La Sekreto de Amo
William Blake
Clarence Bicknell
La Sekreto de Amo
Indekso : La Sekreto de Amo de William Blake Tradukita de Clarence Bicknell |
Ne esprimu vian amon;
Amo estas nedirebla;
La venteto dolĉe spiras
En silento nevidebla.
Mian amon mi esprimis;
Ĉion el la koro diris;
Ŝi, malvarma kaj tremanta,
Kun timego tuj foriris.
Baldaŭ post foriro ŝia,
Vojaĝanto tien venis;
Nevidebla kaj silenta,
Per ekĝem’ li ŝin forprenis.
El la angla tradukis CLARENCE
BICKNELL, Bordighera, Italujo