La dormanto vekiĝas/I
Unu posttagmezon, je malalta maro, S-ro Isbister, juna artisto kiu loĝis ĉe Boscastle, promenis de tie al la pitoreska haveno Pentargen, dezirante ekzameni la tieajn kavernojn. Duone malsupreninte la deklivan vojeton al la Pentargena marbordo, li subite trovis viron sidantan laŭ pozo de ega suferado sub elstaranta rokamaso. La manoj de tiu viro restis malforte sur liaj genuoj, liaj okuloj estis ruĝaj kaj rigardegis antaŭen, kaj lia vizaĝo malsekiĝis de larmoj.
Li ekturnis la rigardon pro la piedsonoj de Isbister. Ambaŭ viroj embarasiĝis, Isbister pli ol la alia, kaj, por deturni sian embarason pri sia senvola halto, li diris, kvazaŭ de matura konvinkiĝo, ke la vetero estas varma laŭ la jarsezono.
“Tre varma,” respondis la fremdulo mallonge, hezitis unu sekundon, kaj aldiris per senkolora tono, “Mi ne povas dormi.”
Isbister haltis abrupte. “Ĉu ne?” estis lia sola respondo, sed lia sinteno montris lian helpeman impulson.
“Eble sonos nekredinde,” diris la fremdulo, turnante lacegajn okulojn al la vizaĝo de Isbister, kaj emfazante siajn vortojn per malvigla mano, “sed mi ne dormis — tute ne dormis dum ses noktoj.”
“Ĉu oni konsilis vin?”
“Jes. Plejparte malbone konsilis. Pri drogoj. Mia nerva sistemo.… Ili sufiĉe taŭgas por la plejmulto da personoj. Estas malfacile klarigi. Mi ne kuraĝas uzi … sufiĉe potencajn drogojn.”
“Tio malfaciligas la aferon,” diris Isbister.
Li staradis senpove sur la mallarĝa vojeto, nesciante kion fari. Evidente la viro volis interparoli. Ideo, sufiĉe natura laŭ la cirkonstancoj, instigis lin daŭrigi la konversacion. “Mi ne suferis mem pro sendormeco,” li diris per ordinara babila tono, “sed je la okazoj, kiujn mi jam renkontis, oni kutime trovis ion ——”
“Mi ne kuraĝas eksperimenti.” Li parolis lacege. Li faris rifuzan geston, kaj dum iom da tempo ambaŭ silentis.
“Ĉu korpekzercado?” sugestis Isbister necerte, kun rigardo de la mizera vizaĝo de sia kunparolanto al la turisma kostumo, kiun li portis.
“Tion mi ĵus provis. Eble malsaĝe. Mi sekvis la marbordon, tagon post tago — de Newquay. Tio nur aldonis muskolan lacecon al la cerba. La kaŭzo de tiu senripozo estis troa laboro — ĉagreno. Estis io ——”
Li haltis kvazaŭ pro lacego. Li frotis la frunton per malgrasa mano. Li ekparolis ree kiel homo, kiu parolas al si mem.
“Mi estas soleca lupo, soleculo, vaganta tra mondo, kiun mi ne partoprenas. Mi estas senedzina — seninfana. Kiu nomas la seninfanajn homojn la mortintaj branĉetoj sur la vivarbo? Mi estas senedzina, seninfana — mi ne povis trovi devon por fari. Nek eĉ deziron en mia koro. Sed unu aferon fine mi devigis min fari.
“Mi diris, mi ja faros tion; kaj por fari ĝin, por venki la inertecon de mia malvigla korpo, mi ekuzis drogojn. Granda Dio, mi satas pri drogoj! Mi ne scias, ĉu vi sentas la pezan ĝenon de la korpo, ĝian agacan postulon de tempo kiu devus aparteni al la cerbo. Vivi! Ni vere vivas nur tiel malofte, kiel sunlumo en arbaro. Ni devas manĝi, kaj poste venas la banalaj digestaj kontentecoj — aŭ agacadoj. Ni devas promeni, aŭ alie niaj pensoj malrapidiĝas, stultiĝas, fluas en golfojn kaj senelirejojn. Milo da distraĵoj levas sin de interne kaj ekstere, kaj tiam sekvas laceco kaj dormo. La homo ŝajnas vivi por dormi. Kiel malmulte da ies tago estas vere propra al li — eĉ je la plej bonaj cirkonstancoj! Kaj poste venas tiuj falsaj amikoj, tiuj strangolistaj helpantoj, la alkaloidoj, kiuj sufokas naturan lacecon kaj mortigas ripozon — nigra kafo, kokaino ——”
“Mi komprenas,” diris Isbister.
“Mi faris mian laboron,” diris la sendormulo, per plendema tono.
“Kaj ĉi tio estas la pago?”
“Jes.”
Dum iom da tempo la du restis senvortaj.
“Oni ne povas imagi la deziron por ripozo, kiun mi sentas — malsaton kaj soifon. Dum ses longaj tagoj, de kiam mi finis la laboron, mia cerbo estas akvokirlo rapida, neprogresanta kaj senĉesa, torento el pensoj kondukanta nenien, kirliĝanta rapide kaj regule ——”
Li paŭzis. “Al la abismo.”
“Vi devas dormi,” diris Isbister decideme, kun mieno de iu, kiu eltrovas kuracilon. “Certe vi devas dormi.”
“Mia cerbo estas perfekte klara. Neniam ĝi estis pli klara. Sed mi scias, ke mi alproksimiĝas al la vortico. Baldaŭ ——”
“Jes?”
“Vi jam vidis aĵojn subiri en kirliĝo? For de la taglumo, for de ĉi tiu dolĉa mondo de cerbsaneco — suben ——”
“Sed —,” protestis Isbister.
La viro etendis manon al li, kaj liaj okuloj iĝis sovaĝaj kaj lia voĉo subite alta. “Mi mortigos min. Se per neniu alia metodo — ĉe la piedo de tiu malhela krutaĵo, kie la ondoj verdas, kaj la blanka ŝaŭmo leviĝas kaj malleviĝas, kaj tiu eta fadeno el akvo tremas malsupren. Ĉiuokaze — tie troviĝas… dormo.”
“Tio estas neracia,” diris Isbister, surprizite de lia histeria ekblovo de emocio. “Drogoj estus pli bonaj ol tio.”
“Ĉiuokaze — tie troviĝas dormo,” ripetis la fremdulo, ne atentante lin.
Isbister rigardis lin. “Tio ne estas certa, vi komprenas,” li diris. “Simila krutaĵo staras ĉe la Lulworth Haveno — almenaŭ egale alta — kaj knabineto falis de la supro ĝis la fundo. Kaj tamen vivas hodiaŭ — tute sana.”
“Sed tiuj rokoj tie?”
“Oni povus kuŝi sur ili iom malgaje tra malvarma nokto; la rompitaj ostoj knarus dum oni frostotremas, la malvarma akvo plaŭdus sur vin. Kio?”
Iliaj rigardoj renkontiĝis. “Pardonu, ke mi renversas viajn idealojn,” aldiris Isbister, kun sento de nezorgema brileco, “sed sinmortigo de sur tiu krutaĵo (aŭ eĉ iu ajn krutaĵo) — vere, kiel artisto —” Li ridis. “Ĝi estus diable malsperta.”
“Sed la alia afero,” diris la sendormulo, agacite, “la alia afero. Neniu povas resti cerbosana se nokton post nokto ——”
“Ĉu vi promenis laŭ tiu marbordo sola?” — “Jes.”
“Malsaĝa afero por fari. Pardonu, ke mi tion diras. Sola! Kiel vi jam diris, la korpa laceco ne estas kuracilo por la cerba. Kiu konsilis tion al vi? Mi ne miras; promeni! Kun la sunbrilo sur la kapo, la varmeco, laceco, soleco dum la tuta tago; kaj poste, mi supozas, vi iras liten, kaj penegas — ĉu ne?”
Isbister abrupte haltis kaj rigardis dubeme la suferanton.
“Rigardu tiujn rokojn!” kriis la sidanta viro kun subite forta gesto. “Rigardu tiun maron, kiu brilas kaj tremetas tie de eterneco! Vidu la blankan ŝaŭmon, kiu rapidas en la mallumon sub tiu granda krutaĵo. Kaj tiun bluan arkaĵon, kun blindiga sunbrilo verŝata el ĝia kupolo. Ĝi estas via mondo. Vi akceptas ĝin, vi ĝojas pro ĝi. Ĝi varmigas kaj subtenas kaj plaĉas vin. Kaj por mi ——”
Li turnis la kapon kaj montris mortecan vizaĝon, sangstriajn palajn okulojn, kaj sensangajn lipojn. Li parolis preskaŭ flustre. “Tio estas la vestaĵo de mia mizero. La tuta mondo… estas la robo de mia mizero.”
Isbister rigardis la tutan sovaĝan belecon de la sunlumigitaj rokoj ĉirkaŭ ili, kaj ree tiun malesperan vizaĝon. Unu momenton li silentis.
Li eksaltis, sed faris geston de senpacienca rifuzo. “Vi dormu dum unu nokto,” li diris, “kaj vi ne vidos multe da mizero ĉi tie. Fidu al mi pri tio.”
Li nun sentis sin tute certa, ke tiu estas providenca renkonto. Nur duonhoron antaŭe li sentis sin terure enua. Jen estas okupo, kies nura pripensado kaŭzas virtan sinaplaŭdon. Li komencis tuj. La unua bezonaĵo de tiu eluzita viro estis kunulo. Li deĵetis sin sur la tre deklivan herbaĵon apud la senmova sidanto kaj etendis komencan fadenon de babilado.
Lia aŭskultanto reprofundiĝis en apation; li rigardis malgaje maren, kaj respondis nur la rektajn demandojn de Isbister — kaj ne ĉiun el tiuj. Sed li ne protestis pri la bonintenca entrudo en lian malesperon.
Li ŝajnis eĉ dankema, kaj kiam Isbister poste, sentante, ke sia nesubtenata parolado perdas la viglecon, proponis ke ili resupreniru la deklivon kaj revenu al Boscastle, donante por kialo la perspektivon ĝis Blackapit, li sin submetis kviete. Duonvoje li komencis paroli al si mem, kaj abrupte turnis mortecan vizaĝon al sia helpanto. “Kio okazas?” li demandis, kun malgrasa klariga mano. “Kio okazas? Kirl’, kirl’, kirl’, kirl’! Ĝi turniĝas kaj turniĝas, ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe por ĉiam!”
Li staradis kun rondiranta mano.
“Ne gravas, amiko,” diris Isbister, kun mieno de iu malnove konata. “Ne ĝenu vin. Fidu al mi.”
La viro mallevis la manon, kaj ree turniĝis. Ili iris trans la supron kaj al la promontoro preter Penally; la sendormulo gestis foje kaj ree, kaj diris fragmentajn frazojn pri sia kirliĝanta cerbo. Ĉe la promontoro ili staris apud la benko, kiu donas vidon al la mallumaj misteroj de Blackapit, kaj tiam li sidiĝis. Isbister reparolis kiam ajn la vojeto larĝiĝis sufiĉe por ke ili paŝu duope. Li faris priskribon pri la granda malfacileco eniri la havenon de Boscastle dum malbona vetero, kiam subite kaj tute senrilate lia kunulo lin interrompis denove.
“Mia kapo ne sentas la samon, kia antaŭe,” li diris, gestante pro manko de esprimaj frazoj. “Ne la samon, kia antaŭe. Mi sentas specon de subpremo, pezo. Ne — ne dormemo. Dio donu ke ĝi estu! Ĝi ŝajnas kvazaŭ ombro, profunda ombro, kiu falas rapide kaj subite super ion tre okupatan. Kirl’, kirl’, en la mallumon! La tumulto de pensado, la konfuziteco, la kirliĝo, kaj kirliĝo! Mi ne kapablas esprimi ĝin. Mi apenaŭ povas fiksi la pensojn al ĝi sufiĉe por diri al vi.”
Li haltis malvigle.
“Ne ĝenu vin, amiko,” diris Isbister. “Mi kredas kompreni. Almenaŭ ne multe gravas, ke vi ne diras ĝin nun al mi.”
La sendorma viro ŝovis la fingrajn artikojn al la okuloj kaj frotis ilin. Isbister denove parolis, dum la frotado daŭris, kaj poste nova ideo trafis lin. “Venu al mia ĉambro,” li sugestis, “kaj ni fumos. Mi povus montri al vi skizojn de tiu Blackapit. Ĉu plaĉus al vi?”
La alia leviĝis obeeme kaj sekvis lin malsupren laŭ la deklivo.
Kelkfoje Isbister aŭdis lin faleti, dum ili malsupreniris, kaj liaj movoj estis malrapidaj kaj hezitemaj. “Eniru kun mi,” diris Isbister, “kaj provu cigaredojn kaj la benitan donacon, alkoholon. Ĉu vi trinkas alkoholaĵojn?”
La fremdulo hezitis ĉe la pordeto de la ĝardeno. Li ŝajnis ne plu konscii pri siaj agoj. “Mi ne trinkas ilin,” li diris malrapide, venante laŭ la aleo, kaj post momento ripetis distrite, “Ne, mi ne trinkas alkoholaĵojn. Ĝi ĉirkaŭiras. Kirl’, ĝi iras — kirl’ ——”
Li faletis ĉe la ŝtupo kaj eniris la ĉambron kun la mieno de iu, kiu vidas nenion.
Tiam li sidiĝis peze en la brakseĝon, ŝajnis preskaŭ fali en ĝin. Li klinis sin antaŭen kun la frunto sur la manoj kaj senmoviĝis. Iom poste li faris malfortan sonon en sia gorĝo.
Isbister moviĝis ĉirkaŭ la ĉambro, kun la embaraso de nesperta gastiganto, dirante aferetojn, kiuj apenaŭ postulis respondon. Li transiris la ĉambron al sia paperujo, metis ĝin sur la tablon, kaj rimarkis la horloĝon sur la kamenbreto.
“Mi ne scias, ĉu vi ŝatus vespermanĝi kun mi,” li diris, kun nebruligita cigaredo en la mano — lia cerbo ĝenata de ideoj pri kaŝc donota dozo de kloralo. “Nur malvarma ŝafviando, kompreneble, sed tre dolĉa. Kimra. Kaj torto, mi kredas.” Li ripetis tion post momenta silento.
La sidanto ne respondis. Isbister haltis kun alumeto ĉe mano, rigardante lin. La silento longiĝis. La alumeto estingiĝis; li demetis la cigaredon nebruligita. La viro certe estis tre senmova. Isbister levis la paperujon, malfermis, demetis ĝin, hezitis. “Eble,” li flustris, dubeme. Poste li ekrigardis la pordon kaj ree la viron. Tiam li ŝteliris piedpinte el la ĉambro, rigardante sian kunulon post ĉiu zorgema paŝo.
Li fermis la pordon senbrue. La domopordo staris malfermita, kaj li eliris preter la portikon, kaj staris kie la akonito troviĝis ĉe la angulo de la ĝardena bedo. De tie li povis vidi la fremdulon tra la malfermita fenestro, senmova kaj malklara, sidanta kun kapo sur mano. Li ankoraŭ ne moviĝis.
Kelkaj infanoj irante laŭ la vojo haltis kaj rigardis la artiston scivole. Boatisto interŝanĝis saluton kun li. Li sentis, ke verŝajne lia singarda sinteno kaj pozicio aspektas strangaj kaj neklarigeblaj. La fumado, eble, ŝajnus pli natura. Li elprenis pipon kaj tabakujon el la poŝo, kaj plenigis la pipon malrapide.
“Mi scivolas,”… li diris, kun apenaŭ rimarkebla perdo de certeco. “Almenaŭ oni devas doni al li ŝancon.” Li frotis alumeton virmaniere kaj ekbruligis la pipon.
Li aŭdis la dommastrinon malantaŭ si; ŝi venis kun lia lampo el la kuirejo. Li turniĝis gestante al ŝi per la pipo, kaj haltigis ŝin ĉe la pordo de la sidoĉambro. Nur malfacile li sukcesis flustre klarigi la aferon, ĉar ŝi ne sciis, ke li akceptas vizitanton. Ŝi reiris kun la lampo, ankoraŭ iom perpleksite, se oni povis juĝi laŭ ŝia mieno, kaj li rekomencis rigardi de la portika angulo, iom ruĝa kaj malpli trankvila.
Longe post kiam li elfumis la pipon, kaj kiam la vespertoj ĉirkaŭflugis, la scivolemo venkis liajn miksitajn hezitojn, kaj li ree ŝteliris en la malluman sidoĉambron. Li haltis ĉe la pordo. La fremdulo ankoraŭ sidis laŭ la sama pozo, nigra kontraŭ le fenestro. Krom la kantado de maristoj sur unu el la ardezoportantaj ŝipetoj en la haveno, la vespero estis tre silenta. Ekstere la spikoj de akonito kaj delfinio staris rektaj kaj senmovaj kontraŭ la ombro de la montflanko. Io ekbrilis en la cerbo de Isbister, li eksaltis, kaj, apogante sin sur la tablo, aŭskultis. Malplaĉa suspekto plifortiĝis; fariĝis konvinko. Surprizo kaptis lin kaj fariĝis — timo.
Neniu sono de spiro aŭdiĝis ĉe la sidanta figuro!
Li ŝteliris malrapide kaj senbrue ĉirkaŭ la tablo, haltante dufoje por aŭskulti. Fine li povis meti la manon sur la dorsparto de la brakseĝo. Li klinis sin ĝis la du kapoj restis orelon ĉe orelo.
Tiam li klinis sin ankoraŭ pli malalten por rigardi la vizaĝon de sia vizitanto. Li eksaltis fortege kaj ekkriis. La okuloj estis malplenaj spacoj el blanko.
Li denove rigardis kaj vidis, ke ili estas malfermitaj kaj havas la pupilojn rulitajn sub la palpebrojn. Li sentis sin tima. Li ekprenis la viron je la ŝultro kaj skuis lin. “Ĉu vi dormas?” li diris, dum lia voĉo tremis, kaj denove, “Ĉu vi dormas?”
Konvinko kaptis lian cerbon, ke la viro estas mortinta. Li iĝis agema kaj bruema, paŝis trans la ĉambron, fuŝirante kontraŭ la tablon dume, kaj sonigis la tintilon.
“Bonvolu alporti lampon tuj,” li diris en la koridoro. “Mia amiko iel malsanas.”
Li revenis al la senmova sidanto, ekprenis la ŝultron, skuis ĝin, kriegis. La ĉambro pleniĝis per flava brilo, kiam la dommastrino eniris kun la lampo. Lia vizaĝo estis pala kiam li turniĝis palpebrumante al ŝi. “Mi devas venigi kuraciston,” li diris. “Tio estas aŭ la morto, aŭ ia atako. Ĉu troviĝas kuracisto en la vilaĝo? Kie mi povas trovi kuraciston?”