La larĝoj de la fervojoj
Laŭ la vojlarĝoj (la interspacoj inter la reloj) oni klasigas la fervojojn en tri grupoj :
1) larĝaj (relinterspaco pli ol 1435 mm. ĉe rektlinia vojo) ;
2) normalvojaj (= 1435 mm.)
3) mallarĝaj (malpli ol 1435 mm.)
Kiam Stephenson konstruis por relvojoj de angla karbminejoj sian unuan lokomotivon, li devis konformigi ĝin al la estanta vojlarĝo, kiu estis 4 futoj 7 1/2 coloj laŭ angla mezuro, aŭ 1435 mm. Tiun ĉi vojlarĝon li aplikis ankaŭ al la fervojo Stockton-Darlington, la unua publika fervojo por tirado per lokomotivo. Aliaj larĝoj estis kelkfoje uzitaj sed por akiri unuecon oni ĝenerale rekonstruis la alilarĝajn relvojojn por doni al ili la Stephensonan larĝon. En Eŭropo kaj Nordameriko la plej multaj el la fervojoj nun havas tiun larĝon, kiun oni nun nomas la normala. La francaj fervojoj tamen havas larĝon de 1440 mm., sed la diferenco estas tiom malgranda kaj negrava, ke ĝi ne malebligas uzadon de alilandaj vagonoj. Pli ol tri kvaronoj el ĉiuj fervojoj de la mondo apartenas al tiu ĉi grupo.
« Larĝajn » relvojojn oni trovas en kelkaj landoj, kie rekta trafiko kun aliaj landoj estis neebla, aŭ kie oni pro politikaj (ekzemple milita) kaŭzoj volis malebligi uzadon de najbarlandaj fervojmaterialoj. Ekzemple en Rusujo la ĝenerala larĝo estas 1524 mm. (5 anglaj futoj) ; la hispanaj kaj portugalaj fervojoj havas larĝon de 1676 mm. (En Fervoja Esperantisto n-ro 12 estas dirite, ke la Finlandaj fervojoj estas normallarĝaj ; tio estas erare, ĉar ili apartenas al la grupo « larĝaj »).
En la tria grupo oni trovas tre multe da diferencaj mezuroj. Ekzemple oni trovas en Japanujo, Kaplando kaj ankaŭ Svedujo fervojojn kun larĝo de 1067 mm. (nomita la « Kap-larĝo »), aliloke 1050 mm. (la fervojo Bejrut-Damaskus), 1000, 871, 760, (la Bosniaj fervojoj), 750, 600 (la Décauville-vojoj), 591 kaj eĉ 457 mm.
Hedemora, Svedujo