La defendo de la Komuno
Mi ne rakontos pri la Komuno. Ĉiu el ni scias tiun historion de la urbo, kiu vidis, kiel ĉirkaŭzonas ĝin perfido, kiel ruze enretigas ĝin mensogo, kiel elfosas abismon kalumnio inter ĝi kaj cetera Francio.
Kiu scias, kio estas la novtempa historio, pririgardu tiun urbon de herooj kaj pensuloj — transdonitan al pereo per abomeninda pigmeo. Skrofola, cinika maljunulo Thiers — popolmortigisto — jen simbola figuro de l’ novtempa burĝaro. Trarigardu ĉi-tiun homon. Li jam ĉion komencis: militgloron kaj timemon de valutuloj, liberpenson kaj Kriston. Li eldiradis tiom da mensogoj, ke li mem ne scias, sin pripensinte, kiajn uzi esprimojn. Li eĉ tion ne bezonas, lia penso — estas senĉesa kontenteco pri si mem, pri propra ruzeco kaj lerteco. Ĉi-tiu homo havis neniam amikon, estis kun nenio ligita, flaris bankbileton kaj profitan reston de borskalkulo; de kio ĝi rezultas, estas tutegale. Patriotismo kaj revolucio, eklezio kaj malkredo, despotismo kaj respubliko, ĉio kaŭzis al li gajnon. Li eĉ ne povis ekpensi, ke ekzistas io neprofitema. Kiam Bismarck detronigis la kronitan arlekenon, Alfonson de ĉiuj ideoj — Thiers estis regata de du sentoj: de ĵaluzo al la feliĉa venkinto kaj de sprita penso, kiamaniere eltiri gajnon por si. En li, en lia aĉa animo, sin kaŝis ĉio-ĉi, kio vivas per fremda laboro, kio vivas per blindeco kaj popolmizero. Tremis pri la kara patrio, pri la kara Francio ĉio, kio ricevas renton. Laŭlarĝe de ilia vojo elkreskis grandega fantomo de urbo-heroo, urbo batalinta ĝis la lasta spiro, urbo bolinta, kiel vulkano, kaj ŝprucinta ideojn sur la tutan mondon.
Parizo, la sankta urbo de l’ homaro, estis neniam tiel grandioza, kiel dum la neforgesebla Komuno. La malespera batalo purigis la atmosferon. Homoj en danĝero sin sentis kunfratoj: Parizo renaskiĝis sub pafilegoj kaj bomboj, kiel ĉefurbo de l’ prudento kaj l’ homaro. Homoj ĉi-tie lernis fidi sin mem, lernis kuniĝi en la granda ĉiutaga verko, lernis morti sentim. La animo de l’ Komuno naskiĝis de heroecaj batalekskursoj. Kiam bomboj ruinigis domojn, parizaj virinoj kriis: al la armiloj kaj sur la remparon. La laboristo Parizo nenion ektimus, ĝi enteriĝus sub domruinoj — kadavraro, kiu pereis por la libereco.
Pri tiuj homoj oni diris, ke ili malamis la “patrujon“. Pri ili, kiuj vokis tra tuta Francio: pereu kun ni!
Mi aŭdis Blanquie, vokantan: armilojn al Francianoj, ni defendos ĉiun terspaceton. Armilojn al la popolo, armilojn en la manojn de la laboristaro!
Sed armiloj — estas potenco.
Thiers volis forŝteli al Parizo eĉ ĝian propran pafilegon.
Mi vidis la parizan laboristaron defendanta ilin, la pafilegojn, kiel vivajn estaĵojn, kiel amikojn, virinoj ĵetis sub la radojn florojn en la tago, kiam naskiĝis la festo de l’ Komuno.
Katja staris sur pafilego kaj kriis: virinoj de Parizo, nek unu kison, nek unu ĉirkaŭprenon al sklavoj kaj malkuraĝuloj. Sklavoj ne povas esti patroj de niaj infanoj, ĉar ni, ni ne volas hontruĝiĝi pro ili. Liberajn homojn ni volas naski, liberajn, ne vivantajn per homa sango. Edzinoj de laboristoj, filinoj de laboristoj, ni volas naski idaron por la estonteco, kiam la laboro estas libera!
Virinoj aplaŭdis kaj kriis: vivu! portis ŝin surbrake — kaj ŝi vokis: Al armiloj! Al armiloj!
Kaj tia mi ŝin vidis la tutan tempon.
Kie ŝanceliĝis taĉmento de batalantoj — ŝi kaptis la standardon kaj kriis: vi hontos, se mi pereos. Ŝin sekvis kure la grandega, ŝvitanta Koruta, kriante Vive la Commune ![1] — la sola frazo, kiun li sciis franclingve.
Mi ŝin vidis staranta ĉe portiloj, sur kiuj kuŝis vunditoj kaj mortigitoj, kaj krianta: Venĝon, venĝon! ne forgesu kiom jam pereis. Patrinoj sendu la filojn, fratinoj — la fratojn, edzinoj — la edzojn. Ni virinoj elbatalos la estontecon, ni naskas idaron, ni ne volas malliberecon sur la tero!
— Parizo ne kapitulacos, — ŝi vokis, kiam la versalanoj eniris la urbon: Parizo ne subiĝos. Ni ne povas, ni ne volas vivi en malliberico, ni mortos, ni pereos, por ekzisti en memoro, kiel la granda urbo de estonteco, la ĉefurbo de libereco!
Kaj kun torĉo en la manoj ŝi kuris bruligi konstruaĵojn, ŝi vokis pri pulvo, dinamito kaj petrolo. Perei, perei sub ruinoj, kaj ne vivi en mallibereco!
— La morton voku, la morton voku, filinoj de Parizo!
Straton post strato okupis la versalanoj. Malesperis la plej kuraĝaj viroj.
Katja kuris de barikado al barikado.
— Ni ne kapitulacos, ni ne cedos, ni mortos liberaj!
— Elle ne se rend pas la Commune de Paris ![2]
Kaj diradis:
— Kion vi timas: la Morton? Ĝi ja venos, la sendenta maljunulino kun bastono, ĝi venos, eksidos ĉe viaj kusenoj, kaj vi agonios tagojn kaj noktojn en krepusko. Ĉu ne prefere estas morti kun armiloj en la manoj? Ĉu ne pli bone estas morti tiel, kiel ni estas nun duondioj, eterne liberaj, tiaj jam resti?
— Parizanoj, mi defendos min ĝis la fino, eĉ sola. Kiu kun mi? — Kaj leviĝis al ŝi nigraj de pulvo manoj kaj vokis sekigitaj buŝoj: ĝis la morto! Ni mortos liberaj!
— Virinoj, — vokis Katja: sur la stratojn, sur la stratojn, morti ĉe fratoj kaj edzoj. Pafiloj falas sur la pavimon, kial vi ne levas la pafilojn? Virinoj batalos, kiam ekmankos viroj. Malnobla estas tiu, kiu deziras postvivi Parizon!
— Parizo, — ĉu vi scias, kio estas Parizo? Urbo, kiu proklamas dum jarcentoj: — nenio super homo, ĉio por la homo! Parizo — vorto tiel sankta, kiel la plej sankta de ĉiuj vortoj — homo.
— Ni ne diras: Dio kaj Patrujo. Tiel vokas ti-kiuj vivas per rabo kaj mortigo. Dio estas mallibereco de animoj. Animoj devas tremi, por ke korpoj laboradu. La animo de Parizo ne tremas.
— Ni plu ne suferos malliberecon, ne kliniĝos niaj nukoj: rektigitaj kaj fieraj ni iros en la morton.
Ŝi renkontis min en la antaŭlasta tago ĉe stratangulo.
— Miĥalo! — ŝi diris, kiam mi preterpasis ne ekrimarkinte ŝin.
— Mi pensis, ke vi jam mortfalis, — ŝi diris: kaj mi volis venĝi vian morton; ĉu vi ankoraŭ vivas?
Pulvon odoris ŝiaj manoj, vizaĝo, batalaero ĉirkaŭblovis min de ŝia ekkiso.
— Nun mi vivas, — ŝi diris kun plenblovitaj naztruoj, apogita sur pafilo: Nun mi vivas — jam plu ne sklavino! De kiam mi scias, ke mi mortos kun armilo en la manoj, venkanta kaj Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Marto 1924.pdf/6