La Slavoj

(Alidirektita el La slavoj)
La Slavoj ()
Tradukita de V. Laskin
(p. 4-21)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/4
1. Dislokiĝo de slavoj

La nuntempa dislokiĝo de slavoj. Malproksime, ekster la limoj de la rusa regno, en okcidenta kaj sud-okcidenta direkto de ĝi, loĝas la parenca al ni gento de slavoj, parolanta lingvojn similajn al la nia kaj parte konfesanta tiun saman religion. Krom la poloj, dividitaj en la XVIII centjaro inter tri najbaraj regnoj, al la slava gento apartenas en Germanujo malgranda resto de laŭzicaj serboj aŭ vindoj, loĝantaj sur la supra fluo de Spree nord-orienten de Dresden. En Aŭstro-Hungarujo, kie el ĉiu cento da loĝantoj 45 estas slavoj, t. e. preskaŭ la duono, la slavoj loĝas kiel du kompaktaj masoj en la nordo kaj sudo. En la nord-okcidento la bohemoj eniras kiel vasta duoninsulo en la mezon de germanaj loĝejoj kaj estas ĉirkaŭitaj de kvarangulo de siaj montoj, kiel de naturaj fortikaĵoj. Sud-orienten de ili, farante kvazaŭ istmon de tiu ĉi duoninsulo, loĝas la moravoj, al kiuj ankoraŭ pli malproksime en sudoriento, najbariĝas la slovakoj, okupantaj la nord-okcidentan montan angulon de Hungarujo. Rekte orienten tiu ĉi strio de slavoj estas plilongata de la poloj kaj de la malgrandrusa loĝantaro de Galicujo. La suda strio de slavoj komenciĝas en la okcidento per la loĝejoj de ĥorutanoj aŭ slovenoj, loĝantaj apud la komencoj de Savo kaj Dravo, en la suda Ŝtirujo, Karintujo kaj Krajno. Rekte sud-orienten, apud la fino de tiuj ĉi riveroj kaj en la direkto al la Dalmata bordo, al la slovenoj najbariĝas la kroatoj. Sud-okcidenten de la kroatoj la suda strio de slavaj loĝejoj plilongiĝas jam ekster la limoj de Aŭstrujo per la kolonioj de serboj (en la serba kaj Nigramonta lando) kaj per la bulgaroj.

La antikva dislokiĝo de slavoj. Daŭre pli ol unu miljaro la slavoj okupas ĉiujn suprediritajn lokojn. Sed antaŭ unu miljaro, krom tiuj ĉi lokoj, ili loĝis ankaŭ pli malproksime en la okcidento, en la vastaj teroj, kiujn poste prenis la germanoj. La loĝejoj de la laŭzicaj serboj en tiu tempo okpuis kiel seninterrompa strio la teron de Oder trans Elbon ĝis ĝia flankrivero Saalo; norden de tiu ĉi strio ĝis la Baltika maro loĝadis gento de balktikaj slavoj nun jam tute mortinta. En la meza fluo de Danubo la hungaroj tiam ankoraŭ ne loĝis, kaj iliaj antaŭuloj — avaroj ne limigis tiel la nordan kaj sudan striojn de slovenaj loĝejoj, kiel nun. Fine, sur la Balkana duoninsulo la slavoj loĝadis eĉ en la ĉirkaŭaĵoj de la antikva Sparto, kaj la bizantiaj aŭtoroj plendis kun doloro, ke la tuta Helado fariĝis slava kaj barbara.

La sciigoj pri la dislokiĝo de slavoj. La okcidentaj kaj orientaj slavoj atingis en la VIII kaj IX centjaroj la plej vastajn limojn de sia disvastiĝo. Sed kiamaniere tio ĉi okazis, pri tio ni scias bedaŭre tre malmulte.

La frankoj, gotoj, langobardoj konservis almenaŭ iajn legendojn pri siaj migradoj en Eŭropo, kaj tiuj ĉi legendoj jam de longe estis notitaj de iliaj naciaj historiistoj. Ĉe la slavoj la historiistoj kaj kronikistoj aperis multe pli poste, kaj pri la plej antikva sorta de la slava gento ni devas preni la sciigojn de la frankaj (Fredegar), gotaj (Jordan) kaj langobardaj (Paŭlo Diakono) aŭtoroj. Kompreneble, ili ne havis specialan kaŭzon interesiĝi pri la slava historio, escepte la okzaojn, kiam ĝi tuŝis ilian propran. Pri la migradoj de slavoj plej multe interesiĝis la bizantianoj, ĉar tiuj ĉi migradoj minacis ilian potencon super la tuta Balkana duoninsulo. Pro tiu kaŭzo ili donis al ni la plej bonajn sciigojn.

Krom la antikvaj kronikistoj, ekzistas ankaŭ aliaj rimedoj scii la antikvan historion de slavoj: unue, la slava lingvo mem, due la restaĵoj de la antikva vivo, kiujn la arĥeologiistoj trovas en la tero, en tombaj montetoj k. t. p. Sed ambaŭ tiuj ĉi rimedoj ĝis la nuna tempo estas uzitaj tre nesufiĉe kaj ne donis difinajn rezultatojn.

La antikva patrujo de slavoj. La manko de precizaj sciigoj nature naskigis ĉiujn eblajn konjektojn. La nacia fiereco impulsis multajn instruitulojn supozi kaj argumenti, ke la slavoj ĉiam, aŭ almenaŭ de tre longa tempo loĝadis en tiuj samaj lokoj, en kiuj ni vidas ilin en la VII—IX centjaroj, aŭ eĉ en pli vasta spaco. Tamen pli precizaj esploroj ne konstatas tiun ĉi konkludon. Estas, kontraŭe, multe pli kredeble, ke nenie en la okcidenta Eŭropo la slavoj estis primitivaj aŭ eĉ tre antikvaj loĝantoj. La plej antikvaj sciigoj, kiujn ni havas pri la orienta parto de Eŭropo, nenion diras pri slavo okcidenten de Vistulo kaj suden de Karpatoj. Sekve, la dekstran bordon de Vistulo kaj la nordan deklivon de Karpatoj ni povas rigardi kiel la plej antikvan loĝejon de slavoj sciatan de ni.

Ankoraŭ en la mezo de la VI centjaro, kiam la slavj jam transiris tiujn ĉi limojn, la gota historiisto Jordan memoras, ke tie estis la antikva patrujo de slavoj. "Sur la norda deklivo de altaj montoj (Karpatoj), kiuj ĉirkaŭas kvazaŭ per krono la Dakan landon", diras li, "de la komenco de Vistulo en la senmezurebla spaco koloniiĝis la grandnombra popolo de vinidoj."

La nomoj de slavoj. Vinidoj aŭ venedeoj — estis la antikva nomo de slavoj, donita al ili de najbaroj kaj almetita ne sole al slavoj. La slavoj mem donadis al si la nomon "serboj". La nomo "slavoj" fariĝas sciata nur de la dua kvarono de la VI centjaro kaj estas almetata en tiu tempo ne al la tuta slava gento, sed nur al ĝia okcidena parto.La orienta duono, kies okcidenta limoestis Dnestro, portis la nomo "antoj."

La komenco de ilia penetrado en Bizantujon. La larĝa zono de germanaj, keltaj kaj iliro-trakiaj popoloj limis la slavojn de la finaĵoj de la Romana imperio. De la fino de la II centjaro post Kristo en la mezo de la germanaj popoloj sur la romanaj limoj komenciĝas ia fermentado. Unu romana aŭtoro konservis al ni la sciigon, ke tiu ĉi fermentado estis kaŭzita per la premado de la nordaj barbaroj. Tiuj ĉi barbaroj, kredeble estis la slavoj; sed en ĉia okazo ili longan tempon ne povis ĝui la fruktojn de la ekscitita de ili movado kaj sin trabati sudon al Danubo. De la III centjaro komenciĝis la atakoj de gotoj kontraŭ la imperio, atakoj, kiuj renoviĝis kun pli granda forto post 150 jaroj kaj havis rezultate la transmigradon de la okcidentaj gotoj al la suda bordo de Danubo (375). Post ili sin almovis al Danubo la hunnoj kaj la orientaj gotoj, kiuj kaŭzis multon da zorgoj al la Bizantia imperio ĝis la foriro de Teodorik Italujon, t. e. ĝis la fino de la V centjaro. Ĉiu el tiuj ĉi popoloj kondukadis multkoloran miksaĵon de gentoj, kiuj loĝadis en diversaj tempoj en la najbaraĵo; ĉiu el ili, forirante, lasadis sian etnografian fundaĵon sur la Balkana duoninsulo. Nature, ĉe la instruituloj ofte naskiĝas la penso serĉi la komencon de slavoj en tiu ĉi etnografia miksaĵo. Unuj supozis, ke la slavoj povis veni al Danubo kune kun la hunnoj en la V centjaro, aliaj elkondukadis ilin kun la gotoj el la IV centjaro; aliaj eĉ pensis, ke la slavoj aperis tie ĉi tuj post la unuaj germanaj movadoj (markomana milito) en la II kaj III centjaroj. Tiuj ĉi konjektoj estas kredeblaj, sed la argumentoj, per kiuj ili estas apogataj estas malcertaj. La izolitaj slavaj loĝejoj efektive povus ekzisti en tiu ĉi tempo sur la suda bordo de Danubo, sed tiuj ĉi transmigroj sendube ne ŝanĝus rimarkeble la kontingenton de la apuddanuba loĝntaro. La transmigradoj de slavoj trans Danubon per masoj komenciĝas nur post la foriro de Teodorik. Tuj post la foriro de la orientaj gotoj la transdanuba loĝantaro subite ŝanĝiĝas. Anstataŭ la antaŭaj gotoj kaj hunnoj komencas penetri en la balkana duoninsulon novaj nacioj, kiujn la tiutempaj aŭtoroj laŭ la malbona literatura kutimo nomas per la klasikaj nomoj de scitoj kaj getoj. Sub la nomo "getoj", kredeble, oni komprenis la slavojn. En tiu ĉi okazo la unuaj penetroj de slavoj en Bizantujon havis lokon en la fino de la V centjaro.

Unutempe kun la slavoj aŭ eĉ iom pli frue aperas sur la danubaj limoj nova migranta popolo — la bulgaroj. Laŭ sia kutima taktiko, Bizantujo rapidas uzi la novajn migrantojn kontraŭ la antaŭaj malamikoj, la orientaj gotoj. Kun tiu ĉi celo la imperiestro Zenono invitas la bulgarojn al la malsupra Danubo (482). Tamen baldaŭ el la kunliganoj ili fariĝas malamikoj kaj eĉ tre danĝeraj. En 499—502 ili faras serion da atakoj kontraŭ Bizantujo kaj ripetas tiujn ĉi atakojn post intertempo de 15 jaroj. Kiel senhelpa estis Bizantujo jam en tiu ĉi tempo, montras la cirkonstanco, ke la imperiestro Anastasio, atendante la atakojn, povis trovi nenian pli bonan rimedon ol apartigi la ĉefurbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn de la resta regno per muro, kiu iris de la Nigra maro ĝis la Marmora (512).

La atakoj de slavoj en la regado de Justiniano. Tiu ĉi monumento de malforto kaj mulkuraĝo ne alportis multan utilon al Bizantujo. "De tiu tempo, kiam Justiniano okupis la tronon (527)", diras la bizantia historiisto Prokopio, "ne pasis preskaŭ unu sola jaro sen atakoj de la flanko de bulgaroj, de slavoj kaj de antoj kontraŭ la iliria lando kaj kontraŭ la tuta Trakujo; ĉe tiu ĉi okazo ili faris terurajn kruelaĵojn al la loka loĝantaro." Bedaŭre, Prokopio pasigis tiun ĉi tempon malproksime de Danubaj limoj, sekvante sian amikon Belizarion. Kio fariĝis sur Danubo, estis al li sciigata de aliaj, kaj el ĉio, kion li sciis, li rakontis en sia historio de gota milito nur la faktojn, havantajn ian rilaton al la ĉefa objekto de lia verko. Tamen liaj rakontoj pri la slavaj atakoj donas al ni sufiĉe klaran ideon pri ili. Jam la atakoj de l' unuaj jaroj (531) devigis Justinianon preni ekstremajn mezurojn: por la defendo de Danubo estis difinita aparta militestro Ĥilbudo, anto laŭ la naskiĝo. Tamen post tri jaroj li estis mortigita de slavoj en unu nesingardema ekspedicio sur la maldekstran bordon de Danubo. "De tiu tempo la barbaroj povis libere transiri la riveron kaj facile ataki la Romanan imperion." Efektive, krom la malgrandaj atakoj, la barbaroj (bulgaroj kaj slavoj) per grandaj amasoj tri fojojn penetras en la duoninsulon kaj trairas ĝin de unu fino ĝis la dua, en la jaroj 540, 551 kaj 559. Ilia taktiko videble estis ĉiam egala. Transirinte Danubon, ili dividadis sian armeon en tri partojn. Unu iris al la ĉefurbo, la dua rekte al sudo en Tesalonikon, la tria penis penetri pli okcidenten al la limoj de la antikva Grekujo kaj al Termopiloj. Kiel ekzemplon ni citos la rakonton de Prokopio pri la atako de 552.

Atako de 552. "Dum Germano (la bizantia militestro) kolektadis kaj aranĝadis la milicon en la iliria urbo Sardiko (la nuna Sofio), sin preparante zorgeme al la ekspedicio en Italujon kontraŭ la orientgota reĝo Totilo, sur la romana tero aperis amasoj da slavoj en nevidita ĝis tiam nombro. Transirinte Danubon, ili sin direktis en la landon apud Niŝo. La malgrandan ilian amason, kiu apartiĝis de la ĉefa armeo kaj perdis la vojon, la romanoj kaptis kaj demandis, por kia celo ili transiris Danubon. La kaptitoj diris, ke la slavoj intencas preni atake Tesalonikon kaj la urbojn de ĝia ĉirkaŭaĵo. La imperiestro, aŭdinte tion ĉi, fariĝis tre maltrankvila kaj skribis al Germano, ke li prokrastu por kelka tempo la ekspedicion en Italujon kaj kovru Tesalonikon kaj aliajn urbojn, penante per tuta sia armeo haltigi la atakon de slavoj. Tial Germano prokrastis sian ekspedicion. La slavoj, ricevinte de siaj kaptitoj la precizajn sciigojn, ke Germano estas en Sardiko, timiĝis, ĉar li havis grandan gloron ĉe tiu ĉi popolo pro la sekvanta kaŭzo. En la regado de Justino, onklo de Germano, la antoj, najbaroj de slavoj, transiris Danubon kaj en granda nombro penetris la romanan landon. Antaŭ nelonge la imperiestro nomis Germanon militestro de la tuta Trakujo. Germano iris kontraŭ la antoj, tute venkis ilin kaj preskaŭ ĉiujn ekstermis. Tiu ĉi heroaĵo donis al Germano grandan gloron ĉe ĉiuj popoloj kaj precipe ĉe tiuj ĉi barbaroj. Tiamaniere la slavoj, kiuj estis tre timigitaj, pensante ke, se la imperiestro sendos Germanon kontraŭ Totilo kaj gotoj, li kondukos grandan parton da armeo, ĉesigis ataki Tesalonikon kaj foriris trans la iliriaj montoj en Dalmatan landon. Germano, trankviligita rilate la slavojn, ordonis al la armeo sin prepari al la ekspedicio, ĉar post du tagoj li intencis iri Italujon." Sed post mallonga tempo li malsaniĝis kaj mortis. La imperiestro difinis anstataŭ li novajn militestrojn — Johanon kaj Justinianon, bofilon kaj filon de la mortinta Germano. "Ili iris en Dalmatan landon, por pasigi vintron en la urbo Salono (nun Spalato), ĉar rigardis kiel neebla en tiu jartempo iri Italujon ĉirkaŭ la golfo, kaj por la transmeto trans la maron ili ne havis ŝipojn." Printempe ambaŭ militestroj intencis iri rekte kontraŭ Ravenno. "Tiam la slavoj, parte venintaj pli frue en la limojn de la imperio, parte antaŭ nelonge transirintaj Danubon kaj aliĝintaj al la antaŭaj, komencis libere promenadi en la romana lando. Multaj supozas, ke Totilo subaĉetis tiujn ĉi barbarojn per granda sumo da mono kaj direktis ilin kontraŭ la romanoj, kiuj estis jam pretaj iri Italujon, por tiemaniere detiri la atenton de tiu ĉi lando kaj malhelpi koncentri la fortojn kontraŭ la gotoj. Tamen mi ne povas decidi, ĉu la slavoj venis, por fari plezuron al Totilo, aŭ ili aperis sen ia invito. La barbaroj sin dividis en tri taĉmentoj kaj faris la nerebonigeblan malutilon al la tuta Eŭropo (Eŭropo estis tiam nomata la regiono, kiu estis la plej proksima al la longa muro kaj tuŝis okcidente la finon de la riveroj Marico kaj Burgas). Ili ne limiĝis per rabado de bienoj en tiuj ĉi lokoj, sed ankoraŭ restis tie por pasigi la vintron, kvazaŭ en sia propra lando, ne timante la atakon de malamikoj. Tamen poste la imperiestro sendis kontraŭ ili tre fortan armeon sub la komando de unu el la kortegaj eŭnukoj — Skolastiko. Tiu ĉi armeo atingis la parton de barbaroj en la ĉirkaŭaĵoj de Adrianopolo, en la centro de Trakujo, en 5 tagoj de vojo de Konstantinopolo. La barbaroj ne povis iri antaŭen, ĉar ili havis sennombran multon da homoj, brutaro kaj cetera akiro. Ili haltis kaj decidis doni batalon, tamen per nenio montris sian decidon. La slavoj fortikiĝis en la tendaro sur monto; la romanoj staris proksime je ili en ebenaĵo. Pasis sufiĉe longa tempo en tia senfarado; fine la romanaj soldatoj perdis la paciencon. Ili ribeliĝis kaj komencis riproĉi la militestrojn, ke la lastaj, havante la eblon ricevi ĉian provizon, tute ne zorgas pri la soldatoj, kiuj suferas la bezonon je la plej necesaj objektoj. Ili postulis batalon. Vole-nevole la militestroj kondukis la soldatojn kontraŭ la malamikoj. Tamen la romanoj estis tute batitaj. La plej bonaj soldatoj en tre granda nombro restis sur la kampo, kaj la militestroj apenaŭ evitis la kapton kaj sin savis per forkuro. La barbaroj akiris la standardon kaj turnante nenian atenton je la romanoj, nun sin movis antaŭen. Ili tute senpune disrabis la regionon, kiu havas la nomon Astiko (la parto de "Eŭropo", kiu estis la plej proksima al la Longa muro). Tiu ĉi regiono jam de longe ne estis ruinigata, kaj la barbaroj trovis tie grandan akiron. Ruiniginte la vastan landon, ili atingis la Longan muron, kiu estis de Konstantinopolo ne pli ol en unu tago de vojo. Post kelka tempo la romana armeo sekvis la barbarojn, renkontis okaze unu taĉmenton, komencis neatendite interpafadon, devigis ĝin reiri, mortigis multajn malamikojn, liberigis grandan nombron da kaptitoj kaj deprenis la standardon. La aliaj barbaroj kun sia akiro revenis domen."

La citita rakonto de Prokopio bone karakterigas la tiaman staton de aferoj. La bizantia armeo staras en preteco, kaj ĝi estas difinita ne por defendi la propran landon, al kiu minacas la danĝero, sed por apogi la imperiestran aŭtoritaton en la okcidenta imperio. La bizantianoj rigardas la neceson defendi la duoninsulon kiel ĉagrenan prokraston, kaŭzitan de Totilo. Fine la armeo iras Italujon, lasante la slavojn pasigi vintron kiel dome en loko, kiu estas en du tagoj de la ĉefurbo. Anstataŭ la ĉefa armeo ni vidas la fortan "milicon" sub komando de kortega eŭnuko, kiu timeme sekvas la postan gardon de barbaroj, haltas ĉe ilia halto, plendas, ke la barbaroj obstine ne deziras batali kaj fine estas devigita de soldatoj doni batalon en maloportuna pozicio. La forta milico estas tute disbatita de malamikoj, ŝarĝitaj de akiro kaj ne havantaj la eblon sin movi de la loko; poste tiuj ĉi malamikoj revenas sen ceremonio, komencas senpune disrabi la landon en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj dekoj da verstoj de Konstantinopolo kaj trankvile reiras domen trans Danubon. Fine la romanoj komencas malgrandan batalon kun la posta taĉmento kaj fanfarone transfaras sensignifan prosperon en grandan sukceson. Ĉiuj detaloj de tiu ĉi rakonto montras, ke la bizantia regantaro ne komprenis klare la danĝeron de slavaj atakoj, ne prenis mezurojn, sufiĉajn por la rebato de malamikoj, kaj la barbaroj tute prave rigardis kun malestimo la defendajn fortojn, kiujn la imperio kontraŭstarigis al ili. Tiuj ĉi faktoj preparas nin al tio, kion ni vidos post Justiniano en la lasta duono de la sesa centjaro.

La atakoj de slavoj en la regado de Tiberio kaj ilia firma koloniiĝo en la duoninsulo. Efektive, la slavoj en tiu ĉi tempo sentis sin en la imperio kiel hejme. Ili restadis en ĝiaj limoj po kelkaj jaroj kaj fine tute koloniiĝis tie ĉi. Ni citos por kompari kun la rakonto de Prokopio, alian sciigon de la efesa episkopo Johano, kiu skribis sian eklezian historion en sira lingvo en 584. "En 581 aperis la malbenita popolo de slavoj kaj atakis la tutan Heladon, la ĉirkaŭaĵojn de Tesaloniko kaj la tutan Trakujon (sekve, en tiuj samaj tri direktoj, kiel antaŭe). Ili prenis multajn urbojn kaj citadelojn, ruinigis, bruligis, rabis la landon kaj fine tute ekposedis ĝin. Ili koloniiĝis tie ĉi sentime, kvazaŭ ĝi apartenus al ili. Tio ĉi daŭris 4 jarojn, dum Tiberio estis okupita de la milito kun la persoj kaj sendis ĉiun armeon en orienton. Pro tiu kaŭzo la slavoj havis la plenan potencon en la lando, koloniiĝis tie kaj disvastiĝis, ĝis Dio renversis ilin. Ili ruinigis, rabis kaj bruligis ĝis la ekstera muro. Ili disrabis la tutan brutaron de la imperiestro, kelkajn milojn da pecoj, kaj ĉiujn aliajn objektojn. Eĉ ĝis la nuna tempo (584) ili loĝas trankvile en la romanaj provincoj sen zorgo kaj sen timo, rabante, mortigante, bruligante; ili fariĝis riĉaj kaj akiris grandan amason da oro, arĝento, brutaro, ĉevaloj kaj armaĵo. Ili eĉ ellernis militi pli bone, ol la romanoj, tiuj ĉi samaj malsaĝaj homoj, kiuj ne kuraĝis pli frue eliri el la arbaroj kaj aperi en la senarbaj lokoj kaj ne sciis, kio estas armaĵo." Efektive, la slavoj ellernis ĉiujn detalojn de la romana milita arto, la sola objekto, kiu mankis al ili por la fina venko super Bizantujo. Jen la rakonto de bizantia kronikisto pri la sieĝo de Tesaloniko en 597. "Komencinte la sieĝon, la slavoj preparis la sieĝajn maŝinojn kaj ferajn mur-frapilojn, kolosalajn maŝinojn por la ĵetado de ŝtonoj kaj la tiel nomatajn testudojn (moveblaj tegmentoj), kiuj estis kovritaj de seka ledo. Poste ili ŝanĝis sian intencon kaj por konservi la testudojn kontraŭ la bolanta peĉo, ili uzis felojn de bovoj kaj de kameloj, mortigitaj antaŭnelonge, kaj fiksis tiujn ĉi felojn per najloj. Tiamaniere aranĝinte ĉion apud la muro, ili komencis ĵetis ŝtonojn. Iliaj sagistoj ĵetadis sagojn similajn al mallumaj nuboj, kaj la homoj, starintaj sur la muro, ne povis sendanĝere eliri eksteren. Almovinte la testudojn al la ekstera muro, la barbaroj komencis skui ĝian fundamenton per traboj kaj hokoj. La maŝinoj por ĵetado de ŝtonoj estis kvarangulaj, sur larĝaj fundamentoj kaj finiĝis per mallarĝaj suproj. Sur tiuj ĉi suproj estis fiksitaj tre dikaj cilindroj (armitaj sur la finaĵoj de fero) kaj traboj, fiksitaj per najloj kaj subtenantaj la maŝinojn; la traboj similis al tiuj, kiuj ordinare kovras la tegmentojn de domoj. La maŝinoj, kiuj estis levataj de malsupre, ĵetadis senĉese pluvon da tre grandaj ŝtonoj. Tri flankoj de tiuj ĉi kvarangulaj maŝinoj estis kovritaj de tabuloj, por ke la soldatoj starantaj sur ili, ne suferu de la sagoj, ĵetitaj de la muro." La efesa episkopo eraris pensante, ke Dio fine renversis la barbarojn, kiuj rabis la imperion daŭre 80 jaroj de la VI centjaro. La slavoj post tio restis en la duoninsulo por ĉiam. La bizantiaj militestroj liberigis de ili Astikon, sed laŭ aliaj sciigoj ili en tiu ĉi tempo transbatiĝis ĝis la sudo de la Balkana duoninsulo. Restis nenia espero liberigi la duoninsulon per propraj fortoj, kaj la bizantia politiko penas nun trovi al la slavoj kontraŭulojn en ilia propra lando. Por tiu ĉi celo ĝi uzis la bandon de avaroj, kiuj ĵus aperis en la historio. Ankoraŭ en 558 la avaroj sendis al Justiniano deputacion, proponante sian helpon por la batalado kun la nigramaraj gentoj (bulgaroj kaj antoj), kiuj maltrankviligis Bizantujon. Nun, kiam la slavoj rabis Heladon, kaj de ĉiuj flankoj minacis danĝeroj, kaj estis nenia forto, kiu povus kontraŭstari al la barbaroj, la bizantia reganto rememoris la avarojn. Tiberio siavico sendis al ili deputacion kun la peto ataki la slavojn en iliaj propraj loĝejoj. "Tiamaniere", oni pensis en Bizantujo, "la barbaroj, ruinigantaj la romanajn provincojn, estos detiritaj hejmen, ili ekvolos defendi sian landon kaj ĉesos rabi la romanan imperion." Efektive, la reĝo de avaroj Bajano, trairinte per la sudo bordo de Danubo la landon ĝis la malsupro de la rivero, transiris ĝian maldekstran bordon, ruinigis kelkajn loĝejojn de slavoj, prenis grandon akiron kaj liberigis multajn romanajn kaptitojn. Alian rezultaton ne havis tiu ĉi atako. La helpo de avaroj ne povis esti konstanta kaj longedaŭra jam pro tiu kaŭzo, ke ili ĉe bona okazo estis pretaj rabi ankaŭ la Bizantian imperion.

La batalado de Maŭrikio kontraŭ la slavoj. Maŭrikio, posteulo de Tiberio, faras la lastan malesperan eksperimenton: li penas efektivigi per siaj rimedoj tiun saman ideon — detiri la slavojn de la Balkana duoninsulo atakinte ilian propran landon trans Danubo. La ideo estis por tiu tempo sendube bona. La slavoj, antaŭ nelonge koloniiĝintaj en la duoninsulo, kredeble ankoraŭ ne havis tempon interrompi la ligojn kun sia transdanuba patrolando. Se ili rapidus helpi ĝin, Bizantujo atingus sian celon kaj liberigus sin de la gastoj, venintaj sen invito. Se ili restus en la novaj lokoj, Bizantujo povus reakiri la potencon sur Danubo kaj ĉesigi la alfluon de novaj slavaj fortoj de la maldekstra bordo. Apartiginte tiamaniere la balkanajn slavojn de la transdanubaj, la bizantia reganto povus esperi pacigi ilin per forto aŭ per kulturo.

Sed la propraj rimedoj de Bizantujo ne estis sufiĉaj por la efektivigo de tiu ĉi plano. Laŭ la projekto de Maŭrikio estis necese ne sole fari kelkajn apartajn atakojn kontraŭ la maldekstra bordo, sed fortikiĝi tie kaj resti daŭre la vintro, kiel same la slavoj restadis en la limoj de la imperio. La plena okupo de la maldekstra bordo, jen kio estis la sola rimedo fari impreson sur la barbarojn. Ankaŭ pro militaj konsideroj Maŭrikio preferis la vintran ekspedicion, ĉar en la vintro estis pli facile transiri Danubon kaj persekuti la slavojn en la arbaroj, iliaj ordinaraj rifuĝoj. Sed ĉiuj planoj estis detruitaj ne pro kontraŭiĝo de malamikoj, sed de l' propra armeo. La eldorlotitaj bizantiaj soldatoj ne volis suferi la malfacilaĵon de vintra kampanio kaj pasigi la vintron trans Danubo. Unu fojon (593-594) ili devigis sian militestron foriri de la maldekstra bordo post serio da gravaj sukcesoj. Alian fojon la entrepreno finiĝis per manifesta ribelo. Sub la komando de la centuriono Foko la soldatoj sin movis kontraŭ Konstantinopolo, detronis kaj ekzekutis Maŭrikion kaj faris Fokon imperiestro (602). Tiamaniere la lasta provo kontraŭbatali la slavojn ankaŭ ne prosperis. En la VII centjaro Danubo jam ne prezentis baron kaj baldaŭ ĉesis esti etnografia limo inter slavoj kaj "romeoj". Antaŭ la komenco de la VIII centjaro la slava elemento fariĝis sinjoranta en la etnografio de la Balkana duoninsulo. Daŭre kelkaj centjaroj la slavoj konservis tie ĉi sian superecon.

Dislokiĝo de slavoj en la nuna Aŭstrujo. Ni transiros nun al la dislokiĝo de slavoj en aliaj direktoj. La ringo de Karpatoj, ĉirkaŭanta la nunan Hungarujon, en du lokoj estas interrompata de Danubo. Unue Danubo trabatas la vojon tra Malgrandaj Karpatoj iom pli malsupre de Vieno apud Presburgo. Duan fojon Danubo renkontas la kurtaĵojn de Karpatoj en nordorienta angulo de serba lando, ŝanĝas kelkajn fojojn la direkton en la mezo de montoj kaj fine trovas la vojon en la vastan valaĥan malaltaĵon tra la netrairebla "Fera pordego." La plej facila vojo de la norda deklivo de Karpatoj al Danubo iris malsupren laŭlonge la fluo de Dnestro, Pruto kaj Sereto; ĝi kondukis al la malsupra Danubo, al Dobruĝo kaj al la arbara kaj marĉa malaltaĵo de valaĥa lando. Per tiu ĉi vojo iris al Danubo tiuj amasoj de slavoj, kun kiuj Bizantujo havis la kontraŭpuŝiĝon. Tie ĉi, en la malsupraĵoj de Danubo, ili renkontis alian etnografian elementon — turkajn migrantojn, kiuj senĉese venadis tien el sudrusaj stepoj. Ekzistis ankaŭ alia vojo tra Karpatoj al okcidento, en moravan kaj boheman landojn; al sud-okcidento (al Danubo) kaj trans Danubo en Ŝtirujon, Karintujon kaj Krajnon, de tie al la Adriatika bordo kaj en la nordokcidentan angulon de la Balkana duoninsulo. Kelkaj slavaj gentoj konservis la tradiciojn pri la irado tra tiu ĉi vojo. La bohemoj, kroatoj kaj serboj memoris, ke ilia patrolando antaŭe estis la norda deklivo de Karpatoj kaj la supra fluo de Vistulo; la lastaj du gentoj memoris ankaŭ, ke ili iris de tie tra la teroj, proksimaj al frankoj kaj bavaroj. Kiamaniere kaj en kiu tempo fariĝis la dislokiĝo de tiu ĉi parto da slavoj, ni ne havas precizan sciigon. Kredeble, ne renkontante tie ĉi organizitan kontraŭon de Bizantujo, kiel ankaŭ en la malsupra parto de Danubo, la slavoj sin movadis antaŭen ne per densaj amasoj, sed per apartaj kolonioj, kaj ne estas facile difini la momenton, kiam la lando fariĝis slava. Cetere, tre malproksimen en la profundaĵon de centjaroj ni ne povas removi tiun ĉi momenton. Kredeble Bohemujo fariĝis slava daŭre la V centjaro. Por Danubo, Ŝtirujo, Karintujo kaj Krajno tiu ĉi momento venis multe poste. La langobardoj, kiuj foriris de meza Danubo en 568, nenion memoris pri la irado de slavoj post ili. Sed post ne pli ol 30 jaroj ni jam renkontas la unuajn sciigojn pri la ĥorutanaj slavoj. Fine, la kroatoj kaj serboj atingis siajn lokojn en la Balkana duoninsulo nur en la VII centjaro.

Avaroj en Panonujo. Ĉe la malordo, reginta en la lokoj, kuŝantaj sur la supraj partoj de Danubo, necesa estis ia neordinara fakto, por turni la atenton de najbaroj je la ŝanĝo en la kontingento de loĝantaro de la nuna Aŭstrujo. Tia fakto, kiu kondukis la slavojn de tiu ĉi lando sur la scenon de la historio, estis la koloniiĝo de Panonujo de turka gento, nome avaroj. Ni vidis, ke en 558 tiu ĉi nacio, ankoraŭ tute nekonata, sendis deputacion al Justiniano. En tiu tempo la avaroj migradis en la sudrusaj stepoj. Post 5 jaroj ili jam aperis sur Elbo kaj militis kun la aŭstrazia reĝo Sigiberto (563); post la alia kvino da jaroj la langobarda reĝo Alboino cedis per kontrakto Panonujon al la avara reĝo Bajano. De tiu ĉi tempo sub la regado de Bajano formiĝis sur Danubo potenca regno, kiu senĉese maltrankviligis per atakoj la frankojn, langobardojn kaj Bizantian imperion. En tiuj ĉi atakoj la slavoj estis konstantaj liganoj kaj kunlandanoj de avaroj. La langobarda historiisto Paŭlo Diakono skribas la unuan fojon en la jaro 595, ke la bavara duko Fasilono, ĵus nomita de la franka reĝo Hildeberto, faris ekspedicion en la landon de slavoj kaj revenis kun akiro kaj venko. Tuj post tiu ĉi ekspedicio sekvis ankaŭ la rekompenco. La bavaroj, kiuj antaŭ nelonge atakis la slavojn, estis atakitaj de la reĝo de avaroj kaj preskaŭ ĉiuj estis mortigitaj; restis nur 2 miloj da homoj. Sendube, la reĝo de avaroj venĝis la slavojn, kiel siajn regatojn. Ni vidas el aliaj sciigoj, ke tie ĉi la historiisto parolas pri la ĥorutanaj slavoj, kiuj iafoje pagis tributon ankaŭ al la bavaraj dukoj. Kun helpo de avaroj tiuj ĉi slavoj liberiĝis kaj baldaŭ fariĝis konataj danke al siaj atakoj. En 600 la papo Gregorio skribis al la klerikaro de la bizantia urbo Salono: "rilate la slavan nacion mi estas tre malĝoja kaj maltrankvila, — malĝoja, ĉar mi kompatas viajn mizerojn, maltrankvila, ĉar ili jam komencis veni Italujon tra Istrujo." Efektive, en la unuaj jaroj de la VII centjaro la slavoj kune kun la avaroj kaj langobardoj penetris en Istrujon kaj ruinigis la tutan landon, ĉion rabante kaj bruligante. Post kelka tempo la langobardo reĝo Agilulfo, kun helpo de slavoj, senditaj al li de la reĝo de avaroj, sieĝis Kremonon, prenis la urbon kaj tute detruis ĝin. La plej proksimaj partoj de la Balkana duoninsulo ankaŭ komencas esti ruinigataj de avaroj kaj slavoj. La romana loĝantaro de Dalmatujo pro tiuj ĉi atakoj komencas transiri en la proksimajn insulojn. Ne restis sendifekta eĉ la ĉefa urbo de Dalmata bordo, Salono, amata ĉefloĝejo de Diokletiano; la urbanoj sin savis en la insulojn; malmultaj, kiuj revenis sur la bruligaĵon, lokiĝis inter la ruinoj de la kolosala palaco de Diokletiano, de kio devenis la nova nomo de urbo Spalato (palaco). La bizantia regantaro, senforta ankaŭ kontraŭ tiuj ĉi dezertigoj, rifuĝis fine al la elprovita rimedo: meti kontraŭ barbaroj novajn barbarojn, kontraŭ avaroj — slavojn.

Koloniigo de Dalmatujo. Por tiu ĉi celo Heraklio (610-641) sin turnis al du slavaj gentoj, kiuj aperis en tiu ĉi tempo sur la dekstra bordo de Danubo — al kroatoj kaj serboj. Ambaŭ tiuj ĉi gentoj, kiuj nomis sia patrolando Blankan Kroatujon kaj Blankan Serbujon apud la komenco de Vistulo, venis en Dalmatujon kaj komencis bataladon kun la avaroj, kompreneble, tute ne havante la celon fari plezuron al la bizantia imperiestro. Sed, kiel malamikoj de avaroj, ili estis bonvenintaj gastoj al la imperiestro kaj al la papo. Heraklio rapidis formale cedi al ili la okcidentan Dalmatujon (de kie ili post kelka tempo transiris ankaŭ en la lokojn inter Dravo kaj Savo) kun la kondiĉo esti submetitaj al la aŭtoritato de Bizantujo. La papo ankoraŭ en la regado de Heraklio sendis pastrojn por bapti la kroatojn. Ĉe tiu ĉi okazo, laŭ la tradicio, enskribita post du centjaroj de la bizantia imperiestro Konstantino Porfirogeneto, "la kroatoj faris kaj propramane subskribis la deviĝon kaj donis la nerompeblan ĵuron al la sankta apostolo Petro ne ataki fremdajn landojn kaj vivi en paco kun ĉiuj, kaj la papo promesis, ke en okazo, se aliaj popoloj komencos ruinigi ilian landon, Dio mem militos por ili kaj donos la venkon per la sankta Petro, lernanto de Kristo." Sekve, la romana politiko provis atingi la saman rezultaton per spirita influo, kiun la bizantia politiko per juridikaj kontraktoj.

Koloniigo de Serbujo. Baldaŭ post la kroatoj, iliaj parencoj serboj, kiuj migradis kelkan tempon sur la Balkana duoninsulo, ankaŭ ricevis la najbaran landon sude sur la dalmata bordo de la rivero Cetino ĝis Antivaro kaj oriente de la kroataj loĝejoj (la serbaj kolonioj tiam ne atingis la finaĵon de Savo, sed okupis nur la malgrandan okcidentan angulon de la nuna Serbujo). Alkuŝanta al ambaŭ regionoj, Bosnujo, inter la riveroj Verbas kaj Bosno, por longa tempo fariĝis objekto de reciprokaj disputoj.

Bulgaroj trans Danubo. Tiamaniere, en la mezo de la VII centjaro la kontingento de la slava loĝantaro sur la Balkana duoninsulo estis lokiĝinta por ĉiam. Al ni restas diri pri unu cirkonstanco, ligita kun la kontraŭavara politiko de Heraklio. Metinte kontraŭ la avaroj la kroatojn kaj serbojn, Heraklio en tiu sama tempo faris la ligon kun la gento de bulgaroj, parenca al avaroj, kaj helpis ilian reĝon Kuvraton sin liberigi de l' avara jugo. En la regado de unu el la malfortaj posteuloj de Heraklio — Konstantino Pogonato, Asparuĥo, filo de Kuvrato, devigis cedi al si (679) la tutan landon inter Danubo kaj Balkanoj, en kiu jam preskaŭ en daŭro de centjaro loĝadis la slavoj. Submetinte la loĝantajn tie slavajn gentojn, la bulgaraj venkintoj baldaŭ tute miksiĝis kun ili kaj donis al ili sian nomon.

Samo kaj la okcidentaj slavoj. Sur la norda limo de la avara lando ankoraŭ unu fakto, tre grava por la slava historio, estas ligita kun la malgrandiĝo en la VII centjaro de l' avara potenco. Tiu ĉi fakto restis tute nesciata de bizantiaj kronikistoj; nur la franka kronikisto Fredegar komunikas ĝin al ni. Tamen la signifo de tiu ĉi fakto estas tiu sama, kiel de suprediritaj faktoj sur la Balkan duoninsulo. Ni sciiĝas, ke unutempe kun la kroatoj, serboj kaj bulgaroj, sed sen helpo de Bizantujo, kontraŭ la avara jugo ribelis la slavoj de la tuta nordokcidenta limo. Fredegar rakontas, ke en 623 venis al tiuj ĉi slavoj ia homo nome Samo, franko — laŭ la opinio de kronikisto, laŭ alia sciigo — slavo. Li trovis la slavojn tute en plena milito kun la avaroj, fariĝis militestro kaj venkis la avarojn. Pro danko la slavoj elektis lin ŝia reĝo (627), kaj li reĝis 35 jarojn (ĝis 662), militante kun la avaroj kaj frankoj kaj submetinte la najbarajn slavajn gentojn. El aliaj komunikoj de Fredegar ni sciiĝas, ke en la nordo la serboj, kiuj loĝis inter Saalo kaj Elbo, estis ankaŭ submetitaj al Samo; en la sudo la ĥorutanaj slavoj estis liaj liganoj en la militoj kun la frankoj, en la okcidento lia regno limis kun la lando de frankoj, Turingujo kaj Bavarujo; en la oriento ĝi atingis Tatrojn kaj la regionon de Oder. Tamen la regno de Samo ne estis bone aranĝita. Ni scias, ke kelkaj gentoj, rigardataj kiel submetitaj, havis siajn proprajn regantojn. Kredeble, pro tiu kaŭzo post la morto de Samo lia regno disfalis tiel rapide kaj sen iaj postsignoj, ke kelkaj historiistoj eĉ ne estis certaj je la ekzisto de tiu ĉi persono kaj rigardis ĉiujn rakontojn pri li kiel legendojn.

Dislokiĝo de slavoj de Vistulo ĝis Elbo. Efektive la rakontoj pri Samo estas tute izolitaj en la antikva historio de l' okcidentaj slavoj. Ĉiuj ceteraj faktoj de tiu ĉi historio estas kovritaj de densa mallumo, kaj la historio de la disvastiĝo de slavoj okcidenten, de Vistulo ĝis Elbo, estas tute nesciata. Ni povas nur konstati, ke la slavoj okupis tiujn ĉi lokojn post la germanoj, lasis ilin, kredeble baldaŭ post ilia foriro, ĉar ili konservis kaj transformis siamaniere la antaŭajn germanajn nomojn de la lokoj. Ekzemple, apud Oder loĝis iam la germana gento-silingoj. Tiu ĉi gento foriris de tie kune kun la vandaloj kaj svaroj en Hispanujon en 406 p. Kr. Sendube, la slavoj venis en la lokojn, lasitaj de silingoj pli frue, ol la memoro pri ili estis forgesita, ĉar ilian landon ili nomis Silezujo (Silingujo).

Tiamaniere, oni devas pensi, ke la spaco inter Vistulo kaj Oder estis okupita ne pli malfrue, ol en la V centjaro. Pli okcidente, ĉe Elbo, la lokoj de la estonta kolonio de baltikaj slavoj ankoraŭ en la VI centjaro prezentis vastan senpopolan dezerton. En la VII centjaro, de Elbo ĝis Oder ni trovas koloniojn de la okcidentaj serboj, kiel oni povas supozi laŭ la rakontoj pri Samo; sed pli kredindaj sciigoj pri slavaj kolonioj norden de tiu ĉi strio ĝis la maro malestas ĝis la VIII centjaro.