LA VEŜTO.

Estas homoj, kiuj havas emon al kolektado de kuriozaĵoj pli aŭ malpli multekostaj, depende de materiala stato de la persono. Mi ankaŭ posedas kolekteton, sed negrandan, kiel ordinare en la komenco.

Estas tie mia dramo, kiun mi skribis ankoraŭ en gimnazio, dum lecionoj de la latina lingvo… estas kelkaj sekigitaj floroj, kiujn mi devos anstataŭigi per novaj, estas…

Ŝajnas, ke jam estas nenio plu, krom unu tre malnova kaj eluzita veŝto.

Jen ĝi estas. La antaŭa parto estas senkoloriĝinta, la malantaŭa — trafrotita. Multe da makuloj, mankas butonoj, ĉe la rando jen trueto, certe elbruligita per cigaredo. Sed plej interesaj estas la kuntiriloj. Tiu, sur kiu troviĝas la buko, estas mallongigita kaj alkudrita al la veŝto tute ne tajlore, kaj la alia estas trapikita preskaŭ tutlonge de la bukodentoj.

Rigardante ĝin oni tuj divenas, ke la posedinto Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/25 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/26 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/27 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/28 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/29 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/30 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/31 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/32 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/33 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/34 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/35 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/36 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/37 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/38

Hodiaŭ, rigardante la malnovan veŝton, mi vidas, ke pri ĝiaj kuntiriloj okupis sin du personoj. La sinjoro ĉiutage antaŭenŝovadis la bukon, por trankviligi la edzinon, kaj la sinjorino ĉiutage mallongigadis la zoneton — por kuraĝigi la edzon.

— Ĉu ili iam kuniĝos ree por konfesi al si reciproke la tutan sekreton pri la veŝto? — mi pensis, rigardante la ĉielon.

La ĉielo jam estis preskaŭ nevidebla super la tero. Faladis nur neĝo tiel densa kaj malvarma, ke eĉ en tomboj frostiĝis homaj cindroj.

Tamen kiu povas diri, ke post tiuj nuboj ne estas suno?


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Bolesław Prus kaj de la tradukinto: Lidja Zamenhof.