La forĝisto kiun ili ne kuraĝis enlasi en Inferon

Indekso : La forĝisto kiun ili ne kuraĝis enlasi en Inferon
de Jørgen Moe
Tradukita de H. Bonnevie
El: La Espero n-ro 11, novembro 1917.

En tiuj tagoj kiam la Sinjoro kaj Sankta Petro migradis sur la tero, ili venis iam al forĝisto. Li estis kontraktinta kun la diablo ke li apartenos al tiu post sep jaroj, kondiĉe ke li dume estos majstro supera ol ĉiuj majstroj en forĝista arto; kaj tiun kontrakton subskribis nome kaj li mem kaj la diablo. Tial li ankaŭ estis surskribinta per grandaj literoj super la pordo de la forĝejo:

Ĉi tie loĝas la majstro de la majstroj

Alveninte la Sinjoro ekvidis la surskribon kaj eniris. "Kiu vi estas ?" li diris al la forĝisto. "Legu super la pordo!" respondis la for­ĝisto, "sed vi eble ne povas legi skribaĵon: vi do devas atendi ĝis venos iu kiu povos helpi vin." An­taŭ ol ek-repondis la Sinjoro, venis iu kun ĉevalo kiun li petis al la forĝisto hufnajli por si. "Ĉu vi eble permesus al mi hufnajli ĝin?" demandis la Sinjoro. "Plezure vi provu," - respondis la forĝisto, "certe vi ne sukcesos fari tion pli mal­ĝuste ol mi povos reĝustigi ĝin." Elirante do la Sinjoro deprenis de la ĉevalo la unu kruron, metis ĝin en la forĝoforno kaj faris la hufferaĵon varmega; poste li akrigis pikilojn kaj antaŭpinton, vinktis la najlojn kaj fine remetis la kruron al la ĉevalo tute bonstate; tiam li deprenis la alian antaŭkruron kaj faris sammaniere je ĝi; kaj re­metinte ankaŭ ĝin li prenis la mal­antaŭajn krurojn, unue la dekstran kaj poste la maldekstran, metis ilin en la fornon, faris la feraĵojn varme­gaj, akrigis pikilojn kaj antaŭpinton, vinktis la najlojn kaj fine remetis la krurojn al la ĉevalo. Dume la forĝisto staris apude rigardante lian procedon; "Vi ja tamen neniel estas malbona forĝisto," li diris. "Ĉu tiel ŝajnas al vi?" diris la Sinjoro.

Iom poste la patrino de la for­ĝisto venis al la forĝejo kaj petis lin ke veni hejmen por tagmanĝi; ŝi estis tre maljuna, treege kurb­iĝinta en la dorso kaj sulketiĝinta en la vizaĝo, kaj nur tre penige ŝi povis iri. "Observu nun kion vi vidas", diris la Sinjoro, kaj tuj li prenis la maljunulinon, metis ŝin en la fornon kaj forĝis el ŝi belan junulinon. "Mi diras, kiel mi diris, mi," diris la forĝisto, "vi tute ne estas malbona forĝisto; certe staras super mia pordo: "Ĉi tie loĝas la majstro de la majstroj", sed tamen mi diras nekaŝeme: neniu plensaĝa kiom ajn multaĝa!" Kaj tiam li foriris por tagmanĝi.

Kiam li revenis en la forĝejon, rajdanto alvenis por hufnajligi sian ĉevalon. "Tio baldaŭ estos farita", diris la forĝisto, "mi jus lernis no­van hufnajlmanieron; tiu estas bona por uzi kiam la tago estas mal­longa." Kaj tiam li ektranĉadis kaj ekrompadis ĝis li fine deŝiris ĉiujn ĉevalkrurojn, "ĉar mi ne scias al kio utilus prilabori ilin unuope", li diris; poste li metis la krurojn en la forĝofornon tiel kiel li vidis la Sinjoron farinta, aldonis multe da karbo kaj igis la forĝistlernan­tojn tiri la blovilstangon rapide; sed tiel rezultis kiel oni povus antaŭ­vidi: la kruroj bruliĝis, kaj la for­ĝisto devis pagi la ĉevalon. Tio sekve malkontentigis lin; sed dum samtempe preterpasis maljuna mal­riĉulino, li pensis: "malprosperis tio, prosperu ĉi tio!" Li prenis la viri­non kaj metis ŝin en la fornon, kaj kiom ajn ŝi ploris kaj petegis por la vivo, neniom utilis; "malgraŭ via aĝo mankas al vi saĝo por kompreni vian veran bonon", ŝi diris la forĝisto; "nun vi dum unu momento ree fa­riĝos juna virgulino, kaj tamen mi ne prenos eĉ unu speson por la forĝado. Rezultis do ne pli bone pri la mizera virina ol pri la ĉevalkruroj. - "Malbone farita tio!" - diris la Sinjoro. "Ho, certe ne multaj demandos pri ŝi," diris la forĝisto; "sed devus honti la diablo: li ja preskaŭ malpravigas tion kio estas skribita super la pordo." - "Se mi nun estus plenumonta al vi tri de­zirojn," diris la Sinjoro, "kion vi dezirus?" "Provu min," repondis la forĝisto, "tiam vi ekscios ĝin". La Sinjoro donis al li la tri dezirot­aĵojn. - "Unue mi do deziras ke tiu, kiun mi petos ke li surrampu la piruj­on starantan ekstere apud la muro de la forĝejo, estu devigita sidadi tie ĝis mi mem petos lin ke li re­venu malsupren," diris la forĝisto; "due mi deziras ke tiu, kiun mi petos ke li sidigu sin en la apogseĝon starantan interne en la laborejo, estu devigita sidadi tie ĝis mi mem petos lin ke li ekstaru; kaj fine mi dezi­ras ke tiu, kiun mi petos ke li en­rampu en la ŝtalfadenan monujon kiun mi havas en mia poŝo, estu devigita restadi tie ĝis mi mem per­mesos al li ke li elrampu." "Vi deziris kiel malsaĝulo", diris Sankta Petro, "antaŭ ĉio vi devus esti dezirinta al vi la favoron kaj amike­con de Dio." "Mi ne kuraĝis celi tiel alten, mi," diris la forĝisto. Adiaŭis do la Sinjoro kaj Sankta Petro kaj daŭrigis sian migradon.

Jaroj pasis, kaj je la prikontrak­tita templimo la diablo venis por kunpreni la forĝiston. "Ĉu vi nun estas preta?" li diris, malfermet­ante la pordon de la forĝejo. "Ho, antaŭe mi, estus necesege, surkap­iginta ĉi tiun najlon," repondis la forĝisto; "vi dume surrampu la pir­ujon kaj prenu piron por maĉeti, ĉar vi eble estas kaj soifa kaj mal­sata post la marŝado." La diablo dankis por bona propono kaj sur­rampis la arbon. "Cetere pripen­sante ĉion bone," diris la forĝisto, "mi tute ne estos surkapiginta ĉi tiun najlon dum la proksimaj kvar jaroj, ĉar estas diable malmola fero; mal­supren vi ne povos veni dum tiu tempo, sed bonvolu dume sidadi ripozante". La diablo trudpetegis insiste ke estu al si permesate veni malsupren, sed utilis neniom. Fine li do estis devigata promesi ke li ne revenos antaŭ ol estos pasintaj la prinomitaj kvar jaroj. "Jes, tiu­okaze revenu malsupren," diris la forĝisto.

Pasis ankaŭ tiu limtempo, kaj ree venis la diablo por kunpreni la forĝiston. "Certe vi nun estas preta," li diris, "ŝajnas al mi ke vi nun povus esti surkapiginta la najlon" "Jes, kapon mi certe pretigis al ĝi," diris la forĝisto, "sed tamen vi venas iomete tro frue, ĉar la pin­ton mi ankoraŭ ne akrigis; tiel mal­molan feron mi estas ĝis nun forĝ­inta neniam. Dum mi surpintigas la najlon, vi ja povus sidigi vin en mian apogseĝon por ripozi, ĉar kred­eble vi estas laca". "Dankinda pro­pono!" diris la diablo, sidigante sin en la apogseĝon; sed tuj kiam li ekripozis, la forĝisto diris ke li, pripensante ĉion bone, estos akri­ginta la najlon nur post kvar jaroj. La diablo komence petis ĝentile ke li liberigu el la seĝo, poste li ko­leriĝante ekminacis; sed la forĝisto senkulpigis sin kiel eble plej bone, kulpigante la feron ke ĝi estas diable malmola, kaj konsolante la diablon ke li sidas bone kaj kom­forte en la apogseĝo kaj ke li post kvar jaroj liberiĝos precize je la minuto. Ne estos do alia rimedo: la diablo devis promesi ke li ne re­venos por kunpreni la forĝiston antaŭ ol estos pasintaj la kvar jaroj; kaj tiam la forĝisto diris; "Jes, tiuokaze ekstaru," kaj forkuris la diablo kiel eble plej rapide.

Post kvar jaroj ree venis la di­ablo por kunpreni la forĝiston. "Kredeble vi nun estas preta," diris la diablo, malfermetante la pordon de la forĝejo. "Tute preta," res­pondis la forĝisto, "nun ni povas forvojaĝi kiam ajn vi volas. Tamen pri unu afero," li daŭrigis, "mi jam de longe estas demandonta vin: Ĉu tiu diro estas vera ke la diablo po­vas malgrandigi sin kiom ajn li volas?" "Jes, verege estas vere," repondis la diablo. "Vi do eble farus al mi la komplezon enrampi en ĉi tiun ŝtalfadenan monujon por kontroli ĉu ĝi estas sendifekta en la fundo," diris la forĝisto, "mi timas ke mi perdos mian vojaĝmonon." "Tre plezure!" diris la diablo; li malgrandigis sin kaj enrampis en la monujon. Sed tuj kiam la di­ablo estis enveninta, la forĝisto fer­mis la monujon. "Jes ĝi estas sen­difekta kaj sentrua ĉie," diris la diablo en la monujo. "Estas ja bone ke vi diras tion," respondis la forĝisto, sed prefere antaŭe lerta ol poste sperta; ĉiuokaze mi kun­forĝos iomete la artikojn, nur pro singardemo," kaj tiam li enmetante la monujon en la forĝofornon faris ĝin varmega. "Ho ve! ho ve! Ĉu vi estas freneza? Ĉu vi do ne scias ke mi estas en la monujo?" kriis la diablo. "Estas tamen nenia ri­medo," diris la forĝisto, "ĉar valoras eĉ nun la malnova diro: Oni devas forĝi dum la fero estas varma," kaj tiam li prenis la martelegon, metis la monujon sur la amboson kaj ekbatis ĝin tiel forte kiel li povis. "Ho ve! ho ve! ho ve!" kriis la di­ablo en la monujo. "Ho karulo; se vi nun ellasos min, neniam mi revenos plu." "Jes, nun mi certe kredas ke la artikoj estas sufiĉe kunforgitaj," diris la forĝisto, "Vi do elrampu!" Tiam li malfermis la monujon, kaj forrapidegis la di­ablo ne kuraĝante eĉ nur rigardi reen.

Sed post iom da tempo la forĝisto pensis ke li certe agis malsaĝege tiam kiam li malamikiĝis kun la diablo; "ĉar se mi eble ne estus envenonta en Dioregnon," li pensis, "mi riskus fariĝi senhejma, pro tio ke mi malpaciĝis kun la reganto de Infero." Ŝajnas do al li esti plej bone ke li provu senprokraste en­veni aŭ en Inferon aŭ en Ĉielon, por ke li eksciu kia estos lia sorto; tial li ekvojaĝis kunprenante la mar­telegon. Post longa irado li venis al la vojkruciĝo kie la vojo al Ĉi­elo disiĝas de tiu al Infero; tie li renkontis tajloron kiu iretis la glad­ilon en mano. "Bonan tagon!" di­ris la forĝisto, "kien vi iras?" "Al Ĉielo, se mi eble povus enveni tien," respondis la tajloro, "kaj vi?" "Ni do ne longe iros kune, ni," diris la forĝisto "mi intencas unue provi en Infero, mi, ĉar mi estas iomete ko­natiginta kun la diablo de antaŭe. Tiam ili adiaŭante foriris ĉiu sian vojon; sed la forĝisto, estante for­tegulo, iris multe pli rapide ol la tajloro, kaj ne daŭris longe ĝis li staris ĉe la pordego de Infero. Li petis ke la gardisto anoncu lin kaj diru ke staras iu ekstere kiu dezi­rus paroli vorteton kun la diablo. "Eliru kaj demandu kia estas tiu," diris la diablo al la gardisto, kiu tuj faris tion. "Salutu la diablon kaj diru ke estas la forĝisto kiu havis tiun memorindan monujon," respondis la forĝisto, kaj petegu lin ke li tuj enlasu min; ĉar unue mi forĝis hodiaŭ ĝis tagmezo, kaj poste mi iris longan vojon." Tion eksci­ante la diablo ordonis al la pordisto ke li ŝlosu ciujn naŭ serurojn de la pordego de Infero; "kaj aldonu pendseruron krome," diris la diablo, "ĉar se li envenos, li malordigos tutan Inferon !" - "Kredeble mi ne trovos loĝejon ĉi tie," diris al si la forĝisto, aŭdante ke ili ŝlosas la pordegon pli zorgeme," sekve mi ja devas provi en Ĉielo"; kaj tiam li returniĝante iris reen ĝis la voj­kruciĝo; tie li eniris la vojon kiun estis irinta la tajloro. Koleriĝinte pro la longa vojo kiun li iris ĝis nun tien kaj reen tute senutile, li paŝegis laŭforte kaj atingis la pordegon de Ĉielo sammomente dum Sankta Petro malfermetis ĝin tiom ke la maldika tajloro povis enveni. La forĝisto ankoraŭ estis ses-sep paŝojn malproksime de la pordego. "Ĉi tie certe estas plej bone ra­pidi," li pensis, ekprenis la marte­legon kaj ĵetis ĝin en la pordmal­fermetaĵon precize dum la tajloro estis enlasata; sed se li ne envenis tra tiu malfermaĵo, mi ne scias kien li venis.