La plej bona blazon-ŝildo

Indekso : La plej bona blazon-ŝildo
de J. L. Saxon
Tradukita de E. Adamson
El: La Espero, n-ro 3, marto 1914.

Estos edziĝa festo en la kastelo kaj oni neniam aŭdis pri simila edziĝofesto. La posedantino de la kastelo edziĝos kun filo de parcelulo.

Kiam ŝi estis nur trijara, li - ­kiu estis kvar jarojn pli aĝa ol ŝi - ­savis ŝin el droniĝo. Li estis invit­ita al la kastelo kaj tial ke li kon­dutis sin bone, li estis proponita reveni. La du gejunuloj estiĝis tre bonaj amikoj kaj kiam la juna grafino - Elisivo estis sia nomo - ­de unu aŭ alia kaŭzo estis nekon­solebla, oni ne povis agi alie, ol peti Karlon alveni.

Kaj kiam Karlo montris sin havi bonan studkapon, la grafo decidis pagi al li por studi. Karlo montris la plej grandan emon por arĥitek­turo kaj dediĉis sin al tio.

La grafo mortis. Li tamen antaŭ sia morto prizorgis, ke Karlo de la heredaĵo ricevos sufiĉe da mono por daŭrigado de la studoj. Neordinare frue li ankaŭ estis preta por sia metia perfektiĝo.

Lia unua problemo estis rebonigi la malnovan kastelon. La du ge­junuloj renkontiĝis ofte kaj unu tagon okazis, ke ili diris, ke ili amis unu la alian. Estis en realeco ŝi, de kiu tio okazis, kaj ŝi konfesis, ke ŝi amis lin depost sia plej juna infaneco. Estis simile kun li, sed li plej kredeble neniam kuraĝus diri tion,se ne lia koro fakte estis sur­prizita.

Ili komprenis, ke estos malfacile venki la kontraŭstaron de la mal­juna grafino - ili konis ŝian grand­egan familian fieron. Kaj ŝi neniam konsentis, malgraŭ la klarigoj de Elisivo: "Karlo aŭ neniu!" kaj la patrino bone sciis ŝian firman karak­teron.

Multaj petis ŝian manon, sed Elisivo respondis al ĉiuj, ke ŝia koro por tempo kaj eterno estis ligita al la infaneca amiko. Nun la maljuna grafino estis mortinta kaj Elisivo - kiu ne estis pli ol 25-jara, sekve en la aĝo, kiam la virino estas plej bela kaj delikata - iris por festi sian unuiĝon kun Karlo.

Kiam la edziĝo-partoprenantoj eniris la pordegon de la kastelo, troviĝis tie ornamaĵo kun du blazon­ŝildoj, unu apud la alia. Unu montris sian ŝildon, la alia la em­blemon de arĥitekturisto.

Kortuŝite Karlo prenis la manon de sia Elisivo. "Tiel bone kaj bele agita de vi", li diris.

"Estas efektive honoro por mi, ke ­vi permesas mian ŝildon penidi apud la via", ŝi diris. "Mi heredis la mian, sekve nenion faris por ĝin ricevi. Kaj ĝiaj tri fajrolangoj estas ankaŭ dubebla honoro al la parencaro. La praavo de mia patro ricevis ilin en sia ŝildo, ĉar li en milito sukcesis bruligi urbon. Ĉiun la nepriparoleblan mizeron, kiu sekvis de tio, oni bone povas kompreni. Vian ŝildon vi akiris mem. Ĝi estas signo de via arto kaj antaŭ ĉio, ke vi estas unu de ili, kiu konstruas. Tial ili estas konvenaj unu apud la alia, la malnova barbaraĵo, kiu detruis; la novo kiu kreas. Estas la novo, kiu kompensas la pekojn de miaj prauloj - mia kavaliro, mia reĝo!"