La naĝbarelo
Iafoje balancadis sur la maltrankvilaj ondoj de la maro, for, for de la bordo, nevideble de la lando, sola naĝbarelo. Ĉenita dum la longaj jaroj al sia loko ĝi, sur ondoj neniam kvietaj, balancadis kaj sonoris konstante.
De tempo al tempo prosime de ĝi pasis ŝipoj, grandaj marŝipoj, ĉar la signalilo montris la turnpunkton de la vojo ĉirkaŭ danĝera rifo da rokegoj kaŝitaj en la maro. Kaj la homoj sur la ŝipoj kutimis rigardi la naĝbarelon, kaj preskaŭ ĉiam diradis: "Ho, kiom sola, kiom terure devus esti, ĉiam esti katenita tie".
Longe la naĝbarelo aŭdis tiajn rimarkojn, ĝis kiam, fine, ĝi ne povis plu toleri la esprimon de kompatemo, kiun oni ĉiam faris pro ĝi. Kaj ĝi skuis pli forte siajn ĉenojn, kaj furioze balancante sian sonorilon, respondis: "Vi, homoj malsaĝaj, nomas min sola, kaj min kompatas pro la izoleco. Sciu do, ke mi ne ŝanĝus volonte mian lokon por la tuta vivo, de vi ŝatata, en la mondo! Nek tage, nek nokte mi estas sola! Birdoj min vizitadas, kaj paroletas al mi pri la faraĵoj de la malproksima lando; ĉe miaj ankroj kaj ĉirkaŭ la miaj fortaj katenoj ĉe la rokoj sube, tie kunvenas la fiŝoj - jes, la tuta fiŝaro de la maro nomas siajn rendevuojn "ĉe la ĉenoj de naĝbarelo", kaj mi aŭdas la sekretojn de malproksimaj lokoj sub la maro, tiel same kiel de la birdoj mi sciiĝas pri okazantaĵoj surtere. Kaj kiam, ekzemple, ŝipo pereas, kaj homoj dronas, tiam, mi, sole mi, aŭdas pri ili, kie ilia estas la ŝipo, kaj kiel ili mortis, ĉar la fiŝoj tion ja diras unu al la aliaj ĉe mia ankrejo. Kaj kiajn terurajn rakontojn ili diras, - ja la sango kurus malvarme tra viaj venoj ilin nur aŭdi! Kaj ankaŭ la homoj en ŝipoj ĉiam min serĉas; longe, longe ili turnas la fortajn lornojn al mi, kaj serĉas, serĉas. Kaj kiam ili fine, malproksime, min vidas, ili ĝojas, ĉar tiam ili scias la vojon. Kaj ili pasas ĉiam proksime de mi, kaj sur kelkaj el la ŝipoj estas miaj amikoj, malnovaj amikoj, kiuj min ĉiufoje salutas, kiam ili pasas! Ĉu tage, ĉu nokte, la ŝipoj min serĉas, nokte - per akraj aŭdiloj provas kiel eble plej frue aŭdi la bat - bat - baton de mia granda sonorilo; kaj aŭdinte ĝin, ili denove havas trankvilajn, kvietajn vizaĝojn, ĉar ili scias, ke neniam mi trompis en mallumo, sed ĉiam avertis pri la rokoj sub mi!
Kaj kelkafoje homoj venas por min rigardi, - ili forprenas rustiĝintajn ĉenojn, kaj rebonigas miajn flankojn enbatitajn de la ondoj, - ili freŝe min koloras, supre ruĝe, hele ruĝe mi brilas en la suno, kaj ĉe la akvo blanka zono min ĉirkaŭas! Ha, tiam longe mi forte batas la sonorilegon, ĉar ĉu mi ne estas bela en nova vestaĵo?
Kaj la homoj - ili kiuj pasas en grandaj, komfortaj ŝipoj, - apogas sin sur la barilojn kaj min kompatas "ĉar mi estas sola! Fi!"