IV Indekso : La kolomba premio
de Alexandre Dumas (filo)
Tradukita de Benedict Papot
V

La saman tagon Leo eklaboris.

Ok tagojn poste iliaj moŝtoj Burlano kaj Storelo, kiuj volis esti ĉeestantoj dum la tuta monato, revenis, je la sepa vespere, ĉe la Lenisdalan Moŝton.

"Nu?" diris tiu ĉi.

"Nu! li ankoraŭ manĝis kolombon hodiaŭ."

"Tute?"

"Tute."

"Li estas fortulo."

La 15'an de Aŭgusto, Sro. Lenisdalo diris al la ĉeestintoj:

"Kaj pri nia konkuranto, ĉu li estas malviva?"

"Tute ne."

"Li ĉiam manĝas kolombon?"

"Ĉiam."

"Rostitan?"

"Rostitan."

"Tute?"

"Tute."

"Bone! li preterpasis la duan periodon."

La 25'an, li mem iris por vidi Leon, kiun li preskaŭ ne rekonis. Nia heroo havis fajrajn okulojn kaj aspekton febran.

"Kiel vi sanas?" demandis al li la prezidanto de la societo.

"Tre malbone."

"Kaj vi persistas?"

"Jes."

"Vi estas la Velingtono de la kolomboj!"

Sro. Lenisdalo volis ĉeesti mem la tri lastajn manĝojn, kiujn Leo povis manĝi nur ŝtopante la nazon, tiel malbona ŝajnis al li la kolomba odoro.

Kiu iam kredus, ke tiu ĉi birdeto tiel fama pro sia fideleco tiel malboniĝus posttempe?

La 30'a de Aŭgusto, sin premis la londona popolo al la pordo de la gastejo de Sro. Peters. Estis malfacile protekti Leon kontraŭ la entuziasmo, kiun li inspiris. Manĝinte la lastan kolombon li devis, kvankam kortuŝite de sia triumfo kaj sufokite per stomakaj doloroj, stari apud la fenestro kaj saluti la populaĉon de la kvartalo, al kiu Sro. Peters faris ĉiutagan paroladon.

Kelkaj spertuloj venis el Skotujo por vidi Leon, sed ili povis lin vidi nur tra la ŝlosiltruo, kaj por tio donis almenaŭ kvin funtojn al Peters.

La 2'an de Septembro estis gajnita la premio. Sro. Peters vendis al angla turisto, kiu antaŭe aĉetis ducent tri dekan bastonon de Voltaire, la veston kiun Leo portis dum la tuta tempo de la provo. Li vendis tiun ĉi veston po kvin cent funtojn kaj la kolektanto ne donus ĝin po kvin mil. Fine, la 3'an de Septembro 1839 oni legis en la _Times_:

    Sendube niaj legantoj aŭdis pri tiu ĉi juna franco kiu sin
    prezentis estintan monaton, kiel konkuranto je la premio
    proponita de Sro. Lenisdalo kaj ĉiuj anoj de la Londona Scienca
    Societo.

    Ni ĝojas anonci, ke la premio estas gajnita de la juna franco
    sub kies fenestro de ok tagoj kaj ankoraŭ nuntempe amasiĝas
    granda, scivola kaj entuziasma ĉeestantaro.

    La tridek kolomboj estis integrale manĝitaj kaj iliaj ostoj
    konservitaj, por ke ili estu prezentitaj kaj metitaj en la
    muzeon kune kun raporto pri la afero.

    Oni memoras, ke antaŭ tiu ĉi junulo, pli ol cent tridek
    konkurantoj forlasis la konkuron post ok aŭ dek-kvintaga penado
    kaj ke tri el ili mortis.

    Tial devas ĝui tiu ĉi junulo bonegan stomakon kaj fortikan
    energion. Hieraŭ oni donis al la junulo, Sro. Leo, la premion
    kaj oran medalon. Bela parolado estis farita pri la okazo de Lia
    Moŝto Burlano, la bonekonata helenisto. Lia Moŝto Lenisdalo mem
    respondis la paroladon per belega teorio pri la deveno de la
    religioj kaj la naskiĝo de la lingvoj. Ni ĝojas povi sciigi al
    niaj legantoj, ke ne estas Sro. Leo ordinara homo, kiun la
    espero gajni la premion incitis konkuri; li estas spertulo,
    literaturisto de la unua rango. Tial, li faris la provon de pura
    scivolo. La pruvo de tio estas, ke li donis dek mil frankojn al
    la mastro kiu rostigis la kolombojn. La saman vesperon oni
    prezentis lin al la reĝo. La reĝa Moŝto faris al li donacon de
    tabakujo riĉigita per diamantoj kaj longe interparoladis kun li
    pri la impresoj kiujn la multe ripetitaj kolomboj faras al la
    homa organismo. La hispana ambasadoro tuj skribis al la reĝino
    petante la krucon de Isabelo la Katolika por Sro. Leo. Princo
    Kurzofo proponis kvindek mil rublojn al la venkinto se li nur
    volos ree fari la provon en Rusujo, sed Sro. Leo, kies familio
    kaj intereso vokas Parizon, bedaŭrinde rifuzis tiun proponon,
    dirante, ke duan provon li ne povus fari, tial ke tio kion li
    suferis estas neesprimebla.

La 15'an de Septembro 1839 sin prezentis Leo ĉe Sro. Lebrune, kiun li trovis, kune kun lia filino, en la sama ĉambro en kiu unu jaro antaŭe li lin adiaŭis.

"Nu?" diris la patro. "Jen sepdek kvin mil frankoj," diris Leo, eltirante el sia poŝo dek kvin biletojn po kvin mil frankoj.

"Dudek kvin mil frankoj pli!" ekkriis Sro. Lebrune mirigite, dum Julio paliĝis de kortuŝeco kaj ruĝiĝis de ĝojo.

"Jes, ne nur mi akiris monon, sed oni faris al mi donacojn kiujn mi vendis por dudek kvin mil frankoj."

"Kaj vi ŝuldas ĉion tion al via instruiteco?"

"Jes," respondis Leo, ekĝemante, ĉar li ne volis konfesi la fonton de sia riĉeco.

"Tial, se vi havos filojn vi devos fari spertulojn el ili."

"La diablo min prenu se mi eĉ instruas al ili la legadon!" diris al si Leo. Kaj li edziĝis je Julio kaj estis feliĉega kaj li havis du infanojn kiuj, malgraŭ la ĵuro al si mem farita de la patro, estas mireginduloj kiuj eniris jam la vojon kiu alkondukas al la Akademio.

Nuntempe, kiam Leo jam ne bezonas sian sciadon por vivi, li povas utiligi ĝin. Li jam eldonis sian tradukon de arabaj kantoj, kiu havigis al li nomon inter la tradukistoj kaj jam pagis al li tridek du frankojn kaj kvindek centimojn laŭ la traktaĵo farita kun la eldonisto, laŭ kiu li ricevis la duonon de la gajno--la verko produktis jam gajnon da sesdek kvin frankojn.

Ĉu tiu ĉi historio pruvas, ke oni devas malestimi la sciencon? Tute ne! Ĝi nur pruvas, ke oni devas postuli de ĝi nur tion, kion ĝi devas doni: la laboron ĉiam; la famon, ne ofte; la nekonatecon, ofte; la riĉecon, neniam.

Ĉu ĝi pruvas, ke oni devas malestimi la kapricojn de la angloj? Tute ne! Ĉar, kiel oni vidas, la kapricoj de kelkaj povas servi la feliĉon de aliaj kaj ĉiuj vojoj sur kiuj oni iras por atingi la feliĉon estas bonaj, se nur oni ĝin atingas.

Do kion ĝi pruvas?

Ĝi pruvas nenion.

Ho, jes! ĝi pruvas, ke la kolombaĵo estas nedigestebla karno kaj, ke Dio uzas ĉiujn rimedojn por helpi tiujn, kiuj havas nenion pri kio riproĉiĝi!