La ideo kaj la amo
„Vivu Petro Fidelan!” sonis en la ĉambrego kaj la ĉeestantoj entuziasme leviĝis por tondre aplaŭdi. La ĉambrego tondris kaj la vizaĝoj brilis, respegulante, ke por la plimulto Petro Fidelan estas populara homo. Estis granda momento! Por la alitaga kongreso de diplomatoj, kiuj decidos pri la sorto de Esperanto kaj kiuj volas aŭskulti la proponojn kaj klarigojn de la plej spertaj Esperantistoj, oni devis elekti reprezentanton de la societo. La sin anoncantoj estis multaj. Sed inter ĉiuj la juna, sed plej ŝatata Petro Fidelan ricevis la grandan plimulton de la balotoj, pli, ol la aliaj kurie. Kaj eĉ la proponantoj de la aliaj konkurantoj nun ekstaris kaj aplaŭdis al la bravega pioniro de la ideala movado de lingvo internacia.
Petro Fidelan staris trankvile sur la estrado kaj rigardis trans la bruanta homamaso, kvazaŭ li tute ne vidus ĝin. Li estis juna homo, de kvin jaroj Esperantisto, sed jam tutmonde konata persono, kies voĉon oni volonte aŭskultis, kies konsilojn oni ofte petis kaj kies laboron oni ĉie bezonis. Li estis mirinda poeto Esperanta. Kurson post kurso li instruis sen ripozo kaj redaktis la malgrandan, sed signifplenan Esperantistan gazeton de sia lando. De unu jaro li estis la unua sekretario de la tutlanda asocio atingante sukcesojn por Esperanto ĉie, de la registaro ĝis la plej malgranda societo, kaj baldaŭ ne nur la ĉefan rolon li ludis en la landa movado, sed eĉ kun forta mano, sukcese li direktis ĝin.
„Vivu Petro Fidelan!” preterpasis la krioj apud liaj oreloj. Kaj Petro Fidelan staris mute, kun okuloj nebulaj, sen ia ajn emocio, reve rigardante tra la ĉambrego, kvazaŭ lin tute ne interesus plu tio, kio tie okazas. Lia vizaĝo estis pala, sub liaj okuloj tiriĝis nigraj linioj kurbaj, certe pro la streĉitaj laboroj de la lastaj tagoj por la aranĝo de la kongreso. La haroj estis iom distaŭzitaj kaj la manoj nervoze laboris sur la butonoj de liaj poŝoj. Kien li rigardis? Kion li pensis?
Ie, en unu de la lastaj vicoj sidis blonda etulino kun ridantaj okuloj kaj kun tiel malgrandaj buŝetoj, ke oni ne scias, ĉu ruĝa ĉerizo povus eniri tra ĝia eta pordeto, kaj ŝi mekanike aplaŭdis per la manetoj, sed dume, duone ŝi aŭskultis la flustradon de apudstaranta nigra junulo, de Viktoro Belhom.
Kaj Petro Fidelan salutata de centoj de manoj, de centoj da buŝoj, de centoj da okuloj, en mezo de elektra alradiado de pensoj kaj voloj, en centro de karesondado fluanta el centoj da koroj, staris trankvile, preskaŭ senkonscie kaj rigardis la blondan kapeton kun la ruĝa buŝeto!
„Do morgaŭ matene je la sepa kaj duono!“ diris la samideanoj al li, kiam ili disiris. Jes ja, oni devis ja ĉion bone prepari. La kongreso mem estis jam sukceso, sed tamen oni devis fari fortan impreson per ekspozicio, kunvenoj, prelegadoj, prezentadoj, provinstruadoj, eksperimentoj ktp. ktp. kiujn parte mem Fidelan elpensis kaj projektis.
Hejmenirante li forte enspiris la freŝan aeron de la maja nokto. Li repensis la lastajn jarojn, la multajn laborojn, la intrigojn malgrandajn, la atakojn miopajn, la solecajn horojn ĉe skribotablo, la paciencan laboron antaŭ la lernantoj diverskvalitaj, kiuj ofte ne volis lerni, nur amuzi sin.
„Kiom da seka laboro, kiom da senaromaj horoj!“ li ekĝemis. Jes, la sukcesoj grandaj kaj malgrandaj, la propra kontentiĝo estis rekompencoj pro la laboro kaj donis ofte ĝuon kaj feliĉon, sed tamen… Ili forrabis sian tempon kaj laborforton, siajn sonĝojn, revojn, iluziojn, plezurojn kaj lasis eternan sopiron al io belega kaj dolĉa, delikata kaj odora, al io furflugema, sed tamen kaptebla. Al io, kio estas pli ol la granda interkompreniĝo tuthomara kaj tamen multe malpli: la interkompreniĝo de du gehomoj!
Sed li ne povis tion atingi. Li laboris dumtage en fabriko ekster la urbo kaj dum al- kaj revojaĝoj li devis legi la esperantajn leterojn oficialajn kaj la diversajn ĵurnalojn ricevitajn, kaj eĉ rapide, ĉar venis tiel multaj, ke por legi la novajn librojn preskaŭ ne restis tempo. Kaj en sia tempo libera li devis labori. La redaktado forprenis grandegan tempon de lia vivo. Li rigardis jam lian gazeton, kvazaŭ malgrandan monstron, kiu ĉiumonate antaŭkreskas el rokfendaĵo kaj li devas dehaki ĝian kapon kaj disŝmiri ĝian sangon sur papero, por ke li povu resti trankvila de ĝi. Sed apenaŭ li finis en unu monato, jam li rimarkis, ke estas nova monato kaj la monstreto kun nova kapo denove postulas aŭ forkuron aŭ dehakon de ĝia kapo. Kaj li hakadis kuraĝe, kvankam kelkfoje vundiĝis ankaŭ li mem.
La restinta tempo estis por laboro en la societo. Li efektive ne havis tempon por io alia. Kelkfoje vespere, laca kaj senprograma, li ĵetis sin en malkaran teatreton aŭ amuzejon por ripozigi iom siajn streĉitajn nrevojn kaj distriĝi iomete. Nun hejmenirante, li rememoris teatraĵon malbonan, foje viditan pri Napoleono. Oni montris tie Napoleonon kvazaŭ sklavo de lia ĉirkaŭaĵo, de la familio, de la ministroj, de la armeestroj, de la okazintaĵoj, de la sorto mem. Por la tuto li povis vivi kaj labori, tion oni lasis, sed se li volis vivi por si mem, tio ne sukcesis. Se li volis legi, ĉe mezo de unua paĝo jam venis ordonanco por ordono; oni devis fari ĉiukvaronhore novan rostaĵon, ĉar la manĝotempo neniam estis Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/10 Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/11 Kaj ĉu Vi, kion ludas Vi antaŭ mi ? Ĉu Vi, konante min, volas, ke mi estu eĉ pli nervoza kaj malbenu la sorton kun la sukcesoj kaj gloroj, kun la certa triumfvojo kaj kun la eminentularo? Ho, ke la homo neniam povas esti kontenta kaj feliĉa! Eĉ se li atingis tion, kio estis la montpinto de liaj sonĝoj.“
„Amiko!“ respondis Arturo. „Mi tute ne intencis inciti Vin! Male! Mi volas al Vi konsili ion! Vi sufiĉe laboris kaj Vi sufiĉe suferas! Mi ne estas esperantisto, do mi ne opinias, ke tiel nepre necesa estas la nuna daŭrigo de Via laboro! La kongreso certe okazos kaj sukcesos ankaŭ sen Vi. Ankaŭ Via gloro ne perdiĝos! Ĉio ja estis Via laboro! Do mi, mallonge, konsilas al Vi: Iru kaj amu! La estonteco alportos al Vi nepre seniluziiĝon kaj trompiĝon! Eble tro frue! Sed certe! Nu, tiam Vi havos tempon reveni al Via idealo, kiun Vi ŝerce nomis al mi ĉiam Via sola, porĉiama fianĉino. Certe iom seka kaj senkisa amatino. Nu, tiu fianĉino atendos Vin fidele, se la alia jam delonge forlasis Vin aŭ Vi ŝin! Kaj Vi per duobla ĝojo kaj laboremo ekiros sur la vojo de Via ideo!“
Petro ŝanceliĝis. La unuan fojon depost kvin jaroj! Li pripensis! Se li ne iros morgaŭ! La dua sekretario, samideano Ludem ĝoje anstataŭos lin. La amikoj kaj la societo miregos. Oni atendos lin, sed vane. La lastajn necesajn skribaĵojn li matene sendos al ili, do la kongreso kaj la projektoj povos efektiviĝi bone! La diversaj raportoj estas pretaj! Certe estos sukceso granda! Nur la persona gloro forrestos, la konatiĝo kun famuloj. Sed al li jam estas egale, eĉ se ne sukcesos la kongreso! Se ne nun, do post jaro. Iam tamen venkos Esperanto! Iu jam laboros! Kial ĉiam li laboru! Li ne volas bruon, li volas ripozon — sur molaj kusenoj de knabina brusteto! Li volas karesadon — de mola knabina maneto! Li volas aŭdi la internan voĉon de knabina animeto, pura, kiel la flugiloj de ĉielaj anĝeloj. Li estas revanto! Revanto en la ideo, revanto en la amo.
— „Sed kiamaniere mi faru tion?!“ Li demandis de Arturo!
Arturo ekstaris. „Nu, mi povas jam iri trankvile! Vi estas savita! Ŝi pli volonte estos kun Vi ol kun Belhom, tion mi scias. Do atendu ŝin je la duono de la oka sur la bulvardo. La Amo estas tamen pli forta, ol la Ideo! Adiaŭ!“
Venis la nokto. Petro Fidelan longe ne povis ekdormi. Fine tamen venis la saniganta, mildekisanta dormo. Kaj li sonĝis. Li staris sur balkono de majesta domo. Super lia kapo flugpendis grandega verda standardo! La strato estis ornamita per standardoj. Ondegis homamaso. Apud li staris eminentuloj. Li fariĝis direktoro de nova instituto tutkontinenta, por esplori la evoluon de Esperanto Fremda reĝo sendis al li altan ornamon. La gazetoj skribis pri li ĉefartikolon. Liajn poemojn oni eldonis en mirindaj volumoj. Subite eksonis muziko! Dek muzikorkestroj ludis la himnon. Poste aperis marŝantaj trupoj. Antaŭe policanoj kun verda stelo sur la brakoj. Post ili verdflagita ĉaro kun la feino de Esperanto. Tion sekvis kantistaro kantante la „Tagiĝon“, Subite tambursono! Taĉmentoj de skoltoj pretermarŝis siajn standardojn svingante! Kaj alvenas la konatuloj, la amikoj, homamoso kaj ondego de entuziasma krio tra ĉiuj stratoj: „Vivu Esperanto! Vivu Petro Fidelan!“ Lian koron plenigas feliĉo! Esperanto festas sian triumfon kaj li ne vane laboris! Sed tiam li rigardas al la monteto apud la urbo kaj kvazaŭ li vidus tie iri du personojn. Unu el ili havas blondajn harojn kaj la blonda kapeto estas klinita sur la ŝultron de la alia. Li sentas frenezon kaj volas desalti de la balkono. Kaj li vekiĝas. Estas la sesa horo matene. La mateno de la granda tago! La triumfo de la ideo! „Li nepre devas ĉeesti!“ — Kaj tamen, tamen antaŭ liaj okuloj, kien ajn li rigardas, sur la muroj, en la bildkadroj, en la speguleto, sur la tablo, en la akvo de la lavujo, li vidas nu la saman blondan kapeton! Ĉu la ideo venkos…?
Pasis jam la deka horo. Post festa kantado de la himno la ministroprezidanto de la lando malfermas konferencon de la diplomatoj kaj reprezentantoj de sesdekunu ŝtatoj por diskuti pri la sorto de Esperanto. La ĉambrego estas plenplena. Ĉie regas entuziasmo. En la unua vico estas unu seĝo malplena. Oni atendas ĝian okuponton. Kelkaj ofte rigardas al la pordoj, ĉu eble li ankoraŭ venos?!
Sed for de la bruego de la urbo, sub la granda kovrilo de blua ĉielo, kvazaŭ en tera paradizo, iras brako en brako sur monta vojeto du homaj estaĵoj. La blonda kapo klinas sin sur la ŝultroj de la brunulo kaj la brunulo iras larĝespirante, feliĉe kaj entuziasme sur la vojo, kiu gvidas ŝajne al feliĉo eterna, sed kies turniĝon postmomentan tamen neniu scias. Li iras, kvazaŭ li estus alia homo, kaj en lia butontruo, je la unua fojo depost kvin jaroj, mankas la verda steleto.