La valoro de la Biblio

Vaasa, Finnlando (p. 3-18)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/3
La valoro de la Biblio.

La Biblio estas vorto de Dio. ”Ĝi restas eterne”. La Biblio estas libro de la Sankta Spirito. Ĝi estas la plej grava kompare al aliaj libroj.

Multaj opinias, ke la Biblio enhavas la vorton de Dio, sed malmultaj kredas, ke ĝi estas Dia vorto, tiel ke ĉiu vorto estas skribita per influo de la Sankta Spirito kaj perfekte vera. La diferenco estas granda. Se la tuta Biblio ne estus Dia vorto, tiuokaze la kritikado pri tio, kio estas Dia kio homa vorto, dependus tute de homa esploro. La leganto neniam povus certe kaj sendube konfidi al iu frazo de Biblio, ĉar estus eble, ke tiu frazo, per kiu li volus sin konsoli, enhavus iun homan eraron. Ni ne povus ”vivi per ĉiu vorto eliranta el la buŝo de Dio”, se ni ne senkondiĉe certe scias, kiu vorto estas Dia. Ni ne povus laŭ la ekzemplo de Jesuo batali kontraŭ la satano per la armilo: ”Estas skribite”, kaj: ”Ankaŭ plu estas skribite” (Mt. 4), se ni ne scias, kiu vorto en la Biblio estas de Dio, ĉar alie ni eble ekkontraŭstarus per mensogo al la satano, kiu mem estas ”la patro de mensogo”. Se ĉiu Biblia vorto ne estus vera, ni en nescio povus ekkapti iun malveran vorton kaj neevitebla estus nia malvenko. Per mensogo oni ne povas batali kontraŭ la spirito de mensogo. Se ni devus dum atakado de satano unue demandi iun scienculon, ĉu tiu aŭ alia vorto estas de Dio aŭ homo, por ke mi kuraĝu defendi min per tiu kontraŭ la satano, ĝi certe havus tempon enkatenigi nin kaj turmenti nin terure.

Sekve kiel praktikaj kristanoj, kiuj devas vivi per Dia vorto, kaj batali per ĝi ĉiutage, ni facile povas konstati, ke tiu vivado kaj militado estus tute neebla, se ĉiu Biblia vorto ne estus Dia. Sed ĉar ni devas vivi, batali kaj venki, certe la Biblio estas Dia vorto, kvankam la malamiko penas ĉiurimede precipe per Bibliokritiko ekrabi la panon el nia buŝo kaj la glavon el nia mano. Diligente uzadas la malluma Spirito sian batalilon de tempo de la Paradizo: ”Ĉu Dio diris”? Sed ni venkos la satanon ”per la sango de la Ŝafido kaj per la vorto de nia atesto”. Apok. 12:11. Se la Biblio ne estus Dia vorto, ni estus senarmilaj soldatoj.

Se ni volas vivi en vera rilato al Dio, ni devas resti en la instruo de Kristo, ĉar apostolo Johano skribas: „Ĉiu, kiu flanken iras kaj ne restas en la instruado de Kristo, tiu ne havas Dion ; kiu restas en la instruado, tiu havas la Patron kaj la Filon”. 2 Jh. 9. Kia estas do la instruo de Kristo pri la valoro de Biblio? Li diras en sia surmonta prediko: ”Ne pensu, ke mi venis por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi ne venis por detrui, sed por plenumi. Ĉar vere mi diras al vi: ĝis la ĉielo kaj tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo ĝis ĉio estos elfarita”. Mt. 5:17, 18. En la unua parto de ĉi tiu diro en kiu Jesuo parolas pri la leĝo kaj profetoj, li nomas kiel leĝo la 5 librojn de Moseo kaj en la lasta parto li nomas la librojn de Moseo kaj profetojn per komuna nomo leĝo, samkiel ekz. Jh. 15:25. Sekve ĝis kiam ĉielo kaj tero estos, ĉiu plej malgranda litero kaj streketo restos valida en la skriboj de la Malnova Testamento. ”La skribo ne povas esti nuligita”, diras Jesuo pri unu frazo de la psalmo 82. Jesuo uzante kuraĝe en sia batalo kontraŭ la satano la armilon: ”estas skribite”, montras per tio, ke ĉio, kio estas skribita en la Malnova Testamento, estas vera. Kvazaŭ li dirus: pro tio, ke la afero estas tiel skribita, ĝi certe estas firma. Multfoje montras Jesuo, ke li venis por plenumi tiujn promesojn, kiuj estis skribitaj pri li ”en la leĝo de Moseo, la profetoj kaj la psalmoj”. Lk. 24:44.

Se ni sekve volas resti en la instruado de Jesuo, ni devas kredi, ke ĉiu vorto en la Malnova Testamento estas Dia vorto. Se ni ne tiel kredas, ni flanken iras de lia instruado, kaj ”ni ne havas Dion, nek Patron nek Filon”.

Nia Sinjoro Jesuo Kristo elektis la apostolojn kiel siaj atestantoj ĝis la plej malproksimaj partoj de la tero. Tial li promesis sendi al ili la Sanktan Spiriton ”la Spiriton de la vero, kiu gvidos ilin en ĉian veron”. Jh. 16:13. Ni havas sekve ĉian, perfektan veron, malkaŝitan per la Sankta Spirito en la skriboj de la Nova Testamento. La ĉiopova Dio, kiu garantias, ke lia vorto restas eterne kaj lia vero de generacio al generacio, prizorgis ankaŭ tion, ke la Nova Testamento enhavas ĝuste tiujn librojn, kiuj estas skribitaj per la inspiro de la Sankta Spirito. Ĉar Jesuo estas ”vero” kaj la S. Spirito estas ”la Spirito de la vero” kaj la apostoloj estas ”sanktigitaj en la vero”, kiu estas la vorto de la Patro (Jh. 17:17), la sankta Triunuo precize prizorgis pri tio, ke en la skriboj de Nova Testamento ne estas mensogo aŭ eraro.

Dum la scienculoj cerbkreve pripensas la etajn ŝanĝojn kaj aldonojn, kiujn enhavas la diversaj manuskriptoj de la Nova Testamento, ni povas senzorge lasi ilin penadi pri tio kaj ni kredu, ke la ĉiopova Dio tiel gardis sian vorton, ke iu mensogo ne eniris en tiujn malgrandajn ŝanĝojn kaj aldonojn. ”Ni parolas, ne per paroloj, kiujn homa saĝeco instruas, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj”. 1 Kor. 2:13. Dio kaŝis sian veron for de saĝuloj kaj prudentuloj (Lk. 10:21), kiuj ne volas subiĝi al la vero. Unu kaŝilo certe konsistas en la etaj diferencoj de la manuskriptoj. Spite tio estas ĉiu vorto vera eĉ en niatempa Nova Testamento. Ĉar Dia vorto restas eterne. Dio ne povus devigi nin kredi sian vorton, se li ĝin ne konservis al ni pura. Li ne povus kondamni nin eĉ pro nekredo, se li ne estus doninta al ni klaran, kredindan veron. ”Via vorto estas vero”, diras Jesuo al sia Patro. La Biblio estas la vorto de Dio. ”La vero liberigas nin”. Jh. 8:32. Laŭdu Sinjoron, mia animo!

La vero ne estas ŝanĝebla laŭ la spirito kaj evoluo de la epoko. Jesuo estas ĉiam la sama Hb. 13:8. Li estas vero. Jh. 14:6. La vero de lia vorto estas ankaŭ ĉiam la sama. La Sankta Spirito malkaŝos neniam pli perfektan veron ol tiun, kiun li jam malkaŝis al la apostoloj. Ili havas ”ĉia veron”. Tial ĉiuj novaj instruoj kaj spiritaj malkaŝoj devas esti esplorotaj kaj kritikotaj laŭ la Biblio. Kio de tiu deflankiĝas estas produkto de la spirito de mensogo, ĝi estu kiel ajn alta kaj alloga.

La instruado de la apostoloj pri la vero de Biblio estas ankaŭ klara. Tiu estas la instruado de Jesuo. Pri la skriboj de la Malnova Testamento diras Petro: „Ni havas la profetan vorton plicertigitan” kaj pri la novtestamenta prediko: ”Ne sekvinte fablojn sofismajn ni konigis al vi povon kaj aleston de nia Sinjoro Jesuo Kristo”. 2 P. 1. Johano skribas: ”Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, tion ni anoncas al vi”. 1 Jh. 1:1.

Ni havas sekve pri la faroj kaj vortoj de Jesuo la rakonton de vidintoj kaj aŭdintoj per propraj okuloj kaj oreloj. — Paŭlo konfesas antaŭ la guberniestro Felikso: ”Laŭ tiu vojo, kiun vi nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo kaj ĉion skribitan en la profetoj”. Ag. 24:14. En nia tempo oni malofte renkontas tian fidon, ke ”ĉio”, skribita en Malnova Testamento estas vera. Samideanoj de apostoloj ne estas tiuj, kiuj ne kredas, ke ĉiu Biblia vorto estas vera. Paŭlo skribas: ”Kio estas antaŭe skribita, tio estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la skriboj ni havu esperon” (Rm. 15:4) kaj: ”Ĉiu skribaĵo estas inspirita de Dio kaj estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco, por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉia bonfarado”. 2 Tm. 3:16. Ankoraŭ skribas Petro: ”Neniam profetaĵo estas alportita per homa volo, sed homoj movataj de la Sankta Spirito laŭ Dio parolis”: 2 P. 1:21.

La kritikado de la Biblio, la tuta aŭ laŭparta forlaso de la Sankta Libro, disvastigis jam en ĉiuj landoj multe da malbono. Ĝi malpurigas la konsciencojn de homoj kaj forlogas ilin de vivanta Dio. Pli kaj pli malkaŝe ĝi aperas eĉ en religiaj libroj kaj predikoj. Tial ĉiu devas sin gardi por ne implikiĝi en la kaptilojn de la erarego.

Ni priatentu ankaŭ la severajn vortojn en la lasta ĉapitro de la Apokalipso: ”Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de tiu ĉi libro: se iu aldonas al ili, Dio aldonas al li la punfrapojn skribitajn en tiu ĉi libro; kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de tiu ĉi profetaĵo, skribitaj en tiu ĉi libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo, kaj el la sankta urbo”.

Tio koncernas plej proksime la Apokalipson, sed certe ankaŭ la tutan Biblion. Senkaŭze tio ne okazis, ke la Sankta Spirito volis kvazaŭ fermi per tiuj ĉi vortoj la tutan kolekton de la sanktaj skriboj. Klare do estas, ke la Bibliokritiko ne estas sendanĝera nek la timo pri ties difektado senkiala.

Ni devas ”vigli kaj preĝi, por ke ni ne eniru en tenton”.

Via vorto, Dio, estu la lumilo de miaj piedoj kaj la lumo sur miaj vojoj.”

H. P.