La trairaj pasaĝervagonoj en la sved-germana trafiko

La trairaj pasaĝervagonoj en la sved-germana trafiko ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La trairaj pasaĝervagonoj en la sved-germana trafiko.
Laŭ priskribo en sveda fakgazeto « Järnbanebladet »,
resume tradukis J. Lundgrenn (I. A. E. F. N-ro 145).

La trajektŝipa komunikado, malfermita en julio 1909 inter Trelleborg kaj Sassnitz, celis 1-e senperan transigon de ŝarĝvagonoj el Svedujo al Germanujo, kaj 2-e kontinuecon por la pasaĝertrafiko inter tiuj landoj, tiel ĉesigante la maloportunajn transirojn inter fervojoj kaj ŝipo.

La nova trafikvojo ne kaŭzis bezonon de specialaj ŝarĝvagonoj, ĉar estis ŝarĝvagona trafiko inter Svedujo kaj aliaj landoj jam de 1891, kiam malfermiĝis komunikado per trajektŝipoj inter Helsingborg kaj Helsingör. La plej multaj ŝarĝvagonoj de normallarĝaj svedaj fervojoj estas konstruitaj laŭ la kondiĉoj de la internacia trafiko.

Rilate al la pasaĝervagona provizo la cirkonstanco estas alia. La svedaj ŝtatfervojoj, kiel la aliaj svedaj fervojoj de normala larĝo, estas konstruitaj laŭ pli granda mezurnormo je libera spaco, ol tiu, kiu estas aplikita por la fervojoj de la kontinento, kaj sekve de tio la konstruprofilo por veturiloj estas pli larĝa, ol la ĝenerala de aliaj landoj. La pasaĝervagonoj ankaŭ kompare kun la germanaj estas pli larĝaj je proksimume 200 milimetroj.

De la komenco do estis evidente, ke novaj pasaĝervagonoj devos esti konstruataj por tiuj trairaj vagonaroj, kies aranĝo estos sekvo de la malfermota nova komunikado. Ankaŭ aliaj kaŭzoj urĝigis specialajn vagonojn por tiu trafiko. La vagonoj de la prusaj ŝtatfervojoj estas, kiel oni scias, provizataj je « harmonikoj » aŭ balgoj por aranĝo de kovrataj transirejoj inter la vagonoj. Tiaj balgoj plifrue ne troviĝis sur svedaj pasaĝervagonoj. La germanaj rapidtrajnoj estas plue provizitaj je premaera haltigilo, dum vakum-haltigiloj estas uzataj en Svedujo. Ĉiuj vagonoj por la traira trafiko do devas esti provizitaj tiel kun vakuma haltigilo.

Post diversaj pritraktoj inter delegitoj de la svedaj kaj de la prusaj ŝtatfervojoj estis decidate, ke ĉiuj vagonoj bezonataj por la trairaj vagonaroj estos novhavigataj, kaj ke ĉiu administrado partoprenos per nombro da vagonoj laŭ la proporcio inter la ambaŭregnaj distancoj de la koncerna trafikvojo. Al la parto de la svedaj ŝtatfervojoj do apartenus du trionoj de la tuta vagonnombro. Plue estis decidate, ke en du vagonaroj ĉiutage je ĉiu direkto iros po kvar trairaj bogivagonoj inter Stockholm kaj Berlin,

unu litvagono I- kaj II-klasa ;
unu vagono por sidantoj I- kaj II-klasa ;
unu kombinita III-klasa kaj pakaĵvagono ;
unu poŝtvagono.

Plie iras ĉiutage unu litvagono en ĉiu direkto inter Göteborg kaj Berlin, kaj dum difinitaj tempoj ankaŭ unu litvagono inter Kristiania kaj Berlin. La bezona rezervo estis difinata kiel 50 % de la vagonnombro uzota en la ĉiutaga trafiko. Ĉar la ir-reira tempo por vagonoj inter Stockholm kaj Berlin estas tri tagoj, inter Göteborg kaj Berlin du tagoj, kaj inter Kistiania kaj Berlin kvar tagoj, la tuta bezono, la rezervo enkalkulite, do estas 18 litvagonoj kaj po 9 el la aliaj tipoj.

Ĉar la livero de tiuj ĉi vagonoj estis partigota je la du administracioj, oni opiniis, ke por akiro de unuformeco estus oportune, se la litvagonan trafikon prizorgus nur unu el la administracioj, kiu tiuokaze ankaŭ devus liveri kaj konservi ĉiujn litvagonojn. Ĉar la pli granda parto de la vojo Stockholm — Berlin kuŝas en Svedujo, la svedaj ŝtatfervojoj konsentis liveri la litvagonojn kaj prizorgi la litvagonan servon ankaŭ en la germanflankaj trajnoj. La prusaj ŝtatfervojoj anstataŭe liveris ĉiujn I- kaj II-klasajn tagvagonojn, dum la vagonoj de la ceteraj tipoj estis partigataj je la svedaj kaj prusaj ŝtatfervojoj po 6 kaj 4 de ĉiu speco.


Rimarkoj. — La vorto trafiko estas prove uzata en le senco komunikad-igo. La vorto mem estas internacia, kvankam ĝi havas tre diferencajn signifojn en diversaj lingvoj. Ĝi ŝajnas utila kiel faktermino, ĉar nek komunikado, nek ekspluato plene montras la specialan sencon.

Balgo, rigida kaj kunfaldebla sako, svede : bälg, germane : Balg, angle : bellow.

Trajno (germane : Zug, angle kaj france train) ne estas tute samsenca kun la vorto vagonaro. La vagonaroj inter Berlin kaj Stockholm iras unue en trajno de prusaj ŝtatfervojoj, kaj al Stockholm ili alvenas en alia trajno. En la ĝenerala lingvo la vorto vagonaro tute taŭgas, ĉar ĝi montras tion, kio koncernas la vojaĝantan publikon.