La Rozo Supernatura

Groupe Espérantiste de ParisParis (p. 3-7)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La Rozo Supernatura
(Neeldonita fabelo)


Tio ĉi estas antikva fabelo. Germana, franca, eĉ araba ĝi estas.
Jen mia maniero kompreni ĝin. Pri tio vi juĝos laŭ via plaĉo.

Kamparano, en vilaĝeto, dimanĉe sin vestis por iri foiron. Surmetinte sian novan ĉapelon kaj sian festan kitelon, li diris al siaj du filinoj, ke li foriras al la grandurbo. Kion li devas al ili alporti?

La unua, kiu estis koketa kvankam sen rajto, petis silkan robon. La pli juna, ne bezonante ornamaĵon, tial ke ŝi estis pli bela ol sia fratino, nur petis de la patro, ke li deŝiru por ŝi rozon, solan donacon, kiun ŝi deziris.

La patro aĉetis la silkan robon; sed sur la tuta placo de l' vendejo, li ne povis trovi la rozon. La floroj de l' ĉirkaŭaĵo estis deŝiritaj por la festo antaŭa, kaj ili estis velkintaj: ne unu sola restis vendebla.

Malĝojega, dum la vojiro vespera, revenis la kamparano. Li hontis pensante, ke li reeniros hejmen, kun unu mano plena kaj la alia malplena. La unua filino estos senmezure kontentigita, ŝi kiu petis tro multe; kaj la dua nenion havos, ŝi kiu petis tiel malmulte.

Dum li malĝojis tiamaniere laŭlonge de l' kampoj kaj fruktejoj, subite rozo belega aperis antaŭ li sur sia trunketo.

Tie ĝi estis, sur la bordo de l' vojo. Al neniu ĝi apartenis. Li provis deŝiri ĝin kaj, surprizata, li ne povis. Kun tranĉilo en la mano li penis ĝin tranĉi, sen pli granda sukceso.

Tiam la rozujo skuiĝetis kaj el ĝi eliris voĉo diranta: Ĝardenisto, vi prenos mian floron, nur se vi promesos sendi al mi la virinon, al kiu vi donos ĝin, ĉar mia volo estas, ke ŝi danku al mi.

La kamparano, pli surprizita ol timigita, promesis, kaj dank' al tio povis deŝiri la Rozon. Reveninte hejmen li neniel forgesis, kion al li estis dirinta l' arbeto, kaj, tuj de la mateno sekvanta, la junulino sola foriris por serĉi la rozujon sur la vojo.

Ŝi do aliris al ĝi kaj ĝentile salutis. Sed tuj kiam ŝi ektuŝis per la mano la longan trunketon, de kiu la rozo estis deŝirita, ĉiuj aliaj malpale verdaj branĉetoj ekkreskis subite kaj ĉirkaŭis ŝin per dornhava reto.

Ŝi eĉ ne penis kontraŭbatali, tiom la dornoj estis teruraj! Ŝi metis la du manojn antaŭ siajn okulojn, kaj falis teren surgenue.

« Infanino kruela, diris al ŝi la rozujo; vi ne kontentiĝis elektante, kiel via fratino, donacon kiu dolorus neniun. Rozo estas ekzistaĵo vivanta. Tion vi sciis: kial vi mortigis ĝin? Nia suko fluadas en ni kiel la sango de l' homoj. Tion vi sciis: kial vi ĝin elverŝigis? Diru de nun adiaŭ al via formo homa, ĉar tuj mi vin ekprenos en min kiel alian floron tute similan, interŝanĝe pro la unua, kiun al mi estis doninta la printempo. »

Tion dirante, ĝi premis pli forte siajn branĉetojn dornoplenajn, kvazaŭ ĝi volus pisti la junulinon kaj ŝin malaperigi en sin; sed ŝi anstataŭ plendi, kaj tuŝita de pento pensis nur pri la vundo de tiu, kiu ŝin pistis vivan. Inter siaj teruroj, ŝi havis la lastan energion altigi sin ĝis la trunketo tranĉita, kien ŝi metis siajn lipojn fermitajn kun sia kompato, sia konsciencriproĉo, sia pardono.

Kaj tuj floro nova malfermiĝis antaŭ ŝia buŝo. La dornoj foriĝis, l' arbeto refariĝis tia, kia ĝi estis en l' antaŭtago, kaj la junulino restis sana kaj savita, vidinte flori antaŭ ŝia kiso ĉion, kion ŝi havis belan kaj bonan en sia animo.

Pierre Louÿs.