĉio. Mi kvazaŭ antaŭsentis, kaj mi diras al Pjotr Ivanoviĉ: «Tie ĉi la afero ne estas simpla.» Jes. Kaj nia Pjotr Ivanoviĉ jam faris signon per la fingro kaj alvokis la restoraciiston,— la restoraciiston Vlas: lia edzino antaŭ tri semajnoj naskis, kaj tia viglega knabo, li certe, kiel la patro, ankaŭ tenados restoracion. Alvokinte Vlason mem, Pjotr Ivanoviĉ demandas lin tre mallaŭte: «Kiu, — li diras, — estas tiu ĉi juna homo?» Kaj Vlas, vidu, respondas al tio: «Tio ĉi estas»,— li diras ... He, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ, mi petas vin, ne interrompu, vi ne povos rakonti, mi ĵuras, vi ne povos rakonti: vi iom siblas, vi havas, mi scias, en la buŝo unu denton, kiu fajfas ... «Tio ĉi,— li diras, — estas juna homo, oficisto», jes, jes, «kiu veturas el Peterburgo, kaj lia nomo estas, — li diras, — Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, kaj li veturas,— li diras,— en la Saratovan gubernion kaj, — li diras, — tre strange sin montras: jam la duan semajnon li loĝas, el la hotelo li ne forveturas, prenas ĉion je kalkulo kaj eĉ unu kopekon ne volas pagi». Apenaŭ li tion ĉi diris al mi, tuj min io el supre inspiris: «He!» mi diras al Pjotr Ivanoviĉ...
Dobĉinskij. — Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis mi, kiu diris «He!»
Bobĉinskij. — Antaŭe vi diris, kaj poste ankaŭ mi diris: «He!» — Ni diris kun Pjotr Ivanoviĉ. — «Kaj kial li devus sidi ĉi tie, se lia vojaĝo estas al la Saratova gubernio?» — Jes. Nu, li ja ĝuste estas tiu oficisto.
Urbestro. — Kiu, kia oficisto?
Dobĉinskij. — Nu, tiu oficisto, pri kiu vi afable ricevis sciigeton, — la revizoro.
Urbestro, kun timego. — Kion vi diras, pro Dio! Ĝi ne estas li.
Dobĉinskij. — Li, li! nek monon pagas, nek forveturas. Kiu do li povus esti, se ne tiu? Kaj lia vojaĝa karto estas notita por Saratovo.
Bobĉinskij. — Li, li, mi ĵuras, ke li ... Tia observema: ĉion li ĉirkaŭrigardis. Li ekvidis, ke ni kun Pjotr Ivanoviĉ manĝas salmon, — pli tial, ke Pjotr Ivanoviĉ rilate sian stomakon ... jes, nu, li eĉ en niajn telerojn enrigardis. Min vere teruro trapenetris.
Urbestro. — Dio, kompatu nin, pekulojn! Kie do li tie loĝas?
Dobĉinskij. — En la kvina numero, sub la ŝtuparo.
Bobĉinskij. — En tiu sama numero, en kiu la pasintan someron interbatis sin la traveturintaj oficiroj. Urbestro. — Kaj jam de longe li estas ĉi tie?
Dobĉinskij. — Nu, jam ĉirkaŭ du semajnoj. Li alveturis en la tago de Bazilo Egiptano.
Urbestro. — Du semajnojn! (Flanken.) Prapatroj, favorantoj! Helpu, ĉiuj sanktuloj! En tiuj ĉi du semajnoj estas elvergita la edzino de suboficiro! Al la arestitoj oni ne donis manĝaĵon! En la stratoj estas kvazaŭ drinkejo, malpureco! Honto! malhonoro! (Kaptas sian kapon.)
Artemij Filippoviĉ. — Nu, kiel nun, Anton Antonoviĉ? Veturi en plena parado al la hotelo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, ne! Antaŭe sendi la urban konsilestron, la pastraron, la komercistaron; jen eĉ en la libro «Agoj de Johano Masono...».
Urbestro. — Ne, ne; permesu jam al mi mem. Estis malfacilaj okazoj en la vivo, ili tamen finiĝis bone, mi eĉ dankon ricevis. Eble Dio ankaŭ nun helpos. (Turnante sin al Bobĉinskij.) Vi diras, ke li estas juna homo?
Bobĉinskij. — Juna, li havas la aĝon de dudek tri aŭ dudek kvar jaroj kun io.
Urbestro. — Des pli bone! Junan estas pli facile trapenetri. Malbone estas, se maljuna diablo; sed juna — tuta estas supre. Vi, sinjoroj, pretiĝu ĉiu laŭ sia parto, kaj mi iros sola aŭ eble jen kun Pjotr Ivanoviĉ, private, kvazaŭ promene, enrigardi, ĉu la traveturantoj ne suferas iajn malagrablaĵojn. He, Svistunov!
Svistunov. — Kion vi ordonas?
Urbestro. — Venigu tuj la kvartalestron; aŭ ne, mi vin bezonas. Diru tie al iu, ke oni venigu al mi kiel eble plej rapide la kvartalestron, kaj venu ĉi tien. (La policano kuras rapide.)
Artemij Filippoviĉ. — Ni iru, ni iru, Ammos Fjodoroviĉ! Efektive povas okazi malfeliĉo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Sed vi kion timas? Purajn noktoĉapojn meti sur la malsanulojn, kaj ĉio estas en ordo.
Artemij Filippoviĉ. — Kion, noktoĉapoj! Estas ordonite doni al la malsanuloj avenan supon, kaj ĉe mi en ĉiuj koridoroj estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj mi en tiu ĉi rilato estas trankvila. Efektive, kiu iros en distriktan juĝejon? Kaj se iu eĉ enrigardos en ian paperon, li sin mem malbenos. Jen mi jam dekkvin jarojn sidas sur la juĝista seĝo, kaj kiam mi iam enrigardas en raporton, ha, mi nur eksvingas la manon. Salomono mem ne solvos, kio en ĝi estas vera kaj kio malvera.
(La juĝisto, kuratoro de kadukulejoj, inspektoro de lernejoj kaj poŝtestro foriras, kaj en la pordo ili kunpuŝiĝas kun la revenanta policano.)
URBESTRO, BOBĈINSKIJ, DOBĈINSKIJ kaj POLICANO.
Urbestro. — He, kaleŝo tie staras?
Policano. — Staras.
Urbestro. — Iru en la straton ... Aŭ ne, atendu! Iru, alportu ... Sed la aliaj, kie ili estas? Ĉu do vi estas nur sola? Mi ja ordonis, ke ankaŭ Proĥorov tie ĉi estu. Kie estas Proĥorov?
Policano. — Proĥorov estas en la policejo, sed al afero li ne povas esti uzata.
Urbestro. — Kial do?
Policano. — Jen tiel: en la mateno oni alveturigis lin morte ebrian. Jam du sitelojn da akvo oni elverŝis sur lin, sed ĝis nun li ne malebriiĝis.
Urbestro, kaptante sian kapon. — Ha, mia Dio, mia Dio! Iru rapide en la straton, aŭ ne — kuru antaŭe en la ĉambron, vi aŭdas? Kaj alportu el tie la spadon kaj la novan ĉapelon. Nu, Pjotr Ivanoviĉ, ni veturu!
Bobĉinskij. — Mi ankaŭ, mi ankaŭ ... Permesu ankaŭ al mi, Anton Antonoviĉ.
Urbestro. — Ne, ne Pjotr Ivanoviĉ, ne eble, ne eble! Estus nekonvene, kaj eĉ en la kaleŝo ni ne povos enlokiĝi.
Bobĉinskij. — Ne grave, ne grave, mi nur tiel ... piedete, piedete mi kuros post la kaleŝo. Por mi sufiĉos, se mi nur iom tra fendeto, tra la pordo iom enrigardos, kiaj estas ĉe li tiuj manieroj...
Urbestro, akceptante la spadon, al la policano. — Kuru tuj, prenu policanojn, kaj ĉiu el ili prenu ... Ha, kiel la spado elgratiĝis! La malbenita fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas malnovan spadon, li tamen ne sendis novan. Ho, malica kanajlaro! Mi pensas, la friponoj tie sub la basko pretigas jam petoskribojn ... Nu, ĉiu prenu en la manon unu straton ... diablo prenu, «unu straton» — unu balailon! kaj ili elbalau la tutan straton, kiu iras al la hotelo, kaj elbalai pure ... Vi aŭdas? Kaj rigardu: Vi! Vi! Mi vin konas! Vi tie amikiĝas kaj ŝtelas en la botojn arĝentajn kuleretojn, — rigardu, gardu vin bone! ... Kion vi faris kun la komercisto Ĉernjajev — ha? Li donis al vi por uniformo du arŝinojn da drapo, kaj vi forŝtelis la tutan pecon. Rigardu! Ne laŭrange vi prenas! Iru! Sceno V. La SAMAJ kaj KVARTALESTRO.
Urbestro. — Ha, Stepan Iljiĉ! Diru, pro Dio, kien vi forperdiĝis! Kiu tiel faras?
Kvartalestro. — Mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego.
Urbestro. — Nu, aŭskultu do, Stepan Iljiĉ! Tiu oficisto el Peterburgo alveturis. Kiel vi tie disponis?
Kvartalestro. — Tiel, kiel vi ordonis. La superpolicanon Pugovicin mi sendis kun policaj soldatoj purigi la trotuaron.
Urbestro. — Kaj Derĵimorda, kie li estas?
Kvartalestro. — Derĵimorda elveturis kun fajrestinga tubo.
Urbestro. — Kaj Proĥorov estas ebria?
Kvartalestro. — Ebria.
Urbestro. — Kiel do vi tion ĉi permesis?
Kvartalestro. — Dio tion scias. Hieraŭ ekster la urbo estis interbatiĝo. — Li tien veturis, por fari ordon, kaj li revenis ebria.
Urbestro. — Nu, aŭdu do, vi faru jenon: la superpolicano Pugovicin ... Li estas de granda kresko, tial li staru, pro ordo, sur la ponto. Kaj oni disĵetu rapide la malnovan barilon, kiu estas apud la botisto, kaj oni starigu pajlan signostangon, ke ĝi signifu kvazaŭ ebenigadon. Ju pli da rompado, des pli ĝi signifas agemecon de la urbreganto. Ha, mia Dio! Mi tute forgesis, ke apud tiu barilo amasiĝis kvardek veturiloj da diversa malpuraĵo. Kia abomena urbo! Apenaŭ vi ie starigis iun monumenton aŭ simple barilon — tuj la diablo scias de kie oni alportas amasojn da diversa abomenaĵo! (Ekĝemas.) Kaj se la traveturanta oficisto demandos la servistaron, ĉu ili estas kontentaj, ili diru: «Ni pri ĉio estas kontentaj, via moŝto», kaj se iu estos nekontenta, mi donos al li poste tian nekontentecon ... Ho, ho, ho! mi pekis, mi multe pekis! (Prenas la ĉapelujon anstataŭ la ĉapelo.) Faru nur Dio, ke ĝi bone finiĝu pli rapide, tiam mi donos al la preĝejo tian kandelon, kian neniu ankoraŭ donis: ĉiun kanajlon komerciston mi imposte devigos, ke li liveru po tri pudoj da vakso. Ho, mia Dio, mia Dio! Ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Anstataŭ la ĉapelo li volas meti sur la kapon kartonan ĉapelujon.)
Kvartalestro. — Anton Antonoviĉ, tio ĉi estas skatolo, ne ĉapelo.
Urbestro, forĵetante la skatolon. — Skatolo, nu ĝi estu skatolo. Diablo ĝin prenu! Kaj se oni demandos, kial ĉe la kadukulejo ne estas konstruita preĝejo, por kiu antaŭ kvin jaroj estis asignita sumo da mono, tiam oni ne forgesu diri, ke oni komencis ĝin konstrui, sed ĝi forbrulis. Pri tio ĉi mi ankaŭ raporton prezentis. Alie povas esti, ke iu, forgesinte sian devon, malsaĝe diros, ke oni ĝin eĉ ne komencis konstrui. Kaj oni diru al Derĵimorda, ke li ne tro donu liberecon al siaj pugnoj; li, pro ordo, al ĉiu batas bluaĵojn sub la okuloj, — al kulpaj kaj senkulpaj. Ni veturu, ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Foriras kaj revenas.) Kaj ne ellasi la soldatojn en la straton sen vestoj: tiu ĉi abomena garnizonaĵo metas sur sin super la ĉemizo nur uniformon, kaj sube estas nenio. (Ĉiuj foriras.)
Anna Andrejevna. — Kie do, kie do ili estas? Ha, mia Dio! ... (Malfermante la pordon.) Edzo! Antoĉjo! Antono! (Parolas rapide.) Kaj ĉiam vi, ĉio pro vi. Ŝi komencis ja amasfosadi: «Mi pingleton ŝovos, mi tuketon metos.» (Alkuras al la fenestro kaj krias.) Antono, kien, kien? Nu, alveturis? Revizoro? Kun lipharoj? Kun kiaj lipharoj?
Voĉo de la Urbestro. — Poste, poste, mia kara!
Anna Andrejevna. — Poste? Jen novaĵo, poste! Mi ne volas poste ... Nur unu vorton: ĉu li estas kolonelo? Ha? (Kun malestimo.) Forveturis! Mi rememorigos al vi ĉi tion! Kaj ĉio pro ŝi: «Panjo, panjo, atendu, mi alpinglos malantaŭe la tuketon; mi tuj.» Jen vi havas tuj! Jen vi tiel nenion sciiĝis! Kaj ĉio pro la malbenita koketeco: ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie, kaj jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo: de unu flanko aliras, de alia flanko. Ŝi imagas, ke li ŝin amindumas, kaj li simple faras al vi grimacon, kiam vi deturniĝas.
Marja Antonovna. — Kion do fari, panjo? Tute egale, post du horoj ni ĉion sciiĝos.
Anna Andrejevna. — Post du horoj! Mi dankas vin. Jen plezuriga respondo. Kiel ne venis al vi en la kapon diri, ke post monato oni povas sciiĝi ankoraŭ pli bone. (Elŝoviĝas tra la fenestro.) He, Avdotja! Ha? Kio, Avdotja, vi aŭdis, iu tie alveturis? Ne aŭdis? Kia malsaĝa! Svingas la manojn? Li svingu, kaj vi tamen devus lin eldemandi. Ne povis tion ĉi sciiĝi! En la kapo mankas senco, nur fianĉoj ne sidas. Ha? rapide forveturis! Vi devus kuri post la kaleŝo! Iru, iru tuj! Vi aŭdas? Kuru, eldemandu, kien ili forveturis; kaj eldemandu bone: kiu alveturis, kia li estas, — vi aŭdas? Ekrigardu tra fendeto kaj sciiĝu ĉion, kaj kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne, kaj tuj rapide venu returne, vi aŭdas? Rapide, rapide, rapide! (Krias tiel longe, ĝis la kurteno falas. Tiamaniere la kurteno kovras ilin ambaŭ, starantajn apud la fenestro.)