Indekso : La maljuna bovo
de Elin Pelin
Tradukita de Georgi Fandikov
La Espero n-ro 8, septembro 1913

Inter miaj memoroj el la infanaĝo - jen pri mia naskiĝvilago kun ĝia larĝa horizonto, kiu etendiĝas kiel kvieta bildo, superŝutita je radioj de la suno, jen pri nia rapidflua rivereto kaj pri la vilaĝaj kampoj, kie mi kolektis florojn kune kun la malgranda Katja - aperas la granda osta figuro de Belĉo, nia maljuna bovo.

Ĝi trenis la plugilon dum multaj jaroj, obee kaj kun la granda se­reneco de bova animo; ĝi estis jam maljuna kaj kaduka. Mia patro, kiu elnutris ĝin el malgranda bovido, sentis malseverecon al tiu ĉi mal­juna helpanto, lia amiko; li sciis ĝian tutan vivon, memorante nenion malbonan pri ĝi; li ĝin amis kaj ne volis ĝin vendi, ne volis plu ĝin turmenti, kaj lasis al ĝi vivi libere kaj facile dum la maljuneco.

La malriĉa Belĉo! Kian martiran aspekton ĝi havis, kaj kian kvietan animon! Ĝi estis la plej granda besto en la vilaĝo, tute blanka, kun grandaj pintaj kornoj, kurbaj kvazaŭ liro super ĝia frunto. Ĝi kuŝis en la korto sub la ŝirm­tegmento, ĉirkaŭita de la zorgoj de la infanoj. Ni ĝin kombis, karesis, iam ni ligis florojn sur ĝiajn kornojn. Ĝi nin rigardis trankvile per siaj grandaj nigraj okuloj, tiom karaj, saĝaj kaj kompataj ke ŝajnis al ni, ke ĝi volas diri ion al ni, kaj ni nevole enrigardadis en ĝiaj okuloj, eksilentis kaj atendis. Ĝi maĉis trankvile per sia jam sendenta buŝo kaj rigardis nin ĉiam tiel melan­kolie.

Ni konstante donadis al ĝi nu­traĵon, kaj ĝi ĉiam manĝis kaj maĉis, sed malgraŭ tio ĝi estis kaduka kaj povis neniam sin nutri. Kiam ĉiu­matene ĝi stariĝis, purigis sin de pajleroj, lekis sin kaj fine eliris el sub la ŝirmtegmento irante al la rivera por trinki akvon, la homoj haltis por ĝin rigardi. Unuj mokis ĝin, aliaj estimis, triaj bedaŭris, kaj ĝi mem iris sur la vojo malrapide, trankvile, indiferente, tenante sian kapon fiere kvazaŭ ĝi konsciis kiom da klopodoj ĝi estas lasinta post si.

Kaj kun siaj malgrasaj koksoj, jam rimarkeblaj ripoj, belegaj kornoj sur kiuj pendis niaj floroj, kun la pureco de siaj haroj kaj la malra­pideco de sia irado ĝi estis majesta.

Tiel ĝi iris ĝis la rivero, trinkis akvon, kaj tiel ĝi trankvila, ne rigar­dante flanken, revenis al la loko sub la ŝirmtagmento.

Ĝi neniam eraris pri la horoj por tiuj ĉi malgrandaj promenadoj. Ili okazis ĉiuvespere kaj ĉiumatene je la duono post la sesa, kaj la homoj per ili mezuris la tempon kiel per horloĝo.

  • * *

Somere ni ĝin sendis kun la vilaĝaj brutoj al la paŝtejo, sed ĉar ili vagis malproksimen en la arbaro kaj surrampis sur la montojn, tio estis malfacile al ĝi. Iun tagon ĝi ne revinis. Mia patro prenis la pafilon kaj iris por serĉi Belĉon en la arbaro, kaj mi mem ploris tutan vesperon.

Tiu ĉi okazo igis nin sendi Belĉon jam ne kun la brutoj, sed kun la bovidoj. Ili ne iris malproksimen, ne enigis en la arbarojn, kaj por ĝi ne estis danĝere resti kun ili.

La unuan tagon ĝi revenis. La ambicio de tiu ĉi laboremulo estis ofendita, ĉar oni sendis ĝin kun la malsaĝaj bovidoj. La duan tagon ĝi iris, sed tagmeze ĝi revenis. Eble ie sur la paŝtejo ĝi estis ofendita de la bovidoj per iliaj torditaj vostoj kaj senspritaj saltoj. La trian tagon ĝi jam kutimiĝis, kaj la homoj amasiĝis por rigardi kiel gi ekiras. Ĝi ne iris inter la bovidoj, sed flanke, kvazaŭ instruisto apud la infanoj, kaj iafoje ĝi turnis sin al iu maltrankvila bovido aŭ montris siajn akrajn kornojn.

Frue en la mateno, kiam Belĉo aŭdis la voĉon de la paŝtisto, ĝi eliris el la pordo kaj haltis ĉe la vilaĝa limo, direktante la rigardon al la verda kamparo, super kiu la unuaj sunradioj apenaŭ ŝveligis la gutetojn de la roso. De tie ĝi rigardis la grenkampojn, kiujn ĝi sulkigis, la herbejojn kie ĝi estis laborinta kaj kie ĝi ankaŭ paŝtis kiam ĝi estis juna kaj forta.

Ho, kio aperis en tiu ĉi silenta animo!

  • * *

En printempo, en aprilo, Belĉo malsaniĝis. Ĝi ne eliris por rigardi la kamparon, sed restis sub la ŝirm­tegmento. Ĝiaj haroj hirtiĝis, la korpo tremis, la okuloj malsane rigardis, kaj nun oni povis legi en ili enuon. Ni kovris ĝin, donis al ĝi nutraĵon, sed ĝi ne etendis sin al ĝi; ni donis al ĝi akvon - ĝi trempis la lipojn, turnis la kapon, kaj ĝemis kiel homo. Ni rapide alvokis la vilaĝan hufoforĝiston, kiu sciis kuraci. Li ĝin atente observis, prenis ĝian voston, la orelojn, turnis ĝiajn palpebrojn, kaj fine blovis per tubeto ian nigran pulvoron en ĝian nazon, kaj lasis ĝin.

Kvar tagojn Belĉo kuŝis kaj ruiniĝinte, ne rigardante nutraĵon, nek la akvon, kiun ni al­portis al ĝi. En la kvina tago ĝi komencis manĝi, kaj stariĝis sur siaj piedoj. Ĝi estis tre malforta, kaj ĝia korpo estis plata kiel tabulo.

Estis bela printempa tago. Estis festo. La homoj revenis de la pre­ĝejo bone vestitaj kaj gajaj. Sur la strato aŭdiĝis laŭtaj junaj voĉoj kaj fraŭlinaj ridoj. La prunarboj floris en la ĝardenoj. Dum la nokto estis pluvo, nun la aero estis freŝa kaj la ĉielo pura, La suno estis brila, bela kaj festa, kvazaŭ ankaŭ ĝi estis veninta el la preĝejo kune kun tiuj ĉi karaj homoj.

Belĉo estis elirinta sur la korton la unuan fojon post sia malsanigo, kaj maĉis en la sunbrilo, Hodiaŭ ĝi aspektis pli bone. Ni infanoj ĝojis pro ĝia resaniĝo, ankoraŭ unufoje ni ligis grandajn florojn sur ĝiajn kornojn, kaj kombis ĝin per granda fera kombilo. Tio faris al ĝi plezuron, kaj ĝi kontente palpebrumis kontraŭ la suno.

Kaj jen ĝi malrapide iris al la flanko, kaj eliris tra la pordego, majeste kiel ĉiam, nur malpli forta, kaj oni povis vidi, ke ĝi faletas ĉe ĉiu paŝo. Ni volis haltigi ĝin, sed nia patrino diris, ke ni lasu ĝin promeni. Ni ekiris post ĝi.

Ĝi direktiĝis sur la vojo al la rivero. La homoj, kiuj nevidis ĝin dum ia tempo, haltis kaj diris: Kompatinda Belĉo !

Tiel ĝi iris, trinkis akvon, staris longe, kaj poste ĝi ne reiris hejmen kiel ĉiam antaŭe, sed iris al la prok­sima grenkampo, kie ondis alta sekalo, kie kriis koturno kaj flirtis malgrandaj papilioj. Ĝi haltis apud la kampo, rigardis ĝin kiel ion konatan, lekis, deŝiris kelkajn her­berojn de la kamprando, ŝanceliĝis kaj falis subite. Tremantaj pro timo ni plorante kuris al la hejmo por rakonti.

Kiam ni revenis kune kun nia patro, Belĉo kuŝis mortinta apud la grenkampo, kun la kapo etendita sur fasko da floroj, kun la okuloj larĝe malfermitaj al la blua ĉielo, ankoraŭ tiel serenaj, trankvilaj, belaj kaj amikaj.

Tiam la unuan fojon mi vidis mian patron plorantan.

Tie apud la grenkampo, kiun ĝi iam plugis kaj kien ĝi venis por meti sian lacan kapon, tie ni enterigiS ĝi kiel homon en profunda tombo, la maljunan bovon. La loko estas ĉirkaŭita de blankaj ŝtonoj kaj sur ĝi kreskas luksa herbo.

Tiun ĉi lokon oni nomas Belĉa Tombo.

Kaj ĉiam, kiam mi vizitas mian vilaĝon, mi ne forgesas riverenci ĉe du karaj tomboj - tiu de mia patrino kaj la Belĉa.

Notoj redakti

La manuskripton de tiu ĉi bela traduko mi antaŭ unu jaro ricevis de tre ŝatata amiko en Sofio. Kelke da semajnoj post tio mi sciiĝis ke li, kiel soldato, formarŝis al Burgas.

La rakonto cetere ŝajnas esti valora specimeno el 1a juna, mal­multe konata literaturo de interesa kaj kulturema nacio.

Jln/1913.