La Vila Mano/Ĉapitro I
Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/9 li havis vizitantojn, li senĉese vigle interparolis kun ili, lasante al aliaj nur maloftan okazon ankaŭ diri kelkajn parolojn. Pro tio Petron Blunt oni ordinare nomis Peĉjo Klakilo, kaj oni faris tion jam tiel longe, ke tiu nomo ŝajnis esti la sola, kiun li havis, ĉar nur tre malofte iu nomis lin per lia vera nomo. Peĉjo Klakilo estis sepdekjara viro kun razita vizaĝo, kalva[1] kapo, sed ĉirkaŭ liaj nuko kaj oreloj pendis unu flanke de alia aro da delikataj grizaj ringoformaj harbukloj, kaj ĉar li ĉiam surhavis silkan ĉapon, li aspektis kiel viro kun multaj haroj. Liaj grizaj okuloj akre, ruze kaj honeste rigardis ĉiujn rekte en la vizaĝon kaj inter la okuloj elstaris lia dika nazo kun larĝaj flugiloj, kiuj konstante moviĝadis kiam li parolis. La vizaĝo de Peĉjo estis iom sunbruniĝinta, ĉar li ofte estis eksterdome, irante de unu farmejo al alia por aĉeti kaj vendi bovinojn, ŝafojn kaj ĉevalojn, li estis ja ne nur drinkejestro de „La Verda Ĉevalo” sed ankaŭ brutkomercisto.
Lia drinkejo, speco de hotelo, kian oni ĉie trovas en la norda parto de la provinco Groningen, utilis ne nur kiel kunvenejo dum sabatvesperoj de la ĉirkaŭloĝantaj bienposedantoj, farmistoj kaj kelkaj burĝoj, sed ankaŭ kiel hotelo, kiam venadis vilaĝon maloftaj vojaĝantoj por tie pasigi la nokton. Dum la tagaj horoj nur kelkfoje venis vizitantoj, tial la drinkejestro uzis tiujn horojn por labori en sia ĝardeno; aŭ por brutkomerco, ĉu komisie por la farmistoj, kiuj mem ne kuraĝis aĉeti ĉevalojn, ĉu por sia propra risko. Okazis tial ke li de tempo al tempo iris al brutvendejoj en la urboj de la provinco aŭ aliloken por vendi ĉevalojn kaj bovinojn, kiujn li estis aĉetinta proprakomerce. Peĉjo estis moviĝema kaj honesta viro, ĉiu en la provinco konis lin pro liaj multaj vojaĝoj al la brutvendejoj tiom pli ke li alparolis ĉiun, kiun li renkontis.
Lia drinkeja ĉambro estis vastega ejo. Enirante ĝin, oni vidis kvar flave pentritajn murojn, plen-plen kovritajn je reklamanoncoj kaj pentraĝoj aŭ ĝuste dirite: oleografaĵoj[2], kelkaj kun kadroj. La meblaro konsistis el dudeko da seĝoj, kvino da tabletoj, longa kanapo staranta en la fundo, du malnovmodaj pendantaj petrololampoj kaj bufedo[3].
Peĉjo sidis kiel laŭkutime sur la mezo de la kanapo, deklamante sian poemeton, akompanante ĝin per laŭtaj bruklakoj de siaj manplatoj:
El ĉerko saltis Ŝercemul’,
Li dancis tra la domo,
Kaj ĉiuj kantis: Ŝercemul’
Vi estas stranga homo!
Brave! brave! brave!!
Li ekstaris, ekpromenis tra la drinkeja ĉambro, dezirante ke baldaŭ venu iuj klientoj, ĉar sen klientoj li ne sentis sin en sia elemento. Sed estis ankoraŭ tro frue en la vespero por la kutimaj sabatklientoj, do neniu venis. Peĉjo promenis kelkfoje tra la drinkeja ĉambro, fine li eliris tra unu el la tri pordoj por direkti sin al la traveturejo[4] aŭ atendejo, en kiu ofte staris la jungitaj ĉevaloj, dum iliaj majstroj-farmistoj, interrompintaj sian vojaĝon sidis en la drinkoĉambro, nepre babilante kun Peĉjo Klakilo.
La traveturejo estis longa sed mallarĝa konstruaĵo kun tera planko, ŝtonaj muroj kaj tre alta pinta tegmento el kanoj.
Peĉjo trapaŝis sur la tera planko kaj malfermante larĝan pordon eniris la ĉevalejon, kie du ĉevaloj kviete staris tirante tufetoj da fojno el la fojnokrado[5], pendanta oblikve[6] super iliaj kapoj. Peĉjo estis fiera pri siaj ĉevaloj; ili estis bonaj, taŭgaj bestoj, kiujn li aĉetis antaŭ kelkaj monatoj en la urba ĉevalfoiro[7] atendante nur la okazon por vendi ilin je bona profito kaj gajno.
En la ĉevalejo, ankaŭ eĵo de buterigilo, tute kalkŝmirita, troviĝis en angulo pumpilo[8], ĉe kiu junulo ĉirkaŭe dekokjara diligente senplumigis dekon da grasaj anseroj kaj saman kvanton da anasoj. Tiu junulo estis stultulo[9], duone idiota sed kapabla plenumi sufiĉe bone la ĉiutagan laboron de ĉevalej-servisto en la „Verda Ĉevalo”, ĉar lia tasko konsistis nur el la prizorgado de la ĉevaloj, purigado de la ĉevalejo kaj traveturejo, melkado de kvar bovinoj kaj samspeca laboro. Nun li sidis sur renversita sitelo meze de amaso da senplumigotoj birdoj, kiujn li senplumigis kun tia fervoro kaj diligenteco ke la plumetoj, flugpendantaj ĉie en la ĉevalejo, baldaŭ tute kovris lin de supre malsupren. La senplumigado de anseroj kaj Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/12 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/13 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/14 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/15 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/16 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/17 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/18 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/19 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/20 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/21 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/22 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/23 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/24 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/25 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/26 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/27 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/28 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/29 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/30 Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/31
- ↑ kalva = kaal | chauve | bald | kahl.
- ↑ oleagrafaĵo = oleographie | oléographie | olegraph | Oleographie.
- ↑ bufedo = buffet | buffet | bar | Schänktisch.
- ↑ traveturejo = doorrit | hangar d’attente | thoroughfare | Durchfahrt.
- ↑ fojnokrado = ruif | râtelier | stable-rack | die Raufe.
- ↑ oblikve = schuin | obliquement | sloping | schräg.
- ↑ ĉevalfoiro = markt | marché aux chevaux | horse-fair | Markt.
- ↑ pumpilo = pomp | pompe | pump | Pumpe, Brunnen.
- ↑ stultulo = stompzinnige | stupide | a weakminded person | Blödsinniger.