La vizito de Horaĉo Serĉer


La vizito de Horaĉo Serĉer

— J. Lejzerowicz, Łódź

Lastan dimanĉon neatendite vizitis min sinjoro.

— Mia nomo estas Horaĉo Serĉer — prezentis sin al mi la gasto kaj ne demandante, ĉu mi estas libera, li sidiĝis kaj ekparolis:

— Kiel vi vidas (li montris siajn grizetiĝantajn harojn), mi estas maljuna kaj malnova esperantisto…

— Do — mi interrompis — vi povas paroli kun mi esperante…

— Nu, mi estas verdire malnova esperantisto, sed mi ne parolas esperante. Vi scias ja, sinjoro, la ĉiutagaj devoj kaj zorgoj. Laboro, laboro, laboro. Neniam oni havas tempon por lerni nian sanktan lingvon. Kvankam tio estus por mi tre facila afero. Mi parolas germane, pole, france, ruse kaj angle. Krome mi legas kaj komprenas italan, hispanan kaj ĉeĥan. Iam mi ankaŭ »flaris« la hungaran, sed ne ellernis ĝin. Sed neniun lingvon mi tiel flame ekamis kiel la esperantan. Ĝi estas belega lingvo, genia kreaĵo! Kaj tiel simpla, tiel facila! Sed ve, la tempo neniam permesas al mi bone ellerni ĝin. Mi ĝin bonege komprenas, sed ne parolas. Vi komprenas: mi ne ekzercas, ne konversacias. Sed mi legas. Mi abonas Heroldon, Literaturan Mondon kaj estas membro-abonanto de UEA.

Mi deziris interrompi, sed s-ro Serĉer faris mangeston, kvazaŭ volante diri, ke li tuj finos, kaj li daŭrigis:

— Do kiel vi vidas, mi estas malnova esperantisto. Iam, antaŭ dudek jaroj mi multon faris por Esperanto. Mi estis konata tra la tuta mondo, eminentulo. Se vi foje vizitos la Esperanto-societon en Porkinsk, vi vidos tie mian portreton pendanta en la kancelario. Mi tie estis prezidanto, gvidis multajn kursojn kaj varbis por Esperanto eĉ du profesorojn de la tiea universitato. Sed en la movado oni forgesis min. Kiel kutime. Mi ne postulas laŭdon, nek rekonon. Gardu Dio! Mi laboris kaj ankoraŭ nun laboras por ideo kaj idea laboro ne havas prezon.

Denove mi deziris demandi, kia estas la celo de lia vizito, sed denove la gasto faris tiun mangeston kaj daŭrigis:

— Tuj mi finos, sinjoro. Kvankam mi estas jam, kiel vi vidas, malnova esperantisto, mi tamen restas ankoraŭ plena de entuziasmo por nia alta ideo. Ah! mi tute ne povas kompreni niajn nunajn junajn esperantistojn. Por ili Esperanto estas klara, memkomprenebla afero. Ili venas nun al nia movado kaj ne imagas, kiamaniere ĝi fariĝis. Mi, kiu memoras la unuajn jarojn de nia afero, mi entuziasmiĝas ankoraŭ pli kaj infane kortuŝiĝas, vidante kiel grandan vojon ni jam estas farintaj. Sed ili, la junaj, neniam estas kontentaj: jen tio, jen tio ĉi ne plaĉas al ili. Kaj ili havas plej strangajn projektojn. Hallo! — mi ĉiam pensas en mia koro — karaj infanoj, havu paciencon, ne rapidu. Ankaŭ Romo ne konstruiĝis en unu tago. Niaj eminentuloj jam zorgas pri tio, fidu al ili. Kaj por vi sufiĉas fari tion, kion ili sugestas al vi. Mi mem jam dum multaj jaroj cerbumas, kiel trovi radikalan rimedon, kiu rapide kondukus nin al la celo, sed tio ne estas tiel facila afero. Revizionismo, parlamentaj kongresoj — ĉio-ĉi estas naivaj ideoj. Kion vi volas? Ĉu la ĝisnuna agadmaniero estas malbona? Vidu, jam 45 jarojn ni aplikas ĝin, ĉu do la rezultoj estas nekontentigaj?

Li interrompis por momento, ekspiris profunde, kaj plue parolis:

— La venko de Esperanto dependas nur de la amasoj. Ni devas penetri en la popolon. Kiel mi diris, mi jam de multaj jaroj meditas kaj cerbumas pri tio, kiamaniere trovi la vojon por rimarkinde kreskigi la nombron de nia anaro. Mi analizis plej diversajn, multegajn rimedojn, kaj preskaŭ jam volis rezigni, kiam neatendite en mia cerbo eklumis genia ideo dank al la lasta bulteno de la Pariza organiza komitato.

Li alŝovis sian seĝon pli proksimen al mi, dismetis siajn manojn sur la tablon, kaj kun pli laŭta voĉo ekparolis:

— Sinjoro, ĉu vi legis la lastan numeron de la Ĝeneva Esperanto? Ne? Vi ne legis ĝin? Do tuj prenu ĝin kaj tralegu la bultenon de la Pariza organiza komitato!

Li elpoŝigis la gazeton, metante ĝin antaŭ miajn okulojn.

— Legu — li kun ekscito parolis. Jen. legu: »Komisiono por rilatoj kun kongresaninoj«. Kaj rekaptante la gazeton, svingante ĝin en la mano, li kriis nerve:

— Sinjoro! Nun la problemo estas solvita! Nun nia venko estas certigita! Mi gratulas al vi!

Kun stranga, mistera flamo ekbrilis la okuloj de mia gasto. Mia edzino, kiu troviĝis en la apuda ĉambro, terurita per la krio de s-ro Serĉer, enkuris kaj pala de timo demandis: kio okazis?

La gasto rapidpaŝe proksimiĝis al mia edzino, kaptis ŝian manon en la sian kaj svingante la gazeton alte en la alia mano, li kriis:

— Sinjorino! Fine ni venkis! Post kvardek kvin jaroj de senlaca laborado fine estas trovita la genia rimedo, kiu trudos nian lingvon al la tuta homaro!

— Eble nenormala? — flustris al mi mia edzino.

— Ne timu, sinjorino — respondis s-o Serĉer — mi estas tute sana kaj tuj mi detale ĉion al vi klarigos.

Triope ni sidiĝis al la tablo kaj s-o Serĉer komencis.

— Profunda saĝo ŝprucas el la proverbo: ni viroj regas la mondon, sed la virinoj regas nin. Ni esperantistoj neniam atentis la grandiozan potencon, kiun kaŝas en si la virinaro. Nur la pariza komitato konceptis tion. En Parizo oni zorgos dum la kongreso pri bonaj, interesaj kaj agrablaj rilatoj kun la kongresaninoj. Oni klopodos, ke ĉiu verdstelulino trovu tie sian destinon kaj destiniton. Mi proponas eĉ starigi tie specialan dumkongresan svatoficejon. Tiamaniere neniu ŝanco perdiĝos. Kaj la ago de la Pariza komitato devas fariĝi devizo por la tutmonda esperantistaro. Ĉiu esperantisto antaŭ la edziĝo prezentas al sia fianĉino unu kondiĉon: ŝi devas ellerni esperanton, sen tio li ne edziĝos. Same ĉiu esperantisto jam edziĝinta prezentas la saman kondiĉon al sia edzino. Imagu, kio sekvos el tio: ĉiuj fraŭlinoj el la tuta mondo rapide lernos esperanton. Ĉiu volos tiamaniere trovi la destinon de sia koro kaj vivo. En niaj kongresoj la komisionoj por rilatoj kun la kongresaninoj estos inundataj de laboro. Mi eĉ proponas, ke la paroj, kiujn kunigos tiu komisiono, festu sian geedziĝon dum la kongreso. Tiamaniere ni kontribuos ankoraŭ unu gravan solenon al niaj universalaj kongresoj. Ni almilitos tiamaniere la tutan mondon: ĉiuj fraŭlinoj lernos Esperanton, ĉiu patrino sendos sian filinon al niaj kursoj. Kaj niaj kongresoj? Sinjoro ! dekmiloj da fraŭlinoj flugos al niaj kongresoj. Kaj vi scias ja, kie estas knabinoj, ne mankos junuloj. En daŭro de 2—3 jaroj la tuta mondo estos esperantigita.

Li ekspiris profunde kaj daŭrigis:

Ĉu vi ankoraŭ dubas nun, ke la pariza komitato kaptis la genian ideon? Sinjoro, vi skribas ja en la gazetoj, do publikigu ĉi tiun aferon kaj insiste petu, ke ĉiu esperantisto kaj societo senprokraste sendu gratulon al Parizo. Nun komenciĝas nova epoko en Esperantujo! Ni venkis, fine ni venkis!!

Li finis. Ŝvitogutoj aperis sur lia frunto kaj la misteraj fajreroj plue brilis en liaj okuloj.

— Sinjoro Serĉer, mi turnis min al li, ĉu vi havas edzinon?

— Jes.

— Kion do via edzino opinias pri tiu genia ideo?

— Ho, ŝi ĉiam asertas, ke ŝi perdas la prudenton pro mia esperanto, ke ŝi estas jam komplete freneza — diris s-o Serĉer kvazaŭ hontetante.

— Kaj ĉu vi jam provis prezenti al ŝi kondiĉon, ke ŝi lernu Esperanton?

— Jes. Mi provis.

— Kaj?

Tiel freneza mi ankoraŭ ne estas — ŝi respondis al mi.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Izrael Lejzerowicz.