Legendoj/Admono
Li estis grandioza figuro. Giganta kresko, forta nuko
kaj potencaj brakoj rememorigis tion, kion la tradicio
rakontis pri la formoj de Samson. Grandega vizaĝo kun
grandaj, brunaj okuloj, agla nazo, longaj lipharoj kaj iom
griza, preskaŭ la zonon atingata barbo faris majestan
impreson. Liaj vestoj estis multekostaj kaj diverskoloraj,
la kapon kovris turbano el la plej valora teksaĵo. Li
paŝis ĉiam tre malrapide, kaj trairante la urbon al neniu
respondadis je la salutoj. Fiero kaj konscio pri la supereco
antaŭiris lin, dispelante la popolamason.
Li estis nomata Joel. En Sinhedriono oni uzis lin precipe por la celoj de l’reprezentado. Li proklamadis la verdiktojn, antaŭlegadis la decidojn kaj donadis la admonojn.
Stariĝinte en la templo sur la estrado, li aspektis grandioze. Lia profunda voĉo similis la sonon de l’bronza trumpeto, kiun skuis la spiro de la plej kapabla artisto. La enhavo de liaj paroloj estis antaŭe precize formulita. Joel nenion bezonis aldoni, nenion forigi. Tiujn parolojn verkis homoj lertaj en la juro kaj mirinde konantaj la lingvon. Joel antaŭlegis iliajn vortojn per sia belega voĉo, aldonante al ili seriozon per la figuro. Do, kiam li ekparolis, la amasoj silentiĝis kaj aŭskultis, kaj ĉiu silabo faladis profunde en ilian animon. Ĉiujn do verdiktojn, anoncojn, admonojn kaj alvokojn, elirantajn de Sinhedriono, la popolo ĉiam kunigis kun la figuro de Joel, supozante, ke li havas la plej grandan signifon inter la sepdek anoj de l’Alta Konsilantaro. Joel post ia tempo komencis havi ankaŭ tiun opinion, kio estis des pli facila, ke en tiaj momentoj, kiam li parolis al la popolo, la aliaj anoj asistis kun la plej granda estimo, prezentis la pergamenon kaj servis lin, por tiamaniere aldoni al tio, kion li parolis, pli grandan gravecon.
Ekkredis do Joel al sia granda saĝeco kaj al escepta sia signifo. Li ekkredis kaj sentis sin senmezure feliĉa. Nenio konfuzis la fonton de liaj pensoj. Fama lia riĉeco multobliĝis ĉiutage. Liaj infanoj estis sanaj, riĉaj, estimataj kaj ankaŭ feliĉaj. Kaj ŝajnis al Joel, ke, kiun Sinjoro elektis, al tiu li donis bienojn terajn, por ke li povu volon Lian plenumi.
Kaj ŝajnis al li ankaŭ, ke la malriĉuloj estas viktimoj de propraj pekoj aŭ de la antaŭulaj kulpoj. Sen kulpo kaj peko neniu povus esti, laŭ lia opinio, malriĉa. Li sentis en si nenian kulpon kaj estis riĉa, kaj el inter tiu mizera simplularo ĉiumomente oni iun kondukis al la juĝo kaj punis. La juĝisto Joel sciis, kiom estis da ŝteloj, kiom da kalumnioj, kiom da adultoj, kiom da senbezona alvokado de l’nomo Sinjora. Li sciis, kiom okazis da trompoj kaj malpiaĵoj, kiom da atencoj kontraŭ la fremda edzino kaj naskiĝoj neleĝaj, kiom da procentego kaj falsa atestado. Kial la kulpuloj devenis nur el la mizerularo? Kial nek unu devenis el inter Peruŝim? La ideo de l’amaso kuniĝis en lia kapo kun la ideo de l’maljusteco. Li malestimis tial tiun amason, same kiel li malestimis la pekon.
Specialan tamen malŝaton li sentis kontraŭ la impostistoj, kiuj estis famaj pro la malhonesteco. Sed li malŝatis ilin ankaŭ tial, ĉar neniam li sukcesis elturniĝi de la imposto, kiun li senlime malŝatis pagi.
En la templo li aperadis kvarfoje dum la semajno kaj preĝis per tiaj vortoj:
„Mi dankas vin, Sinjoro, ke vi kreis min Joel, filo de Azdraŝ riĉa homo, filo de Haskiel riĉa homo, filo de Jakob riĉa homo…
Kaj ankaŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi donis al mi kreskon grandan, figuron belegan, kiu elvokas estimon de l’popolo. Ke vi donis al mi viglan prudenton, koron noblan kaj belan voĉon…
Ke vi permesis al mi esti justa, ne mensoganto, ne trompisto, ne kalumniulo, ne adultulo, ne blasfemanto aŭ nekredemulo…
Kaj ankaŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi elektis min al Sinhedriono, ke vi faris min juĝisto, kiu juĝas aliajn mem ne estante juĝata…“
Kaj ankoraŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi ne faris min homo el la amaso, malriĉa, malbona, stulta, nehonesta…
Ke vi min faris nek paŝtisto, nek ĉarpentisto, nek barelisto, nek azenkondukanto, nek buĉisto, nek marĉandisto de la oferbestoj, nek servisto, nek impostisto, kiel estas tiu, kiu tie post mi brustofrapas kaj devas paroli: Sinjoro, kompatu min pekulon…
Kaj kiam mi enrigardas min, ĝojas animo mia kaj admiras vin, ho Sinjoro, pro via saĝeco, pro via perfekteco, pro via dispono kaj divido de unuj homoj de la aliaj…
Do, ĉar vi tiel kun mi agis, mi vidas vian favoron kaj observos vian ordonon kaj estos punanta ĉiujn, kiuj antaŭ mian juĝistan vizaĝon estos alkondukitaj.
Gloro al vi, Sinjoro en altaĵoj! Vi estas, kiu min kreis kaj al la homoj donis kiel ekzemplon! Do la nomo via ne pereos en la popolo, ĉar la filoj de filoj miaj dankados vin pro mi kaj sur la altaroj bruligos la oferojn, kiujn la popolo alportos…“
Poste li forlasis la templon kaj revenis la urbo hejmen. Ĉiuj faris al li la vojon, kaj li paŝis ĉirkaŭita per sia gloro kaj perfekteco, fiera, trankvila, neŝancelebla.
Okazis, ke mortis lia maljuna patro, Azdraŝ, preskaŭ centjara, loĝanta en Jeriĥono, kie li posedis multajn bienojn. Joel nun devis vojaĝi tien, por lin entombigi, fari la ordonitan penton kaj ekposedi la heredaĵon.
Plaĉis al li tiu urbo, kuŝanta apud unu el la flankriveroj de Jordano. La ĉirkaŭaĵo estis ravanta. Joel restis tiel pli longe, ol li antaŭe intencis, kaj ofte dum la vesperoj entreprenis sola promenojn en la arbaroj kaj valoj. Lia famo eĉ tien penetris. Kaj ĉar la loĝantoj konis la vastecon de liaj bienoj kaj la nekalkuleblajn riĉaĵojn en la ŝafaroj, do gasto tia estis objekto de senĉesa respektado.
Joel-on lacigis iom la ovacioj, des pli, ke la morto de l’patro profunde lin impresis. Malofte li pensis pri la momento, kiam li adiaŭos la mondon. Nune li ekvidis subite, ke en la ŝtuparo de l’generacioj tuj antaŭ la ŝtupo de Joel putriĝis kaj rompiĝis la ŝtupo de Azdraŝ. Ĉirkaŭblovis do lin kvazaŭ morta malvarmo. Li volis forgesi tion, kaj serĉi aliajn pensojn meze de palmoj, figujoj kaj arbaretoj. Li komencis eĉ enprofundiĝadi en la landon ĝis Jordano, kaj tiam li rajdis sur azeno kaj kunprenis la azenkondukanton.
Dum unu el tiaj ekskursoj li forlasis la kondukanton kaj la azenon en la arbaro kaj mem iris ĝis apud Jordano, por ĝui banon. Sed ĉar li forte ŝvitiĝis, tial sidiĝinte sur la bordo, li sin ventumis.
Tiam li rimarkis proksime paŝtiston, kiu ripoze kuŝis, kaj la ŝafaro proksimiĝadis al la loko, kie sidis Joel.
Do li ekkriis al la paŝtisto, ke li forpelu la ŝafaron kaj mem foriru. La paŝtisto tamen ne ekmoviĝis pro lia kriado.
Joel leviĝis kaj komencis alvoki la serviston. Sed tiu videble ne aŭdis, ĉar li ne aperis.
Tiam Joel aliris la paŝtiston kaj ankoraŭ unufoje ordonis al li, forpeli la aron kaj kun ĝi foriri, ĉar li intencas sin bani en tiu ĉi loko.
La paŝtisto, kuŝante, respondis, ke li tion ne faros, ĉar ĝuste en tiu loko li enpelos baldaŭ la aron en la riveron, por ĝin trinkigi kaj lavi.
Joel demandis la paŝtiston, ĉu li konas lin? Tiu respondis, ke li tute ne scias, kiu li estas. Do Joel diris al li sian nomon. La paŝtisto eĉ ne ektremis.
Joel komencis lin insulti, kio tamen eĉ plej malmulte ne influis la paŝtiston. Do li demandis, en kies servo li estas. La paŝtisto respondis, ke en la Azdraŝa. Je tio Joel ekkriis, ke tiaokaze li servas ĉe li, ĉar Azdraŝ mortis, kaj li estas la heredinto. Li do ordonis al la paŝtisto, plenumi tuj lian volon, minacante forpeli lin el la servado. Sed la paŝtisto respondis, ke li ne konas lin, sed nur konas la ŝafaron, do kiel longe la ŝafaro estos donita al lia gardado, tiel longe li estos faranta tion, kio estas bona por ĝi, sed ne tion, kio estus agrabla por Joel.
Joel ekmiregis. Similan malobeemon li renkontis neniam. La plej potencaj homoj en la ĉefurbo klinis antaŭ li la kapojn, la popolo aŭskultis kun estimo liajn vortojn, la pastroj prezentis al li la pergamenojn — kaj jen subite ia paŝtisto el apudo de Jordano kontraŭstaras al li, kaj krom tio ankoraŭ lia servanto, mizerulo, simplulo, kiun li povis ĉiumomente laŭvole forpeli!
La kolero ekregis lin kiel flamo. Li demetis la supran veston, kaj, estante forta, li decidis senprokraste puni la kuraĝulon.
Li proksimiĝis do al li kaj jam estis etendonta la manon al la kuŝanto, kiam subite alsaltis vilhara hundo de l’paŝtisto, ĵetis sin al liaj piedoj kaj komencis tiel boji kaj dentgrinci, ke Joel estis devigita reiri kaj forpeli ĝin.
Li postulis de la paŝtisto, ke li la hundon alvoku, kriis, ke li akuzos lin pro la havado de hundo, kiu estis ĝenerale malŝatata. Sed la paŝtisto, ne turnante eĉ la plej malgrandan atenton je li, komencis plendavoĉe kanti:
„Iras al popolo sia, iras blanka, brilanta kaj pura. —
Iras malriĉa kaj sen sceptro kaj sen krono kaj sen skarlato…
Sed en liaj okuloj forto, kaj en la voĉo potenco, kaj sur la frunto vero, kaj en la koro amo al la popolo…
Iras jam, iras savonto, iras antaŭdirita, iras Meŝjaĥ!“
Joel dume forkuris tiom, ke lin la hundo ne plu persekutis, sed, reveninte al sia sinjoro, kuŝiĝis ĉe lia kapo. La voĉo de l’paŝisto aŭdiĝis sur la valo inter la palmoj, inter la kanoj riveraj kaj kuris sur la akvo. Joel komencis aŭskulti, kaj la vortoj de l’paŝtista kanto lin pripensigis.
En tiu momento li aŭdis bruon de voĉoj. Li turnis la kapon kaj ekvidis sur la proksima monteto amason da homoj, kiu ariĝis kaj sidiĝis. Sur la supro de l’monteto kreskis alta kverko. Sub tiu kverko sidis ia viro mezaĝa. Li estis turnita al Joel dekstraflanke kaj estis videbla sur la fono de l’suno, kiu jam kliniĝis al subiro.
La paŝtisto lasis la hundon gardi kaj mem iris al la monteto kaj miksiĝis kun la amaso. Ĉio ĉi mirigis multe la loĝanton de l’ĉefurbo. Do li survestinte ree la supran veston, komencis iri al la monteto. Kaj kiam li proksimiĝis al la amaso, venis renkonte al li du viroj kaj, ekvidinte liajn riĉajn vestojn kaj belegan turbanon, demandis, kion li tie ĉi deziras?
Li respondis, ke pli ĝuste li devus ilin demandi, kion ili faras en liaj bienoj kaj paŝtejoj?
Je tio rediris unu el tiuj viroj, ke ili ne scias, al kiu apartenas tiuj paŝtejoj, ke neniel tio ilin interesas, ĉar ili faras nenian malutilon, sed kolektiĝas, por aŭskulti la Dian vorton.
Joel diris al ili sian nomon. Sed ili respondis, ke tiu nomo havas por ili nenian signifon. Do li rakontis pri sia rango en la ĉefurbo kaj en Sinhedriono. Ili rediris, ke li revenu tien, kaj tiam certe ĉiu donos al li la konvenan respekton. Sed tie ĉi ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio, kaj ne ekzistas homo, kiu estus pli alta ol la aliaj. Pli alta estas nur tiu, kiu al ili parolas, ilia instruisto.
Joel ordonis senprokraste alkonduki al li tiun instruiston. Sed ili respondis, ke ili tion ne povas fari, ĉar la instruisto parolas al la popolo, kaj oni ne devas lin malhelpi.
Do komencis Joel ilin ankaŭ insulti kaj estus eĉ levinta kontraŭ ili la manon; tamen li timis la amason, kiu estus ilin verŝajne defendinta kaj al li farinta malbonon. Li kontentiĝis nur per tiu insultado, ne ŝparante malestimajn vortojn, je kio ili ne respondis, sed kunmetinte la manojn sur la brustoj, kliniĝis antaŭ li kun respekto.
Vidante, ke tiamaniere li ne sukcesas, li enmetis la manon sub la supran veston kaj eltiris el la saketo du monerojn, por doni al ĉiu po unu. Sed ili retiris, levante la manojn supren kaj sciigante, ke la donacon ili ne akceptos.
Tiam Joel diris, ke li prenos ilin en sian servadon kaj donos bonegan salajron. Ili respondis, ke ili ne povas konsenti, servante al sia instruisto.
Do Joel demandis, ĉu tiu instruisto estas riĉa, kiajn li havas bienojn kaj kiom da ŝafaroj? Ili respondis, ke li posedas nenion kaj estas tiel malriĉa kiel ili.
Joel alrigardis jen unu, jen la alian, ne komprenante.
— Do tiu instruisto via havas neniajn bienojn, kaj vi al li servas? — li demandis.
— Ni servas lin — ili respondis.
— Kial? Por kio li povas vin bezoni? Kiel li pagas, nenion havante?
— Li pagas nenion al ni kaj ni nenion postulas; ĉar kvankam ni nomas nin liaj servistoj, tamen ne ni al li, sed li al ni faras servon.
— Neniel mi komprenas vian parolon!
— Ni ne miras, ĉar ankoraŭ viaj okuloj ne estas malfermitaj kaj la oreloj ne malŝtopitaj.
— Eble vi estos ilin al mi malfermantaj? — ekkriis malestime Joel.
— Ne ni, sed li, kiam venos la horo kaj estos lia volo.
— Kiam estos lia volo, ne mia?
— Jes, sinjoro.
— Kiu do al li donis tian estrecon, ke li povas tiamaniere agi?
— Tiu, kiu loĝas en la ĉielo kaj estas sinjoro de ni ĉiuj, de ni kaj vi! — respondis ili, klinante respektplene la kapojn.
Joel pripensis momenton kaj poste turnis sin al ili kaj komencis minaci per la mano:
— Via instruisto estas mensogulo, ribelanto, malobeanta al Sinhedriono!
— Li obeas Dion! — konfirmis ambaŭ viroj, kliniĝante.
Joel incitiĝis.
— Mi vin akuzos, starigos antaŭ la konsilantaron, vi estos punataj sur la korpo!
— Nenion vi, sinjoro, povos fari al ni sen lia volo — diris unu el la viroj kaj montris sur la monteto la instruiston.
— Mi ordonos ligi tiun ĉi vian instruiston, konduki en la urbon, sendi al Jeruŝalaim, mi ordonos lin juĝi, skurĝi, ordonos lin…
— Nenion vi, sinjoro, faros al li, se li je tio ne konsentos.
Joel eksilentis. Li estis efektive senforta. Rigardinte do unufoje ankoraŭ unu kaj la alian, li ekkraĉis kaj revenis al la rivero.
Li decidis tamen, reveninte urbon, esplori tiun ĉi aferon. Dume li serĉis la azenkondukanton kaj alvokis lin en la arbaro. Li ekrigardis la sunon; ĝi jam kaŝis sin trans la monteto. Li vidis, kiel la amasoj disiĝis kaj malaperis. El la monteto deiris la paŝtisto, enpelis la ŝafaron en la riveron, banis ĝin, kaj poste kun ĝi malproksimiĝis. Mallumo kovris la valon Jordanan. Joel komencis timi. Li volis malbeni la malobeeman kondukanton, volis fine reveni piede Jeriĥonon, sed ne konante la vojon povis facile erari. Krom tio li rememoris, ke en la arbaroj kaŝiĝas lupoj. Ekregis lin timo ĉiam pli granda; li sidiĝis apud la rivero kaj tremis.
Tiam aŭdiĝis subite la vokado de l’kondukisto, pelanta la ajenon. Joel iris renkonte al li.
La servisto prenis la bridon de l’azeno kaj volis helpi la sinjoron sidiĝi. Sed tiu elŝiris el lia mano la vipon kaj komencis bati lin sur la ŝultrojn. La kondukanto ekgenuis, submetis la ŝultrojn kaj post ĉiu ekbato ĝemis mallaŭte, suferante pacience la punon.
Joel laciĝinte, ordonis al li stariĝi kaj haltigi la beston.
Ili eniris la arbaron.
Nokta mallumo, soleco arbara kaj la timo neniigis baldaŭ la koleron de Joel. Li turnis sin do al la kondukanto, kaj lia voĉo estis milda:
— Ĉu en tiu ĉi arbaro estis rabistoj?
— Povas esti, sinjoro.
— Kaj ĉu ili povas nin ataki?
— Povas, sinjoro.
— Kion ili povos al ni fari?
— Nenion ili, sinjoro, al ni faros.
— Kial ili povas ataki kaj povas nenion fari?
— Ĉar Dio gardas siajn servantojn, sinjoro.
— Do min. Sed ĉu li gardos cin?
— Ne, sinjoro, li min gardos. Pli malbone estos kun vi.
— Fierulo ci estas. Morgaŭ mi ordonos cin vipi.
— Vi faros, sinjoro, kion vi volos.
Joel eksilentis. Li ne estis tamen kontenta pro la rezultato de la interparolo. Li silentis ankoraŭ momenton, poste diris per voĉo tre milda:
— Mi pardonos al ci la kulpon, ĉar ci min servas kaj dum la nokto kondukas.
— Mi dankas vin, sinjoro.
— Ĉu en ĉi tiu arbaro estis sovaĝaj bestoj?
— Estas, sinjoro.
— Ĉu ili povas nin ataki?
— Povas, sinjoro.
— Kaj ili povas al ni fari ian fatalaĵon?
— Nenion al ni, sinjoro, ili faros.
— Ree ci parolas tiel, ke ci estas nekomprenebla.
— Dio gardas siajn servantojn, sinjoro.
— Kiel do ci lin servas, stultulo?
— Per la tuta vivo, sinjoro.
— Cia vivo ofendas Dion.
— La vivo de mizeruloj ne ofendas Dion, sinjoro.
— Do kies vivo ofendas Dion?
— La vivo de riĉuloj, sinjoro.
— De riĉuloj? Mi ordonos morgaŭ vipi cin dufoje, matene kaj vespere!
— Via volo, sinjoro…
Joel ree eksilentis, sed ĉiam pli estis malkontenta pro la interparolo. Ree do li tre mildiĝis kaj diris:
— Mi pripensis kaj pardonos al ci vortojn ciajn, ĉar ci mem estos defendanta kontraŭ la rabistoj kaj sovaĝaj bestoj. Sed diru, kiu instruis al ci tian parolon?
— Tiu instruisto, sinjoro.
— Kia instruisto?
La servisto eksilentis timante. Joel komencis lin demandi trudeme:
— Eble tie sur la monteto? Tiu ĉirkaŭita per la amasoj? Tiel? Ci forlasis min kaj iris lin aŭskulti? Mi ordonos vipi cin trifoje, matene, tagmeze kaj vespere!
— Via volo, sinjoro…
— Kiel do, hipokritulo, mia volo! Mi al ci ordonis servi al mi, kaj ci forkuras kun la azeno, por aŭskulti la parolojn de ia vagulo!
— De instruisto, sinjoro…
— De vagulo, mi diras, kiu cin ribeligas kaj estos starigita antaŭ la juĝo. Kial ci aŭskultas la parolojn de tiu homo?
— Ĉar mi volas esti savota kaj eniri Regnon ĉielan.
— Kaj mi ne eniros Regnon ĉielan?
— Ne, sinjoro, se vi ne sekvos liajn postesignojn…
— Silentu, stultulo, kaj pelu la azenon, ĉar ĝi haltis kaj pinĉoŝiras la herbon!
La kondukanto ekkriis al la azeno; tiu komencis paŝi pli vigle. La vojo fariĝis pli dekliva, la mallumo densiĝis tiel, ke oni tute nenion povis vidi. Nur supre montriĝis malgranda ĉielspaco, surŝutita per la steloj. En la arbaro regis silento. Joel ektremis; komencis estis malvarme. Li kunmetis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon antaŭen, esplorante la mallumojn. Kaj li miris, kiamaniere la kondukanto ne eraras, sed kun tia certeco la beston pelas antaŭ si. En la profundo de l’arbaro aŭdiĝis la vokado de ia birdo aŭ besto, ĉar malfacile Joel povis diveni, preskaŭ neniam komunikiĝante kun la naturo. Ree komencis lin turmenti timo. Li deziris do, kiel eble plej favorigi por si la kondukanton, por ke tiu pli volonte lin gardu kaj en okaza bezono defendu. Tial li alparolis lin:
— Por ke ci ekkonu mian eksterordinaran bonecon, mi ĉe tiufoje pardonas al ci la kulpon. Sed diru, kiamaniere ci trafas, kiamaniere ci ne eraras, kiamaniere ci ne timas dum tia terura mallumo kaj en tia senhomejo iri, servi al mi, kaj havas ankoraŭ tiel liberan animon?
— La instruisto ordonis al mi timi nenion kaj neniun.
— Kiel, li ordonis timi neniun?
— Jes, sinjoro, neniun.
— Nek siajn sinjorojn?
— Jes, sinjoro, nek la sinjorojn.
— Do ci ne timas min?
— Ne, sinjoro.
— Ci malamas min?
— Mi amas vin, sinjoro.
— Kial ci min amas?
— Ĉar la instruisto ordonis ami ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj faras al ni maljustaĵon. Li ordonis pagi per bono al ili por la malbono…
Joel ekpensis pri la lastaj vortoj de l’kondukanto kaj venis al la konkludo, ke tiufoje li aŭdis aferon por si oportunan. Do la instruisto ne ordonis venĝi. Kaj la okazo por tio estis la plej ĝusta.
— Ne ordonis la instruisto levi la manon kontraŭ siaj sinjoroj?
— Li ne parolis, ke kontraŭ la sinjoroj; nur instruis, ke ne estas permesite venĝi.
— Do ci amas min?
— Mi amas vin, sinjoro.
— Tio estas tre bela. Se ordonis tion al ci tiu instruisto, mi laŭdas lin pro tio.
— La instruisto demandis pri vi, sinjoro.
— Jes? demandis pri mi?
— Kaj li riproĉis al tiuj du lernantoj, ke ili ne alkondukis vin antaŭ lian vizaĝon.
— Kiel? Min konduki antaŭ lian vizaĝon! Li ja devas al mi veni! Ci estas krudulo!
— Do ankaŭ la instruisto diris, ke li iros al vi, sinjoro.
— Nu, ci vidas, ke mi cin prave riproĉis!
— Li volas doni al vi admonon…
— Stulta ci estas! Li ne povis tion diri, ĉar li estas eble tro prudenta por tion fari.
— Li diris, sinjoro! Ĉiuj Peruŝim ricevos admonon, kaj ankaŭ Sinhedriono…
— Kio? kian admonon?
Joel ekkaptis la bridon kaj haltigis la azenon. Mirego forprenis de li la parolon.
Li ne povis kompreni tian malrespekton. Sed ĉar ĉirkaŭe vastiĝis arbara senhomejo, malgajeco kaj de tempo al tempo aŭdiĝis la kriado de rabobirdoj, li diris nenion, nur kuntiriĝis sur la dorso de l’besto kaj ĉesigis ĉiun interparolon.
La azeno ekfaletis unu- kaj duafoje. La kondukanto haltigis ĝin kaj diris:
— Malsupreniru, sinjoro, de la dorso.
Joel ne obeis. La kondukanto ripetis:
— Malsupreniru, sinjoro, kaj sekvu min piede, ĉar la besto povas fali kaj faros al vi ian domaĝon, kiam vi falos sur la vojeto dum la mallumo.
Joel malsupreniris de la dorso de l’azeno.
— Paŝu post mi, sinjoro, tenante vin proksime de mi. La besto sekvos vin kaj ne restos malantaŭe, timante la sovaĝajn bestojn.
Ili do komencis piede migri, irante la deklivan vojeton.
Joel faletis sur la ŝtonoj kaj cedroradikoj, la arbustoj gratis liajn manojn, li spiris laŭte, ŝvitis kaj sentis sin senmezure malfeliĉa. Li malbenis interne la emon ekskursadi apud Jordano kun servisto neelprovita; li malbenis tiun serviston, ke li, anstataŭ ĝustatempe veni, aŭskultis parolon de ia frenezulo, malbenis ankaŭ tiun frenezulon, kiu lin elmetis al tiom da suferoj. Li ne ĝuis la banon, ĉiun ĝojon forprenis de li la aroganteco de l’paŝtisto kaj la malrespektemo de tiuj du viroj. Tiu ĉi perforta piedirado tra la arbaro estis nesuferebla kaj senmezure malagrabla por homo, kiu promenadis nur en la ĉefurbo meze de la amasoj disiĝantaj antaŭ li. Li ne povis kompreni, ke jen li, ano de Sinhedriono, kiu paroladis en la templo al la popolo kaj estis plej ŝatata, ke jen li nune tra la malluma arbaro paŝas, gratita, laca, lasita al protekto de necerta servisto, kiu en la interparolo altiĝas super li. Do li ŝmacis per la lango, faletis, insultis mallaŭte — sed iris.
La kondukanto subite haltis.
— Mi ne vidas, sinjoro, la trabon super la torento. Atendu min ĉi tie kaj mi iros supren kontraŭ la riverfluo kaj, retrovinte la trairejon, revenos al vi.
Joel ektimis. Ekfulmis en lia kapo la penso, ke la kondukanto volas lin perfidi, ke li volas foriĝi, por ke dume ataku la rabistoj, kun kiuj li estas en interkonsento. Sed li timis, aperigi tiaspecan suspekton. Li stariĝis sub la arbo.
La azeno sekvis la kondukanton, pinĉmanĝante per la dentoj la arbustofoliojn.
La kondukanto dronis en la mallumo. Oni aŭdis nur liajn paŝojn inter la arbustoj. Sed baldaŭ eĉ tio silentiĝis.
La ŝvito fluis per densaj gutoj de la frunto de Joel. Li spiris profunde kaj la tempioj pulsobatis malkviete. Fine li komencis klaki per la dentoj.
Li ekkriis kelkfoje al la kondukanto. Sed tiu ne respondis.
Tiel strange sonis en la arbaro la voĉo de Joel, ke li ĉesis voki. Ĉiumomente li sentis sin pli terurita en la soleco. En tiu ĉi timo li komencis preĝi kaj murmuri tiajn vortojn:
„dio, kiu elkondukis vian popolon el la dezerto, kompatu vian plej bonan servanton kaj helpu lin…
„La plej bonan servanton, kiu ne pruntedonas procentege, kaj se li blasfemas, tiam nur tre malofte…
„Kiu ne estas impostisto, nek krimulo, nek avidema, nek blasfemanto, nek azenkondukanto, nek paŝtisto, nek apartenas al la popolaĉo…
„kiu estas ano de Sinhedriono, parolas al la popolo, juĝas ĝin kaj punas laŭ ordono via…
„Kiu estas certe al vi agrabla kaj tamen vi lin elmetas al provadoj…
„Kiu donas al vi oferon, kaj nome unu kolombon…
„Sinjoro… du kolombojn… tri, kvar…
„Sinjoro… kapridon mi ordonos por vi buĉi kaj oferbruligi…
„du kapridojn… kaj ŝafidon… ĉu ne sufiĉos, Sinjoro?…
„Ŝafinon kaj ŝafoviron, nur elaŭskultu kaj heligu la mallumojn…
„Sinjoro, bovon mi oferos, propran bovon, propran, ne trompe prenitan de la popolo, el mia propra aro… Sinjoro — pli multe mi ne povas!“
Li balanciĝis, preĝis kaj petegis, sed la timo ĉiam pli granda trapenetris lin per tremego.
Subite ekblovis vento kaj movis la arbaron. Aŭdiĝis terura, misterplena bruo. Ŝajnis al Joel, ke en tiu bruo sonas iaj krioj, iaj murmuroj, sonoro de glavoj kaj tintado de diversaj armiloj rabistaj.
Li falis genuen, kaŝis la frunton en la manoj.
La vento ĉirkaŭkuris la tutan arbaron kaj komencis jam sube movi la arbustojn. Samtempe la ĉielo mallumiĝis supre kaj Joel ne vidis eĉ la trunkon, antaŭ kiu li genuis.
Li ektimis pli multe kaj opiniis, ke venis jam la lasta horo. Tial li komencis preĝi ree, sed jam tiamaniere:
„Sinjoro, vermo mi estas kompare kun via potenco…
„Vermo, kiun ne nur via piedo povas dispremi, sed eĉ formanĝi ĉiu besto, renversi ĉiu trunko kaj dronigi ĉiu torento, kaj ĉiu rabisto trapiki per la ponardo kaj senigi de la vivo…
„Mi estas pekulo, arogantulo, mensoganto kaj nomas min tio, kio mi estas…
„Mi bruligas la oferojn, kiujn la popolo alportas…
„Mi laŭdas min antaŭ vi en la preĝo, sed ne humiliĝas…
„Impostisto pli ĝuste preĝas…
„Sed se vi estas Dio, se vi estas Tiu, kiu estas, kompatu min kaj defendu…
„Mi pliboniĝos, Sinjoro… En la templo mi estos faranta la penton… Malkaŝe, Sinjoro… Mi ŝutos polvon sur la kapon kaj estos faranta laŭte la konfeson de l’pekoj…
„Sinjoro, ĉu mi povas fari ion pli grandan?“
La vento kreskis, pligrandiĝis, skuis la arbaron. Potencaj branĉegoj ŝanceliĝis, kaŭzante grandan bruon.
Konstante kreskis la timo de Joel kaj fine trapasis la lastajn limojn. Post ĝi sekvis malespero. Tiumomente ia birdo ekridis supre kaj en malproksimo aŭdiĝis longedaŭra muĝo de besto.
Joel komencis pro malespero blasfemi:
„Vi ne enrigardis min, Sinjoro, kaj ne elaŭskultis mian preĝon…
„Vi Dio? Vi Sinjoro?…
„Viajn servantojn vi forlasas en malluma arbaro kaj inter sovaĝaj bestoj…
„Sed vere! Kvardek jarojn vi kondukis tra la dezerto Moseon kun la tuta popolo! Kvardek jarojn!
„Kia vi estas Dio?… Ne, vi ne estas tiu, kiu estas!“…
Kaj li kraĉis la teron, sur kiu li genuis, kraĉis la arbotrunkon, kiu staris antaŭ li, kraĉis la aeron, kiun li spiris, kraĉis la ĉielon, en kiu kaŝis sin Adonaj’… Ne Adojnoj’, sed pli ĝuste Suten!…
En tiu momento li eksentis manplaton sur sia brako Li salte leviĝis de la tero por sin defendi. Sed en la krepusko aperis la kapo de l’azeno. La kondukanto tenis la bridon de l’besto. Joel sidiĝis kaj ili ekiris.
Subite la vento trankviliĝis kaj el inter la nuboj elfluis la luno kaj disverŝis bluetan helecon en la arbaro. Fariĝis tre lume.
Joel tuj kvietiĝis, sed silentis. La besto paŝis mirinde vigle. Ili eliris el la arbustoj. Joel aŭdis la murmuron de l’torento. Baldaŭ la arbustoj disiĝis, aperis profundaĵo, sur kies fundo bruis la akvo. Super ĝi troviĝis trabo, heligata per la lunbrilo. La besto suriris ĝin per paŝo certa kaj post momento transiris la duan flankon. La arbaro maldensiĝis; ili eniris larĝan vojon. Baldaŭ aperis la muroj de Jeriĥono.
Joel dum la tuta vojo ne diris eĉ unu vorton. En la urbo ĉiuj dormis ankoraŭ. Antaŭ la domo de l’riĉulo estis senhome. Neniu el la servistoj venis al li renkonte.
Do li malsupreniris rapidege de la dorso de l’besto, suriris la ŝtuparon; la pordo ne estis ŝlosita. Li trapasis la koridoron kaj eniris la dormejon. Rapide deĵetinte la vestojn li kuŝiĝis sur la liton.
Li ekspiris. Finiĝis ĉiuj maltrankviliĝoj. Baldaŭ pro granda laciĝo li fermis la palpebrojn kaj ekdormis. Li dormis tiel profunde, ke nenia sonĝa revaĵo movis lian penson.
Vekiĝinte sufiĉe malfrue, li sidiĝis sur la lito kaj komencis pripensadi.
Li rememoris, kie li estas kaj kie estis. Li migris apud Jordano, eraris en la arbaro kaj sentis grandan timon. Kaj ĉio ĉi pro tiu malhonesta servisto. Trifoje li promesis al li vipadon kaj trifoje al li tion pardonis. Sed li ne pardonis ankoraŭ tiun longan serĉadon de l’trairejo super la torento. Kaj tio estis plej puninda, ĉar Joel pro la timo blasfemis. Kiu estas kulpa pro la blasfemado, se ne tiu malpia kondukanto. Ĉu li ne kondukis lin en la tenton? Ĉu Joel iam ajn en la vivo blasfemis?
Neniam abomena blasfemo makulis lian buŝon. Kaj nune?
Kolero komencis boli en li.
Li rememorigis al si vorton post vorto, kion la malhonesta kondukanto kuraĝis paroli pri tiu instruisto kaj pri la dia protekto.
Li ja altiĝis super lin, super Joel, super la anon de Sinhedriono.
Ne, tio estas obstineco, tio estas malobeemo, krimo! Kian punon li devas elpensi pro tio?
Li frapvokis la servistojn kaj atendis. Sed neniu aperis. Do li ekfrapis la duan kaj trian fojon, kaj poste mem eliris en la antaŭĉambron.
Tie li renkontis unu serviston; sed tiu faris pro miro grandajn okulojn.
— Kiel, sinjoro, do vi estas? Kaj ni timis…
— Vi estas stultulo, mi dormis la tutan nokton, nur vi nenion scias pri tio. Mi vin ĉiujn forĵetos, dispelos, ordonos vipi…
— volo via, sinjoro — respondis la paliĝanta servisto.
— Alvoku al mi tuj la kondukanton — ekkriis Joel.
La servisto ne moviĝis de la loko; li nur rigardis per ĉiam pli mirigitaj okuloj la sinjoron.
— Moviĝu do, kanajlo! — ekkriegis Joel kaj levis la manon.
La servisto deturnis sin kaj forkuris.
Pasis momento post momento. Joel malpacienciĝis. Fine li iris el la koridoro sur la korton.
Tie li ekvidis tiun serviston konsiliĝantan kun la aliaj.
— Kie estas la kondukanto? — ektondris Joel.
La servisto ekbalbutis, kliniĝante profunde:
— Sinjoro… li ne estas…
— Kiel, li forkuris?
— Sinjoro… ankaŭ la besto mankas… Vi eble piede revenis…
Sango alfluis en la kapon de Joel. Per teruraj okuloj li fulmofrapis la tremantajn servistojn, kiam subite aperis en la pordego la besto kaj post ĝi la kondukanto.
Tiu, ekvidinte la sinjoron, alkuris, ĵetis sin al liaj piedoj kaj komencis voki:
— Pardonu, sinjoro, mi ekeraris en la arbaro, ne povis vin retrovi… Mi kriis!… Mi ĉirkaŭkuris frumatene la tutan arbaron kaj fine pensis, ke vi piede revenis…
Joel kuntiris la pugnon super lia kapo kaj ekkriis:
— Ci mensogas! Ci kun mi revenis nokte!
La kondukanto saltleviĝis. Li fariĝis tre pala, la okuloj estis teruritaj. Metinte la fingron sur la buŝon li parolis kun granda certeco:
— Ne, sinjoro, tio ne mi… tio ne mi… Tio estas certe la ago de nia instruisto…
Joel malfermis larĝe la okulojn, ekrigardis la servistojn. Ĉiuj krucigis la manojn kaj komencis movi la lipojn. Kaj la kondukisto parolis:
— Vi, sinjoro, certe alvokis en la mizero lian helpon… Ne?… Eble vi preĝis… Aŭ eble vi blasfemis… Li donis al vi admonon!
Joel komencis froti per la manplato la frunton, ekrigardis la azenon, kiu estis tre lacigita, havis enfalintan ventron kaj ĉiumomente oscedis. Li ekrigardis la kondukanton, sur kiu la nokto kaj lacegoj gravuris neforigeblajn signojn, ekrigardis la tremantan servistaron, la domon, la arbojn.
Subite li turnis sin kaj foriris en la dormejon.
Sidiĝinte sur la liton, li frotis la frunton, ĉirkaŭrigardis la murojn, la plankon kaj plafonon.
— Kio ĝi estas? — li murmuris. — Kio ĝi estas? Kio ĝi estas?…
Li pripensis tiamaniere la tutan tagon.
Vane la servistoj eniradis demandante, ĉu li ne postulas manĝon.
Joel sidis sur la lito tiamaniere ĝis la vespero
Nur vespere li ordonis alvoki la kondukanton, enfermis sin kun li kaj longe ili pri io interparolis.
La servistoj atendis ĉe la pordo, sed povis aŭdi nenian vorton.
Kaj tiuj interparolis ĝis la noktomezo, ĝis la tagiĝo, ĝis la sunleviĝo…