La nomo en la arbŝelo

Indekso : La nomo en la arbŝelo
Tradukita de Einar Adamson
El: La Espero (sveda revuo) n-ro 12, decembro 1914. Aŭtoro nekonata.

La granda balosalono kuŝis en brilanta lumo. La muziko sonis kaj oni dancis kun granda ĝojo. Brilantaj okuloj kaj ridetantaj lipoj kie ajn oni rigardis, sed plej bela el ĉiuj tamen estis la juna baro­nino, kiu staris tie kun briletanta rigardo kaj ardantaj vangoj. Ŝi dancis laŭ la ritma takto de la muziko.

Nun la muziko ĉesas por momento, kaj nevideble ŝi kaŝiras eksteren en la malvarmo kaj blovo de la vintro­nokto. Ŝi iras al la granda parko, kie ĉiuj arboj estas nudaj kaj senfoliaj.

Kien ŝi iros sola en la nokto kaj la malvarmo? La parko kuŝas pura kaj blanka sub la brilanta kovrilo de neĝo. Sed pli kaj pli longe en la parkon ŝi direktas siajn paŝojn. Nun ŝi atingis la celon por sia irado, maljunan betulon.

Malrapide ŝi iras antaŭen, metas sian brakon ĉirkaŭ la trunkon de la betulo, kaj en la malhela brilo de la neĝo, ŝi povas observi nomon. Ŝi metas sian flamantan vangon kontraŭ la frostan arboŝelon, kaj sonĝas pri ĉio, kio pasis. Kaj ŝiaj ­pensoj faras pilgrimiradon al la pasinteco.

Ŝi memoras sian unuan varman amon, sia unua renkonto kun li, en tiu ĉi loko. Kiel bone ŝi memoris la vesperon, kiam li tranĉis tiun nomon kaj al ŝi malkaŝis sian prof­undan varman amon, kaj kiel bono ŝi nun en la imago vidis liajn mal­helajn belajn okulojn, kiuj, simile la du brilantaj steloj kondukis kaj lumigis ŝiajn mallumajn zorgoplon­ajn tagojn. Kaj ŝajnas al ŝi, ke ŝiaj oreloj ankoraŭ estas karesataj de lia profunda, serioza voĉo.

Sed ili neniam posedus unu la alian, ĉar la vivo kaj la sorto disi­gis ilin, kaj poste ŝi ne pli frue ol nun, revidis la lokon, kie ŝi ren­kontis lin.

Kaj poste venis la riĉa, eminenta barono, kaj ŝi estiĝis lia fianĉino. La homoj admiris ŝin kaj enviis ŝian feliĉon, riĉecon kaj belecon. Sed ŝi nur ridetis ilin - kion ili sciis pri sia feliĉo?

Malfortiĝinte la muziksonoj atingis ŝin, kaj nun ŝi komencis pripensi, ke oni eble sentas ŝian foreston en la balosalono.

Dum momento ŝiaj flamantaj vangoj ripozas premitaj al la frosta nomo sur la betulo, kiun ŝi nun eble lastafoje vidas, ĉar morgaŭ ŝi ree veturos for el sia hejmo.

Nun ŝi iras de la parko kaj bal­daŭ, kun ardantaj vangoj kaj bril­antaj okuloj ŝi dancas ree kiel ne­niu malĝojo tuŝis ŝian koron.

Sed en la parko la maljuna arbo staras forlasita. La vintra nokto­vento ĉirkaŭŝiras minaĉante ĝiajn frostigitajn branĉojn. Momente la luno rigardas tra la malhelaj nuboj kaj lumigas preskaŭ superkreskitan nomon, kiu tie estas entranĉita.