La macerado de la tekseblaj kreskaĵoj

La macerado de la tekseblaj kreskaĵoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La macerado de la tekseblaj kreskaĵoj
PROF. DOMENICO CARBONE

El la tekseblaj vegetaĵoj, iuj (kiel la kotonarbo) havas liberan lanugon; aliaj (kiel la kanabo, la lino k. t. p.) posedas verajn fibrojn, kungluitajn kun la ceteraj partoj de l’ŝelo; aliaj fine (kiel la agavo) estas faskoj da fibroj kurantaj tra la folioj. Tiuj fibroj estas kunetenataj unuj kun la aliaj kaj kun la ceteraj ĉeloj ĉirkaŭaj per specialaj substancoj nesolveblaj, nomataj science substancoj pektinaj kaj popole gumoj. Tial oni ne povas izoligi la fibrojn, se oni ne estas detruintaj aŭ disrompintaj tiun cementon pektinan. Tiun malgluigon oni nomas macerado.

Oni povas klasifiki la metodojn, per kiuj oni maceras la vegetaĵajn fibrojn, en tri ĉefajn fakojn:

1-e. Fizikaj, subklasifikeblaj laŭ la uzata fizika rimedo, kiel: pervarmaj (bolanta kavo, akvovaporo) kaj mekanikaj (nuremekanika disigado).

2-e. Kemiaj (agado de varmaj aŭ malvarmaj solvaĵoj acidaj, alkaliaj sapaj k. t. p.).

3-e. Mikrobaj.

Plue, ĉiu el tiuj rimedfakoj povas esti uzata ĉu por hejma, surkampara laborado, ĉu por la industria, enfabrikeja; unuaokaze ni nomas ĝin kamparakamparana, duaokaze — industria maceradoj.

Industrie estas uzataj precipe: 1-e. La permekanika macerado, en Ameriko kaj en Afrikaj kolonioj por la agavoj (precipe por agave sisalana) kaj similaj folioj, kaj en iuj partoj de Italio por la kanabo. Tiu ĉi kreskaĵo estas tamen tiamaniere fuŝata, ĉar tia fibraĵo estas malbona kaj valoras malmulte; tial la mekanikan maceradon de la kanabo oni uzas nur tie, kie la aliaj malglumetodoj tute ne estas uzeblaj. 2-e. La kemia macerado, por la ramio (boehmeria spp.) kaj por la lino, precipe laŭ la metodo Peufaillit[1]), t. e. reakciado de varma petrolo sub forta premo en aŭtoklavoj[2]).

La mikroba macerado estas, male, precipe kampara. Per ĝi oni maceras, de post miloj da jaroj, la ĉefajn tekseblaĵojn, t. e. la linon kaj la kanabon; kaj nur dum la lastaj tempoj — precipe dummilite — praktike kaj pogrande oni komencis enfabrikejigi la kamparajn macermetodojn, unuatempe preskaŭ senŝanĝe, kaj poste pliperfektigi ilin per laŭsciencaj rimedoj.

Ni diras, ke nur lastatempe oni komencis tion fari praktike kaj pogrande, ĉar pomalgrandaj, ne tute praktikaj provoj (eĉ per nelonge daŭrintaj fabrikejoj) jam estis antaŭe faritaj.

Ĝis nun mi parolis pri kampara permikroba macerado sendistinge; sed tiu ankaŭ estis disigenda je pluraj fakoj. En la nordaj landoj, kie la suno ne sufiĉe varmigas, la kamparanoj, sekiginte siajn linon kaj kanabon, disternas ilin sur herbejon, kie alterna agado de suno kaj pluvo (aŭ roso) kreskigas macerigajn ŝimaĵojn (precipe cladosporium herbarum), kiuj malgluigas la fibrojn, sed nigrete makulas ilin. Iufoje oni anstataŭas ĉi tiun rosmaceradon per frostmacerado, dum kiu, eble, la glusolvigaj ŝimaĵoj kunlaboras kun la mekanika agado de la frosto.

Sed ĉie, kie estas sufiĉa sunvarmo, oni preferas la subakvan maceradon, t. e. oni mergas[3] la linon kaj la kanabon en fosaĵojn, plenigitajn per de la suno pli — malpli varmigita akvo. Per tiu metodo oni preparas la belegajn italajn kanabfibraĵojn de Bologna kaj de Napoli, kiel ankaŭ la famegajn linfibrojn de Belgio kaj Flandrio; kaj tian metodon oni penis industriigi kiel dirite.

Sed kiamaniere oni industriigis ĝin?

Unuatempe oni starigis fabrikejojn, enhavantajn (krom la tuta maŝinaro por la en- kaj el-mergadoj, por la lavado, por la sekigado kaj por la posta prilaborado de la tekseblaĵo) grandajn varmigeblajn cementajn kuvojn. En ĉi tiujn oni enmetas jam varmigitan, nefluantan aŭ fluantan, akvon kune kun la macerendaj trunketoj, kiuj, maceriĝinte, estas maŝine aŭ mane prilaborataj per la suprecitita ilaro. Tiuj metodoj estas: la tre malnova de Schenk, kaj la modernaj de Feuillette kaj de Schneider[4] — (t. n. kanalmacerado).

Sed tiu macerado en la industriaj kuvoj, krom ofte sufiĉa longdaŭro, ne estas tiel regula kaj unuforma, kiel en la kamparaj fosaĵoj: Kial tio? La kialon ni nur tiam komprenos, kiam mi estos iomete parolinta pri la agranta kaŭzo de la kampara macerado.

Jam de post multaj jaroj estis pruvite, ke la macerado estas fermentado, konsistanta el promikroba solvo de la gluantaj, t. n. pektinoj substancoj, sed longe oni bataladis pri la demando, kiuj mikroboj igas tiun solvon. Unuatempe oni opiniis, ke tiuj estas amilobakterioj, sed poste oni pruvis ke, kiam ili estas efektive izolitaj, ili estas tute nemacerigaj. Vere malgluigaj estas, male, iuj aerobaj baciloj (bacillus asterosporus, bacillus Comesii k. t. p.), preskaŭ neniam troveblaj en la kamparaj macerejoj, sed kies agado estis industriigita. Ilia malgluado estas tamen tute malsama ol la vera kamparfosaĵa macerado, de kiu mi distingigis ĝin per la nomo “pseŭdomacerado“; kaj la “pseŭdomacerita“ fibraĵo, malhelkolora kaj malfleksebla, estas laborebla nur post forta mekanika lavado, kiu ne sufiĉas tamen por egaligi ĝin al la vere “macerita“.

Kio kaŭzas do la veran maceradon?

Nur post longa penado mi sukcesis dum vintro 1916 eltrovi kaj izoligi la solan ĝis nun konatan vere macerigan mikroban, t. e. novspecan bacilon, kiun mi nomis bacillus felsineus (de Félsina, malnova nomo de l’itala urbo Bologna, kiel mi unuafoje trovis tiun mikrobon). La igata de ĝi macerado estas tute sama, kiel la kamparfosaĵa. Tiu mikrobo estas trovebla en la koto de tiuj fosaĵoj, kiel ankaŭ sur ĉiuj aĵoj, kontaktintaj kun la maceritaj fibraĵoj, eĉ sur la fibraĵoj mem, dum ĝi malestas ekz. en la koto de nemacerejaj fosaĵoj.

Nur uzante bacillus felsineus, do, ni povas efektive industriigi la veran maceradon. Sed, kiamaniere ni uzas la mikrobojn por la industria macerado? Ĝenerale, la uzmaniero konsistas el aldono de la agontaj malgrandestaĵoj en la macerejajn kuvojn, kie oni starigas poste, daŭrigante dum la tuta maceradtempo, la plej bonajn kondiĉojn por la multobliĝo kaj por la agado de la enmetitaj mikroboj. Tial, se ni uzas, ekz., pseŭdomacerigaĵojn, ni estas devigataj daŭrigi, krom la plej bona varmogrado, dumtuttempan glugluadon de aero, ĉar malokaze tiuj aerobaj (t. e. aeramantaj) mikroboj tute ne agadas. Se oni laboras, male, per bacillus felsineus, kiu estas tute anaeroba (t. e. aermalamanta), oni ne bezonas tiun aerenmetadon kaj sufiĉas ke ni starigu dum la tuta tempo (t. e. 2 tagoj por la lino kaj 2½ ĝis 4 tagoj por la kanabo) temperaturon de ĉirkaŭ 37° C.

La pseŭdomacerado (laŭ la metodo de G. Rossi) estas nun praktike uzata en iuj francaj kaj anglaj fabrikejoj por la lino; la vera macerado per bacillus felsineus estas uzata en la itala fabrikejo de inĝ. Brunelli di Bassano en Manerbio (provinco de Brescia), kaj nun oni provas ĝin ankaŭ en Germanio.

Krom la lino kaj la kanabo per bacillus felsineus oni povas maceri multajn aliajn kreskaĵojn, ekz.: morusa ĉelo, urtiko, stipo, malvo, ramio, agavoj k. t. p.; plue, per ĝi oni povas eltiri amelon el la terpomoj. Sed la plej interesa uzmaniero de tiu bacilo estas ĝis nun, kiel jam dirite, la industria macerado de la lino kaj kanabo, ĉar la industriigo de tiu antaŭe kamparana fermentado alportas plibonigojn ĉu laŭ la teknika, ĉu laŭ la porlaborista vidpunkto.

Teknike estas bone, ke oni povu plenumi la tutan laboradon en unu ejo, anstataŭ esti devigataj transporti la macerendaĵon el la kampo ĝis la macerejo, el ĉi tiu ĝis la sekigejo, el tie ĝis la kampara domo, kie oni senlignigas kaj kombas la fibraĵon; do el tio devenas granda tempoŝparo. Plue la industria macerado estas ebla dum ĉiuj sezonoj; kaj ĉar la maceriĝtempo estas tre mallongigita (de 7—20 tagoj dum la kamparana ĝis 2—4 tagoj) oni havas ankaŭ spacoŝparon. Krom tio, la industrie macerita fibraĵo estas pli unuforma kaj pli unutipa, ol la kamparane macerinta.

Por la gelaboristoj la industriigo de la macerado utilas: 1-e — ĉar la kampara macermaniero devigos ilin tre malhigiene labori, penante lavi la pezajn sorbintajn kreskaĵfaskojn kaj ĵeti ilin sur la fosaĵbordon, dum la laboristo staras en la akvo. 2-e — ĉar la macersezono estas dum la varma jartempo, kiam la kamparanoj havas ankaŭ multajn aliajn laborojn por fari.

Tial la demando pri la industriigo de la macerado estas interesa ne nur por burĝoj, sed ankaŭ por la gelaboristoj, eĉ en proletaria ŝtato.

Milano (Italio).
(Originale verkita por “Literatur-Scienca Aldono“.)
  1. Elparolu: Pefalji.
  2. Aŭtoklavo — speco de metala vazo tre fortika kaj tute fermita, en kiu oni povas varmigi preme likvaĵon super ĝia bola varmgrado (laŭ Ch. Verax).
  3. Mergi — meti tute en likvaĵo (laŭ Ch. Verax).
  4. Elparolu: Ŝenk, Feljet kaj Ŝnajder.