La literaturisto kaj lia fianĉino

Tradukita de Otto W. Zeidlitz
Esperantoförenings förlagUpsala (p. 3-26)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/3

Popolo sveda ĉe la tombo ploras
Maldolĉe multe, kiam ĝi memoras
Filinon noblan, kiu iris for.
Palaco reĝa ĝis malgranda korto —
Al ĉiuj donis pezan donon morto,
Grandegan mankon, senton de dolor'.

Foriris ŝi, la glora verkistino,
Plej diligenta de l' naci' filino;
Formetis plumon por ripozo ŝi.
Sed vivos en multegaj verkoj ĉiam
Spirito ŝia, iros for neniam
Trezoro, kiun donis ŝi al ni.

Post longa tago, plena je laboro,
Vi tial dormu kara, varma koro!
Ripozu dolĉe nun; ni benas Vin!
Sed disvastiĝu trans la land' kaj maro
La verkoj Viaj tuta al homaro
Kaj konatiĝu ĝis de l' mondo fin'.

O. W. Z—z.

Nun havante la honoron transdoni tiun ĉi tradukon de la sveda noveleto "literatören och hans trolofvade" de sinjorino E. Flygare-Carlén mi komence volas per kelkaj vortoj prezenti al miaj legantoj la gloran verkistinon.

Emilie Smith naskiĝis en jaro 1807, edziĝis unuafoje kun kuracisto Flygare, duafoje kun kancelisto Carlén, de kio ŝia nomo. Facile estas kompreni, ke la spirito de tiela virino jam en juneco grande amis kaj ankaŭ ekzercadis verkistecon, la specon de verkisteco, pri kiu sekvanta rakonto parolas, t. e. "bluŝtrumpecon". Sed baldaŭ oni ekkonis, ke ŝi ne estas ordinara "bluŝtrumpo", sed verkistino de granda brilo; tion oni bone rimarkis en la granda nombro da noveloj kaj rakontoj, kiujn ŝi verkadis. Ŝi tamen ricevis la plej grandan legantaron per la nombraj romanoj, kiujn ŝi kreis, kaj en kiuj ŝia animo vidiĝis en sia tuta grandeco. Ŝi posedas grandan genion rakonti, riĉegan, flaman fantazion kaj senfinan potencon eltrovi situaciojn, kiun la senlaca verkistino riĉe vidigis en la mirinde granda nombro da romanoj kaj noveloj de ŝia mano. Ŝi estas laŭdata por la freŝaj kaj nature veraj pentroj el la vivo en la sveda insularo, kun kiu ŝi fariĝis frue en infaneco intima per siaj vastoj vojaĝoj en la provinco Bohuslän kaj ĝia insularo. De tielaj pentroj el la marista vivo konsistas je granda parto la enhavo de ŝiaj plej laŭdataj romanoj "La Roza sur Karda insulo", "Komercista domo en la insularo", "Paŭlo Värning" k. c. Krom tiuj nomitaj ŝi kreis dekduon da aliaj romanoj, ĉiuj plenaj je koloro. La verkoj de sinjorino F.-C. estas tradukitaj en multaj lingvoj, kaj nun per ĉi komenco estas farita ankaŭ en esperanto.

Amata kaj estimata de ĉiuj ŝi mortis en jaro 1892.

Tiu ĉi libro estas ne dika kaj — multaj diros — ankaŭ de malgranda indo por la homaro. Eble! Mi tamen volus pri ĝi uzi la vortojn de l' heroino de tiu ĉi rakonteto: "ni kun humila pieco almetu nian malgrandan herberon al l' amaso! Kiu scias — kiel malforta kaj malbela ĝi ajn estas — kien ĝi falĉate falos? Ĝi okaze estos falĉata inter aliaj herberoj, kaj per tio donos ian malmultan koloron kaj brilon, kiu antaŭe ne estis videbla".

Kaj nun, kara leganto, mi deziras, ke faru al vi egale grandan plezuron legi tiun ĉi libreton kiel faris al mi la tradukado.

Muonionalusta, Svedujo, en Decembro 1893.

Tradukinto.
1. Korespondado.

Antaŭ ĉirkaŭ dekduo da jaroj havis lokon sekvanta korespondado inter notario Albert Roos kaj fraŭlino Arnberg:

Mia adorata Elise!

Kun vera teruro mi ekvidis, ke la montranto de l’ horloĝeto, kiu kuŝas apud mi sur la skribtablo, jam paŝas super ses — ĝi estas horible. Mi, kiu devis esti ĉe vi laste antaŭ sep, mi vidas, ke estas neeble por mi paroli kun vi alie ol per tiuj ĉi mizeraj linietoj.

Ĉu vi scias, amata, kial mi precipe adoras vin? ĝi ne estas sole tial, ke vi estas bela, ĉarma, ravanta, ĝoja, plaĉanta kaj aminda je ĉia maniero… ankoraŭ pli malmulte tial, ke vi estas riĉa knabino… ne, vi havas ankoraŭ pli bonan econ, kia laŭ mia opinio levas vin al la nuboj.

Mi neniam legis libron, kiu havas la noblan nomon: “Elise, aŭ la virino en sia perfekteco“, sed unu tago mi devos uzi la okazon, ĉar mi antaŭdivenas, ke unu el la partoj de tia perfekteco estas ĝuste via alta tiel aminda merito, ke vi nek amas nek ekzercas la malfeliĉan kaj tre abomenan bluŝtrumpecon[1].

Ho, Elise, tiaj pensoj per si mem venas precipe nun, kiam mi havas ĉirkaŭ mi tutajn montetojn da kristnaska literaturo, kiu devas esti raportata en la gazetoj. Mi jam forsendis unu monteton, sed restas ankoraŭ terure multe, kaj ĉiufoje, kiam mi trarigardante ian ĵurnalon aŭ kalendaron ekvidas novan signaturon, ĝi al mi donas la saman senton kiel havas ekmordi malmaturan pomon, ĉar mi devas almenaŭ okuladi ĝiajn “belaĵojn“, kaj mi koleras per ĉiuj tiuj elstudiitaj signaturoj aŭ mallongigitaj nomoj, kiujn uzas malprudentaj virinoj, kaj mi ne venas en bona humoro, antaŭ ol mi reekvidas nomon de amiko aŭ de ia konato, kiun mi ne bezonas pene tralegi por ekscii, ke li taŭgas.

Kara Elinjo, se vi vidus min sidi tie ĉi kaj ĵeti tiujn ĉi elegante vestitajn librojn tien-ĉien, skribanta kelkajn liniojn pri unu, same pri iu alia, ŝvitanta per ĉagreno, ke estas al mi malpermesite vidi vin, havanta nur pecon da la lasta cigaro, kaj ne guton da io alia ol duone varmeta akvo por min konsoli, certe vi min kompatus… Sed jen mi aŭdas la korektur-portantan knabon… li kuros al vi kun tiu ĉi letereto, kaj vi estu tiel bonega resendi al mi linieton! La knabo devus je ĉia okazo atendi, dum mi finigos artikolon.

Via propra Albert.

Antaŭ duono da horo la literaturisto ricevis sekvantan respondon de sia fianĉino:

Amata Albert!

Mi estas multe pli plendinda ol vi, ĉar mi havas ion peti de vi, kaj nun mi estas devigata fluge fari ĝin skribe, kio ja tute ne estas la sama kiel buŝe. Unu el miaj amikinoj konfidis al mi, ke ŝi (mi vin malpermesas ĉe tiu ĉi sciigo pensi pri malmaturaj pomoj) ke ŝi skribis rakonteton sub la signaturo "E—e". Ho, Albert, se vi amas min, ne estu nemerite kaj senpense severa kontraŭ la nova bluŝtrumpo. Tralegu trankvile la peceton al fundo kaj estu poste en via kritiko justa — jen ĉio, kion petas mia mizera amikino.

Respondu, mi vin petas, iajn vortojn; la korekturportanta

knabo povos preni la vojon preter tie ĉi reirante al la presejo… Kara Albeĉjo, faru, mi petas, ĉion kion postulas de vi la devo kaj kavalireco! Ĝin memorigas vin

via Elise.

Kiam la korekturportanta knabo fine foriris, li kunprenis sekvantan raporton:

Mia adorata anĝelo!

Se vi povus envidi en mia pentanta koro, se vi povus min kredi, kiam mi ĵuras per mia literatura honoro, ke la pseŭdonimo rekomendita de vi havas mian tutan simpation kaj intereson, vi min eble mem konsolus je tiu malfeliĉo, ke bedaŭrinde jam hieraŭ mi forsendis parton da miaj artikoloj al la presejo, kaj mi timas, ke tiu parto ĉi-vespere estos presita. Amata Elinjo, jen la afero, ke mi sub la amaso da lacigantaj laboroj — mi devis ankaŭ skribi du artikolojn aparte — min trovis en estado proksima al dormo, dum ke mi kiel literaturisto bezonis esti perfekte atenta, ekvidante la novan signaturon. Kaj se nun ĝi estas via amikino Eugenie B. aŭ Eufrosyne H., ili devas esti malseveraj kontraŭ viro, kiu per tiaj mortigantaj literaturaj laboroj estas devigita obei al unu el la plej malvenkeblaj leĝoj de l’ naturo, la bezono de dormo, en kia estado oni ne povas eltrovi kaŝitajn belaĵojn, nevideblajn al la okuloj.

Mallonge, mia Elinjo, mi hontas poste memori, ke la kritiko pri la rakonto nomita, kiun — mi devas konfesi ĝin — mi nesufiĉe tralegis, estas metita en hieraŭa sendaĵo. Dume la malfeliĉo estos rebonigata, ĉar mi promesas je ia maniero forigi ĝin.

Adiaŭ, mia amata; mi vin benas, kiu neniam pekas per la plumo!

Via propra pentanta,
Albert.



2. Amikoj el junula aĝo.

Ne multaj momentoj post la foriro de l’ knabo, kiam la notario ĵus sidiĝis preta komenci laboron, tutan lian atenton bezonantan, ree estis ekfrapata la pordo, kaj antaŭ ol li memoris, ke li ne forprenis la ŝlosilon, la pordo malfermiĝis kaj tute ne atendata persono eniris.

“Nu, ĉu vere, kion mi vidas! jen vi estas, maljuna amiko!“ ekkriis la literaturisto kaj disĵetis pro ĉagreno interrompiĝi en sia laboro duonan dekduon da ĵurnaloj sur tuta dekduo da infanaj libroj. "Ĉu efektive estas vi, frateto, kiu forveturis el la provinco nun en la bela, amuzanta kristnaska tempo por gusti pecon da Stockholma vivado. Dume estu bonvenanta, bonvenanta, ho! se vi nur ne trovus min en tia brulanta laborado!"

"Plej kara frateto", respondis trankvile la provinca amiko, juna viro forteca kaj serioza, "vi ne timu, ke mi vin longtempe malhelpos. Mi nur volas vidi vin aŭ pli sincere, pri speciala afero interparoli kun vi, antaŭ ol mi morgaŭ reveturos kun la vagonaro. Mi jam pretigis miajn ceterajn aferetojn."

"Kiam vi do venis?"

"Antaŭhieraŭ, kaj mi jam penis vin vidi, sed vane. Tial vi tamen devas oferi tiun ĉi vesperon al mi. Mi havas kun mi du teatrajn biletojn... ĉar mi volas havi ion rakonti, reveninte hejmen al patrino kaj fratino, kaj eble al iu alia."

"Iu 'alia', ah oni scias, kion ĝi signifas. Jen, kara Henrik, tiel rapide prosperas al vi, kiu havas propran korton kaj kapon por vilaĝa laboro. Kaj pro vi, amiketo, plej bona knabo de la tuta homaro, mi devas pligrandigi la malfavoron, en kiu mi jam estas ĉe mia fianĉino, kaj sekvi vin."

"Fianĉino! Ah, vi fianĉiĝis?" Fulmo de multe pli grava signifo ol ĉiutaga kunsento ekbrilis en la okuloj de la vizitanta amiko.

"Kiel!" respondis la literaturisto. "Vi ĝin ne scias?" Iom ruĝiĝante li daŭrigis: "post ĝi pasis nur tre mallonga tempo, kaj mi skribos hejmen pri mia feliĉo antaŭ novjaro". Tiel parolinte li profundiĝis en vera labirinto, kiu komencis kaj finiĝis per rakonto pri la amaso da laboroj, kiuj estas ĵetitaj sur verkisto iom konata, tiel profunde, ke la amiko neeble povis lin sekvi. Sed anstataŭe li ridetis kiel viro, kiu bone komprenas la malagrablon de certaj sentoj kaj impresoj.

"Se", diris li, "se ĉio tio estas al vi tiel malagrabla, kial vi do forlasis la trankvilan laboron ĉe nia juĝisto, kie vi povus tiel prosperi siatempe, por senatende veturi Stockholmon? Sed kiel tio ĉi estas alligata al malkontento de via fianĉino?... jen varma manpreso al deziro de feliĉo! Kiela knabino ŝi estas?"

"Riĉa, bela, aminda, kaj dank' al ĉielo, nenia bluŝtrumpo! Sed ŝi havas amikinon, kiu ekzercas tiun arton. Juĝu mem"... Albert rakontis la aferon kaj lasis la amikon legi la leteron de la fianĉino.

"Nu, estas bedaŭrinde", respondis la kore kompatema viro, kaj krom tio vi ne venos al ŝi en tiu ĉi vespero. Sed ĉar jam estas por nenio utile paroli pri tio, mi faros al vi demandon direktan, kiu malgraŭ via konfuzeto antaŭ minuto, tamen povos esti facile respondita, kiam mi scias vin fianĉiĝinta."

"Kompreneble, vi demandu, kio ajn plaĉas al vi."

"Estas grava demando... respondu per fideleco kaj honoro, kial ne fariĝis fianĉiĝo inter vi kaj Hilma W.? Vi estis ĝis malsaĝo enamigita en ŝi, — ĝin ĉiuj povis vidi — kaj bedaŭrinde mi kredas, ke ankaŭ ŝi amis vin."

"Mi esperas", respondis Albert, "ke ne estis serioze. Sed mi ne volas malkonfesi mian propran senton, ĉar certe vi kun intenco tuŝas je afero, kiu ankoraŭ ne povas esti perfekte seninteresa al mi.... Sed kion mi farus? Mi estas monda homo, kiu bezonas manĝi kaj trinki, kaj vi scias ke la gepatroj de Hilma estas tiel malriĉaj, ke ili apenaŭ povas nutri sin mem kaj ĉiujn siajn infanojn. Tial ne rekte konfesinte mian amon, — efektive mi ĝin ne faris per klaraj vortoj — mi repaŝis."

"Mi komprenas... vi malamas ke la malsato estus edze kunligita kun la soifo. Sed vi devus ankaŭ, mia kara Albert, malkonsenti ĉiajn artojn de ĵonglerio de l' konscienco. Mi, mi kredas, ke kaŝitaj amaj vortoj al amanta kaj pura virino egale forte devigas kiel malkaŝitaj... sed ĉu vi scias, kion famo rakontis pri via subita forveturo?"

"Ne, mi estas sciema aŭdi."

"Jes, tiel estas rakontita: okazis tiel maloportune, ke Hilma, kiu havas en multaj manieroj riĉajn naturajn donojn, por certa festo ensendis versojn al redakcio de l' gazeto de la urbo, kiu samtempe por tiu sama celo ricevis alian versaĵon de jam bone konata signaturo; nu, kio okazis? La unua estas presita, la dua resendita. Oni diras, ke ĉe vi la ĉagreno esti venkata mortigis la amon, ĉar rivaleco ne devas sin trovi inter du edzigitaj animoj, pli bone do por korpo kaj malsato kaj soifo. Vi bloviĝis for el la loko por brili per via lumo en la ĉefurbo, kaj al vi ja prosperis."

Albert staradis perfekte senmova.

"Tamen, plej kara frato, vi ne estu kolerema kontraŭ mi. Jen la afero, ke mi an mia vico sentis envion kontraŭ vi, ĉar mi jam longtempe amadis Hilman sekrete, sed mi ja ne povis min kompari kun vi. Kaj mia vojaĝo tien ĉi estas farita nur pro volo parole demandi vin, ĉu via sento kontraŭ Hilma efektive estingiĝis. La sciigo pri via fianĉigo donis al mi plej bonan respondon, kiun mi povis deziri. Nun, reveninte hejmen, mi tuj petos ŝin fariĝi mia edzino, kaj mi esperas ricevi "jes". Sed, frato, ni venos tute tro malfrue al la teatro, kaj ni bezonos ankaŭ tempeton fortigi nin per glaso da punŝo, antaŭ ol ni eniros."

Albert ekpuŝis kun malamika mano portfolieton, kiu kuŝis tie. Pensu, se scius la amiko, ke tiu portfolieto estas la fianĉina donaco de Elise! Tiam li almetus tiun ĉi cirkonstancon al la konfuzo antaŭe montrita de Albert kaj komprenus per tio, ke la fajro de la unua amo ne tute estingiĝis, malgraŭ la cindro, kiun superĵetis la netolerebla verkista rivaleco.

"Ah efektive tiel, Henrik", fine ekdiris Albert "vi intencas fari la amindan knabinon via edzino! Sed kio fariĝos de kuirejo kaj laktoĉambro, kiam la majstrino estos okupata apud la skribtablo?"

"Malsaĝaĵo, frato! Ĉu ni viroj ne povas faradi multajn malsamajn aferojn, kial do virinoj ne povos fari la samon? Hilma montras sin esti perfekta majstrino en sia hejmo, kaj ŝiaj poetaj faradoj faros al ni komunan plezuron; la enspezo de ili sufiĉos por kristnaskaj donacoj al ŝiaj junaj gefratoj."

"Nun mi estas preta", diris Albert, interrompante la belajn revojn de la amiko pri sia estonta vivado.

La sinjoroj foriris.
3. Matena letero de l' fianĉino.

Post vespero, kiu havis pli da ekstera ol da interna ĝojo, nia literaturisto pasigis parton de l' nokto kun plumo en la mano; li tamen ne multe skribis, kaj kion li skribis, je tio li ne estis kontenta — okazo tre malofta. Sed la kaŭzo estis, ke kvankam ne dormante li sonĝis pri pasintaj tempoj. Io estis en movado en lia konscienco, kiam li pripensis, ke la famo ne estis senkaŭza, kiu diris, ke la malfeliĉa envio kaŭzis lian retiradon el lia unue intencata vojo de vivo, en kio Hilma ludis tiel gravan rolon.

"Mi ne amas plu la noblan knabinon, kiel hieraŭ mi kun teruro timis, kiam mia bona amiko Henrik tiel subite venis super mi kun sia novaĵo", li murmuris, "sed plej bone tamen estas, kvankam mi al ambaŭ deziras feliĉon, je nenion alia pensi ol je la estanta momento". Li forĵetis la plumon por donadi iajn horojn al dormo.

Kiam en la mateno envenis la ĉambristino kun la kafoportilo, estis inter kelkaj panetoj da tritiko, unu ovo kaj telereto kun butero, vidata io blanka, simila je letero, kaj la ĵus leviĝinta Albert, kiu oscedante staradis apud fenestro kaj observadis la veteron malvarman kaj nebulan, tre similan al lia humoro, jam malproksime antaŭsentis, ke la letero estis de "Elise aŭ la virino en sia perfekteco".

Sed por la unua fojo post sia fianĉiĝo li sentis nenian volon rapidi ĝin rompi. Dum la pasinta vespero li en la teatro legis sian propran malfeliĉan artikolon pri la mizera rakonteto de "E—e" kaj sentis amason da pekoj premi sian konsciencon.

"Nu, nu", li diris, "mi almenaŭ trinku la kafon, antaŭ ol mi konatiĝos kun la unua puna leciono, kiun donas al mi mia estonta edzino.... Ah, la kafo estas nigra kiel fulgo... la butero malnova, la ovo malmola kiel ŝtono... mi plej bone tuj komencu kun la postmanĝaĵo. — Li malfermigis la leteron.

Mia plej bona Albert!
Mi ofte kredis, ke io estas en malordo kun la tiel nomataj gazetoraportoj kritikaj pri kristnaska literaturo, kaj certe mi nun havas la plej maldolĉan provon pri tio... kompreneble... je l' kalkulo de mia amikino.
Mi kuraĝis esperi por tiu noveleto ian justecon, nenion alian ol justecon, sed neniam antaŭe mi min sentis tiel trompita.
Interese estus scii, mi' amiko, ĉu ankaŭ aliaj literaturistoj ol vi verkas dormante, kiel vi diris vin fari. En tiela okazo estas plej bone neniam preneti plumon, kiel grandegan internan vokon oni ajn sentus.
Plaĉas al vi paroli pri "senkulpaj sengustaĵoj", "romana sensencaĵo", "nefarita memkritiko", kaj mi ne scias kion plu. Estas malbone disĵeteti frazojn ne preninte la tempon rigardi kaj pripensi, sur kio ili sin apogas. Ho, kiel devos esti malĝoja mia mizera amikino, kaj kun plena kaŭzo senti sin ofendita.
Mi petas vin ne veni al mi hodiaŭ, ĉar mi ne estas en bona humoro. Kredeble vi havis grandan plezuron en la teatro hieraŭ vespere? Mi, mi tien iris akompanita de iu parenco, ĉar vi ne havis sufiĉan tempon veni al mi. Vi ne vidis min, sed mi vidis vin en diligenta parolado kun sinjoro, kiun mi ne konis... povis esti unu el tiaj feliĉaj verkistoj, kiujn vi povas laŭdi, ne bezonante legi.
Ni vidu, ĉu ia alia gazeto ne montros al la verketo de mia amikino pli da atenteco.
Via tre malkontenta Elise.

"Verege! mia estonta edzino konas la arton esti akra", ekdiris Albert, rapide forĵetanta la letereton; "supren, pekulo, al pento kaj pentofarado!"

Li ekkuris al la skribtablo, kaj kuneskribis rapide kelkajn liniojn, kiuj brilis per radianta laŭdo kaj antaŭdiris la esperon, kiun donis por estonteco la nova signaturo "E—e".

"Jen, jen tie! Se la sinjorinoj estos ankoraŭ malkontentaj, ilia postulemeco vere estas senlima."

Li metis la surtuton kaj forkuris al alia redakcio de gazeto, kie li ankaŭ iafoje skribadis, kaj ricevis certan promeson, ke "E—e" estos presata en la vespero inter aliaj malgrandaĵoj.

En la kuro de l' tago, kiu efektive ŝajnis al li longa per la malpermeso de l' fianĉino, li funde pretigis kelkajn laborojn, kun kiuj ne taŭgas malkorekteco, sed iam post iam li demandis sin, ĉu ne li devus sendi al Elise iajn liniojn: li almenaŭ povus sciigi ŝin, kial li iris al teatro. Sed tiuj linioj tamen restis neskribitaj, ĉar certe estis plej bone, ke nenia komunikiĝo havis lokon inter ili ĝis tio, ke legos Elise la novan gazetoraporton.

Li ankaŭ amuzis sin en la pensoj rideti je ridinda demando, kiun faris lia malnova amiko Henrik, kiam post la vespermanĝo ili estis disirontaj. "Al mi okaze venas io en la pensoj", diris Henrik, "ĉu vi povas esti plene certa, ke la verkistino de tiu noveleto sin nomas nek Eufrosyne nek Eugenie, sed tute simple Elise?"

"Kara senpensa, senkulpa vilaĝa junkero!" daŭrigis Albert en sia pensa monologo, "tiun brilantan ideon nur vi povus eltrovi. Mia Elinjo unu bluŝtrumpo! Ne, feliĉe ŝi estas alte levita super tiu malestiminda virina laborado."

Dume li ĝojadis je sia forteco per tio montrita, ke li neniel ol per silento kontraŭis la iom tro postulantajn parolojn de l' fianĉino. Ne, ne, ŝi komprenu, ke ŝi estas en afero kun viro, ne kun knabo!

Kaj tiel li fine kuŝiĝis vespere, kontenta je si mem, sed tre sciema, kion estos donanta la morgaŭa tago.

4. Nia literaturisto faras ĉion, kion li povas, por regi la situacion.

Ĝi vere estas tre agrabla iafoje en konfuza okazo iri al ripozo kun neperdita milita gloro, sed malagrable estas vekiĝi en anima stato iom malpli alte kordita.

Albert ne dormis bone kaj sentis enuon kaj je l' kafo kaj je la sola ovo. Sed li iom lumiĝis, kiam li trans la kafa havilo ekvidis rozruĝan letereton, — mem la koloro antaŭkomprenigis, ke la humoro de Elise eniris en pli trankvila estado. Por esti certa, al li tamen ŝajnis plej bone pretigi sian matenmanĝon, antaŭ ol konatiĝi kun la enhavo de la letereto, kiu eble ne estus egale roze ruĝa kiel la ekstero; sed ĉi-foje li tuj trankviliĝis ekvidante la superskribon, kiu estis sekvanta:

Amata Albert!
Per ĉi vi ricevos plenan, kvankam tute nemeritan pardonon — ĉar vi donis al mi antaŭsenton (ĉiam pro mia amikino) pri tio, kio estas post mallonga vizito en ia tera infero vekiĝi en tera ĉielo.
Ho, mia mizera amiko, mi scias tiel bone, kiom vi, post la doloro, kiun vi sentis pri tio, ke vi faris al mi tiom da malĝojo, nun ĝojos aŭdi, ke alia gazeto ol tiu, en kiu vi skribadas, ne sole kun bela justeco, sed ankaŭ kun aminda espero observis la noveleton, kiun vi tiom malestimis.
Tiu ĉi tro bonvolanta gazetisto ne trovas, kiel vi, novan signaturon simila je la malplezuro ekmordi malmaturan pomon — pardonu, ke ankaŭ unu fojo vi estas devigata vidi tiun malmodestan frazon — sed li sin donas kun tuta forto al sia celo, kiu ne estas, mia inda sinjoro, nur pririgardi la bonon de la amikoj kaj preni la verkojn de alioj per okazo, sed al fundo, inde kaj, antaŭ ĉio, konscience fari sian devon.
Jen nun, mi vin lecionis, sed kiel rekompenco mi vin invitas veni al mi ĉe la unua horo; tiam mi povos disponi trankvilan horon, dum mia patrino faros sian vizitan rondon, kaj patro estos ligata al sia negoca kontoro. Via sola puno estos legi laŭte la novan gazetoraporton al
Via kore pardonanta Elise.

"Kiom ĝi efikis!" ekdiris Albert ridante el tuta koro, "ho mia kara Elinjo, kiom al ŝi estos ĉarma aŭdi ke mi, mi estas, kiu por ĝojigi kaj kontentigi ŝin, faris tiun ĉi surprizon. Dume ĝi estas tre bela trajto ĉe ŝi preni tiel varman intereson por la prospero de aliu. Elise estas nobla knabino kaj en kelka intima tempeto mi rakontos al ŝi la kaŭzon, kial mi tiom abomenas bluŝtrumpojn; ŝi ekkonos la aventuron kun Hilma... Hilma... ĉu ŝi akceptos la proponon de Henrik? Sed nu, mi tamen ne povos edzigi ambaŭ."

***

Je l' horo 1 Albert kun la tuta teniĝo de viro certa je prospero eniris en la domo de sia estonta bopatro, kie li en salono tamen ne trovis la fianĉinon. Anstataŭe li renkontis ŝiajn du amikinojn, fraŭlinon Eugenie B. kaj fraŭlinon Eufrosyne H. elvenantajn el interna ĉambro; kaj respondante tre malvarme la saluton de l' notario unu el ili demandis ĉu li en tiu ĉi tago havis malmaturajn pomojn ekmordi, dum la alia donis al la kunfratino punigantan rigardon, kaj ŝin memorigis, ke ne apartenas al ili sin okupi kun la pomoj de l' notario, maturaj aŭ malmaturaj; nun li mem devos kredeble savi ilin el la fajro.

"Pardonu, miaj sinjorinoj, jam estas farite. Ĉu vi ne legis en certa vespera gazeto hieraŭ ion, kio plaĉas al vi?"

"Jes certe; kaj en tio vi, sinjoro notario, kredeble havas grandan parton.... Sed venu, Eugenie; ni ne devas bari la interparoladon de l' gefianĉoj."

"Vi plene estas prava, kara Eufrosyne... grandan feliĉon sinjoro notario; ke vi trovu helan sunan lumon en la promesita lando![2]

"Sed kial, miaj plej amindaj kontraŭulinoj", ekdiris Albert, mirante tiun glacian malamikecon, "vi tute min pereigas. Mi ĵuras, ke se al fraŭlino Eufrosyne, aŭ al fraŭlino Eugenie — mi ne scias, al kiu mi devas min turni — plaĉis ostendi ian konfidon por mi pri sia sekreto antaŭe, mi neniam estus...."

"Ho silentu, sinjoro notario; ĝi estas tute malinde fari nin, tiel purajn de ĉia inkaĵo kiel infano de tiu ĉi nokto, objektoj de viaj suspektoj, nur ĉar niaj nomoj povas esti uzataj al l' signaturo, kiun vi trovis tiel superfluan. Adiaŭ!"

Kaj rapide forflugis la amindaj kontraŭulinoj tra l' pordo, kiun infekte ridante ili fermigis post si.

"Jes, tio ĉi estas amuza!" murmuris Albert kun kolereto; "amikinoj kuniĝis kiel piza pajlo. Sed estis malbone farita de Elise rakonti al ili, kion mi skribis al ŝi — ĝin certe ne farus Hilma... silentu... tie ĉi venas mia reĝino... nun estas tempo peni plibonigi siajn akciojn."

5. La notario trovas ĉiam pli malfacile regi la situacion.

Elise Arnberg, la plej ravanta malgranda bruneta ĉarmulino, kiun oni volus vidi, nun envenis. Sed ŝi ne venis hodiaŭ al renkonto de l' fianĉo kun tia rapida kaj kora movado, per kiu alifoje ŝi lin salutis. Kontraŭe ŝi prenis sur si dignecon, kiu malgraŭ ĝia tuta noveco tamen tre bone ŝin vestis, kvankam per tio sin trovis la juna literaturisto sur iom nekonata kampo.

"Amata Elinjo, vi ŝajnas tiel serioza, kvazaŭ se mi vin renkontus hieraŭ anstataŭ hodiaŭ, kiam laŭ via letero vi sentas tre pardone. Kredeble viaj du amikinoj, kiujn ĵus mi renkontis, prosperis vin konverti."

"Ne Albert, vi estas malprava, se vi kredas, ke ili min igis. Min vere povas aŭskulti la opinion de aliuj, sed mi sekvas kaj ĉiam sekvos mian propran, almenaŭ en certaj okazoj...." Ŝi respondis tre malvarme lian fianĉan saluton.

"Mi trankviliĝis post la ventego, kiu ankoraŭ min movadis, kiam mi skribis al vi. La gazetoraporto de la hieraŭa vespero" — ŝi ektiris unu gazetan numeron el sia poŝo — "vi nun havu la bonecon legi al mi."

Ŝi staris apud li, kaj dum ili tenadis po ĉiu unu randon de la granda gazeto, ŝi paroletis intime, preskaŭ kore: "kial tiu ĉi ne estas via raporto? Ha, kiel vi anstataŭe estis kruela!"

"Sed mia kara Elinjo, kion vi diros, se ankaŭ tiu ĉi estas de mi? Ĉu vi kredas, ke mi povis suferi scii vin malkontenta je mi! Mi ja skribis, ke la malfeliĉo estos bonigata, kaj mi ankaŭ rapidis forigi ĝin, ĉar kiel vi scias, mi trovas vojon ankaŭ al aliaj gazetoj... sed sciu, mia Elise, ke sendube neniu el tiuj du koketulinoj, kredeble estontaj Ksantippoj, meritas, ke mi faris tiom da laboro kun tiuj ĉi belaĵoj, kiujn mi ne bezonas legi, ĉar mi mem ilin skribis. La sola, kiu min konsolas, estas, ke mi ĝin faris por vi kaj por neniu alia."

Elise ne respondis eĉ vorton, sed ŝi fariĝis multe pli pala ol la blanka poŝa tuko, kiun ŝi paŝigis super la frunto, kaj malprenante la parton de l' gazeto, kiun ŝi tenis, ŝi tute trankvile foriris kaj sidiĝis sur la sofo.

"Nu, kion do volas diri tio ĉi?" demandis Albert plene konfuze, "mi kredis, per mia animo! ke miaj akcioj estas hodiaŭ en granda prezo, sed mi anstataŭe trovas, ke ili malpliboniĝas antaŭ miaj okuloj. Ne estas dube, ke per fraŭlinoj Eugenie & Eufrosyne al mi estas pretigita tiu ĉi amuzo. Ŝiaj pikaj langoj antaŭsentigis ja al mi ian malgajaĵon."

Elise daŭrigis silenti.

"Cetere", rekomencis Albert, kiu baldaŭ prosperis igi sin el konfuzo al kolero, "cetere estis pli da vero en la unua ol en la dua kritiko, kiun mi skribis."

Nun Elise forte ekmoviĝis.

"Ĉu vi tion ĉi konvinkite diras?" ŝi demandis.

"Jes, ĝin mi faras, kiel vi kredas; ĉar kiel malmulte mi okuladis la rakonteton, mi ne eraris en tio, ke ĝi estas de malgranda indo."

"Albert", respondis Elise per voĉo aŭdiganta movadon nur per plej granda laboro sufokatan, "permesu al mi diri, ke mi ne povas doni grandan estimon al kritikisto, kiu kun tia senpenseco plenumas sian faradon. Unue vi mallaŭdas la verketon, kiun vi ne legis — ĉar ne diru, ke via traokulado donis al vi okazon por justa juĝo — ne pripensante, kiom da doloro estos farantaj viaj vortoj al estaĵo eble egale sentema je mallaŭdo kiel vi mem; kaj poste vi ŝanĝas opinion, skribas novan kritikon pri sama noveleto, ĉion kun la sama senpensa memkonfidemeco. Mi estas tiel malgaja je via malkonsekventenco, ke neniaj vortoj povas ĝin esprimi. Kaj la tuta ĝojo, kiun mi sentis hieraŭ vespere, nun estas fore. Mi ne toleras plu vidi tiujn liniojn..." ŝi ektiris la manon je l' gazeto kaj disŝiris ĝin.

Albert efektive sentis sin frapita per la parolado de Elise. Precize ĉar ŝi parolis sen ia violenteco kaj penis kaŝi, kion ŝi sin trovis vundita de tio, kion li kredis esti flatonta ŝin, precize tial ŝiaj vortoj trafis la ĝustan punkton.

"Mia amata Elinjo", fine ekdiris li, "kompreneble vi havas nenian sperton pri literaturaj pekoj; ne miksu ilin kun tio, kion cetere mi eble havas da kulpoj, kaj mi kore petas vin, ke pri tio ĉi ne estu plu parolate."

La trajtoj de l' juna knabino ne lumiĝis. "Mi malfacile komprenas", ŝi respondis "ke la opinio pri estimo ĉe l' privata viro kaj ĉe la literaturisto povas esti malsamaj. Mi tamen en ĉiuj okazoj min turnas al vi en ambaŭ ecoj... ĉu vi legis, aŭ ĉu vi ne legis la priparolatan noveleton?"

"Ĉar vi tiel serioze min demandas, mi devas vin peti elfermi el via memoro ĉion, kion mi ĝis nun kaj skribis kaj parolis pri tio. Ankaŭ mi vin promesas, ke mi veninte hejmen komencos novan tralegadon, kies rezultaton vi havos morgaŭ frutempe. Sed ne konfidu tion ĉi al viaj amikinoj!"

"Ne, ne, la malgrandan sekreton mi kaŝos por mi mem, kaj poste mi alian donos al vi kiel ŝanĝo. Sed nun iru... mi estas en tia movado, kaj cetere la patrino tuj estos hejme."

"Nu, ĉar vi ne volas, ke mi restos, mi devas do foriri."

Elise ricevis, sed ne respondis lian adiaŭan kison, kaj Albert bone rimarkis, ke en ŝia kapeto sin movadis multaj longe pli gravaj pensoj, ol li kredis tie loĝi.
6. Nova korespondado.
Mia nobla Elise!
Kiam hieraŭ mi foriris de vi, mi sentis ion, kio unuafoje grave min turmentis; tio estis sento de konscienco en literaturaj aferoj.
Vere estas, ke subita kaj entute malvarma forĵeto de la unua verketo de ia nova verkisto (komencanto, kiu kun frapado de koro eldonis ĝin por fariĝi prova ŝtono je estonta elvido) povas frostigi ĵus kreskintan burĝonon, kaj alspiri malkuraĝon kaj malguston por plua semado — kaj eble estis efektivaj esperoj, kiuj forfrostis. Sed se ne havas komencanto sur tiu kampo samfoje modestecon, avarecon je gloro, diligentecon kaj resignacion, li estas tute sen defendo en la batalo, en kiu devas veni li (aŭ ŝi). Kaj vi kredu min, ke defendiloj estas bezonaj kontraŭ la unua laŭdo kiel kontraŭ la unua mallaŭdo. Ambaŭ tiuj estas danĝeraj, ĉar ofte okazas, ke brilanta komenco faras fiaskon, dum kontraŭe nebula komenco povas igi sin al suna brilo.
La sumo tamen estas, ke mi ĉiam laboros kun la devo antaŭ la okuloj, dum al mi estos konfidata la preskaŭ ĉiam sendanka kaj certe ĉiam animon laciganta laboro juĝi pri la verkoj de aliuj. Sed rilate la granda vendado de libroj je l' kristnasko oni ne devas postuli fundan juĝon. Ĉiu saĝa homo devas kompreni, ke mizera literaturisto sin mortigus almenaŭ unufoje ĉiutage, se li devas tralegi ĉion, kion oni alsendas al li.
Ĉu vi nun, kara Elinjo, volas rigardi tiun ĉi antaŭparolon kiel atesto, ke la malsupra juĝo estas mia sincera kaj lasta pri tiu noveleto, kiu faris al mi tiom da ĉagreno, ke estas merito ĉe mi, ke mi povas esti nepartiema? Mi ĝin legis hieraŭ vespere en la lito — la interparolo kun vi faris, ke mi sentis nenian emon dormi — kaj mi nun elparolas, ke mi estis egale malprava en la unua kiel en la dua kritika gazetoraporto.
Mia ultimato estas, ke la verkistino eble havos estontecon, se ŝi al la penso kaj al la sperto donos tempon maturiĝi antaŭ ol ŝi ree verkos, kaj se ŝi antaŭ ĉio observos, ke la intereso, en granda kiel en malgranda verko, ne konsistas en ĉaso de intrigo por veki la sciemon de l' leganto, kie la kuro de l' rakonto mem ne invitas al tio, sed anstataŭe estas grave, ke la plej granda diligento estos metata sur klara rakontado, pura lingvo kaj sur zorgado, ke estos la tutaĵo skribata kun kiel eble malmulta senordeco.
Nenion plu mi diros al vi, ĉar transdonante al estonteco la aferon mi konfesas, ke tiu ĉi noveleto tamen povas pretendi esti ne malinda komenco de io pli bona.
Mi deziras, ke vi nun estu kontenta, mia Elinjo, kun
via Albert. La respondo de l' fianĉino konsistis el nur malmultaj linioj:
Plej bona Albert!
Mi legis kaj komprenis.
En tiu ĉi momento mi sentas, ke mi ne havas la trankvilan rigardon sur la aferoj, tute necezan, kiam pri tio estas parolo, kion mi devas tuŝi. Cetere, Albert, ekzistas multo alia, kion vi ne antaŭsentis aŭ ne volis antaŭsenti.
Estas du semajnoj ĝis kristnasko, kaj en dek tagoj vi havos sciigon pri mi. Sed post la hieraŭa post-tagmezo maltrankvilo estas en nia domo; certe estas io malfeliĉa en komerca afero de mia patro, kaj patrino ree ricevis sian severan kapdoloron; tial, bona Albeĉjo, mi kredas, ke estas plej bone, ke en tia tempo vi ne vizitos nin; ankaŭ ne skribu, antaŭ ol vi aŭdos pri mi.
Elise.

"Nu, se homo iam havis malfeliĉon, mi ĝi estas", ekkriis Albert tute laŭte, traleginte la leteron. "Per mia vivo, mi kredas, ke la knabino pripensas ion tre seriozan. Kaj nun Hilma kredeble akceptis la proponon de Henrik. Ŝajnas, kiel mia amo por la literaturo estos kostanta tro multe.

7. Post dek tagoj.

Estis kvar tagoj antaŭ kristnasko.

Albert estis tro fiera por peni gajni ian ŝanĝon en la juĝo de l' fianĉino. Tamen estis en lia animo kaj koro pli en movado, ol li volis konfesi al si mem, kaj tial li penis per ĉiuj siaj laboroj dronigi la maltrankvilon. Cetere li ne bezonis do rampi! Ĉu li ne estis bela, honesta kaj neniel ekstervaganta junulo! Vere li iom ŝancelis lian pozicion de vivo... tamen malgraŭ tio, kiam oni komparus la unuan kun la dua... ĉiam li devus povi esperi gajni kaj restigi la koron de knabino; kaj poste estos kiel edzino ŝia afero gajni kaj restigi la lian.

Nia literaturisto estis precize preta eliri, vokata de presejestro, kiu por la estonta jaro eldonos novan gazeton, kiam poŝta portisto liveris du leterojn. La unua estis de Henrik, la dua de Elise. Vehemente, ankoraŭ starante kun surtuto, ĉapelo kaj bastono meze en la pordo, li disŝiris la leteron de Henrik, kaj apenaŭ legis la unuajn vortojn: "gratulu min, frato, ŝi estas mia!" antaŭ ol li forĵetis ĝin sur tablo apude, kaj malfermis la duan, kiu, plendinde, estis de ankoraŭ pli grava enhavo; ĝi komencis: "Albert. Ne koleru je mi pro la decido, al kiu mi venis post matura pripensado! Ni devas iri niajn vojojn dise...."

"Dio eterna!" Albert ekfermis la pordon tiel forte, ke la ŝlosilo elflugis je l' alia flanko, ekĵetis la ĉapelon, surtuton kaj bastonon rapidege de si; kaj ne donante kvaronan penson al domaĝo, kiun li sendube faris al si per tio, ke li ne vizitis la presejestron, li kun la manoj antaŭ la vizaĝo malleviĝis sur seĝo mallaŭte dirante al si: "ambaŭ, ambaŭ!"

Pasis kelka tempeto, antaŭ ol la tiel subite vekita ventego en lia interno permesis al li ian klaran penson. La unua, kiu estis al li klara, estis estiminda; ĝi estis tiu ĉi: "mi estis en mia koro je ambaŭ malinda, ĉar la malgranda malforta fajro, kiu brulis tie, nur mizere bruletis. Sed ĵus nun perdante ambaŭ, mi sentas, ke plej mi doloros je Elise, kiu certe estas estaĵo de longe pli granda indo, ol mi povis en mia memamo kompreni. Sed kial, kial ŝi min forĵetis?" Li ekkaptis ree la letereton kaj legis plu kun ĉiam pli alta movado:

...Jes, kara Albeĉjo, niaj vojoj devas post tio ĉi iri en malsamaj direktoj! Mia opinio — kaj ĝi estas nemovebla — estas, ke ni tro rapidis en nia fianĉiĝo. Mi ne konis vin. Via eksteraĵo kiel ankaŭ via sprito min kaptis. Ĉe mi estis cetere granda malforteco por la titolo literaturisto, kaj vi, je via flanko, estas kaptita per la malmulta beleco, kiu estas donita al mi, kaj eble ankaŭ tial, ke estis laŭ via gusto edziĝi ku knabino, kiu estis kredata riĉa, kaj kiun vi nomis "virino en sia perfekteco", ĉar vi ŝin kredis havi nur negativajn ecojn rilate la punkto de starado, kiun nun povas havi juna virino.
Ho, Albert, en ambaŭ tiuj ĉi rilatoj vi farus eraron, ĉar ĉe l' nova jaro mia patro estos devigata fari akordon kun siaj kreditoroj. Dio estas mia atestanto, ke mi vin ne kredas malpurigita per avareco, sed malriĉa knabino ne taŭgas por vi. Kaj poste vi trovos malsupre, ke vi eraris pri mia karaktero kaj mia kredo pri tio, kion povas postuli la diversaj seksoj.
Mi unue rakontos al vi, ke en la sama antaŭtagmezo, kiam vi min vizitis, mi ĵus eksciis, ke antaŭe vi estis preskaŭ fianĉigita kun bela sed malriĉa knabino en via naska vilaĝo, sed ankaŭ ke vi vin retiris, eble precize ne pro ŝia malriĉeco, sed certe tial (estas dirite), ke literatura konkurado ekestis inter vi, en kiu ŝi venkis.
Jen la kaŭzo de via antipatio kontraŭ la tiel nomataj bluŝtrumpoj. Via senfina hakado sur tiuj mizeraj animoj, kiuj ankaŭ bezonas enspiri kaj elspiri alian aeron ol ĉiutagan, faris ke mi ne kuraĝis konfidi al vi, ke mi mem apartenas al tiuj de vi forĵetitaj estaĵoj. Jes, bona Albert, mi mem skribis tiun malfeliĉan noveleton.
Vi nun komprenas, kiom mi suferis, kiam vi elĵetis vian unuan artikolon kritikan, kaj kiom mi ankoraŭ pli suferis, kiam vi konfesis vin esti kulpa ankaŭ je l' dua.
Mi kuraĝas meti la vorton "kulpa", ĉar mi devas profunde malaprobi, ke vi nur pro mia kontento ludis kun via sento de l' justo, kaj vi antaŭe scias, kiel mi juĝis pri tio; kaj longtempe daŭros, antaŭ ol ankoraŭ foje mi penos ekprovi, kion povos krei mia povo, — ĉar via lasta rekta skribo ne enhavis kompletan mortigon. Mi kaŝos kiel testamenton tiun lastan leteron de vi, ĉar ĝi enhavis observojn, kiuj estos utilaj al mi. Ĉiujn viajn ceterajn leterojn mi resendas, petante rericevi miajn leteretojn.
Ne tial, Albert, ke ni ambaŭ devus ruĝiĝi je tro fortaj aŭ tro revaj esprimoj de amo, se tiuj leteroj okazus en la manoj de aliuj, sed ni devas redoni ilin entute tial, ke ili estas sen tio, kio faras leterojn inter fianĉigitaj personoj sankta trezoro.
Mi ne hontas konfesi, ke mi amis vin longe pli, ol vi estis meritanta. Vi amis min tiom, ke vi povis kompreni de tiu ĉi sento. Sed tio estis malmulta kaj tute regata de tiu amo, kiu sole regis, amo por literaturo kaj via propra povo. Tamen kredu min, Albert, ke ankoraŭ estas malproksima de vi la justa kompreno de ambaŭ.
Kio ankoraŭ mankas je vi, estas laŭ mia kredo pli severa analizo pri profundo kaj intenco de l' verkisteco. Ĉu ne estas penso, kiu skribe renaskiĝas de generacio al generacio? Sur kia punkto ni starus en ĉia direkto sen la l' amaso da saĝeco donita al ni de antaŭaj grandaj animoj? Ni tial kun humila pieco almetu nian malgrandan herberon al l' amaso! Kiu scias — kiel malforta kaj malbela ĝi ajn estas — kien ĝi falĉate falos? Ĝi okaze estos falĉata inter aliaj herberoj, kaj per tio donos ian malmultan koloron kaj brilon, kiu antaŭe ne estis videbla.
Pardonu min, ke mi hodiaŭ parolis alie ol ordinare! Sed ne estis antaŭe okazo je tio. Vi amis vidi en mi nenion alian ol malprofundon, malgravon, la tiel nomatan ĉarmon. Kio fariĝus, se ni edziĝus?! Ĉu via edzino, por esti trovata agrabla en viaj okuloj, ĉiam estus kiel nescianta kreitaĵo apud vi? Ne, ĝi fariĝus tro malfeliĉa!
Nun, mia Albeĉjo, mia por la lasta fojo, longan adiaŭon!
Permesu al mi doni konsilon, antaŭ ol mi formetos la plumon. Kiam vi faros trian penon en ama vojo, pripensu pli, ol vi ĝis nun faris, ŝian feliĉon, kiu preparos la vian. La unua dependas de l' alia.
Mi scias, ke ofte vi memoros min, kaj vi scias, ke ofte vi estos en mia memoro kaj miaj preĝoj. Sed se okaze ni nin renkontos en la vivo, tiam renkontos sin nur du malnovaj amikoj — tio por ĉiam.
Vi ne penu ĉe mi efiki ian ŝanĝon, tio estus vane. Mi ne tiel profunde pripensis tiun ĉi decidon por poste ŝanĝi ĝin.
Elise.

En la sama vespero Albert rericevis siajn leterojn en cetere malplena kovrilo. Matene li forsendis, kiujn li posedis, sekvatajn de tiuj ĉi linioj:

Miaj larmoj falis sur via lasta letero, kiun mi konservos por ĉiam. Mi ne povas vin mallaŭdi, kaj ne volas igi vin al ŝanĝo — — ne, mi nun ne sentas deziron, ke estu alie, ol vi ĝin volis.
Kontraŭe mi kuraĝas diri, ke kvankam ĉio samtempe konspiris, por ke vi vidu min en la plej malhela lumo, mi eble neniam estis al vi pli inda ol nun, ĉar nun mi almenaŭ sentas honton je tio, ke mi ne kuraĝas diri, ke io en via letero estas senfunda escepte la aludo pri la impreso de la malriĉeco sur mi. Ne, Elinjo, ĝi neniam dividus nin, kvankam ĝi prokrastus nian kunligon, kaj prokrastita, ne rompita, ĝi estas je mia flanko.
Rekte estas redoni la leterojn je nuna stato de la afero... sed tio ne malpermesas, ke ili povos unu tago ree esti ŝanĝataj, kaj tio, malgraŭ ke vi estas efektive verkistino. Post du jaroj, se vi tiam ankoraŭ estos needzigita, mi vin reserĉos, ĉar neniu alia virino ol vi havis parton en mia koro. Kiel granda aŭ malgranda estas tia parto, tempo ĝin vidigos.
Hilma estas fianĉigita kun la viro, en kies akompano vi vidis min en la teatro.
Viaj remarkoj en diversaj rilatoj, kiuj tuŝis min, estas kaŝitaj en mia memoro.
Mi alvokas por vi la plej bonan benon de Dio; malfeliĉo estu malproksima de vi, sed se tio okazos, mi scias ke vi ĝin inde portos.
Ne forgesu ke vi, ĝis venos pli bonaj tagoj, havas almenaŭ fidelan amikon en
via forlasita Albert.
8. Postparolo.

Pli ol unu jaro kaj tri kvaronoj forpasis post la mateno, kiam Albert forsendis la lastan skribaĵon al sia estinta fianĉino.

Multo en tia tempo okazis al li. Lia staro de vivo en la literaturo fariĝis pli firma, ĉar liaj noveletoj, poemoj, kritikoj kaj politikaj artikoloj havis longe pli freŝan spireton kaj ofte estis pike ludantaj à la Orvar Odd,[3] sed kie la temo ĝin postulis, tie estis liaj verketoj multe pli profundaj ol antaŭe: li mem komencis studadi pli profunde, ol li antaŭe kredis esti necese, kaj lia animo estis levita al forta kuraĝo per la konscio, ke du ĉarmantaj virinoj, kiuj estis proksimaj al lia koro, sekvis lia antaŭenirado ne sole kun partopreno, sed ĝojis aŭ doloris, kiam li sin movis antaŭen aŭ malantaŭen.

Sed ĉu estis nur lia memamo, kiu estis flatita per tio? Neniel. Kiam li legis la oftajn leterojn de Henrik, kiuj enhavis priskribojn pri lia hejma feliĉo kaj pri la perfekteco de Hilma, ĉiam pli varmaj fariĝis la pensoj je Elise kaj la libere donita promeso serĉi ŝin post du jaroj.

Malgraŭ lia prospero li sentis sin esti senlime sola; kaj kiam post la unua jaro proksimiĝis kristnasko, li kun febra rapideco traserĉis ĉiajn kalendarojn, sed la signaturo "E—e" ne tie estis. Li profunde ekĝemis post ĉia vana provo: Elise plenumis ŝian vorton, kaj malrapidis novigi sian literaturan faradon.

En tuta tiu ĉi pasinta jaro Albert ne vidis ŝin, sed kun partopreno li aŭdis unue pri la morto de l' patro kaj la dolora estado de la negocoj, poste ke formigris Elise kaj ŝia patrino malproksimen sur Söder,[4] kie komencis la juna knabino kiel instruistino en privata lernejo.

Estis mire — tiel ŝajnis al Albert mem, kaj eble ankaŭ al Elise — ke li ne serĉis ŝin. Sed la kaŭzo estis, ke li ne sentis sin esti povanta veni nur kiel amiko, kaj ne volis kiel alio veni antaŭ la difinita tempo.

En printempo de l' dua jaro, kiam li unu vespero estis okupata kun legado de kelkaj artikoloj en estimata provinca gazeto kaj okaze lia rigardo falis sur la felietono, li subite eksaltis ekvidinte la signaturon "E—e". Li eksaltis, duone freneza per ĝojo, kaj tiu antaŭe tiom malestimata signaturo certe eksentis modestan surprizon ricevante varman kison, intencitan kompreneble al la posedanta.

Oni povas esti certa, ke Albert ĉi-foje tralegis al fundo la noveleton, kiu estis en sia tuteco presita, kaj liaj okuloj briladis per ĝojo, kiel ankaŭ sentis lia animo veran ĉarmon povi sen ia partiemeco atesti, ke estas tiu ĉi noveleto inda al bona verkistino, al kiu oni povas antaŭdiri prosperadon. Kelkaj tagoj poste li presigis en stokholma gazeto eltiraĵon el la noveleto kune kun artikolo pri ĝi en belaj kaj noblaj vortoj.

Li estis feliĉa je l' penso, ke Elise en sia soleco ĝojos, pensos pri li kaj kredos je li.

Dume li baldaŭ poste legis mortanoncon, kiu sciigis, ke ŝi fariĝis ankoraŭ pli sola. Ŝia patrino mortis, kaj per la antaŭaj amikinoj, fraŭlinoj Eugenie kaj Eufrosyne, kiujn li kelkfoje renkontis en la societa vivo, li aŭdis, ke portas Elise ĉiujn kontraŭaĵojn kun pacienco de anĝelo kaj kun firmeco de forta karaktero, kaj ankaŭ ke ŝi daŭrigis sin lacigi en lernejo, kvankam ŝi havis bonegan edzan proponon.

"Ho mia nobla, fidela knabino", ekdiris Albert en sia koro, "vi estos rekompencata. Ĉar nun vi estas amata je maniero longe pli bona kaj inda ol antaŭe; ĝin mi sentas en ĉia bato de l' koro."

Nun oni estis, kiel dirite, en la komenco de l' lasta kvarona jaro, kaj ĉar lia enuo nur kreskadis kaj lia enspezo permesis lin aĉeti modestan meblaĵon, li forte pripensadis, ĉu li rompos sian vorton antaŭ la tempo, sed tio eble vidigos foreston de karaktero; li devas atendi ĝis venos la libertempo de l' lernejo. Dume ĝi ĉiam estis konsolo aŭdi per la amikinoj, ke farigis Elise kompleta belulino, kaj ankaŭ ke ŝi ĉiam forte ruĝiĝis, kiam ŝi aŭdis, ke estis elparolata lia nomo.

Fine post diligenta kalkulado de la tagoj la ĝusta venis.

Li staris antaŭ la pordo de Elise preskaŭ senspira, kiam li forte ektiris la sonorilon.

Iu alvenis kun facilaj paŝoj kaj malfermis la pordon.

Du ekkrioj estis aŭdataj kaj poste nenio; ĉar ili ambaŭ, kiuj sin renkontis, per tio eniris en la regiono, kiun certa speco da saĝaj homoj nomas "vivado en aero".

***

Sep aŭ ok jaroj post tiu aera vojaĝo ni trovas sinjoron Albert Roos kiel redaktoro de multege estimata provinca gazeto kaj ankaŭ kiel eldonanto de kelkaj verkoj de granda signifo — por ne forgesi, ke li estis estimata membro de la gubernistaro de la urbo kaj ano de l' bankestraro.

Okaze li nun estis kun sia familio dum kelkaj varmaj someraj tagoj sur la bieno de la amiko Henrik, estanta ne pli ol ĉirkaŭ kvin aŭ ses kilometroj de la urbo, kie loĝis la redaktoro.

Ni trovas la ambaŭ sinjorojn maldiligente sin etendantaj sur dekliva mato kun cigaro en la buŝo ĉirkaŭitaj de kelkaj ludantaj knaboj, tri apartenantaj al Henrik kaj Hilma kaj du al Albert kaj Elise, kiuj ankaŭ havis tri-jaran ĉarmantan ekzempleron en feminina formo, kiu en sia granda roze ruĝa jupo multfoje delogis la sinjorojn al rido, kiam ŝi ruladis malsupren la deklivo.

Je kelka distanco de tiuj personoj Hilma kaj Elise promenadis unu je l' brako de l' dua intime parolante pri la temo al ili plej dolĉa, edzo kaj infanoj, kaj pri la senlima graveco, kiu por la edzino estas en tio, ke ŝi faras sin mem kaj la hejmon ĝojaj al la edzo. Sed subite ilia parolado estis rompata de Albert, kiu ekkriis:

"Miaj sinjorinoj, ĉu estas pretaj viaj promesitaj artikoloj por la gazeto? Kiel vi scias, mi morgaŭ frutempe forveturos al la urbo."

"Jes, nun", respondis Hilma ridante, "nun taŭgas por la redaktoro ricevi helpon de bluŝtrumpoj."

"Ho ne, sinjorino Hilma, la signaturo "H—a" estas longtempe antaŭe levita alten super ĉia parenceco kun ŝtrumpoj nota bene la bluaj. Kaj pri la signaturo "E—e" oni ne hontas diri al mi, rekte en la vizaĝo diri al mi, ke mia edzino preskaŭ tute sola eldonas la gazeton."

Ridetante Elise alkuris al sia edzo kaj donis al li adiaŭan kison, antaŭ ol ŝi el la bela somera vespero ekstere reiris al skribtablo, "kie ŝi nur", diris ŝi, "bezonas resti tiel longtempe, ĝis prestigos Hilma la teon".

"Kaj la punŝon", almetis Henrik.

"Jes, jes, ĉio, ĉar mia artikolo estas jam preta", respondis Hilma malproksimiĝante kune kun Elise, kiu alkriis al sia edzo esti fidela infana servantino por la roze ruĝa jupa infaneto, kiun ŝi ne povis delogi de li.

"Jes, vi", ekdiris Henrik, kiam la sinjorinoj estis el vido, "vi ankaŭ havas malfortecon por via virino".

"Ne parolu pri tio, frato! Se Dio prenus ŝin for, tute estus fino kun mi. Ŝi estas edzino plej aminda, patrino plej bona, domestrino plej saĝa, mia amanuenso, mia kunredaktoro, skribistino de miaj kalkuloj — per unu vorto: ŝi estas

"Elise aŭ la virino en sia perfekteco."
  1. “Bluŝtrumpo“ signifas en ĉiutaga sveda parolada malbonan verkistinon
  2. "förlofvade landet", netradukebla vortoludo; signifas kaj "promesitan landon" (en biblio) kaj "fianĉigitan landon." Tradukinto.
  3. P. O. Sturzen-Becker (kun signaturo Orvar Odd) sveda verkisto 1869. Tradukinto.
  4. Söder (sudo), suda parto de la urbo Stockholm. Tradukinto.