La kongresoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA KONGRESOJ

Estus kiel eble plej necese, ke ni propagandu por I. A. E. F. kaj por tio ni ne devas maltrafi okazon ia ajn. Ĉiam kaj en ĉiuj landoj okazas kongresoj : federaciaj, naciaj, k. t. p., ni utiligu tiujn kongresojn por starigi specialan kunveneton aŭ simplan rendevuon por fervojistoj. — Ĉe la angla kongreso en Eastbourne franca kolego ĉeestis (S-ro Givord), eble ankaŭ aliaj anglaj kolegoj, sed pro manko de speciala faka kunveneto li revenis hejmen sen esti vidinta alian fervojiston.

Ofte ni povus vojaĝi al tutmondaj kongresoj sed pro deĵoro ni povas nur havi unu aŭ du libertempajn tagojn, interligitaj kun la unua aŭ lasta dimanĉo de la kongresa semajno ; tiaj tagoj sufiĉus por konatiĝi kun fremdaj kolegoj pli feliĉaj pri libertempo ; kompreneble tiu, kiu vojaĝas al kongreso nur unu tagon, ne volas elspezi dek aŭ dek kvin frankojn por la kongresa karto.

Estus do necese, ke apud la Berna Kongreso, ĉu lunde aŭ sabate oni organizu specialan kunveneton aŭ rendevuon, kie la fervojistoj povus ĉeesti por diskuti kaj pritrakti pri I. A. E. F. kaj interkonatiĝi. Ĉu ne ?

Pri tio, skribu al S-ro Berlande.

Genta Esperanto-Semajno. — Kiel provo de nia supra propono, oni estus povinta starigi specialan kunvenon por fervojistoj, sed bedaŭrinde, malgraŭ niaj klopodoj, ni ne ankoraŭ sukcesis trovi Belgan kolegon Esperantistan por ĝin organizi.