La piramido de l’ tirano
La konata germana verkisto Michael Flürscheim diras en sia libro: „Individualismo kaj Socialismo”, ke la maldika krusto (konsistanta el la klaso posedanta) ĉirkaŭ la lafo ardanta de l’ socia mondo, atingas ne pli ol 2 procentojn de l’ diametro. Per aliaj vortoj: el ĉiu cento da homoj nur du apartenas al la klaso posedanta aŭ kapitalista, dum 98 oni povas klasifiki inter la klaso laboranta.
Por eviti malklarecon, ni komencu per difino de tio, kion ni devas kompreni je la vortoj „laboristo” kaj „kapitalisto”. Ĉiun, kiu bezonas labori, ĉu per la manoj, ĉu per la kapo — stranga distingo, kvazaŭ manlaboro ne bezonas kapon kaj kaplaboro ne manojn, sed ni sekvas la ordinaran esprimomanieron — ĉiun, kiu sen labori ne povas vivi, ni nomas: laboristo. Profesoro, kuracisto, instruisto, inĝeniero apartenas ĉiuj al la klaso laboranta, se ili ekzistas per sia salajro kaj se ili, tion perdante, estas sen rifuĝejo. Kaj sub la nomo „kapitalisto” ni komprenas ĉiun, kiu ne laborante tamen povas vivi. Ni opinias, ke tiu ĉi limo estas konforma al realeco.
Do el cento du estas kapitalistoj, kaj strange, ili kondutas kiel mastroj, kaj la naŭdek-ok aliaj sin lasas de ili subpremi.
Kiel estas tio ebla?
La sekreton, kiel kelkaj homoj povas superregi la grandan amason, ni trovas malkovrita en interesa, preskaŭ forgesita, maljuna libreto de la franca verkisto De la Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/4 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/5
Tre ĝuste komprenas la kapitalistoj: kiu havas junularon, tiu disponas je estonteco, kaj tial oni ne miru, ke en ĉiuj landoj la lernejo estas objekto de akra batalado.
En la klasa ŝtato necese devas esti klasa instruado. Pro tiu nenie estas eĉ unu lernejo, en kiu estas infanoj el ĉiuj sociaj klasoj, kie do estus almenaŭ unu aĝo, dum kiu ĉiuj sin sentas inter si unu, partoj de unu tuto; nepre ne — ekzistas apartaj lernejoj por malriĉeguloj kaj malriĉuloj, kiuj devas kontentiĝi kun minimumo da instruo — pli ja ne bezonas la infanoj de laboristoj „en sia stato” — kaj apartaj lernejoj por la pli altaj klasoj, en kiuj la instruo plivastiĝas laŭproporcie al la monujo de l’ gepatroj.
La tuta instruado estas bazita sur mensogo kaj hipokritado.
La (holanda) konstitucio postulas:
1. Ke ĉie en la regno estos donata de la magistrataro sufiĉa, publika instruado elementa;
2. Ke la leĝa reguligo de l’ publika instruado devos okazi „respektante ĉies religiajn opiniojn”.
Kaj, konforme al konstitucio, la leĝo pri la unuagrada instruado postulas, ke „la instruisto sin detenu ion instrui ion fari aŭ ion permesi, kio ofendas la respekton ŝuldatan al la religiaj opinioj de aliepensantoj.” Sed, dum la leĝo klare tion postulas, tamen postulas ĝi samtempe, ke la lerneja instruo „estu utiligata por edukado en ĉiuj kristanecaj kaj sociaj virtoj.”
Nu, kiel oni povus respekti ĉies religiajn opiniojn kaj samtempe eduki la infanojn al ĉiuj „kristanecaj” virtoj, do al la virtoj de iu speciala religio, nome la kristana? Kion fari, se la kristanaj virtoj konfliktas kun la religiaj opinioj? Edukadi la kristanecajn virtojn, ĉu tio ne estas: preferi iun difinitan specon de religiaj opinioj, kaj escepti la aliajn?
Ekzistas do, laŭ la holanda leĝo, kristanecaj virtoj kaj sociaj virtoj. La instruisto devas lernigi la unu specon kaj la alian. Sed, kion fari, se tiuj virtoj inter si konfliktas? Kaj tion ili ja faras je ĉiu paŝo. Jen kelkaj ekzemploj:
Estas kristaneca virto: ne ĵuri: ĉar, en sia Montpredikaĵo, Jezuo plej eble klare instruis: tute ne ĵuru, via jes estu jes, via ne — ne.
Estas socia virto: ĵuri ĉiufoje, kiam la sinjoroj de l’juĝejo tion postulas; alie minacas la malliberejo.
Estas kristaneca virto: ne mortigi, laŭ la klara admono de Jezuo en la Montpredikaĵo.
Estas socia virto: je 19-jara aĝo iri trankvile al kazerno por esti dresata je mortiganto de sia proksimulo.
Estas kristaneca virto: ne maltrankviliĝi pri la tago de morgaŭ, ĉar al ĉiu tago sufiĉas siaj propraj zorgoj.
Estas socia virto: ŝparadi, kaj en la lernejoj oni jam komencas eduki la infanojn al ŝparado.
Kompatinda instruisto, kondamnita instrui al la infanoj samtempe du aferojn, el kiu unu estas rekta kontraŭaĵo de l’ alia.
Kaj plie, kiom estas la infanoj plenŝtopataj je neveroj, simple por utiligi la lernejon al la interesoj de l’ posedantoj!
Ni bezonus tro da spaco, se ni volus tion montri en detaloj. Tamen, oni rajtas postuli de ni pruvojn por niaj asertoj, kiuj eble sonas krude en la oreloj de kelkaj. Nu, ni citos kelkajn pruvojn. Oni lernigas la infanojn kanti:
- Ni vivas libere
- Ni vivas gaje
- Sur kara tero de Nederland!
Kiam la infano atingos la aĝon de distingo-kapablo, kaj tiam metos la praktikon de l’ vivo apud la lernita leciono — kion ĝi tiam spertados? Ke per tiuj tri linioj, ĝi lernis tri mensogojn! Ĉar, la laboristo anstataŭ esti libera, devas, je puno de morto pro malsato, porti la jugon de sklavo, altruditan al li de lia mastro. La laboristo ne havas motivon por gajeco, ĉar kiel pario de l’ socio li estas tenata for de ĉio, kion bela tero donacas por ĝui. Kaj, fine, tiu tero, sur kiu li naskiĝis, ja ne povas esti kara al li, ĉar neniu eĉ malplej granda peceto de tiu tero apartenas al li; kaj senti amon por naskiĝolando, kie oni devas suferi mizerojn kaj sklavecon, tio pruvus, ke eĉ la lasta ero da homa indeco ĉe tiu homo estus estingita.
En lernejo oni instruas: Scio estas potenco, sed la sperto de l’ vivo instruas al ni, ke la biblia Predikanto estis prava, kiam li diris: Scio estas bona, sed kun heredaĵo, do se ĝi estas akompanata de sako da mono. Scio kun nedependema karaktero ne alportas prosperon, nur se la scio estas humila, subiĝema kaj reptilia, tiam ĝi povas esti unu el la rimedoj por akiri monon, je kondiĉo, ke oni estas obea ilo en la manoj de l’ kapitalo.
En la lernejo oni instruas: Laboro nobligas; sed la spertado de l’ vivo baldaŭ komprenigos la infanojn, ke efektive ne ekzistas pli granda honto ol la laboro. Kiuj ja estas pli estimataj en la socio: la nenion farantoj, kiuj neniam laboris, sed multe konsumas, aŭ la kompatindaj ŝvitantoj, kiuj dum sia tuta vivo neniam faris alian ol labori? La nobleco de laboro, la kalo de l’ manoj, estas ege laŭdataj kaj glorata en kunvenoj kaj paroladoj, sed prefere ĉiu lasas la ĝojon de laboro al alia. La beno de laboro, en lernejo tiom laŭdata, nur servas por eduki la homojn plej eble rapide je firmaj laboristoj, t. e. je fontoj de riĉeco por la nelaborantoj.
En la lernejo oni instruas: honesteco estas plej bona. Sed, se la infano, en sia naiveco, demandus, ĉu la homoj, kiuj loĝas la grandajn domojn, estas la plej honestaj, kaj la kompatinduloj de la domaĉoj — la plej malhonestaj, ĉu tiam la instruisto laŭ konscienco povus respondi jese je tiu demando? Tio do estas nevera; sekve oni enradikigas en la junajn cerbojn ĉiuspecajn diraĵojn, pri kiuj oni bone scias, ke ili estas malveraj.
Facile ni povus daŭrigi, sed, ŝajnas al ni, ke ĉi tiuj malmultaj ekzemploj jam estas tiom klaraj, tiom konvinkaj, ke neniu nin povas kulpigi, ke ni ne donis pruvojn por niaj asertoj. Ĉu oni en lernejo ne lernas respekti sian superulon? Nu, kiuj estas tiuj superuloj? Ĉu iu laboristo, nobligita per sia laboro? ĉu la scienculo, la artisto? Ne, estu ni honestaj, konfesu ni, ke ordinare kiel superulo estas rigardata tiu, kiu disponas je plena monujo, kvankam li estas ĉio krom respektinda pro sia konduto kaj vivmaniero; aŭ tiu, kiu estas potenca por la momento, kvankam li, eble, perfidis siajn principojn por avansi. En socio, tiom nelibera kaj tiom hipokrite aranĝita kia estas la nia, kaj tiom bazita sur la klasdiferenco, estas neeblo eduki siajn infanojn je veramaj, justemaj, memstare pensantaj homoj; ĉar, supozate, ke hejme ili estas edukataj en tiu direkto, — ĉiuj influoj ekstere penas senfortigi tiun influon. Nenio en la mondo estas malpli pardonata ol tio: esti si mem; kaj precipe tion ne pardonas la granda plejmulto, kiu konsistas el neniuj (t. e. senkarakteruloj). La karaktero tute pereas, kvankam scio estas kulturata; kaj kio do signifas socio, en kiu la karaktero’ perdiĝis?
La instruado, kiel nun organizita, devas krei la ŝajnon, ke la gejunuloj estas edukataj je pensantaj homoj; sed tio estas nur ŝajno. Efektive ĝi devas servi por lernigi la infanojn tiom, ke la poseduloj ne estu ĝenataj de servistoj, kiuj pro sia nescio kaŭzas malprofiton al ili. La instruistoj ne estas kulpaj, kvankam, bedaŭrinde, inter ili estas multaj, kiuj penas defendi sistemon, kiu ilin mem subpremadas kaj malprofitigas; kulpa estas la ekzisto de klasoj en la socio.
Tuj, se koncernas infanojn el la klaso posedanta, oni vidas, ke multe pli bone oni zorgas por ilia edukado. En socio, kie ĉio estas mezurata per mono, la plej bona mezurilo por la amo de l’supruloj por iu afero estas: la sumo da mono, kiun ili estas preta elspezi por tiu afero. Nu, ĉiu infano vizitanta la popollernejon, do la infanoj de la laboristoj, kostas pojare 25 guldenojn; ĉiu infano en mezgrada lernejo, do la infanoj de l’ pliprosperuloj, kostas 125 guldenojn, kvinoble pli; kaj ĉiu lernanto de altgrada lernejo, do la estontaj regantoj kaj potenculoj, kostas 630 guldenojn, dudekkvinoble pli ol laborista infano. Tial, la tuta hipokritado, kvazaŭ oni nuntempe tiom elspezas, kaj montras tiom da interesiĝo pri la kreskanta generacio, ĉio ĉi signifas, fakte, nenion. Knedante la spiritojn de l’ infanoj en tiun formon, ke ili, maturiĝintaj, estos uzeblaj iloj en la manoj de l’ kapitalistoj, oni prizorgas nur proprajn interesojn. Kaj tion fari estas la tasko de la lernejo. Estas vere, ke tiu bagatelo da scio, kiun la popolinfano ricevas, povas instigi ĝin celadi al plia klerigado; sed, tio estas fakto nemalhelpebla, tamen tute ne celita aŭ dezirata.
La dua spirita potencilo, kiun la kapitalistoj aplikas por teni malsupre la popolon, estas Eklezio. Ĝi ankaŭ komencas je la infanoj, kies spiritojn oni deziras malheligi per ĉiuspecaj absurdaĵoj kaj malveroj. Oni aplikas al ili specon de spirita kloroformo, por ekdormigi ilian intelekton. La eklezio, poste, tion daŭrigas per predikaĵoj en la preĝejo. Ĉu oni tie iam aŭdas pri rajtoj? Estas kvazaŭ la homo havas nur devojn! Rezigno, submetiĝo, kontenteco — jen komenco kaj fino.
Oni eĉ kuraĝas konsoli la plendindulojn, — kiuj dum tuta vivo spiregas sub la ŝarĝo de supermezura laboro — per la espero pri postnuneco, per vivo post la vivo, dum kiu ili trovos rekompencon por ĉiuj suferoj, kondiĉe, ke ili ĉi tie kondutu kviete kaj obeeme. Nu, kio signifas la nuna sufero, ĉu ne? kompare al eterna feliĉo, ĉu ne? Kaj se oni ekdubas, aŭ se oni eĉ demandas al la pastro, kiel li tion scias, kaj ĉu tio estas vere vera, tiam oni devas aŭdi riproĉan predikon pro sia nekredemo kaj siaj herezaj inklinoj. Se la homoj diras: „Nu jes, tio povas esti, sed ni volas havi ion ankaŭ ĉi tie!” tiam oni nomas tion: inspiroj de l’ diablo, kiujn oni neniel devas atenti.
„Estu obeema” — jen kion oni senĉese predikas, kaj ion alian oni ne aŭdas. Obeema al siaj gepatroj, obeema al superuloj, obeema al aŭtoritatuloj!
Sed, kiel vivas la ekleziaj sinjoroj mem? Ordinare, ili tute ne malŝatas la bonon de l’ tero. Kontraŭe, ili estas pleje konataj kiaj gastronomoj kaj fervoraj vinamantoj; ili preferas la abundajn tablojn de l’ riĉuloj pli ol kunmanĝi el la simpla plado de l’ malriĉuloj. Ili bone scias distingi inter riĉuloj kaj malriĉuloj; al riĉuloj ili ne diras la veron, pro timo elfavoriĝi; kvankam la vortoj de Jezuo tute ne estas indulgaj por la granduloj; sed la malriĉulojn ili penas eduki al kontenta rezigno al la sorto, ja neeviteble surmetita al ili.
Ĉu la riĉuloj kredas la evangelion? Tute ne. Se ili kredus, ĉu tiam estus eble, ke ili kviete loĝadas en siaj palacoj, ĉion ĝuante, dum iliaj malriĉaj gefratoj kurbiĝas sub sennoma suferado en sia senluma vivo? Se ili vere kredus, ke la malriĉuloj heredos la regnon ĉielan, tiam ili ja ne estus tiom malsaĝaj, elmeti sin, por mallonga ĝuado, al eterna sufero.
Ke ili povas lasi ekzisti tiajn statojn, tio estas pruvo efika, ke ili mem ne kredas tion, kion ili lasas prediki al aliaj.
Imagu patron, kiu al unu infano donus ĉion, kaj lasus la alian en mizero; kiel vi nomus lin? Tirano, ĉu ne? Kaj prave! Nu, ĉu dio agas alie al la homoj, metante kelkajn jam ĉe la naskiĝo en plej riĉan medion, kie ili trovas abundon de ĉio; kaj elliverante aliajn de la naskiĝo al humiliganta mankado? Se do la eklezio predikas rezignon al tiuj statoj malbenindaj kaj blasfemaj, tiam ĝi mem pli ol iu alia subfosas la kredon je dio, ĉar ja estas pli logike, kredi: ne ekzistas dio, ol kredi: ekzistas dio, kiu faras malbonon.
Infano, kiu vane alvokas patron, ne pekadas,
La patro, kiu lasas sian infanon vane lin alvoki, agas kruele,
Kaj pli belege estas kredo: ke ne ekzistas patro,
Ol ke la patro estas surda al infano lia.
Sed, la eklezio bridumis la popolamason; ĝi servadis kiel ĉiela polico, kaj en tiu rolo ĝi efikis multe pli ol la polico de la tero.
Ĝi agis per rekompenco kaj puno; ĝi minacis per eterna doloro; ĝi promesis nefiniĝontan feliĉon. Per tio ĝi estis forta, kaj kapitalismo volonte lasis bonan, agrablan vivon al la pastroj, se tiuj nur zorgas, ke la popolo en la iluzioj pri estonta pli bona vivo trovu sufiĉan distraĵon por ne tro serĉadi la kaŭzojn de sia mizero sur la tero.
Certe, la pli klerigitoj liberigis sin, fariĝis liberpensuloj kaj leviĝis super la amaso; sed tuj kiam ili rimarkis, ke la liberemaj pensoj penetris ankaŭ en la malsuprajn tavolojn de l’ socio, tiam ili returniĝis. Tion ili ja ne estis celintaj! Oh, tiu libera pensado estis bona por la supraj klasoj, sed la malsupraj ne povus suferi tiun lumon; tiuj devis serĉi konsolon kaj helpon en la religio. Kial? Pro jena tute natura kialo: se la ĉielo super niaj kapoj kaj la infero malsuper niaj piedoj estas forprenitaj al ni, kio alia tiam restas krom la tero, sur kiu ni vivas, moviĝas, estas? Nu, tiam oni ekdiras al si, ke la tero ne Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/13 gante al si la malklerecon kaj certan inklinon al misteraĵoj, kapitalismo uzas eklezion kiel instrumenton, por teni per ĝi la homojn en la nokto de nescio, kaj en la krepusko de l’ mistiko.
Inter la potencoj de nia tempo, kiuj influas la amason, apartenas sendube la gazetaro. Estas ja ĝi, kiu ĉiutage parolas al la homoj. Nu, oni povas kutimi al saniga nutraĵo, sed ankaŭ al veneno, kaj estas mirige, kiom granda estas la porcio, kiun oni povas konsumi, se oni nur komencas per dozoj malgrandaj. „Mensogo estas Eŭropa potenco” — tiu fluganta vorto de Lassalle meritas rememoron. Kaj kapitalismo fervore manuzas la mensogon, i.a. per la gazetaro; estas do ne mirige, ke la homoj pereas en mensogoj, ĉiutage pli.
En kies manoj estas la gazetaro?
En tiuj de l’ grandkapitalo.
Ĉu tiu aserto renkontas kontraŭdiron? De neniu. Ni ja scias, ke la bankieroj ekkaptis la gazetaron, por uzi ĝin je sia propra profito. Pro tio la funkcio de redaktoro de kapitalista gazeto estas efektive unu el la plej malpuraj metioj en tuta mondo troveblaj. Li estas la buŝo, per kiu kapitalismo disdiras siajn mensogojn; li estas la plumo, kiun ĝi uzas, li estas instrumento, li devas danci laŭ la fajfo de l’ kapitalistoj. Li estas spirita prostituciulo, li staras pli malalte ol publikulino, kiu luas sian korpon al unue-venanto, por havigi al si pecon da pano. Kaj ve al tiu, kiu volas juĝi kaj agi memstare… baldaŭ oni komprenigas lin, ke li devas kurbigi la dorson aŭ — maldungo atendas lin.
Sciigoj pri la borso, la teatro, la arto, ĉio ĉi estas mendita laboro, kaj por mono oni povas aĉeti eĉ kritikon tian, kia oni deziras ĝin. Ve al tiu, kiu ankoraŭ fidas la sciigoĵn de l’ gazetaro, kiuĵ estas hodiaŭ tiaj, kaj morgaŭ kontraŭaj, precize kiel kapitalismo tion postulas. Famojn pri milito oni elpensas, por kaŭzi je la borso leviĝon aŭ falon de l’ kursoĵ kaj por tiam profiti tion. Sinjoro la kapitalisto sendas sciigon al sia pagata plumkavaliro, ke li jetu inter la publikon tiun aŭ tiun komunikaĵon. Tuj oni legas, ke tie-ĉi-tie okazis gravaj aferoj, pro kiuj milito estas neevitebla; tio tuj influas la borson. La paperoj falas. Sinjoro la kapitalisto, kiu scias pli bone, havas agentojn en diversaj urboj; ili aĉetas la paperojn falintajn pro tiu sciigo. Poste, li igas komuniki en la samaj gazetoj, ke dank’ al lerteco de iu diplomato la minacinta danĝero de milito estas forigita, la borso malstreĉiĝas, la valoroj releviĝas, la spekulanto vendas la aĉetitajn paperojn. La diferencon inter tiu falo kaj leviĝo, intence kaŭzitaj per mensogoj, li metas en la poŝon. Kaj oni laŭte laŭdas tiajn individuojn, se ili el siaj nemezureblaj trezoroj iom donacas al malriĉuloj aŭ malfeliĉuloj. Tiel la malgrandaj homoj estas trompataj per falsaj sciigoj en la gazetoj, por riĉigi grandkapitalon kun sia ŝparaĵo. Kaj tiuj redaktoroj estas servemaj instrumentoj, ili faras ĉion deziratan, precize laŭ la ricevita iristrukcio. Orandega estas la influo de la gazetaro, kaj la kapitalo, tion sciante, agus treege malsaĝe, se ĝi ne profitus tiun multvaloran ilon. En ĉiuj skandaloj de nuntempo la gazetaro estas implikita; en ĉiuj skandaloj oni legas pri la sumoj, uzitaj por subaĉeti gazetaron. La bonkredema, simpla popolo estas ankoraŭ tiel naiva, ke ĝi ne komprenas tion kaj tial konstante estas trompata denove. La tielnomataj popolgazetoj estas plejparte kapitalistaĵ entreprenoj, kaj tiumaniere la popolo mem pagas la preskavalirojn por trompi ĝin kaj glori la subpremantojn. De kie alie venus la malamika tendenco kontraŭ ĉio, kio rilatas al laborista movado? de kie alie la laŭdado de fabrikantoj kaj de kapitalistoj? Ĉiu bagatelo, de ili faritu, estas kiel famaĵo konigata en la tuta mondo. Senvaloraj sciigoj pri princoj kaj granduloj plenigas la kolonojn, kiujn oni povus tiel utile uzi por la ĝenerala intereso. Ĉiam la popolo estas incitata kontraŭ tiuj, kiuj okupas sin helpi la laboristojn liberiĝi el katenoj de kapitalo. Ĉu kapitalo kaj scienco, en gazetaro kaj libroj ne agas man-en-mane por malsuprenteni la popolon? Scienco diras: la kapitalo estas por homaro la plej granda beno, per ĝi vi ekzistas, ankaŭ via familio, kaj miloj da aliaj. Beninda, trifoje beninda kapitalo, sen kiu la mondo returniĝus al tempo de barbareco! Jen la himno al kapitalo ĥore kantata de tuta presaro kune kun oficiala, pagata scienco. Kaj la kapitalo diras: aŭskultu do la voĉon de scienco, tiuj kleraj homoj instruos kaj informos vin je via bono. Tiel la salajrata scienco defendas kapitalismon, kaj la kapitalistoj protektas sciencon. Ili ambaŭ havas agrablan sorton, ili ambaŭ trovas, ke la mondo ne estas tiel malbona. Ve al tiu, kiu kaŭzas al si la malfavoron de tiuj potencoj; oni mensogas, kalumnias, mokas lin, oni pereigas lin materie, por tiel devigi lin silenti. Oni ekzemple skribas pri li: ke „li aŭdigas batalkrion, maltrankviligan por ĉiu lando, kiu ŝatas sendanĝerecon kaj ordon”, laŭ la esprimo de unu el niaj (holandaj) grandaj gazetoj. Kvazaŭ ne precize pro tio, ke la posedantoj estas ekster danĝero, la granda popolamaso estas en danĝero! Kaj ordo… kiu kuraĝas paroli pri ordo en mondo, kie ekzistas la plej granda malordo? Vidu, la presaro prezentas la aferojn sisteme supro-malsupre, kaj tial estas treege malfacile meti kontraŭpezon kontraŭ tiuj potenciloj, ĉar ili havas tiom longajn brakojn!
Gazetaro en la manoj de kapitalismo estas pesto, ĉar anstataŭ klarigi ĝi devas malklarigi. Ĝi venenigas ĉion; ĉio malboniĝas se trans ĝin iras la infekta spirado kapitalista. Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/17 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/18 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/19 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/20 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/21 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/22 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/23 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/24 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/25 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/26 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/27 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/28 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/29 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/30 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/31 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/32 Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/33