La aĉa kanto ()
La Lernanto (p. 10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La aĉa kanto

Mi kantas kanton pri la “sankta“ ordo.
Ho, nasku dolĉajn sonojn ĉiu kordo
De la liuto,
Kaj gut’ post guto
En niajn korojn falu de gajec’ — laŭ dec’!

Nur kiu scias vivi per laboro
De la aliaj, estas la sinjoro.
Sed se ŝvitante
Kaj penegante
Vi laboradas, restas vi sen sav’ — nur sklav’.

Se la virinoj naskas al patrio
Tre multajn filojn laŭ la vol’ de dio,
Ĝi ilin vendas,
Aŭ eĉ forsendas,
Por ke pereu ili en tranĉe’. — Ho, ve!

Justecon, de la ŝtato fundamenton,
Vi opiniu superfluan senton!
Ĉar demonstrante
Ĝin postulante
Vi estas mortpafata sen kompat’[1] — sur strat’.

La pastroj predikantaj en preĝejoj,
(En siaj famaj grac- kaj ben-vendejoj,)
Ke vi nur amu,
Kaj ne malamu,
Benadas mortigilojn dum milit’ — laŭ rit’.

Daŭrigu tiun kanton nun laŭplaĉe,
Se via voĉo sonas eĉ raŭkaĉe!
Ĉar al mi naŭzas
Dolorojn kaŭzas
Ĉi tiu kanto pri la sociord’ — de hord’[2].

Hans Weinhengst (11 325).

  1. Rememoru pri la 15/16-a de julio 1927, Vieno!
  2. Zamenhofa vorto = aro, bando, genteto.